Vivu kiam eble

Lastatempe, mi sentis min bona. Kelkaj aferoj en la vivo fartis bone kaj mi plejparte feliĉis. Leviĝi el la lito estis facile. Mi volis esti aktiva. Mi antaŭvidis kion mi faris. La vivo bonis.

Tamen, kompreneble, tio ne ĉiam estas la kazo. Mi antaŭe havis malbonajn tempojn en mia vivo. Mi havis tagojn kiam mi volis nur dormi senĉese. Mi spertis ŝajne senfinan malfeliĉon. Kaj denove, la vivo fariĝas pli malfacila.

Tial mi ŝatas la filozofion de stoikismo. Mi ne povas regi ĉion en la vivo kaj mi devas trovi mian propran feliĉon en malbonaj tempoj. Kiel diris Seneko, “Vera feliĉo estas ĝui la nunon, sen anksia dependeco pri la estonteco, ne amuzi nin per aŭ esperoj aŭ timoj sed resti kontenta ke tio kion ni havas, estas sufiĉe, ĉar oni, kiu estas tiel, volas nenion.”

La lastajn tri semajnojn, mi estis tre okupata, sed ne de malbonaĵoj. Fakte, la malo okazis. Bonaĵoj okupis min, do mi ĝuis la nunon. Mi ne volas, ke la bonaj tempoj manku al mi, ĉar tio estas la vivo.

Jes, mi iom bedaŭras la finon de la bonaj tempoj, sed espereble, mi ĝuis tion kiam tio okazis. Mi vivis. Tial mi estas tre dankema. Kaj espereble, en la estontaj malbonaj tempoj, mi memoros tion. Tiel la malbonaĵoj ne ŝajnos ĉiopovaj ĉar mi konos ke ankaŭ ili forpasos.

Kiam vi trovos vin en bonaj tempoj, forte ĝuu tion. Kaptu ĉiun bonaĵon en la memoron. Vivu kiam eble.

5 thoughts on “Vivu kiam eble”

  1. Dankon pro verki pri stoikismo Esperante kaj ĝenerale uzi la lingvon, ĉi tio estas mirinda afero. Antaŭ nur unu horo, mi scivolis, ĉu ekzistas stoikismaj tekstoj esperantaj. Kia bonŝanco ke mi tiam trovis ĉi tiun afiŝon en reddit!

    Kvankam vi devas esti feliĉa kun nenio, sciu, ke homoj legas kaj estimas viajn penojn!

    Liked by 1 person

  2. Mi tre dankas tion artikolon. Hodiaux mi pensis pri io tre simila, mi pensas pri la vivo de la nuno, kaj ankaux havi pli simpla maniero por pensi la vivon.

    Liked by 1 person

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Change )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Change )

Connecting to %s