Ĉu la Fermi-paradokso estas paradokso?

Mi iom ofte skribas pri la Fermi-paradokso, kiu estas la demando pri kie estas eksterteruloj se la universo estas tiom malnova kaj vasta. La Fermi-paradokso temas pri problemo en ofta kompreno pri la universo. Mi rimarkas ke homoj iam dubas la ideon, dirante ke ĝi ne vere estas paradokso.

Ĉefe estas du kialoj, kiujn aliuloj donas al mi pri tio. La unua ŝajnas miskompreno pri la koncepto de paradokso. La dua prezentas bonan punkton.

La unua estas, ke paradokso devas esti io neebla aŭ tute nelogika. Ekzemple, la ŝtuparo de Penrose, kiu estas du-dimensia iluzio pri senfina ŝtuparo, aŭ la paradokso de la avo, en kiu oni tempe vojaĝas kaj mortigas sian avon antaŭ ol li renkontis la avinon. Tial, la Fermi-paradokso ne estas paradokso. Sed tio ne troviĝas en la difino de paradokso, nur en ofta miskompreno pri paradoksoj. La Fermi-paradokso estas kiel la paradokso de Akilo, kiu ja havas solvon, sed ŝajnis paradoksa en antikveco. Preskaŭ ĉiuj, kiuj priparolas la Fermi-paradokson, kredas ke estas logika solvo.

La dua estas, ke la homaro mallonge serĉas eksterteran vivon en la universo. Multaj steloj kaj galaksioj ne estas esploritaj. Do, ni komprenas malmulte pri la universo kaj la vivo. Do, nomi ion pri la universo “paradokso” estas malinteligenta ĝis kiam ni komprenos pli. Tiu argumento estas bona kaj ĝi prave portas humilecon en la diskuton.

Tamen, mi ne konsentas pri la argumento entute. Ĝi ŝajnas iom agnostika kaj ĝi simple puŝas la problemon en la estontecon. Kiam estos bona tempo por nomi la Fermi-paradokson “paradokso?” Ĉu post 100 jaroj pli? Ĉu post 1000 jaroj?

Sed kial mi nomus la Fermi-paradokson “paradokso” malgraŭ tio?

Morgaŭ, mi prezentos mian propran argumenton pri tio kaj klarigos kial mi kredas, ke la Fermi-paradokso estas vera paradokso.

Kio estas la bono?

“Se, iam en la vivo, vi trovus ion ajn pli bonan ol justecon, verecon, memregadon, kuraĝon – ol menson kontentan ĉar ĝi sukcese rajtigas vin agi racie, kaj kontentan pro akceptado de kio ne estas regebla – se vi trovus ion ajn pli bonan ol tion, akceptu ĝin sen hezitoj – ĝi devas esti sendube mirindega – kaj ĝuu ĝin plenplene.” – Marko Aŭrelio

En la filozofio, oni ofte serĉas la bonon. Tio estas sendube laŭdinda sed ankaŭ havas facile videblan problemon: oni ne scias tion, kio estas la bono. La multaj skoloj en la filozofio havas malsamajn ideojn pri tio.

Por stoikismo, la bono troviĝas en la virta vivo. Por hedonismo, la bono troviĝas en la plezuro. Por epikurismo, la bono troviĝas en manko de deziro. Kaj tiel plu, ĉiu skolo havas sian propran ideon.

Ĉu tio signifas, ke ne estas ĝusta respondo pri tiu demando? Mi kredas ke ne. Tamen, mi ne certas ĉu nur unu respondo taŭgas por ĉiam en ĉiu situacio. La vivo estas ege malsimpla. Ĉiu homo havas siajn proprajn gustojn kaj bezonojn. Ĉiu tago havas siajn proprajn problemojn kaj oportunojn.

Kaj ni ĉiuj serĉas la bonon. Tio estas malfacile difinita sed oni konas ĝin kiam oni vidas ĝin. Oni tuj forlasus ĉion ajn por havi ĝin. Marko Aŭrelio rimarkis tion kiel supre. En la Biblio, ĝi estis dirita tiel:

Cetere, la regno de la ĉielo similas al komercisto, serĉanta belajn perlojn; kaj trovinte unu multevaloran perlon, li iris kaj vendis ĉion, kion li posedis, kaj aĉetis ĝin.
– Mateo 13:45‭-‬46 ESP

La bono ne estas facile trovebla. La filozofio serĉis ĝin ekde almenaŭ la antikveco kaj verŝajne ekde la komenco de la homaro. Homo ofte serĉas ĝin la tutan vivon. Sed kiam oni vere trovas ĝin, ĝi estas konebla kaj ĝi havas senfinan valoron.

