Ĉu eksterteruloj kaŝas sin?

Ni ne scias multe pri eksterteruloj, sed ni scias pri homoj. Se oni rigardas la historion, la kontakto inter homoj kaj malpli inteligentaj estaĵoj estas ofte terura laŭ ilia vidpunkto, kaj renkontoj inter civilizacioj kun pli alta kontraŭ kun pli praa teknologio estis malbonaj laŭ la malpli alta. Civilizacio leganta unu el niaj mesaĝoj povus esti miliardoj da jaroj pli antaŭa ol ni. Se tiel, ili estos vaste pli fortaj, kaj eble ne vidos nin kiel pli valoraj ol nia vidpunkto pri bakterioj.

– Steven Hawking

Pro tiaj pensoj, iuj homoj kredas, ke la homaro devas ĉesi elsendi radioondojn en la kosmon. Tiuj elsendoj montras al la universo, ke estas inteligentaj estaĵoj sur nia planedo. Eksterteruloj, kiuj vidas tion, eble alvenos al Tero pro la elsendoj. Eĉ se iliaj celoj estos bonaj, la rezulto eble estos kiel homoj irantaj en arbaron laŭ ties bestoj.

Rigardante la ĉielon, la homaro vidas nenian evidentecon pri eksterteraj civilizacioj. Tio estas la fonto de la Fermi-paradokso. Se la universo estas tiom malnova kaj vasta, kial la homaro ne vidas ajnan alian civilizacion? Ĉu ni estas solaj? Nu, eble ne. Eble eksterteruloj pensas kiel Steven Hawking kaj ili ne plu elsendas fortajn radioondojn por kaŝi sin kontaŭ civilizacioj kiel la nia.

Tamen, estas problemo pri tio. Mesaĝo per radioondoj ja estas evidenteco pri civilizacio sed estas aliaj ebloj trovi civilizacion.

Ekzemple, la homaro havas la kapablon kontroli la atmosferon de planedoj ekster nia sunsistemo. Tio eblas, kiam la planedo pasas inter sia stelo kaj Tero. La lumo de la stelo pasas tra la atmosfero de la planedo kaj sciencistoj povas uzi la spektroskopion kontroli tiujn elementojn kiuj troviĝas en ties atmosfero. La tekniko estas nova kaj nune malforta sed ĝi pliboniĝas jaron post jaro.

Tio povas montri, ke la planedo havas la vivon. Ekzemple, se sciencisto trovus atmosferon kun multe da oksigeno kaj ankaŭ metano, tio verŝajne signifus, ke la planedo havas la vivon, ĉar tiu kombinaĵo ŝajnus tre stranga sen la vivo krei la molekulojn. Eble, tiu tekniko montrus ankaŭ ĉu la planedo havas civilizacion kun teknologio. Ekzemple, per evidenteco de kelkaj kloro-fluoro-karbonoj aŭ aliaj ne-naturaj substancoj.

Eĉ se la eksterteruloj ĉesus elsendi la radioondojn, la homaro trovus ilian planedon. Se ekzistas eksterteruloj en nia galaksio, la homaro baldaŭ trovos ilin per la atmosfero. Kaj ankaŭ male, se ili ekzistas, ili povas trovi nin. Do kaŝado estas senespera, ĉu ne?

Fakte ne. La teknologio kaŝi Teron kontraŭ tiu metodo eble ekzistas. Profesoro David Kipping de la Universitato Kolumbio havis ideon pri tio. Li proponis, ke oni povas uzi laserojn por ŝanĝi la aspekton de atmosfero laŭ spektroskopio. Tiukaze, kiam Tero pasas inter Suno kaj la planedo de eksterteruloj, nia atmosfero aspektus ne-interesa. Alie, oni povas kaŝi la tutan planedon per sufiĉe da laseroj, sendante identan lumon kiel de nia Suno kiam Tero pasas inter ĝi kaj la alia planedo. Tiel, la aspekto de la stelo ne ŝanĝiĝus kiam la planedo pasas antaŭ ĝi.

Tio estas interesa ideo kaj mi rimarkas, ke iu proponis tiun metodon preskaŭ tuj post la malkovro de la tekniko de serĉado. Eble ĉiu serĉilo havas kaŝilon kontraŭ si kiel ia interstela armila konkurso. Ĉu tio signifas, ke tio estas la solvo pri la paradokso? Ĉu ĉiu civilizacio estas mallonge videbla pro novaj teknikoj de kaŝado?

Mi kredas, ke estas problemo pri tiu solvo.

Kvankam tiaj teknikoj povas iel kaŝi planedojn, tio ne funkcias se la eksterteruloj sendas kosmosondilon aŭ kosmoŝipon en la sistemon por kolonii ĝin. Ne gravas se besto bone kaŝas sin se homo konstruas domon sur ĝian kaŝlokon. Kaj tio estas la problemo pri la Fermi-paradokso. La paradokso ne vere temas pri kial la homaro ne vidas evidentecon de radioondoj aŭ atmosferoj kun kloro-fluoro-karbonoj. Ĝi temas pri kial nia sunsistemo ne jam estas parto de interstela civilizacio post miliardoj da jaroj de steloj en la universo antaŭ la ekesto de Tero.

Jen la grava punkto: Eble iuj eksterteruloj kaŝas sin kontraŭ la homaro sed tiu strategio ne funkcios por ĉiam. Kiam la homaro sendos kosmoŝipojn en la galaksion por preni novajn stelojn kaj planedojn, tiam civilizacio en tiu sistemo ne plu estos kaŝebla. Kaj se la homaro deziras eviti tiun problemon, la sola solvo estas fariĝi tiel forta kiel la alia civilizacio.

1 thought on “Ĉu eksterteruloj kaŝas sin?”

  1. Eble ni miskonjektas, ĉar ni ne povas imagi ke aliaj pli inteligentaj estaĵoj estu ankaŭ pli bonkoraj kaj respektemaj ol ni.

    Like

Leave a comment