Kial mi fariĝis kristano

Bonan Kristnaskon! Hodiaŭ homoj festas miraklon. Antaŭ proksimume 2.000 jaroj, io ŝajne neebla okazis. Dio fariĝis homo.

Tiu ideo estas tre forta ĉar Dio estas la plej bona sed homoj estas malbonaj. Io pura fariĝis io malpura kaj io forta fariĝis io malforta kaj io bona fariĝis io malbona sed la malpureco kaj malforteco kaj malboneco ne koruptis Lin. Anstataŭ tio, Li purigis kaj fortigis kaj bonigis ĉion.

“Kaj la Vorto fariĝis karno kaj loĝis inter ni, kaj ni vidis lian gloron, gloron kvazaŭ de la solenaskita de la Patro, plena de graco kaj vero”
-Johano 1:14 ESP

En mia pasinteco, mi estis tre malpura, malforta kaj malbona. Mi kredis je teruraj ideoj, kiuj facile gvidis min al teruraj pensoj kaj ja pli teruraj ideoj. Eble la plej malbona ideo estis la eŭgeniko. Mi kredis, ke malbonaj, sentaŭgaj homoj ne rajtus naski gefilojn ĉar ili malhelpus la homaron. Fakte, mi kredis, ke la homaro bezonus uzi la scion pri la evoluismo por plibonigi sin kaj alie, la homaro estus malvirta ĉar estontaj naskotaj homoj suferus ne-necese pro la difektoj kiujn ili havus sen la eŭgeniko.

Mi ne vidis la problemojn en tiuj ideoj ĉar mi ne kredis je Dio. Se homoj estas nur bestoj kaj nenio alia pli grava, kial ne bredi ilin kiel bestojn? Mi ne komprenis tion, ke homo havas ne-eviteblan dignon ĉar homo estas laŭ la bildo de Dio.

Kaj Dio kreis la homon laŭ Sia bildo, laŭ la bildo de Dio Li kreis lin; en formo de viro kaj virino Li kreis ilin. – Genezo 1:27 ESP

Kiel mi eskapis tian vivon?

Per Tiu, Kiu donis al mi la vivon. Per Tiu, Kiu vivis vivon senpeke por montri al mi kaj la tuta mondo pli bonan vojon.

En mia vivo, mi estas malbonulo. Mi pekas kaj eraras multe. Mi vundas aliulojn per vortoj kaj agoj. Fakte, mi vundas per manko da vortoj kaj da agoj. Mi forgesas la gravajn aferojn sed memoras la malgravajn pekojn kontraŭ mi.

Kaj mi restus tiel en la mondo ĉar homoj instruas min agi tiel. Ili estas same vundemaj kaj forgesemaj kiel mi. Kaj ĝis hodiaŭ, mi aŭdas terurajn konsilojn de homoj en mia vivo. Konsilojn, kiuj same ne vidas la diecon en aliaj homoj. Konsilojn, kiuj estas tiom for de la ideoj de Dio kaj de la bono.

Ĉion ajn do, kion vi deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaŭ faru al ili; ĉar ĉi tio estas la leĝo kaj la profetoj.
– Mateo 7:12 ESP

Tamen, per Kristo, mi havas alian vojon.

Kristanismo ĉiutage donas la eblon fariĝi nova. La pekoj ne plu premas min. Mi tiel rajtas vivi kaj per tiu vivo, mi rajtas helpi aliulojn. Mi rajtas celi unue amon kaj virton.

Mi amas rigardi diversajn ideojn kaj konceptojn. Mi amas aŭdi ion el diversaj vidpunktoj. Sed mi estas nur homo kaj tial mi eraras multe. Sen io pura kaj forta kaj bona por mi rigardi ĉiutage, kio gvidas min bonen, mi sendube falus denove en ĉiajn pekojn kaj terurajn ideojn.

“Kaj ne konformiĝu al ĉi tiu mondo; sed aliformiĝu per renovigado de via menso, por ke vi provu, kio estas la bona kaj aprobinda kaj perfekta volo de Dio.”
– Romanoj 12:2 ESP

Ĉu oni devus kredigi Patron Kristnaskon al infanoj?

Hodiaŭ estas la tago antaŭ Kristnasko. Infanoj dormos ĉi-nokte pensante pri siaj morgaŭaj donacoj kaj multaj kredas, ke unu viro disigas donacojn al ili ĉiujare.

