Duolingo Esperanto-kurso por francaparolantoj

Lastatempe, Duolingo aldonis novan Esperanto-kurson. Tiu kurso estos la kvara Esperanto-kurso post la kursoj por angla-, portugala-, kaj hispanaparolantoj. Mi certe ĝojis pro la aliaj kursoj, ĉar mi antaŭvidas kunparoli kun pli diversaj homoj, sed ĉi-foje mi estas precipe ĝoja. Kial mi tiom ĝojas? Ĉar la nova kurso estas por francaparolantoj.

Se vi sekvas ĉi tiun blogon, vi scias, ke mi studas la francan. Do, malkiel la lastaj kursoj, mi mem uzas la novan kurson por ekzerci min al la franca kaj Esperanto samtempe.

Farante la kurson, mi vidas kaj Esperanton kaj la francan laŭ nova vidpunkto. Mi plej bone komprenas tiujn lingvojn laŭ la vidpunkto de anglaparolanto. Tio havas sencon, ĉar mi lernis ambaŭ per la angla. Tiel, vortoj kaj konceptoj en la du lingvoj havas ligilojn en la menso al la similaj vortoj kaj konceptoj en la angla lingvo.

Ekzemple, la frazon “mi nomiĝas” mi komprenas per la frazo “my name is” kiu egalas la Esperantan kaj simile la frazon “je m’appelle” en la franca. Tio estas problemo en tradukado, ĉar tiuj tri frazoj estas ĉiuj tre malsimilaj laŭ strukturo.

Ideale, mi komprenus ĉiun lingvon laŭ ĝia propra strukturo. Mi preskaŭ havas tiun kapablon en Esperanto. Verkante ĉi tiun afiŝon, mi ne pensas angle kaj mi ne hezitas aldoni vortojn al frazoj. Kaj mia vortprovizo kaj mia kompreno pri la gramatiko estas sufiĉe bonaj. Certe, ili ne estas perfektaj, sed malkiel la franca, mi ne dubas ĉiun frazon antaŭ ol mi parolas aŭ skribas ĝin.

Mi esperas, ke per Esperanto, mi havos novan komprenon pri la franca. Pli bone estus kurso por lerni la francan por Esperanto-parolantoj. Eble tio ekzistas ie en la mondo, sed mi ankoraŭ ne trovas ĝin. Dankinde, mia kompreno pri la franca estas sufiĉe bona, ke mi povas uzi la kurson pri Esperanto por francaparolantoj. Kaj ĉar kaj Duolingo kaj Esperanto estas bone konataj de mi, farante la kurson, mi plej koncentriĝas sur la franca.

Kaj kompreneble la kurso helpas al mi ankaŭ pri Esperanto. Same kiel mi pli komprenos la francan laŭ Esperanto per ĝi, mi pli komprenos Esperanton laŭ la franca. Simpla ekzemplo estas la frazo “manki al mi” kiu devenas de la franca “me manquer” kaj ne havas senson laŭ la angla frazo “I miss.” Per tiu kurso, mi pli bone komprenas la Esperantan frazon per la franca traduko, ĉar la franca traduko estas pli proksima ol la angla.

Entute, la nova kurso tre plaĉas al mi. Mi antaŭvidas uzi ĝin por pli bone kompreni la francan kaj Esperanton. Kaj certe, mi antaŭvidas ankaŭ kunparoli kun francaparolantoj, kiuj malkovros nian lingvon per la kurso en la vetontaj jaroj.

Videoludo en Esperanto

Lastatempe unu el miaj amikoj donacis al mi ludon. Li elektis tiun ludon por mi pro kelkaj kialoj sed unu el tiuj kialoj estis, ke la ludo havas tradukon en Esperanto. Tio estis tre pensema donaco kaj mi certe dankis lin pri ĝi. Tamen, verdire, mi iom maltrankviliĝis pri tio.

Kiel bone konas ĉiu Esperantisto, multaj tradukoj en Esperanto estas malbonaj. Mi maltrankviliĝis ĉar mi atendis ludon plene je dubindaj vortelektoj kaj duone kompreneblaj frazoj. Verŝajne multaj frazoj restus ne-tradukitaj. Entute, mi suspektis, ke mi ne ĝuus la tradukon kaj rapide reŝanĝus la lingvon en la anglan post dek minutoj.

Sed kiam mi ekludis ĝin, anstataŭ tio, mi miris pro la bona traduko kaj feliĉe ĝuis la ludon dum pli ol horo!

La ludo nomiĝas Slay the Spire en la angla. Verŝajne la plej bona traduko estus “Venki la turon.” (La laŭvorta traduko de “Mortigi la spajron” ne havas sencon en Esperanto.)

En la ludo, oni ludas kiel heroo kiu devas mortigi monstrojn kaj malbonulojn por trapasi la ĉambrojn en granda turo kaj finfine venki la grandan malamikon ĉe la supro.

La ludanto batalas tiujn estaĵojn ĉefe per kartoj, kiuj atakas aŭ malhelpas la malamikojn kaj defendas aŭ helpas la heroon. Post venkoj, oni gajnas novajn kartojn kaj aliajn bonaĵojn. Oni povas gajni ankaŭ relikvojn kun bonaj efikoj kaj oni povas trinki pociojn por sin helpi dum batalo.

Ekzemple, la montrata karto en la unua bildo, Flama baro+, havas du efikojn. Ĝi ŝirmas la heroon kontraŭ 16 poentoj da damaĝo kaj, se malamiko atakas, tiu malamiko ricevas 6 da damaĝo.

En batalo, oni devas pripensi ĝustajn kombinaĵojn de kartoj. Mi ŝatas tian strategion. Sed ĉar oni prenas kartojn hazarde, venko postulas kaj strategion kaj bonŝancon. Se oni ne prenas la bonan karton je la ĝusta tempo, oni povas malsukcesi.

Okazas ankaŭ hazardaj eventoj, kiel en la tria bildo, kaj estas vendistoj en la turo, kiuj vendas kartojn, pociojn, ktp kontraