Antikvaj eksterteruloj

En miaj afiŝoj pri la Fermi-paradokso, mi priskribas multajn eblajn solvojn de la paradokso. Mallonge priskribite, la Fermi-paradokso temas pri manko de evidenteco pri inteligenta ekstertera vivo malgraŭ la fakto, ke la universo estas tre vasta kaj malnova. La solvo de la hodiaŭa afiŝo estas eble la plej polemika solvo el ĉiuj. La ideo estas, ke eksterteruloj vizitis la homaron en la fora pasinteco, kaj antikvaj homoj kaj civilizacioj miskomprenis ilin, pensante ke la eksterteruloj estis dioj aŭ simile.

Erich von Däniken popularigis la koncepton en 1968 per sia libro “Ĉaroj de la dioj? Ne-solvitaj misteroj de la pasinteco.” (angle Chariots of the Gods? Unsolved Mysteries of the Past, germane Erinnerungen an die Zukunft: Ungelöste Rätsel der Vergangenheit) La libro enhavas bildojn de tiel nomata eviden

Unu el la plej famaj pecoj de evidenteco en tiu libro estas la nazka-linioj. Ili estas tre malnovaj kaj grandaj desegnoj en Peruo kaj la celo, kial homoj kreis ilin, restas ne-konata. Oni rimarkas, ke homoj sur la tero ne povas vidi la rezulton de tiu laboro. Do, laŭ la hipotezo, homoj ne kreis ilin por homoj sur la tero, sed por tiuj en la ĉielo, kiuj povis vidi ilin, la eksterteruloj.

Nazka-linioj

Tamen, estas multaj eblaj kialoj krei tiajn desegnojn. Se tiuj homoj kredis je iaj dioj aŭ ke homoj post morto troviĝas en la ĉielo aŭ kun la steloj, ili eble kreis ilin por tiuj. Fakte, ili eble kreis ilin sen tia kialo, kaj simple faris tiel ĉar ili ŝatis la ideon krei grandegajn bildojn, tiom grandajn ke neniu povas vidi la tutan. La homa imago ne limigas al tio kion oni povas vidi.

Kelkaj homoj, kiuj kredas la hipotezon pri antikvaj eksterteruloj, asertas, ke grandaj konstruaĵoj kiel la Piramidoj de Gizo kaj Stonehenge estas tro malfacile konstruitaj de antikvaj homoj, do devas esti, ke eksterteruloj helpis ilin.

Tio ignoras evidentecon de historio pri kiel homoj ja konstruis tiajn konstruaĵojn kaj ankaŭ bazajn principojn de filozofio kaj scienco, kiel la razilon de Ockham. Kaj, ankaŭ grave, tio iel insultas la praulojn kaj iliajn faraĵojn. Tial, la hipotezo estas tre polemika.

La sola alia ideo, kiu estas kompare polemika, estas ke eksterteruloj estas kaŝataj inter ni nuntempe. Kiel mi skribis en la afiŝo pri tiu ideo, la problemo ne estas, ke eksterteruloj ne vizitus nin. Se ili kapablus vojaĝi inter la steloj, iom el ili vizitus certe la Teron por esplori ĝin, ĉar ni ja interesus ilin. La problemo troviĝas ĉar ne estas bona evidenteco malgraŭ la fakto, ke la evidenteco ŝajnas facile trovebla.

Kaj ĉi tiu hipotezo ne forigas tiun problemon. Kial okulfrapa evidenteco pri forta teknologio ne troviĝas de arkeologio? Kaj post ĉio, oni devas demandi, kie nun estas la eksterteruloj? Se ili vizitis kaj helpis la homaron en la fora pasinteco, kial ili ne plu vizitas kaj helpas la homaron?

Mi ne akceptas la hipotezon pri antikvaj eksterteruloj. Bona evidenteco mankas al ĝi kaj ĝi ŝajne donas pli da demandoj ol respondojn. Sed kiel pri la hipotezo pri nuntempaj eksterteruloj, mi tre ŝatas la sciencfikciajn rakontojn pri la koncepto. Ekzemple, ĉu ankaŭ vi ŝatas Stargate-on?

