Tiel oni uzu la filozofion

Epikteto estis stoikisto. Mi citis lin kelkfoje en miaj afiŝoj pri tiu skolo de filozofio.

Mi jam skribis pri kial mi ŝatas stoikismon sed alia bona demando estas tio, kiel tiu filozofio helpas min? Kiel la filozofio helpas en la vivo?

Tio dependas de kiel oni uzas ĝin.

Jen citaĵo de Epikteto, kiun mi tradukis en Esperanton:

La unua kaj plej grava kampo de la filozofio estas la apliko de principoj kiel “Ne mensongu.” Sekve venas la pruvoj, kiel kial oni devus ne mensogi. La tria kampo subtenas kaj klarigas la pruvojn per demandoj, ekzemple, “Kiel ĉi tio pruvas ĝin? Precize kio estas pruvo? Kio estas logika inferenco? Kio estas kontraŭdiro? Kio estas la vero? Kio estas la malvero?” Do, la tria kampo necesas pro la dua kaj la dua pro la unua. Sed la plej grava, kio devus okupi la plejmulton de la tempo, estas la unua. Sed oni faras precize la malon. Oni estas okupata de la tria kampo kaj donas al tio ĉiom el la atento, tute preterpasante la unuan. La rezulto estas, ke oni mensogas sed havas nenian malfacilaĵon pruvante kial oni devus ne mensogi.

Se oni neniam aplikas tion, kion oni lernas de la filozofio, kial oni lernas tion? Kvankam mi ja ĝuas lerni la teorion, la praktiko estas eĉ pli grava. Mi studas la filozofion ĉar mi volas kompreni kion fari kaj kiel agi en diversaj cirkonstancoj.

Ekzemple, stoikismo instruas min pri kial oni ne bezonas tiom pro la virto de modereco. Tial, mi pensas alie pri mia vivo. Mi demandas al mi mem ĉu mi bezonas kion mi volas havi. Tiel, espereble, miaj decidoj estos pli saĝaj ĉar mi pensos pli bone kaj pli profunde.

Kaj tio estas nur unu ekzemplo. La pensoj kiujn mi havas pro filozofio estas kaj diversaj kaj ampleksaj sed ilia valoro troviĝas ĉefe en la apliko.

Sen apliko, la filozofio donas malmulte al la vivo. Per apliko, la filozofio ŝanĝas ĉion.

Kial oni nomas stoikistojn senemociaj?

Se vi afliktiĝas de io ekstera, la doloro ne okazas pro tio mem, sed pro via opinio de ĝi; kaj vi havas la forton por forigi ĉi tion je ajna momento.

Marko Aŭrelio, kies statuo estas bildigita supre, estas unu el la plej konataj stoikistoj. En lia stoika verko, Meditaĵoj, li skribis la supran citaĵon.

En mia unua afiŝo pri stoikismo, mi menciis ke nunaj homoj ofte pensas ke stoikismo temas pri la forigo de emocioj, kvazaŭ stoikistoj estas kiel la vulkananoj de Star Trek.

Tio estas malĝusta. La celo de stoikismo estas vivi feliĉan kaj bonan vivon. Tamen, oni ne nomas stoikistojn senemociaj senkiale.

Stoikistoj kredas ke siajn reagojn pri aferoj en la vivo regas oni. Pro tio, kiam oni estas malĝoja, dolorita, afliktita, ktp, pro io en la vivo, oni rajtas forigi la fonton de tiu malfeliĉo, ĉar la fonto troviĝas en la menso.

Tio ja ŝajnas kiel la forigo de emocioj sed tio ne estas la kazo. Stoikistoj ne forgesas emociojn, ili forgesas tion, kio estas senvalora laŭ iliaj okuloj. Ĉu la emocio okazas pro io ŝanĝebla aŭ ŝanĝinda? Se ne, kial oni doloras sin?

Seneko la Juna, alia stoikisto, skribis tion ĉi:

“Do, kio baras nin kontraŭ la eblo diri, ke la feliĉa vivo estas havi menson, kiu estas libera, alta, sentima kaj firma – menson, kiu estas metita preter la atingo de timo, preter la atingo de deziro, kiu nomas virton la sola bono, malvirton la sola malbono, kaj ĉion alian nur senvalora amaso de aferoj, kiuj alvenas kaj foriras sen plibonigi aŭ malplibonigi la plej altan bonon, kaj kiuj nek prenas ajnan parton de la feliĉa vivo nek aldonas parton al ĝi?

“Homo tiel firmigita devas, ĉu li volas aŭ ne, necese havi konstantan feliĉon kaj ĝojon kiu estas profunda kaj fontas el la interno, ĉar li trovas ĝojon en siaj propraj rimedoj, kaj deziras nenian ĝojon pli grandan ol siajn internajn ĝojojn.”

Multe okazas en la vivo ekster nia regado. Se pluvas, kial oni ploras? Ĉu la ploro ŝanĝus la ĉielon? Ĉu plendado sekigus la teron? Ĉu la malĝojo kreus ombrelon kontraŭ la pluvo?

La emocio faras nenion al la ekstera mondo. Same, la ekstera mondo faras nenion al la emocioj. La menso faras la emociojn, ne la mondo.

Anstataŭ plendi, stoikistoj pripensas la aferon kaj rimarkas la fakton ke la malĝojo troviĝas interne kaj fontas el la interno. Tiel, ili forigas ĝin. Tio estas pli facile dirita ol farita sed tiu ideo restas je la koro de stoikismo. Oni regas sian propran menson kaj nur tion. Tio ŝajnas kiel problemo sed tiu regado havas multe da valoro. Per tio sola, oni povas vivi la feliĉan vivon.

Kaj feliĉo ja estas emocio.

Stoikisma kuraĝo

Ĉu mi dirus al vi tion, kio estas la vera malbono? Timiĝi antaŭ tiuj, kiuj estas nomitaj “malbonoj,” rezigni nian liberon al ili kontraŭ kiuj ni devas alfronti ajnan suferon.
-Seneko

La kuraĝo estas la tria virto de stoikismo pri kiu mi skribas. Mi jam skribis pri la virto de modereco kaj la virto de saĝo.

En tiu pri saĝo, mi menciis citaĵon de Marko Aŭrelio. Ĝi estis “Neniam rajtigu la estontecon distri vin. Vi renkontos ĝin, se vi devos, kun la samaj armiloj de rezono, kiuj armas vin kontraŭ la nuno.”

Oni devas ne timiĝi. Oni devas esti preta por alfronti malbonon. Kaj oni ja estas, ĉar la nunaj armiloj kontraŭ malbono, kiujn oni uzas, ekzistos ankaŭ tiam. Morgaŭ ne estos pli timinda ol hodiaŭ.

“Ni suferas pli ofte en imagoj ol en realo.” – Seneko

Por stoikistoj, la kuraĝo havas valoron en ĉiu parto de vivo. Oni devas agi kuraĝe ĉiutage kaj en ĉiu situacio. Ne nur en bataloj kaj militoj bezonas oni la kuraĝon. Fakte, ankaŭ internaj bataloj kontraŭ la timo kaj anksio estas gravaj. Eble pli gravaj.

“Hodiaŭ mi eskapis anksion. Aŭ ne, mi forĵetis ĝin, ĉar ĝi estis en mi, en miaj propraj perceptoj – ne ekstere.” – Marko Aŭrelio

Niaj penoj ne estas malgrandaj, negravaj, aŭ simple banalaj, kaj ili ne devenas de aliuloj aŭ cirkonstancoj sed de ni mem. Tamen, tio ne signifas ke tio estas facila.

Kvankam homoj ofte pensas ke stoikistoj estis senemociaj, tio ne estis la okazo. Ili bone komprenis la emociojn kaj penojn de vivo kaj pensis ke per virtoj oni vivus pli bone.

La vivo mem estas malfacilaĵo. Oni devas havi la kuraĝon alfronti sin. Dum malluma tago, io eta povas fariĝi kiel monto, ŝajne ne trapasebla. Oni bezonas la kuraĝon por trapasi tion kaj en tiuj momentoj, la vera kuraĝo troviĝas.

