Signifon en la vivon

De tempo al tempo, la tutan tagon, mi rulumas tra Facebook aŭ senpense spektas filmetojn en YouTube. Tiajn tagojn, mi kredas, ke la tuta tago havas nenian valoron.

Tiu problemo ne temas pri manko de produktado aŭ manko de gajno de mono. La problemo temas pri manko de signifo. Plejparte kiam mi gajnas monon, mi faras tion por ke mi poste faros ion alian.

Laŭ mi, mia libera tempo enhavas signifon. Kiam mi kunparolas kun amikoj, verkas ion kreeman, studas fremdan lingvon, legas belan libron, ktp. Tio metas signifon en la vivon.

Se la signifo mankas al io, farinte tion, mi sentas min malbona. Estas kiel mi manĝis nur ĉokoladon anstataŭ manĝon. Jes, mi iam ŝatas manĝi ĉokoladon, sed mi bezonas bonan manĝon. Post la ĉokolado, mi verŝajne serĉos ion alian por manĝi. Same, post kiam mi faras ion sen signifon, mi poste serĉos ion alian por fari.

Homo ne povas vivi sole per ĉokolado. Homo ankaŭ ne povas vivi sen io signifa en la vivo.

2 thoughts on “Signifon en la vivon”

  1. Ĉu vi ofte sentas tiel, kiel via vivo ne havas signifon? Se ne tro ofte, ne maltrankviliĝu. Ĉiuj devas ripozi foje. Mi kutime sentas ke mi devus fari ion utila ĉiutage, kaj mi uzas listojn por organizi miajn ĉiutagajn taskojn, sed iuj tagoj, kiel hodiaŭ, mi povas konvinki min ke mi faris sufiĉon dum la lasta semajno, kaj mi rajtas ripozi kaj fari pli amuzajn aferojn. Ĉi-matene, mi parolis kun novaj Esperantisaj amikoj per interreto, mi promenis kun mia edzo en la najbarejo, kaj mi ludis ludeton per mia poŝtelefono. Poste, mi legos kelkajn paĝojn de mia libron, mi daŭros triki mian ŝtrumpeton, kaj eble mi eĉ trinkos bieron! Ni ĉiuj bezonas ripozi foje.

    Like

    1. Mi ne ofte sentas min tiel. Mi plejparte havas aferojn fari, kiuj donas al mi kaj plezuron kaj senton de signifo. Mi simple rimarkis, ke tiu sento de signifo estas tre grava. Certe, ankaŭ la ripozo gravas, sed mi kredas, ke intenca ripozo havas pli da valoro. Se mi ripozas senintence, tio malofte mallacigas min.

      Like

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Change )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Change )

Connecting to %s