Malnovaj skribsistemoj

Eble la plej grava inventaĵo de la homaro, la skribado estas tre malnova sed neniel malpli grava post miloj da jaroj. Aliajn inventaĵojn, kiel la sablohorloĝon kaj sekstanton, oni ne plu uzas pro pli bonaj konceptoj, kiel la meĥanika kaj elektra horloĝoj kaj la GPS. Tamen, la baza koncepto de skribado ne ŝanĝiĝis en la lastaj jarmiloj. La homaro ankoraŭ uzas simbolojn por esprimi vortojn kaj sonojn. Fakte, skribado estas pli grava ol ĉiame.

Malgraŭ la graveco, la ideo ne estas tiom okulfrapa. Ŝajnas, ke homoj inventis skribsistemojn nur kelkfoje. Oni ne konas la precizan historion. Historiistoj ĉefe uzas skribadon por malkovri tion kio okazis en la pasinteco, do malkovri la historion de tiu inventaĵo estas malfacile.

La du plej malnovaj skribsistemoj estas la kojnoskribo de Sumero kaj la hieroglifoj de la antikvaj egiptoj. Ili havas pli ol 5.000 jarojn. La fenica alfabeto devenas de simpligitaj hieroglifoj kaj preskaŭ ĉiuj alfabetoj en la mondo devenas de la fenica. Do la latina alfabeto, kiun uzas Esperanto, post ĉio devenas de la hieroglifoj. Ankaŭ abĝadoj, kiel la araba kaj hebrea, devenas de la fenica alfabeto.

Alia tre malnova skribsistemo estas la ĉina skribo, kiu estas ne alfabeto sed ideografio. Kiel hieroglifoj kaj kojnoskribo, oni kredas, ke la ĉina skribo estas originala kaj devenas de neniu pli malnova sistemo. Malkiel tiuj sistemoj, kiuj estas ne plu uzataj, formo de la ĉina skribo estas uzata hodiaŭ en Ĉinio kaj ankaŭ en aliaj landoj kiel en Japanio kaj Sud-Koreio, kaj kelkaj modernaj skribsistemoj, kiel la japanaj, devenas de la ĉina.

En Ameriko, la majaa skribo uziĝis de la majaoj. Ĝi estas alia originala skribsistemo. Bedaŭrinde, la skribo ne plu estas uzata kaj neniu moderna sistemo devenas de ĝi.

Multaj antikvaj civilizacioj pentris aŭ ĉizis bildojn. Multaj civilizacioj disigis legendojn kaj mitojn. Malmulte da civilizacioj inventis skribsistemon. Tamen, pasintaj homoj rekonis la bonan ideon kaj ekuzis la inventaĵon kiam ili trovis ĝin.

Mi miras pro la usona ŝosea sistemo

En Usono, la plejparto da homoj havas aŭton kaj veturas ĉefe per aŭtoj. Tio ne estas nuna okazaĵo sed okazis en la lasta jarcento. Pro tio, en la 1950-aj jaroj, la nacia registaro faris unu el la plej gravaj kaj multekostaj publikaj projektoj en la historio de la mondo, la Interŝtatan Ŝosean Sistemon.

Homoj ofte miras antaŭ projektoj kiel la Piramidoj de Gizo, la Granda Ĉina Muro kaj eĉ aliaj vojoj kiel la Romiaj vojoj. Mi miras antaŭ la moderna mirinda projekto de la Interŝtata Ŝosea Sistemo.

Mi ĉiusemajne uzas unu el tiuj ŝoseoj, la ŝoseon I-196, kiu estas suplementa ŝoseo. Mi uzas iom ofte ankaŭ la ĉefan ŝoseon I-96. Ambaŭ estas tute en mia subŝtato de Miĉigano sed ili estas nomataj “interŝtataj ŝoseoj” kaj la nacia registaro subtenas ilin. Per ili, mi vidas nur iom el la potenco sed eĉ tio estas mirinda.