Iam simple vivi estas ago de kuraĝo.
-Seneko

Ĉu mia tempo sufiĉas?

Ne estas tio ke ni havas tiom malmulte da tempo sed ke ni perdas tiom. . . La vivo kiun ni ricevas ne estas mallonga sed ni faras ĝin tiel; ni ne estas malbone provizitaj sed uzas kion ni havas malŝpareme. – Seneko la Juna

Ŝajne ĉiutage mi plendas pro la foresto de tempo. Ankaŭ la homoj ĉie ĉirkaŭ mi plendas tial. Eĉ antikvaj homoj plendis tial kaj pro tio la supran citaĵon skribis Seneko antaŭ ĉirkaŭ 2.000 jaroj.

Ĉu mi vere plendas senkiale? Ĉu mi havas sufiĉe da tempo?

Kiam mi rigardas la vivon sincere, mi rimarkas ke mi malbone uzas la tempon. Mi spektas senvalorajn filmetojn en Jutubo. Mi rulumas senĉese tra la novaĵlisto de Fejsbuko. Mi legas artikolojn kiam mi aŭskultas podkaston kiam mi verkas kaj tiel nek memoras ion kion mi legis aŭ aŭskultis nek finis kion mi skribis.

Mi perdas tempon tagon post tago. Mi devas ĉesi tion. Mi devos esti pli konscia pri tio kion mi faras. Mi devos pensi pri tio kaj taksi kion mi faros. Ĉu ĝi havos valoron aŭ ne? Ĉu morgaŭ mi estos malfeliĉa pri tio kion mi faras hodiaŭ?

Mi ne volas forigi ĝojojn de la vivo. Mi volas forigi sopirojn pri la vivo. Mi ne volas forigi la plezuron. Mi volas anstataŭigi la plezuron per la feliĉo.

Kial mi volas vivi pli tiel? Ĉar vere sen tio mi pensas ke mi ne eĉ vivas.

Mi ne povas dubi la veron de tiu diraĵo kiun la plej bona poeto donis kiel orakolo: “La parto de la vivo kion ni vere vivas estas malgranda.” Ĉar la resto de la ekzisto ne estas la vivo sed nur tempo. – Seneko la Juna

Feliĉo laŭ Seneko

Ĉu io ajn estas pli ridinda ol la vidpunkto de certaj homoj – mi parolas pri tiuj, kiuj fanfaronas pri sia antaŭvidado? Ili faras sin okupataj por ke ili vivos pli bone; ili elspezas la vivon por pretigi sin por vivi!
-Seneko

En mia blogafiŝo pri la asketismo de stoikismo, mi komencis per citaĵo de Seneko la Juna. Tiu citaĵo temas pri nuna feliĉo kontraŭ esperoj pri estonteca feliĉo aŭ timoj pri ĝia perdo. Ĝi estas bona citaĵo laŭ mi, sed hodiaŭ mi volas skribi pri alia citaĵo simila.

La supra citaĵo enhavas la saman mesaĝon. Iel ĝi estas malpli klara. Iel ĝi estas pli klara.

Mi iam malŝparas la vivon pensante ian estontecan feliĉon. “Mi estos feliĉa kiam ĝi okazos. Tiam, finfine, mi trovos feliĉon! Mi bezonos nur tion.” Kaj tiam, ĉu ĝi estis gajnita aŭ ne, mi pensas “Kien iris tiu tempo? Se nur mi denove havis tiujn tagojn!” Mi elspezas vivon kiel monon esperante por pagi por vivo pli bona.

En mia vivo, mi ofte deziras ion por feliĉigi min. Novan komputilon, pli da libroj, la kapablon ĝuste memori iun francan vorton, nokton de bona dormo. Mi ne plu kredas tion. Plej ofte tio, kion ajn mi deziris, donas al mi nur momentan kontenton. Malofte ĝi donas al mi ian feliĉon kaj eĉ tiam ofte la feliĉo, kion mi trovas, ne estas tiel, kiel mi pensis ke ĝi estus.

Sed kio se, anstataŭ mi serĉus ion por feliĉigi min, mi serĉus feliĉon rekte? Kiel tio aspektus?