Ĉu en la filozofio povas esti progreso?

En ĉi tiu blogo, mi iam skribas pri la ideoj de stoikistoj kiel Marko Aŭrelio kaj Seneko. Tiuj vivis preskaŭ antaŭ 2.000 jaroj. Mi skribis pri Platono, kiu naskiĝis antaŭ pli ol 2.400 jaroj. En afiŝo, mi defendis tiujn skribojn pri Platono.

Sed se mi kredas ke oni pensis iujn el la plej gravaj ideoj de filozofio antaŭ pli ol 2.000 jaroj, ĉu tio signifas ke filozofio neniam progresas?

Unue kaj rapide, oni devas demandi tion, kio estas filozofio? Mi jam skribis afiŝon pri tio kaj mallonge mi difinas ĝin tiel: en la filozofio, oni demandas ion kaj provas racie respondi la demandon.

Se tio estas la difino, oni rimarku du aferojn. Unue, ĉi tiu afiŝo estas filozofia laŭ tiu difino. Due, multaj aliaj fakoj aparte de filozofio estas inkluzivaj.

Pri la unua rimarko, mi logike argumentas tion: se ne povas esti progreso en la filozofio kaj mi, aŭ iu ajn, montrus tion, tiu montro mem estus ia progreso en la filozofio. Tio estus logika kontraŭaĵo. Do oni ne povas pruvi per filozofio mem tion, ke en la filozofio ne povas esti progreso. Tial, mi ne povas ĉi tie argumenti ke neniam estas progreso.

Pri la dua rimarko, mi volas citi la modernan filozofon Louis J. Pojman. En lia lernolibro pri la filozofio, kiu nomiĝas Philosophy: The Quest for Truth (E-e Filozofio: la serĉado de la vero), li diras tion en la enkonduko: “Ĝenerale, la sciencoj, unu post la alia, eliris el la familiaro de la filozofio al sendependeco kiam ili sistemigis siajn metodojn pri decido.”

Je la komenco de filozofio, ĝi inkluzivis tiujn fakojn kiujn ni hodiaŭ nomas la matematiko, fiziko, scienco, psiĥologio, lingvoscienco, ktp. Tiuj fakoj ne devenis de nenio. Ili estas filozofiidoj. Ili ĉiuj provas racie serĉi la veron per respondi demandojn. Do kiam okazas progreso en la scienco, tiam okazas progreso en ankaŭ la filozofio.

Kompreneble, neniu povas racie diri per elektra komputilo sendrate ligita al la interreto ke neniam estas progreso en la scienco.

Ja okazas progreso en la filozofio. Oni simple ne plu nomas ĝin tiel.

Kial iri kosmen?

Mi volas ke homaro esploru la kosmon. Mi estas scivolema kaj mi vidas la estontecon de la homaro inter la steloj.

Tamen, ofta demando pri kosmo-vojaĝado estas, kial iri kosmen se la homaro jam havas tiom da problemoj?

Tio estas bona demando. La problemoj de la homaro estas certe gravaj kaj kosmoŝipoj estas tre multekostaj. Ofte ŝajnas ke la mono de kosma esplorado ne tiom helpas la homaron. Tamen, oni ofte forgesas la multajn teknikojn kiujn kreis la kosmaj administrejoj de la mondo.

La plej okulfrapa ekzemplo estas la tutmonda loktrova sistemo. Tiuj satelitoj helpas milionojn da homoj ĉiutage kaj estas preskaŭ necesaj por la moderna mondo. Sen kosmoŝipoj, tiu sistemo ne ekzistus.

Aliaj ekzemploj de teknikoj kreitaj por kosmo-vojaĝado inkluzivas la specon de poliuretano uzata en kusenoj kaj litoj, komputajn teknikojn por simuli materialojn kaj la lignokarban filtrilon por akvo.