Sur tia ŝoseo, veturado fariĝas multe pli facila. La ŝoseoj estas ne-nature rektaj kaj plataj. Malkiel kutimaj vojoj, la interŝtataj ŝoseoj ne kutime sekvas la teron. Oni movis la teron por rektigi ilin. Stiri aŭton sur ili ne plu estas laboro sed anstataŭe estas ĝojo. Mi sentas min pli libera kaj al mi ŝajnas, ke mi povus iri al la finoj de la Tero senĝene.

Kaj veturado al aliaj partoj de Usono estas same facila. Mi uzas ankaŭ ŝoseojn en aliaj subŝtatoj. Kiam mia familio kaj mi vojaĝis al la suda parto de Ilinojso por spekti la sunan eklipson en 2017, ni veturis 750 kilometrojn en 7 horoj. La interŝtataj ŝoseoj kiujn ni uzis estis I-94, I-80, I-55, kaj I-255.

Mi ne certas ĉu aliuloj komprenas mian miron pri io ŝajne kutima sed la Interŝtata Ŝosea Sistemo estas tre grava por mia lando. Mi ofte rimarkas, ke homoj en aliaj landoj ne volas veturi tiom longe per aŭto. Eble usonanoj vole veturas tiom longe ĉar ni havas la sistemon kaj per ĝi, longaj vojaĝoj per aŭto ne plu estas tro ĝenaj.

La estonteco okazas nun

Kie estas mia fluganta aŭto?

En la pasinteco, homoj ofte pensis ke en la nuna epoko, ni havus flugantajn aŭtojn por veturi rapide kaj nuklean fuzion por senfina povumo. Tian teknologion ni ne havas.

Nu, fakte, multaj formoj de fluganta aŭto estis konstruitaj, tamen ili estas aŭ tro multekosta aŭ tro maloportuna por ĉiutage uzi kaj por uzi ilin oni devas atingi ankaŭ aviadilan permesilon. Progreso pri nuklea fuzio ja okazas, eĉ se ne tiom rapide, kaj unu formo de nuklea fuzio, la hidrogenbombo, ja ekzistas. Kompreneble, multaj homoj ne volas uzi tion por fari elektron, tamen tio estus ebla kvankam malfacila.

Ambaŭ teknikoj havas la saman problemon. Oni povas klare vidi la rezultojn kaj ili ŝajnas eblaj sed oni ne povas klare vidi kiel atingi ilin malmultekoste, oportune, kaj sekure. Pro tio, homoj ofte imagas ke ili baldaŭ estos haveblaj sed tio ne okazas tiel rapide.

Malgraŭ tio, la nuna epoko estas ja plene je mirindaĵoj. Mi ne povas flugi al la butiko per aŭto sed mi ne devas tion fari, ĉar mi povas aĉeti ion ajn per komputilo en mia domo. Tiu komputilo ne havas elektron per fuzio sed malkiel la komputiloj de la pasinteco, ĝi ne bezonas tiom da povumo malgraŭ esti multe pli forta. La fama komputilo de la 1940aj, ENIAC, postulis pli ol 150 kilovatojn por funkcii. La komputilo, kiun mi nun uzas, postulas duonon da kilovato. La poŝtelefono en mia poŝo funkcias je ĉirkaŭ unu vato.

Laŭ mi, tio estas mirinda. Mi povas aŭskulti iun ajn kanton kiam ajn. Mi povas konversacii kun amiko kie ajn. Mi povas lerni ion ajn kiel ajn, per legado de artikoloj aŭ per spektado de filmetoj aŭ per interreta kurso.

Mi ne flugas al la laborejo ĉiutage, sed mi povas legi blogojn en Esperanto dum la laborpaŭzoj kiam mi estas tie. Tio estus neebla, kaj verŝajne neimagebla, en la pasinteco.

Tamen, mia rilato kun mia enpoŝa mirinda aparato estas malsimpla. Verŝajne la fluganta aŭto ne donus al mi tiom da demandoj pri kiel mi devus vivi.

