Por la bildoj de mia blogo, mi ĉefe uzas Pixabay-on por trovi ĝustajn bildojn. La retejo enhavas bildojn al la publika havaĵo. La retejo estas bona sed ofte mi devas ŝanĝi la bildon por fari ĝin ĝusta. Ekzemple, mi ofte ŝanĝas koloron al verdo kiam la afiŝo temas pri io rilate al Esperanto.
Jen kiel oni faras tion.
Post kiam mi elektas bildon, mi malfermas ĝin per GIMP, kiu estas libera programaro kiun mi menciis en alia blogafiŝo temanta pri tiaj programaroj.
Se la bildo estas sufiĉe simpla, oni povas ŝanĝi la tutan per la nuanco-satureco-ilo trovita sub la “Koloroj” menuo.

Per la ilo, oni povas ŝanĝi la kolorojn de la bildo. Se oni ne elektas specifan koloron, ĉiu koloro ŝanĝiĝas per la ŝoviloj ĉe la malsupro de la fenestreto.

Tio ŝanĝas ĉion. Se oni volas ŝanĝi nur unu koloron, ekzemple ĉio ruĝa al verda, oni povas elekti la ŝanĝotan koloron per la butonoj ĉe la supro.

Kvankam tio povas fari la ĝustan, objektoj kiel la pomo estas ofte tro multkolora. Ankaŭ, la tuta bildo ankoraŭ ŝanĝiĝas per tio. Se oni volas ŝanĝi objektojn pli specifajn en bildo, oni devas elekti ilin rekte.
Tiuokaze, oni povas uzi la “elipsan elektilon” por elekti la pomon.

Se oni ŝanĝus la koloron post tio, ankaŭ la muro malantaŭ la pomo ŝanĝiĝus kaj nur en la loko kie ĝi estas elektita. Tio ne aspektus bela. Do, oni devus pli bone elekti la pomon per aliaj iloj.
Por tion fari, oni povas uzi la “svagan elektilon” montratan per sorĉbastono. Tiu elektas ĉion proksiman kio havas similan koloron al tie kie oni alklakas. Tiuokaze, oni volas malelekti la muron, do oni povas premi la “Ctrl”-an butonon sur la klavaro por svage malelekti partojn de la muro.

Alia ilo estas la “Free Select Tool”-on (E-e libera elektilo). Per tio, oni povas desegni linon ĉirkaŭ objekto aŭ rekte aŭ per alklaki lokon kaj fari rektan linon al alia loko. Se ne reguleforma objekto havas tre diversajn kolorojn, aŭ kolorojn tre proksimajn al apuda objekto, tiu ilo estas la plej bona.
Uzante tiun ilon, bone estas grandigi la bildon. Oni povas tion fari per “Ctrl” kaj la rado sur la muso.
Ankaŭ denove, tiuokaze, oni volas malelekti, do oni premas “Ctrl”-on je la komenco de la elekto.

Poste, oni elektis nur tiun parton de la pomo kion oni volas ŝanĝi. Oni malfermas la nuanco-satureco-ilon kiel antaŭe.
Oni devas eksperimenti per la ŝoviloj por trovi la plej ĝustan kombinon de ŝanĝoj por fari belaspektan ŝanĝon, sed post iom da tempo, oni havas verdan pomon anstataŭ ruĝan.

Finfine, oni elektas “OK”-on kaj tio estas ĉio! La bildo ŝanĝiĝis ĝuste kaj oni povas konservi kaj elporti ĝin sub la “Dosiero” menuo.