Mi donos ankaŭ la lastajn vortojn al Seneko:

Tiu, kiu donas ĉiom da sia tempo al siaj propraj bezonoj, kiu planas ĉiun tagon kiel ĝi estus la lasta, nek esperas nek timas la morgaŭon.
-Seneko

La valoro de saĝo laŭ stoikistoj

Se vi volas pliboniĝi, estu kontenta esti pensita malsaĝa kaj stulta.
Epikteto

Mi jam skribis pri la virto de Modereco en Stoikismo. En tiu ĉi afiŝo mi skribas pri la virto de Saĝo.

Saĝo estas ia bona kunigo de inteligenteco kaj sperto. Kvankam ĝi estas malfacile priskribita, oni komprenas saĝon kiam oni vidas ĝin. Tamen vera saĝo ne ĉiam ŝajnas saĝa. Fakte, laŭ stoikistoj kiel Epikteto, vera saĝo povas ŝajni kiel malsaĝo. Stoikismo postulas ne la admiron de aliuloj, sed bonan karakteron.

Tia karaktero enhavas la kvar virtojn de stoikismo: Saĝo, Kuraĝo, Justeco, kaj Modereco. Saĝo donas al oni la eblon pli ĝuste kompreni la mondon. Saĝuloj ne pensas sin perfekte inteligentaj aŭ ĉiosciaj. Ili komprenas siajn limojn. Saĝuloj estas saĝaj pro kompreno pri sia nescio, ne malgraŭ tio.

Verŝajne la plej fama citaĵo de stoikisto estas tio:

“Ni havas du orelojn kaj unu buŝon, do ni devus aŭskulti pli ol paroli. – Zenono el Kitiono

Stoikistoj komprenas la valoron de aŭskultado kaj lernado. Ili deziras kompreni la veron de la mondo. Diri la veron ne donas al ni pli da vero. Ni devas legi, vidi, sperti, kaj aŭskulti por akiri scion. Per tiu scio, oni povas kuraĝe alfronti la malfacilaĵojn de vivo.

Sed ĉio povas ŝanĝiĝi. Eĉ tiu, kiu havas pli da scio ol ĉiuj, ne havas certecon pri la estonteco. Scio havas siajn proprajn limojn. Tamen, stoikistoj ne timiĝas pro tiu necerteco.

“Neniam rajtigu la estontecon distri vin. Vi renkontos ĝin, se vi devos, kun la samaj armiloj de rezono, kiuj armas vin kontraŭ la nuno.” – Marko Aŭrelio

Por esti saĝa, oni devas pensi ĝuste. Inteligenteco estas la vorto pri tio. Oni devas peni lerni la veron en ĉiu situacio. Ni devas pripensi niajn agojn kaj spertojn. Ni faras tion por plibonigi nin. Ni strebas atingi ne la saĝon mem, sed pli da saĝo ol hieraŭ. Nur tio eblas.

Ni havas limojn. Ni ne povas kompreni ĉion. Tamen ni povas lerni pli. La plej grava leciono de stoikismo pri saĝo estas tiu valoro de daŭra lernado.

Dum la tuta vivo, daŭre lernu kiel vivi. –Seneko la Juna

La sperto de meditado

Por plibonigi la sanan de mia menso kaj ĝin trankviligi, mi celas mediti ĉiutage. Eble mi faras tro multajn ĉiutagajn celojn sed tiu celo estas malsama ol la aliaj. Meditado ne donas al mi pli da streso sed evitas ĝin. Mi skribis pri la profitoj de meditado pli frue ĉi-monate. Tamen mi ne skribis pri mia sperto dum meditado.

Nun mi priskribas tion.

Mi faras ĉefe plenatentan meditadon. La celo estas atentigi sin mem al la sperto de estado. Oni rimarkas ian senson aŭ penson. Oni ne juĝas tion. Oni ne amas aŭ malamas kion oni rimarkas. Oni simple rimarkas ĝin. Ofte oni fermas la okulojn kaj spiras regule kaj profunde, sed iam oni ne fermas la okulojn aŭ gvidas la spiradon sed anstataŭ rimarkas tiujn spertojn. Dum la meditado, oni spertas estadon.