Nigra cigno

En Eŭropo, dum jarmiloj estis frazo pri io neekzistanta. La frazo en Latino estis rara avis in terris nigroque simillima cygno – malofta birdo sur la tero kiel nigra cigno. Oni uzis la esprimon “nigra cigno” por aferoj kiuj ne ekzistis. La ideo pri nigra cigno estis kiel pri unukornulo aŭ fluganta porko.

En 1697, nederlandanoj esplorintaj Aŭstralion trovis nigran cignon. Eŭropanoj supozis ke tia besto ne ekzistis sed, kiam ili lernis pli, ili trovis senduban ekzemplon de ĝi. Post tio, kompreneble, la signifo de tiu frazo ŝanĝiĝis. Hodiaŭ, la frazo “nigra cigno” signifas la eblon pri la okazo de io ne-supozita aŭ la detruon de malnova supozo.

Homoj havas supozojn pri ĉio. Tio estas normala kaj neevitebla. La planko ne disfalos sub mi. Mi ĝuste komprenas la signifon de la vortoj kiujn mi skribas. Miaj sensoj pravas pri la mondo ĉirkaŭ mi. La suno leviĝos morgaŭ. Unukornuloj ne ekzistas.

Ne estas problemo pri tiaj supozoj. Tamen, oni devas ne havi tro da fido pri siaj supozoj. Eĉ se oni havas nenian pruvon kontraŭ la supozo, oni devas koncedi la eblon pri malpruvo.

La mondo estas tro vasta. Ni komprenas tro malmulte. Do esplorante novan mondparton, oni eble trovos nigran cignon. Eble eĉ unukornulon.

Esperanto-tago

Ni proponas al la mondo festi la 26-an de julio kiel tagon de lingva justeco kaj sekve de justaj interrilatoj de kulturoj, popoloj, etnoj.
– de la paĝo Kial la Esperanto-tago? de UEA

Hodiaŭ estas la datreveno de la apero de la Unua Libro. Ĉiu Esperantisto jam konas la rakonton.

Juda okulkuracisto, vidinte la problemojn en sia urbo inter etnoj kun malsamaj lingvoj, proponis eblan solvon, neŭtralan lingvon per kiu homoj povus kunparoli pli facile, pli egale, kaj pli juste. Tiel tiu lingvo movus la mondon unu paŝon pacen.

Bonŝanca estas tio, ke Zamenhof estis okulkuracisto. Li provis fari ke aliuloj vidu, kaj laŭvorte kaj figure. Li tial donis al la mondo novan lingvon pli facilan. Tio agis kiel ne nur komunikilo sed kiel montrilo pri la problemo de internacia komunikado.

Per miaj penoj pri lerni la francan, mi komprenas kiel malfacile estas paroli fremdan lingvon, precipe kun denaska parolanto. La diferenco inter la niveloj de lerteco ŝajnas netransirebla. Mi vidas klare la problemon de internacia komunikado kaj ĉiutage gajnas pli da respekto por tiuj kiuj devis lerni mian lingvon por kun mi paroli. Oni ne bezonas Esperanton por vidi tiun problemon. Zamenhof certe ne havis ĝin kiam li rimarkis la problemon. Tamen, Esperanto faciligas la vidon de tiu problemo kaj montras ankaŭ alian vojon.

Per Esperanto, mi vidas ke tiu problemo ne devas esti tiom granda kaj maljusta. Pli grave, mi vidas esperon pri ebla solvo. Parolante Esperanton, mi sentas min egala kun la aliulo. Ni staras sur brilanta insuleto de justeco. Estas kiel diris Zamenhof ĉe la unua Universala Kongreso: “ne Francoj kun Angloj, ne Rusoj kun Poloj, sed homoj kun homoj.”

Post 132 jaroj, multaj homoj en diversaj landoj uzas tiun lingvon por faciligi internacian komunikadon. Ĉiutage homoj parolas en ĝi kaj aŭskultas en ĝi kaj kantas en ĝi kaj legas en ĝi kaj skribas en ĝi.