Tamen, eĉ sen la multaj inventaĵoj, la homaro devos iri kosmen. La aferoj de la kosmo minacas nin. Asteroido povus frapi Teron kaj mortigi nin se ni ne havus kosmoŝipojn. Eĉ se tio ne okazus, la Suno bruligos Teron post ĉirkaŭ 100 milionoj da jaroj kaj la vivo malaperus sur Tero se la homaro farus nenion pri tio.

Se la homaro vivus multege da tempo, ni devus lerni kiel vojaĝi kaj loĝi en la kosmo.

Kaj ni ĉiam havos problemojn. Neniu trovos Teron aŭ la homaron perfekta. Estos ĉiam io plibonigebla. Se ni ne iras kosmen ĉar ni havas aliajn problemojn, ni neniam iros. Jes, niaj nunaj problemoj estas gravaj sed ni neniam solvos ĉion kaj, fakte, kosma esplorado povas helpi nin pri tio.

Tial, mi volas ke ni iru kosmen.

Kio estas filozofio?

La greka vorto “φιλοσοφία” aŭ “philosophia” signifas amon de lernado aŭ amon de saĝo. Sed kion signifas tio? La kampo de la filozofio estas tre vasta, plene je temoj, sed kie ĝi komenciĝas kaj kie ĝi finiĝas?

Je la bazo de la filozofio estas demandoj kaj racieco. Filozofo demandas ion kaj provas racie respondi la demandon. Tio estas kaj tre simpla kaj tre malsimpla. Same kiel la ludo de goo, la reguloj estas simplaj, sed iliaj rezultoj estas malsimplaj.

Kvankam mi estas nur diletanto de la filozofio, ankaŭ mi provas fari tion en miaj afiŝoj pri la Fermi-paradoksopri ĉu ekzistas ideoj. Tiuj afiŝoj, kiujn mi markas per la “Filozofio” etikedo, estas tiaj. Mi provas racie pripensi la demandojn kaj klarigi tiujn pensojn por la legonto.

Tie komenciĝas la filozofio, sed kie finiĝas ĝi? Kio estas ne la filozofio?

Rimarku la supran vorton “provas.” La filozofio ne temas pri ĝustaj respondoj, sed pri kiel oni atingas la respondojn. Fakte, eĉ manko de respondo eblas! Filozofo povas ankaŭ malpruvi ion aŭ dubigi ion. La racia pensado pri la demando estas kie okazas la filozofio. Estas ne pri la respondo mem, sed pri kiel oni trovas ĝin.

Se oni donas sian filozofion pri la vivo, sed ne donas ankaŭ la rezonon pri la ideoj, tio ne estas filozofio, sed nur prelego. Filozofo ne diras “Jen la ĝustaj respondoj! Parkerigu ilin por fariĝi pravulo!” Filozofo provas trovi la veron kaj montri la vojon tien, dirante “Jen kial mi pensas tiel.”

Mi havas lernolibron de Louis P. Pojman pri la filozofio kiu nomiĝas “Philosophy: The Quest for Truth” (E-e “Filozofio: la serĉado de la vero“). En ĝi estas multaj filozofiaj eseoj pri diversaj temoj. Ĉiu eseo, ĉu de PlatonoKartezio aŭ iu moderna filozofo, temas pri la provo de trovi la veron.

Ĉi tiu senĉesa serĉado estas la filozofio. Kaj kiu ajn racie serĉas la veron, tiu estas filozofo. Do, tial ĝi nomiĝas φιλοσοφία, ĉar tiaj serĉantoj sendube amas lernadon.

Ekstertera invado

Estas kutima tago, eble ĵus antaŭ nacia tago. Homoj preparas sin por laboro. Aŭtoj eniras la ŝoseon. La bruoj de civilizacio komenciĝas ĉie. Kiam subite, ili alvenas. Grandaj ŝipoj plenigas la ĉielon super la urbo. Ili iris trans la spaco inter la steloj kaj ili venis por preni nian mondon. Estas invado de eksterteruloj! Unu el la ŝipoj ŝarĝas sian laseran armilon, pafonte la fortan lumon al la konstruaĵoj por ilin detrui.

Hodiaŭ estos la fina tago por la homaro.