Eble vi pensus ke la celo estus forigi stresigajn pensojn kiam ili estas rimarkitaj sed tio ne estas la okazo. Malbonaj pensoj iam eniras la menson. Denove, oni rimarkas tion kaj ne juĝas.

Tio eble ŝajnas stranga. Ĉu la celo de meditado ne estas senstresigi sin? Jes ja, sed juĝi tiajn pensojn ne helpas. La pensoj mem ne estas la problemo, ĉu ne? La rezulto, la reago, estas la problemo. Oni devas ne reagi tiel. Nur rimarki ĝin, ne juĝi, ne provi ŝanĝi.

Kio se emocioj estas la fonto de problemoj? Kio se kolero aŭ malĝojo atakas la menson? Denove, oni rimarkas tion. Oni ne atakas sin pro siaj emocioj. Oni ne juĝas sin pro senti tion. La emocioj estas realaj spertoj kiel senti la seĝon sub si aŭ aŭdi ian sonon en la ĉambro. Ili ne estas pravaj aŭ malpravaj. Ili simple estas.

La ideo estas simpla sed la rezulto estas profunda.

Tiu praktiko venas de budhismo sed mi rimarkas kelkajn similaĵojn al stoikismo. Marko Aŭrelio diris “Forprenu vian opinion kaj estos forprenita la plendo. Forprenu la plendon kaj la doloro estos forprenita.” Ideo de tia meditado estas forpreni plendojn per forpreno de opinioj. Tiel oni forprenas la doloron.

Seneko la Juna diris “Ni suferas pli ofte en imagoj ol en realo.” Ofte ni atakas nin pli ofte ol esti helpemaj. Per meditado, ni povas trovi la streson malpli malbona. Ni ne forgesas ĝin, sed ni ne plu imagas ke ĝi estas pli malbona ol en realo. Per rimarko de la realo, anstataŭ esti kaptita per pensoj kaj imagoj, ni suferas malpli.

Se vi suferas pro streso, kaj vi neniam provis meditadon, mi sugestas ke vi provu ĝin. Kie ajn vi estas, haltu kaj rimarku la estadon. Vi povas fermi la okulojn, aŭ ne. Vi rajtas gvidi la spiradon, aŭ ne. Rimarku viajn spertojn. Kion vi sentas? Kion vi penas? Ne juĝu. Ne ŝanĝu ilin. Nur rimarku.

Simple spertu estadon dum kelkaj minutoj. Ne pli, ne malpli.

Ĉu gravas virtoj?

Pli bona virto sen oro, ol oro sen honoro — Proverbo de la Proverbaro Esperanta

Krom miaj malmultaj filozofiaj kursoj, mia universitato neniam instruis pri virtoj. Kelkaj kursoj instruis pri etiko, ankaŭ kiu estas bona temo, sed ili ne instruis pri virtoj specife kaj ne pri virta etiko. Sed kio estas virto?

Kiam mi legis la unuan difinon de virto en la PIV, mi ŝategis ĝin. Ĝi estas la plej bona difino de virto kion mi iam ajn legis, kaj ne nur en Esperanto. Mi uzas ĝin en tiu ĉi afiŝo. Do, kiam mi skribas “virto,” tiam mi skribas pri la “konstanta emo de la animo agi morale, fari la bonon kaj eviti la malbonon.”

Mi ne parolas nur pri la kristanaj kardinalaj virtoj. La Esperanta vorto ja venas de latina vorto, uzita de kristanoj tiel, sed multaj religioj kaj filozofioj de diversaj kulturoj havas konceptojn, ankaŭ kiujn oni nomus “virtoj.” Konfuceismo kaj budhismo estas ekzemploj kaj eĉ ankaŭ kodoj de militistoj kiel kavalirismo kaj buŝido. Kiel menciite en mia afiŝo pri stoikismo, ankaŭ tiu filozofio havas virtojn.

La ideo de virta etiko estas malsimila al aliaj tipoj de normiga etiko pro sia atento pri virtoj. Laŭ virta etiko, la karaktero de homo estas pli grava ol moralaj reguloj aŭ la rezultoj de agoj por fari bonan konduton.

