Mi volas esti verkisto. Mi ne volas tion ĉar mi kredas, ke mi gajnos multe da mono. Mi ne serĉas famon. Anstataŭ tio, mi havas alian motivon. Mi estas kreema.
Mi uzas tiun vorton laŭ neŭtrala senco. Mi ne celas, ke esti tiel kreema estas io bona. Mi simple emas krei, ĉu bone aŭ malbone. En la vivo, se mi ne kreas ion, io mankas al mia vivo.
Kaj lastatempe, kreado mankas al mi. Mi ne verkas. Mi ne programas. Mi ne kreas ion ajn. Mi ne faras tion ĉar mi ne volas fari tion. La kutima memo, kiu regas la emociojn kaj tujajn reagojn, volas ripozon kaj amuzaĵojn sen pensado. Sed tio donas al mi nur distraĵon, ne veran feliĉon.
Verki ĉi tiun afiŝon estas malfacile. La cerbo luktas. La korpo kontraŭbatalas min. Sed post ĉiu frazo, io en la animo ĝojas.
Pano kaj cirkoj ne sufiĉas por mi. Sen kreado, mi neniam feliĉos.