Ni ĉiuj vidis ĉi tiun rakonton en multaj filmoj, libroj, televidaĵoj, ktp. La ideo de ekstertera invado estas ofta en fikcio. Tamen, tio verŝajne neniam okazos.

Mi ne diras tion ĉar mi kredas, ke eksterteruloj ne ekzistas. Mi diras tion ĉar eksterteruloj verŝajne havas nenian kialon por tiel invadi Teron. Ĉar interstela kosmoŝipo estas tiom forta kompare de la tuta armilaro de la homaro, se eksterteruloj volas mortigi nin, ili povas fari tion multe pli facile.

La forto de interstela kosmoŝipo estas preskaŭ nekomprenebla. Por vojaĝi rapide tra la kosmo, oni bezonas tiom da energio. Eĉ tre malrapida interstela kosmoŝipo, vojaĝante je 5% de la lumrapido, moviĝas po pli ol 50 milionoj da kilometroj hore. Neniuj eksterteruloj surteriĝus por invadi ĉar anstataŭ tio, la eksterteruloj forĵetus ion el la ŝipo antaŭ ol ili malrapidigas ĝin. La forto de la kolizio kun Tero estus kiel asteroido el nukleaj bomboj.

Fakte, se eksterteruloj eniras la ĉielon, ni estas tre bonŝanca. Tio verŝajne signifus, ke ili ne volus mortigi nin. Almenaŭ, ili ne volus tuj mortigi nin.

Se oni ne volas mortigi la homaron, kial invadi Teron?

Eble, ili deziras rimedojn. Tero estas plene je metaloj kaj aliaj rimedoj. Tamen, Tero estas terura loko por akiri rimedojn kompare de aliaj fontoj en la kosmo. La gravito de Tero estas tre forta. Tiel rimedoj en asteroido estas multe pli facile minitaj por preni. Eksterteruloj prenus rimedojn el tiaj fontoj antaŭ ol ili irus al Tero.

La sola kialo por invadi specife planedon estas por akiri ion unikan de tiu planedo. Ĉiu konata planedo estas el kutimaj kemiaj elementoj. Tero havas nur unu kvaliton unikan, la vivon. En la kazo de Tero, io unika estus ia vivo aŭ io farita de vivo.

Jes, mi diras, ke eksterteruloj invadus Teron por ŝteli konkon ol ŝteli oron.

Tiukaze, eĉ invado ŝajnas nenecesa. La tuto de homa scio estas facile havebla per la interreto. Ni havas ekzemplojn de preskaŭ ĉiu specio en bestoĝardenoj. La gravaj verkoj de homoj troviĝas en la muzeoj. La homaro povus akiri ion ajn por la eksterteruloj kaj la homaro certe donus ion ajn al la eksterteruloj por savi sin.

Denove, interstela kosmoŝipo estas tiom forta, ke la homaro havas nenian ajn ŝancon por ĉesigi la eksterterulojn. Ni certe ne kripligus la ĉefan kosmoŝipon pere de komputviruso.

Tamen, tia verŝajne ne necesos. Ekstertera invado ne okazos. Se eksterteruloj volus mortigi nin, ni estus mortintaj antaŭ ol ni komprenus la okazaĵon.

Ial, tio ne estas pli komforta ideo.

Kial oni nomas stoikistojn senemociaj?

Se vi afliktiĝas de io ekstera, la doloro ne okazas pro tio mem, sed pro via opinio de ĝi; kaj vi havas la forton por forigi ĉi tion je ajna momento.

Marko Aŭrelio, kies statuo estas bildigita supre, estas unu el la plej konataj stoikistoj. En lia stoika verko, Meditaĵoj, li skribis la supran citaĵon.

En mia unua afiŝo pri stoikismo, mi menciis ke nunaj homoj ofte pensas ke stoikismo temas pri la forigo de emocioj, kvazaŭ stoikistoj estas kiel la vulkananoj de Star Trek.

Tio estas malĝusta. La celo de stoikismo estas vivi feliĉan kaj bonan vivon. Tamen, oni ne nomas stoikistojn senemociaj senkiale.

Stoikistoj kredas ke siajn reagojn pri aferoj en la vivo regas oni. Pro tio, kiam oni estas malĝoja, dolorita, afliktita, ktp, pro io en la vivo, oni rajtas forigi la fonton de tiu malfeliĉo, ĉar la fonto troviĝas en la menso.