Kaj ĉiufoje, kiam du homoj kun malsamaj denaskaj lingvoj uzas nian lingvon inter si, aŭ vid-al-vide aŭ per interreto, tie estas tia brilanta insuleto de justeco.

Eble tio ŝajnas tro malgranda. Do kio, se nur du homoj povas kompreni sin reciproke? Ankaŭ bonŝanca estas tio, ke la simbolo de Esperanto estas stelo.

La lumo de stelo estas malgranda en la nokta ĉielo. Kompare de la senfina nigro, kio estas ĝi? Sed ĝia malgranda lumo ja tranĉas tra la granda mallumo, kaj ĝi mirigas ĉiujn kiuj rigardas ĝin.

Luna surteriĝo

Antaŭ 50 jaroj, io mirinda okazis. Tiu afero estis, kaj ankoraŭ restas, unu el la plej gravaj faroj de homaro. La afero bezonis la laboron de miloj da homoj dum jaroj. Ĝi bezonis la plej altajn teknologiojn, la plej fortajn komputilojn de la erao por atingi la rezulton.

Du homoj surteriĝis sur la Luno.

Kiel diris la unua, metante siajn piedojn sur tiu plej fremda surfaco, la ago estis “unu malgranda paŝo por homo, unu grandega paŝo por homaro.”

Post tiuj du homoj, dek aliaj faris same. Tiuj 12 astronaŭtoj restas la solaj homoj kiuj iam ajn marŝis sur la tero de io, kio ne estas la Tero mem.

La graveco de tiuj misioj al la Luno ne estas dubindaj. Pro ili, homaro lernis multe pri la Luno kaj kosmovojaĝado. Eble pli grave, la misioj inspiras homojn ĝis nun kaj inspiros por multaj jaroj venontaj. Ili estas pruvo de la spirito, la kuraĝo, kaj la forto de homaro.

Imagu esti homo antaŭ centoj da jaroj. Ĉu unu el ili imagus vere tuŝi tiun cirklon de lumo en la nokta ĉielo? Sed iel, homoj ja faris tion. Fakte, hodiaŭ estas la 50a datreveno de tiu momento.

Mi esperas ke iam, homoj vojaĝos inter planedoj, ke homoj loĝos ĉirkaŭ aliaj steloj. Kaj atingante tiujn revojn, tiuj homoj, niaj posteuloj, certe memoros tiujn unuajn homojn, kiuj realigis revon de homaro, surteriĝante fremdan mondon la unuan fojon.

Dokumentaj filmoj ŝajnas iom facile kompreneblaj en fremda lingvo

Lastatempe mi spektis la unuan epizodon de dokumenta serio pri tankoj en la franca por ekzerci min al la lingvo. La serio nomiĝas “Tanks, dans l’enfer des combats” (E-e Tankoj, en la infero de batalado).

Mi spektis la epizodojn kun francaj aŭdo kaj subtekstoj. Mi faris tion por helpi mian menson ligi la skriban lingvon al la parola kaj ĉar mi povas kompreni la francan lege pli bone ol aŭskulte.

La serio estas tre interesa kaj mi lernis novajn faktojn pri la uzo de tankoj en la Unua Mondmilito. Ekzemple, mi lernis, ke ekzistis tre malgrandaj tankoj, kiel la FT tanko bildigita supre. Alia fakto, kiun mi lernis, estis, ke kiel ne-fikciaj libroj, ne-fikciaj filmoj estas pli facile komprenitaj de mi. Pro la multaj klarigoj de kelkaj fontoj, mi povis kompreni la plejmulton de la epizodo iom facile. La facileco fakte surprizis min ĉar mi pensis ke mi penus kompreni la serion.

Tiu serio enhavas kvar epizodojn, do mi povos spekti pli estontece. Verŝajne ĝi helpos mian francan kaj mi lernos pli da interesaj informoj pri tankoj kaj historio.