La mito de Patro Kristnasko estas tre ofta kaj komuna. La gepatroj diras tiun miton al siaj infanoj. La mito estas grava parto de la festotago. Sed ĉu ĝi estas bona mito? Mi kredas, ke la mito donas pli da avantaĝoj ol malavantaĝoj.

Ĝi instruas kritikan pensadon. Mi memoras, kiel mi rezonis kiel malkovri la veron pri Patro Kristnasko. Mi petis ion de li, ion pli malgrandan ol kutimajn petojn, sed mi ne diris tion al la gepatroj. Mi rezonis, ke se la donaco ne alvenus Kristnaskon, la plej verŝajna kialo estus, ke li ne ekzistas.

Ĝi instruas la valoron de donacemo. Donacemo ne estas okulfrapa virto. Kial fordoni kion oni povas havi? Kompreneble, ĉiuj ŝatas ricevi donacojn sed kiajn avantaĝojn trovas la donacanto? Per Patro Kristnasko, oni havas ekzemplon de tre donema homo kaj tio instruas nin pri la avantaĝo de donacemo. Kiu estas pli amata de infanoj ol Patro Kristnasko? Donacemo faras onin en bonan homon kiun aliuloj ŝatas.

Ĝi instruas la ĝojon de infanceo. Tiu avantaĝo bezonas jaron sed mi sentas ĝin pli forte jaron post jaro. Estas malfacile memori la infanecon. La mondo estis nova kaj interesa kaj mistera. Kiam oni lernas pli, oni facile forgesas tian mondon de infaneco. Oni forgesas la tempon, kiam oni sciis malpli, kredis sensencaĵojn, estis spertinta malpli. Oni memoras la kredon je Patro Kristnasko kaj tiel havas memoraĵon pri la infaneco troveblan en io simpla. Malmultaj aferoj memorigas min pri la infaneco kiel la mito de Patro Kristnasko. Mi kredas, ke mi iam fariĝos patro kaj mi volos simpation pri la infano. La mito de Patro Kristnasko helpos min tiel.

Kaj kiu povas diri, ke ne estas Patro Kristnasko?

La redaktoro Francis Chruch verkis artikolon en 1897 pri la demando ĉu estas Patro Kristnasko. Ĝi estas respondo al infano nomita Virginia O’Hanlon. La artikolo estas unu el la plej famaj anglaj artikoloj. En ĝi, li skribis:

“Jes, Virginia, estas Patro Kristnasko. Li ekzistas tiel certe kiel la amo kaj donacemo kaj sindono ekzistas, kaj vi scias ke ili abundas kaj donas al la vivo la plej altan belon kaj ĝojon. Ve! kiom malbona estus la mondo se ne estus Patro Kristnasko. Estus same malbone kiel se estus neniuj Virginiaj. Tiukaze estus nek infana kredo nek poezio nek amo fari la ekziston tolerebla. Oni havus nenian ĝojon krom per la sensoj kaj vido. La eterna lumo, per kiu la infaneco plenigas la mondon, estingiĝus.”

Feliĉan Kristnaskon al vi ĉiuj kaj al ĉiuj bonan nokton!

Esti okupata

Kristnasko baldaŭ okazos. Pro tio, mi ŝajne fariĝas pli kaj pli okupata tagon post tago. Post 19 tagoj plu, mi sukcese verkos blogafiŝon ĉiutage ĉi tie dum la tuta jaro, sed tiuj 19 tagoj eble estos pli malfacilaj ol la antaŭaj 346. Estas tiom multe por mi fari antaŭ ol Kristnasko kaj post Kristnasko ĉar mi preparos min por la nova jaro.

Mi jam aĉetis duonon el la donacoj kiujn mi donos por Kristnasko sed la alia duono restas. Mi ĉeestos kelkajn festojn de Kristnasko kun malsamaj parencoj.

La laboro fariĝas pli malfacila ĉar mi laboras en butiko kaj ni vendas multe pli ol kutime en decembro. Je la fino de la labortago, mi pli kaj pli havas fortan deziron dormeti.

Kaj miaj devoj pri lingvolernado kaj verkado, kiujn mi donis al mi mem, restas, inkluzive de ĉi tiu blogo.