Tio ja ŝajnas kiel la forigo de emocioj sed tio ne estas la kazo. Stoikistoj ne forgesas emociojn, ili forgesas tion, kio estas senvalora laŭ iliaj okuloj. Ĉu la emocio okazas pro io ŝanĝebla aŭ ŝanĝinda? Se ne, kial oni doloras sin?

Seneko la Juna, alia stoikisto, skribis tion ĉi:

“Do, kio baras nin kontraŭ la eblo diri, ke la feliĉa vivo estas havi menson, kiu estas libera, alta, sentima kaj firma – menson, kiu estas metita preter la atingo de timo, preter la atingo de deziro, kiu nomas virton la sola bono, malvirton la sola malbono, kaj ĉion alian nur senvalora amaso de aferoj, kiuj alvenas kaj foriras sen plibonigi aŭ malplibonigi la plej altan bonon, kaj kiuj nek prenas ajnan parton de la feliĉa vivo nek aldonas parton al ĝi?

“Homo tiel firmigita devas, ĉu li volas aŭ ne, necese havi konstantan feliĉon kaj ĝojon kiu estas profunda kaj fontas el la interno, ĉar li trovas ĝojon en siaj propraj rimedoj, kaj deziras nenian ĝojon pli grandan ol siajn internajn ĝojojn.”

Multe okazas en la vivo ekster nia regado. Se pluvas, kial oni ploras? Ĉu la ploro ŝanĝus la ĉielon? Ĉu plendado sekigus la teron? Ĉu la malĝojo kreus ombrelon kontraŭ la pluvo?

La emocio faras nenion al la ekstera mondo. Same, la ekstera mondo faras nenion al la emocioj. La menso faras la emociojn, ne la mondo.

Anstataŭ plendi, stoikistoj pripensas la aferon kaj rimarkas la fakton ke la malĝojo troviĝas interne kaj fontas el la interno. Tiel, ili forigas ĝin. Tio estas pli facile dirita ol farita sed tiu ideo restas je la koro de stoikismo. Oni regas sian propran menson kaj nur tion. Tio ŝajnas kiel problemo sed tiu regado havas multe da valoro. Per tio sola, oni povas vivi la feliĉan vivon.

Kaj feliĉo ja estas emocio.

Hipotezo de la bestoĝardeno

Mi skribas ofte pri la Fermi-paradokso, la demando pri kie estas eksterteruloj se la universo estas tiom malnova kaj vasta. Populara solvo de la Fermi-paradokso estas la hipotezo de la bestoĝardeno.

Laŭ tiu hipotezo, ni ne vidas pruvon pri aliaj civilizacioj ĉar ili baras nin de tio. Ili kaŝas la pruvon kaj neniam kontaktas nin ĉar ni estas kiel bestoj en bestoĝardeno. Ili volas ke ni evoluu plej nature sen la influo de aliaj eksterteraj civilizacioj ĝis kiam ni atingas ian nivelon de teknologio aŭ kulturo. Post tio, ni aliĝos al la interstela komunumo kiel egaluloj.

La plej konata formo de tiu solvo troviĝas en Star Trek. En Star Trek, la Unuiĝinta Federacio de Planedoj havas regulon pri civilizacioj kiuj ne povas vojaĝi pli rapide ol lumo. Anoj de la Federacio nepre ne rajtas kontakti aŭ influi tiajn civilizaciojn pro ajna kialo. Tiu regulo estas la Ĉefa Direktivo (angle Prime Directive) kaj ĝi estas pli grava ol ajna alia regulo.

Tiu ideo havas iom da senco. Se inteligenta vivo ne estas tiom ofta en la universo, la homaro estus kiel endanĝerigata specio. Kion homoj faras pri tiaj bestoj? Ni gardas ilin en bestoĝardenoj por ilin savi kontraŭ neniiĝo.

Kaj kiel niaj bestoĝardenoj, kiuj havas falsan medion por la bestoj, la bestoĝardeno por la homaro verŝajne funkcius same. Eble la steloj estas kovritaj per Dajsonstrukuroj kaj pruvo pri eksterteruloj estas ĉie, sed ni vidas falsan ĉielon montratan al ni de tiuj eksterteruloj.

