Marŝante en la pluvo

Hodiaŭ pluvis la tutan tagon. Kiam mi vekiĝis, mi aŭdis la tondron kaj la pluvon kontraŭ la tero. Kutime, tiajn tagojn, mi restas en la domo. La domo defendas min kontraŭ tia vetero. Tio estas la kialo, kial la domo ekzistas. Antaŭ jarmiloj, homoj decidis, ke domo meritas la tempon kaj koston.

Do kompreneble, kiel stultulo, mi vestis min kaj eliris el la domo kaj marŝis en la pluvo sen ombrelo. Mia ĉemizo rapide malheliĝis pro la akvo. La pluvo sur miaj manoj malvarmigis ilin. Miaj okulvitroj pleniĝis per pluveroj.

Antaŭ longa tempo, kiel infano, mi faris tiel. Mi marŝis en la pluvo. La pluvo ĝojigis min, ne ĝenis min. Mi kaptis pluverojn per la lango. Mi saltis en flakojn.

Hodiaŭ, mi ankaŭ saltis en flakon. Kiel protesto, la akvo saltis en miajn ŝuojn. Justa interŝanĝo. Miaj ŝtrumpetoj tuj malsekiĝis.

Malgraŭ tio, mi ĝuis tion.

Tiu mondo kun pluvo estas malsama mondo. La aero odoris strange. Rivero da akvo fluis ĉe la flanko de la strato. La folioj susuris sen vento. Surprizante min, la birdoj ankoraŭ kantis.

Mi komprenas kial la prauloj inventis la domon. Tia pluva mondo rapide tro malvarmigis min. Tamen, ĝi ekzistas, kaj mi ĝojas, ke mi spertis ĝin hodiaŭ.

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Change )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Change )

Connecting to %s