Sed mi amas Kristnaskon kaj mi antaŭvidas vidi la parencojn kaj mi estas dankema havi laboron kaj mi ĝuas lerni lingvojn. Mi simple deziras pli da tempo por fari ilin dum la plej bona, sed ankaŭ plej okupanta, tempo de la jaro.

Dankotago

Hodiaŭ en Usono estas Dankotago, kiu estas festo pri dankemo. En 1863, unu el la plej famaj prezidentoj de Usono, Abraham Lincoln, deklaris la finan ĵaŭdon de novembro Dankotago. Poste, aliaj prezidentoj faris same ĝis kiam la Usona Kongreso deklaris tiel en 1941. Ĝi estas unu el la plej konataj festotagoj en Usono kaj, laŭ mi, ĝi estas unu el la plej bonaj kaj plej gravaj.

Mia familio kaj mi kuniĝis hodiaŭ kaj kuiris multe da manĝaĵo. Dolĉajn terpomojn, maizon, vegetaran farĉon, terpomkaĉon kaj aliajn manĝaĵojn preparis ni kaj ni ĉiuj manĝis multe. En mia familio, la plejmulto estas vegetaranoj, do la plejmulto el la manĝaĵo estis vegetara. Sed iu kuiris meleagraĵon por la du, kiuj manĝas viandon. Meleagraĵo estas la ofta viando de tiu festo.

La stomako estas sufiĉe plena je manĝaĵo kaj la koro estas sufiĉe plena pro la tempo, kiun mi pasis kun la familio. Post la manĝo, ni kune ludis ludojn kaj kunparolis. Mi devus enlitiĝi antaŭ unu horo sed mi tro ĝuis la sperton. Mi ja estos iom laca dum mia laboro morgaŭ sed mi ne malfeliĉas pro tio. Anstataŭe, mi estas dankema, ĉar mi festis bone Dankotagon.

Kristnaskaj kantoj

Mi laboras ĉe butiko. La butiko havas laŭtparolilojn kiuj ludas muzikon tra la butiko. Hodiaŭ, io okazis pri ili. Kelkaj kantoj estis aldonitaj al la kutima aro de muziko. Tiuj kantoj estas kristnaskaj kantoj.

En Usono, la butikoj preparas sin por Kristnasko tuj post Haloveno. Estas alia granda festotago inter tiuj, Dankotago, sed oni ne kutime aĉetas donacojn aŭ tiom da dekoracioj por tiu festo, nur multe da manĝaĵo. Tial, la butikoj pli interesiĝas pri Kristnasko ĉar ili vendas pli pro ĝi kaj tio, kion ili vendas, estas pli profita ol manĝaĵoj.

Nu, kvankam mi ne ŝatas la komercigon de Kristnasko, kaj la ludado de tia muziko tiom frue antaŭ Kristnasko estas simptomo de tio, mi tre ŝatas kristnaskajn kantojn. Do, mi sentas min iom feliĉa pri tio.

La kantojn, kiujn mi plej ŝatas, oni nomas “klasikaj” sed ili vere estis verkitaj en nur la lasta jarcento. Kvankam ne modernaj, ili ne estas tiom malnovaj. Ili estis kantitaj de famaj kantistoj de tiu epoko kiel Nat King Cole, Bing Crosby kaj Dean Martin. Tamen, mi ŝatas ankaŭ la vere klaskikajn kantojn kiel Adeste Fideles (E-e Venu fideluloj) kaj Good King Wenceslas (E-e Bona reĝo Venceslao). Kaj mi ŝatas ankaŭ modernajn kristnaskajn kantojn kiel All I Want for Christmas Is You (E-e Ĉio, kion mi deziras por Kristnasko, estas vi) de Mariah Carey.

Fakte, mi ŝatas preskaŭ ĉiujn kristnaskajn kantojn. Ne gravas ĝia epoko. Eble ĉar mi tiom amas Kristnaskon mem. Kiel la kanto nomas ĝin, “estas la plej mirinda tempo el la jaro.”

Esperanto-tago

Ni proponas al la mondo festi la 26-an de julio kiel tagon de lingva justeco kaj sekve de justaj interrilatoj de kulturoj, popoloj, etnoj.
– de la paĝo Kial la Esperanto-tago? de UEA

Hodiaŭ estas la datreveno de la apero de la Unua Libro. Ĉiu Esperantisto jam konas la rakonton.