Tamen, la hipotezo havas la problemon pri ne-ekskluziveco. Fakte, mi menciis la Ĉefan Direktivon de Star Trek en mia afiŝo pri tiu koncepto kiel ekzemplon. Ĉu vere ĉiuj eksterteraj civilizacioj sekvus tian regulon? Ĉu ĉiuj anoj de tiuj civilizacioj neniam rompus la regulon?

Se nur unu komsoŝipo volus montri sin al la homaro, la iluzio de la bestoĝardeno rompiĝus.

Espero fontas eterne el mia brusto

Mi estas optimisto. Ĉu la estontecon aŭ la nunon, ĉu malgrandajn aŭ grandaj aferojn, kion ajn pripensas mi, mi kredas ke bono okazos. Mi ne kredas ke ĉiu parto de ĉio estos bona sed ke entute, ĉio bonos.

Hieraŭ, mi kredis ke la vetero estis tre bona. Verdire, la varmo estis iom alta kaj pluvis tri horojn post kiam mi skribis la afiŝon, sed mi elektis vidi la bonon en tio. La vetero estis sufiĉe bona, do ĝi estis bona.

Kiam mi imagas la estontecon de homaro, mi kredas ke ni progresos. Ni iros kosmen. Ni solvos la problemojn de la mondo. Homoj estos pli edukitaj, malpli malsataj, kaj pli feliĉaj. Mi certe ne kredas ke ĉio perfektos, sed ĉio pliboniĝos.

Ĉu mi devus esti tia homo? Mi pensas ke jes. Sen espero pri morgaŭ, hodiaŭ ne ŝajnus farinda. Kaj mi ne bezonas tiom da espero por kontraŭi malesperon.

Lumo estas pli forta ol mallumo. Kuraĝo estas pli forta ol timo. Vivo estas pli forta ol morto. Espero estas pli forta ol malespero.

Almenaŭ, mi kredas tiel, sed tio ne estas surpriza. Mi estas optimisto.

Flagoscienco

Mi ludis la ludon NationStates (E-e Naciaj Ŝtatoj) ĉirkaŭ unu jaron. En la ludo, oni kreas landon kaj faras elektojn pri tio kion la lando faras. En tiu ludo mi devis krei flagon de mia lando. La rezulto estas bildigita supre.

La flago estas kombinaĵo de du flagoj. Unue, la Esperanto-flago kaj due la proponita internacia flago de la planedo Tero fare de Oskar Pernefeldt. Mi elektis tiujn du flagojn ĉar mia lando, Hejmalando, uzis Esperanton kiel la oficialan lingvon kaj ĝi estis lando el homoj de la tuta mondo. Tiuj du flagoj ŝajnis ĝustaj por simboli la landon.

Antaŭ ol mi kreis la flagon, mi stuids iom pri flagoscienco, kio nomiĝas ankaŭ “veksilologio.” Mi trovis libreton en la interreto de la Nord-Amerika Veksilologia Asocio. Tiu asocio kreis liston de kvin reguloj pri flagoscienco.

    1. Faru ĝin simpla
    2. Uzu signifajn simbolojn
    3. Uzu du aŭ tri simplajn kolorojn
    4. Ne uzu literojn aŭ sigelojn
    5. Estu aparta aŭ estu rilata

Pensu pri tiuj flagoj, kiujn vi konas. Verŝajne, vi pli bone memoras tiujn flagojn kiuj sekvas tiujn regulojn. Flagoj devus esti simplaj sed signifaj kaj apartaj.

Nia Esperanto-flago estas bona ekzemplo de flago sekvanta tiujn regulojn. Ĝi uzas nur du kolorojn, ĝi estas simpla, la partoj havas signifon (verdo simbolas esperon, blanko simbolas pacon, la kvinpinta stelo simbolas la kvin kontinentojn de la mondo) kaj ĝi estas sufiĉe aparta de aliaj flagoj.

Bona flago povas kunigi diversajn homojn kaj simboli landon, popolon, subŝtaton, ktp por ke la tuta mondo konas ĝin per tiu flago kaj ĝi estas eble la plej grava simbolo de lando. Gravas fari ion sufiĉe bonan, eĉ se oni simple ludas interretan ludon.