Ĉu homaro estas unua en la galaksio?

La Fermi-paradokso enhavas bazajn supozojn pri nia universo. Ili ŝajne havas sencon sed ili devas esti iel malĝustaj.

Kelkaj estas: Nia universo estas multe pli malnova ol Tero. Aliaj planedoj, kiuj similas al Tero, ĉirkaŭ aliaj steloj povus havi vivon kiel Teran vivon. Aliaj civilizacioj povus evolui sur tia planedo. Ni vidus evidentecon pri tiuj civilizacioj rigardante la ĉielon.

Unu el la bazaj supozoj estas, ke eblas kolonii aliajn stelojn. Tio ne estas certa kaj mi skribis pri tiu problemo en alia afiŝo, sed ĝi ne ŝajnas neebla.

Tamen, se civilizacio povus kolonii aliajn stelojn, tiu civilizacio povus regi la tutan galaksion en nur kelkaj milionoj da jaroj. Kompare de la aĝo de la universo, tio estas nenio. Kompare de la aĝo de vivo sur Tero, tio estas nenio. Se alia civilizacio komencus kolonii la galaksion kiam la unuaj bestoj evoluis, la tuta galaksio estus koloniita antaŭ ol dinosaŭroj ekzistus.

Pro tio, la problemo ne estas, ke ni ne povas aŭdi radiajn signalojn de aliaj civilizacioj, sed ke ni eĉ ekzistas por aŭdi ion ajn. La unua civilizacio en galaksio povus facile regi ĝin antaŭ ol aliaj eĉ ekzistus. Kial nia planedsistemo ne estas jam koloniita de eksterteruloj?

Eble, ni estas tia civilizacio, kiel la supozitaj eksterteruloj.

Kvankam la universo havas 13,8 miliardojn da jaroj kaj Tero nur 4,5 miliardojn, ni ne komprenas kiel la vivo komenciĝis sur Tero. Eble la universo fariĝis loĝebla nur lastatempe. Ekzemple, novaj steloj kaj iliaj planedsistemoj havas pli da pezaj kemiaj elementoj ol malnovaj. Eble nur lastatempaj planedoj havas sufiĉe da tiaj elementoj, kiel fosforo kaj fero, por subteni malsimplajn estaĵojn kiel homojn.

Se tio estas la okazo, homaro povus esti la unua civilizacio en la tuta galaksio, eble en la tuta universo, kaj ni mem kolonios la galaksion antaŭ ol aliaj civilizacioj. Tiuokaze, la eksterteruloj neniam havos sian propran Enrico Fermi, kiu demandos pri kie estas aliaj civilizacioj. Ilia planedsistemo estos jam prenita de homaro kaj ili neniam ekzistos.

Ni mem povus esti kaj la solvontoj kaj solvo de la Fermi-paradokso.

Manskribajn ne plu

Kiam mi mane skribis blogafiŝon, mi skribis ĝin per presliteroj. Tio ne okazis ĉar mi skribis Esperante, tio okazis ĉar tiu maniero estas kiel mi ĉiam skribas.

Hodiaŭ mi rete parolis kun aliulo el Belgio. Li menciis ke en Belgio homoj ankoraŭ skribas manskribajn literojn. Kvankam la Esperanta nomo sugestus ke tia skribmaniero estus kutima, tio ŝajnis stranga al mi. Kvankam mi povas uzi tiajn literojn, kaj kvankam mi pensas ke la manskribaj literoj aspektas pli bonaj ol presliteroj, mi preskaŭ neniam uzas ilin sen por skribi mian nomon kiel subskribon.

En Usono, pli kaj pli lernejoj ne plu eĉ instruas la manskribajn literojn. La studentoj simple skribas presliterojn. Kaj tio estas kutima ekstere de la lernejoj. Krom maljunuloj, neniu skribas manskribajn literojn. Mi ne certas kiom kutima estas tio. Eble Usono restas sola laŭ skribmaniero sed ĉie, kie mi loĝas, mi vidas nur presliterojn.