Juda okulkuracisto, vidinte la problemojn en sia urbo inter etnoj kun malsamaj lingvoj, proponis eblan solvon, neŭtralan lingvon per kiu homoj povus kunparoli pli facile, pli egale, kaj pli juste. Tiel tiu lingvo movus la mondon unu paŝon pacen.

Bonŝanca estas tio, ke Zamenhof estis okulkuracisto. Li provis fari ke aliuloj vidu, kaj laŭvorte kaj figure. Li tial donis al la mondo novan lingvon pli facilan. Tio agis kiel ne nur komunikilo sed kiel montrilo pri la problemo de internacia komunikado.

Per miaj penoj pri lerni la francan, mi komprenas kiel malfacile estas paroli fremdan lingvon, precipe kun denaska parolanto. La diferenco inter la niveloj de lerteco ŝajnas netransirebla. Mi vidas klare la problemon de internacia komunikado kaj ĉiutage gajnas pli da respekto por tiuj kiuj devis lerni mian lingvon por kun mi paroli. Oni ne bezonas Esperanton por vidi tiun problemon. Zamenhof certe ne havis ĝin kiam li rimarkis la problemon. Tamen, Esperanto faciligas la vidon de tiu problemo kaj montras ankaŭ alian vojon.

Per Esperanto, mi vidas ke tiu problemo ne devas esti tiom granda kaj maljusta. Pli grave, mi vidas esperon pri ebla solvo. Parolante Esperanton, mi sentas min egala kun la aliulo. Ni staras sur brilanta insuleto de justeco. Estas kiel diris Zamenhof ĉe la unua Universala Kongreso: “ne Francoj kun Angloj, ne Rusoj kun Poloj, sed homoj kun homoj.”

Post 132 jaroj, multaj homoj en diversaj landoj uzas tiun lingvon por faciligi internacian komunikadon. Ĉiutage homoj parolas en ĝi kaj aŭskultas en ĝi kaj kantas en ĝi kaj legas en ĝi kaj skribas en ĝi.

Kaj ĉiufoje, kiam du homoj kun malsamaj denaskaj lingvoj uzas nian lingvon inter si, aŭ vid-al-vide aŭ per interreto, tie estas tia brilanta insuleto de justeco.

Eble tio ŝajnas tro malgranda. Do kio, se nur du homoj povas kompreni sin reciproke? Ankaŭ bonŝanca estas tio, ke la simbolo de Esperanto estas stelo.

La lumo de stelo estas malgranda en la nokta ĉielo. Kompare de la senfina nigro, kio estas ĝi? Sed ĝia malgranda lumo ja tranĉas tra la granda mallumo, kaj ĝi mirigas ĉiujn kiuj rigardas ĝin.

Printempo finfine alvenis

Hodiaŭ mi vizitis la domon de miaj geonkloj por festi la Paskon kun mia familio. Ni komencis interne de la domo, manĝante la grandan manĝon, sed baldaŭ ni iris eksteren por ĝui la belegan veteron. La ĉielo enhavis ne nubojn, estis 24°C, kaj la suno varmigis la haŭton.

Mi plendis kelkajn fojojn pro la longeco de la vintro. Mi volis promeni ekstere de la domo sed la neĝo kaj malvarmo tro ĝenis min. Fakte neĝis ĵus lastan semajnon sed la vetero ĉi-semajnon estos sufiĉe varma. La varmeco ne falos malsupre 0°, do mi deklaras tion la komenco de printempo!

Birdojn kantantajn mi aŭdas tra la fenestro. La amasoj de neĝo en lokaj parkumejoj estas preskaŭ tute degelintaj. Infanoj rajdas biciklojn sur la troturaro. Floroj puŝas supren tra la tero por vivi denove. Mi vidas la verdajn foliojn en la grundo.

Printempo finfine alvenis.

Ĉiujlang – la plej taŭga solvo

Tiu ĉi afiŝo estas ŝerco por Ŝercotago.

Neniu povas lerni ĉiun artefaritan lingvon. Nun ekzistas tro multe! Do, mi havas perfektan proponon pri tio: Ĉiujlang!

Ĉiujlang, de la Esperanta vorto “ĉiuj” kaj la fino de la angla termino “conlang” kio estas mallongigo de constructed language (konstruita lingvo).