Eble la kursoj ĉe universitato ne parolis pri virtoj ĉar la koncepto estas tiel persona. Pensi pri virtoj specife, anstataŭ reguloj aŭ rezultoj, donas al oni ŝancon pripensi la karakteron. La virtoj, kiujn oni havas, montras la emojn de la animo. Ĉu instruisto vere rajtas instrui tian? Eble ne. Tamen mi pensas la koncepton grava kaj bona.

Cirkonstancoj ĉiam ŝanĝiĝas. Reguloj ĉiam havas esceptojn. Rezultoj povas esti nekoneblaj. Virta etiko postulas internan ŝanĝon. Ĝi diras al ni “Agu morale! Agu heroe! Estu la plej bona, kiu vi povas esti!” Ĝi petas ŝanĝi la emojn de la animo.

Certe tio gravas.

La asketismo de stoikismo

Vera feliĉo estas ĝui la nunon, sen anksia dependeco pri la estonteco, ne amuzi nin per aŭ esperoj aŭ timoj sed resti kontenta ke tio kion ni havas, estas sufiĉe, ĉar oni, kiu estas tiel, volas nenion. La plej grandaj benoj de homaro estas en ni kaj atingeblaj. Saĝa homo estas kontenta kun sia sorto, kio ajn estas ĝi, sen deziri kion li ne havas.
– Seneko

En mia blogafiŝo pri stoikismo, mi menciis ke stoikismo estas formo de asketismo. Unu el la kvar virtoj de stoikismo estas Modereco. En tiu ĉi afiŝo, mi priskribos la pensojn de stoikistoj pri la valoro de modereco.

La unua citaĵo estas de Seneko. En ĝi, li kuraĝigas nin ne deziri atingi pli kaj nek esperi nek timi pri la estonteco.

Estu kontenta pri la nuno. Tio estas grava ideo de stoikismo. Kial?

“Ne estas la homo kiu havas tro malmulte, sed la homo kiu deziras pli, kiu estas malriĉa.” – Seneko

Tiu citaĵo povus esti dirita de budhano. Ankaŭ en budhismo, oni devas forigi dezirojn por eviti suferon. Ankaŭ stoikistoj kredas tion. Ni kredis nin malriĉaj, ne ĉar ni estas malriĉaj, sed ĉar ni sentas nin malriĉaj. Ni deziri pli ne helpas nin ĉar niaj cirkonstancoj ofte estas ekstere de nia reĝo. Ni ne povas eskapi nian sorton.

La imperiestro kaj filozofo Marko Aŭrelio diris:

“Ju ni pli valorigi aferojn ekstere de nia regado, des malpli da regado ni havas.” – Marko Aŭrelio

Zenono el Kitiono, la fondinto de stoikismo, priskribis la ideon tiel:

“Kiam hundo estas ligita al ĉaro, se ĝi volas sekvi ĝin, ĝi estas tirita kaj sekvas, fari ke ĝia ago koincidas kun neceso. Sed se la hundo ne volas sekvi ĝin, ĝi estas devigita tiuokaze. Ankaŭ estas kun homoj: eĉ se ili ne volas, ili estas devigita sekvi tion, kio estas destinita.” – Zenono el Kitiono

Provi gajni aĵojn aŭ deziri multajn nur donas al ni malĝojon. Kiam ni donas valoron al aĵoj, ni perdas povon super nia propra vivo. Tiuj aĵoj tiel reĝas super ni. Ni vundas nin tiel sen bona kialo ĉar ni ofte jam havas tro multe. Deziri malpli kaj havi malpli donos al ni pli da ĝojo ol gajni pli.

La tri viroj ĉiuj pensis ke bonstato postulas fariĝi komforta ne havi multajn aĵojn.