Mi prenis partojn de multaj artefaritaj lingvoj kaj metis ilin kune en unu mirinda lingvo. La projekto estos tre granda, sed mi jam komencis. Jen la nunaj partoj!

De Esperanto, mi prenis la tabelvortojn, ĉiun terminon kiu rilatas al la movado, ekzemple kabei, krokodili, verda papo, ktp., kaj la eblon forigi la finan literon de substantivo.

De Ido, mi prenis la laŭvolan akuzativon, ĉiun vorton kiu anstataŭigas mal-vorton en Esperanto, trista, mikro, apertar, ktp., kaj la eblon forigi la finan literon de adjektivo.

De Tokiponio, mi prenis ĉiujn vortojn kaj la mankon de majuskloj.

De Interlingvo, mi prenis ĉiujn vortojn sen tiuj jam prenita de Esperanto, Ido, kaj Tokiponio.

De Vötgil, mi prenis la prefikson vöt-, kio estas la sama ol mal-. Do en Ĉiujlang, oni uzas vöt- kun la Idaj vortoj. Ekzemple, feliĉa estas vöttrist.

De la lingvo kay(f)bop(t), kio estas mallongigo de kay(f)dan(f)san(t)ap(t)vlir(t)sang(b)es(p)u(t)vom(b)ngag(t)vlim(p)kay(f)sna(f)kay(f)ga(f) bop(t)veg(p)daf(f)shof(b)*om(p)vlim(p)ga(f)vlim(p), mi prenis la ideon de fonetikajn ĉapelojn. Do, je ĉiu vorto, oni devas porti specifan ĉapelon. Mi pensas ke specife Esperantistoj ŝategas tiun aldonon, ĉar ni tiom amas ĉapelojn en nia lingvo. Per teksto, mi rekomendas uzi emoĝiojn.

Kaj, plej grave, oni bezonas vorton por fiŝo. Pro tio, mi elektis la Klingonan vorton ghotI’.

Mi devos aldoni multajn aliajn aĵojn de aliaj planlingvoj. Mi volas inkluzivi ion de preskaŭ ĉiu. Pro tio, la projekto bezonos multe da tempo. Mi pensas ke mi finos la kreadon post unu jaro, je 1a de aprilo 2020.

mi🦃 vötdop🎩 lukin🕴️ le🎩 consequenti🧢. usque🧢 a🦃 tiam🎩!

Tago de konscio de gefraŭloj

Hodiaŭ estas la Tago de Konscio de Gefraŭloj (angle “Singles Awareness Day”) ankaŭ konata kiel Sankt-Valentena tago. Tiun ĉi tagon, tiuj sen edzo aŭ edzino, sen koramiko aŭ koramikino, estas memorigita pri tio ĉiel.

Vendejoj, kiuj vendas nur manĝaĵojn dum la aliaj partoj de la jaro, subite vendas ankaŭ florojn. Novaĵaj retejoj havas artikolojn temantajn pri amrilatoj de normalaj personoj anstataŭ nur inter gefamuloj. Reklamoj sur la radio, ĉu reta aŭ malnova, provas vendi juvelarton kaj multekostajn ĉokoladojn. Ĉi-vesperon ĉiuj restoracioj kaj kinejoj estos plenaj je duopoj.

Al tiuj, kiuj havas iun por doni amon hodiaŭ, mi esperas ke via Sankt-Valentena tago estos feliĉa. Tiu, kiu havas vian koron, montru al vi tiom da amo kaj donu al vi pli ol nurajn donacojn. Ĝuu la tempon kun tiu, kiu ridetigas vin kaj faras viajn okulojn brilaj per ĝojo je la vido.

Al tiuj, miaj gefraŭlaj kompanoj, mi diras tion ĉi. Memoru ke la vivo mem estas ĝuinda. Amrilto ne estas la plej alta celo de la vivo. La vera feliĉo devenas de la memo. Hodiaŭ neĝas sed mi povas ĝui la mirindajn neĝerojn. Estas malvarme, sed mi ŝatas porti mian mantelon.

Kaj sendependeco havas sian propran valoron.

Memoru ankaŭ ke ni ne devis elspezi tiom da mono por juvelarto kaj se vi aĉetis ĉokoladon hodiaŭ, vi mem manĝis ĝin anstataŭ aliulo.