“Ĝis ni komencas ne havi ilin, ni malsukcese rimarkas kiel nenecesaj estas multaj aferoj. Ni uzis ilin, ne ĉar ni bezonis ilin, sed ĉar ni havis ilin.” – Seneko

“Bonstato estas atingita per malmulto kaj malmulto, tamen ĝi mem ne estas malgrandaĵo.” – Zenono el Kitiono

“Preskaŭ nenio materiala estas bezonita por ĝoja vivo, por li, kiu komprenis la ekziston.” – Marko Aŭrelio

Ni estas kontenta kiam ni estas komforta. Ni estas komforta kiam ni komprenas la ekziston. La ekzisto okazas en niaj mensoj, per niaj perceptoj. Havi pli ne helpos nin. Anksio pri la estonteco ne estos evitita per atingi aĵojn. Anksio pri io ajn estas en ni. Ni havas la povon eviti ĝin sen fari ion alian.

Tio estas la leciono pri modereco en stoikismo. Tial ĝi estas formo de asketismo. Ni mem havas la povon esti kontenta. Ni bezonas malmulte ĉar tiu povo ne estas malgrandaĵo. Ni povas atingi bonstaton sen helpo de aliuloj aŭ aliaĵoj. Anksio estas eskapebla per ni.

Hodiaŭ mi eskapis anksion. Aŭ ne, mi forĵetis ĝin, ĉar ĝi estis en mi, en miaj propraj perceptoj – ne ekstere.
– Marko Aŭrelio

Kial mi ŝatas stoikismon

La unuan filozofian sistemon mi studis estis stoikismo. Mi ne studis ĝin longe, sed ĝia influo en mia vivo estas granda. La ideoj, kiujn ĝi prezentas, ankoraŭ estas plejparte bonaj laŭ miaj okuloj.

Hodiaŭ stoikismo estas ofte miskomprenita. Oni imagas ke stoikisto estas pensema, malvarma kaj senemocia homo, kiu neniam ridas aŭ ploras. La stoikisto estas imuna al mokado kaj tute sendependa. Ties sola amiko estas logiko ĉar aliuloj, feliĉo kaj beleco ne indas pensadon.

Por montri la malveron de tiu koncepto, mi donas al vi citaĵon de Marko Aŭrelio de lia stoika libro Meditaĵoj:

Pensadu pri la beleco de vivo. Rigardu la stelojn kaj vidu vin kurantan kun ili.

Aŭ eble tiu citaĵo de Seneko, unu el la plej famaj stoikismaj filozofoj, konvinkus vin:

…se saĝo estus donita al mi laŭ la kondiĉo ke ĝi devus esti ĉiam kaŝita kaj neniam parolita, mi rifuzus ĝin. Neniu bonaĵo estas plezura por havi sen amikoj por kunhavi.

Ĉu tiuj sonas kiel malvarmaj homoj?

Stoikisto ja uzas logikon kaj memkonsideron sed ne pro ili mem kaj ne por eviti emociojn. La celo de stoikismo ne estas fariĝi senemocia homo sed vivi pli bonan vivon. Kiel oni vivas bonan vivon?

Oni devas agi morale.

Laŭ stoiksimo, la malbono venas de manko de rezono pri la Naturo. Ekzemple: Homo, kiu komprenas la Naturon, ne agus malafable, ĉar tiu komprenus la valoron de afableco en la plano de la Naturo. Tial oni devas pensi pri siajn agojn, pensojn, emociojn, ktp por pli bone kompreni tiun rezonon.

Je la koro de la filozofio estas kvar virtoj: Saĝo, Kuraĝo, Justeco, kaj Modereco.

La tri unuaj virtoj verŝajne estas kompreneblaj sed kial modereco estas virto?

Laŭ stoikismo, eĉ valoraĵoj ne estas tute bonaj. Mono havas valoron, sed oni povas uzi monon por malhelpi. Do ĝia valoro estas kondiĉa, ne absoluta. Pro tio, stoikismo estas formo de asketismo, kiel budhismo. Stoikisto ne celas havi multe da aĵoj ĉar havi multe ne estas farinde. Marko Aŭrelio diris ankaŭ:

Se ĝi ne estas ĝusta, ne faru ĝin; se ĝi ne estas vera, ne diru ĝin.

Anstataŭe, la celo de stoikismo estas vivi bonan vivon per agi morale por esti bona homo.

Certe tio estas ĝusta kaj farinda.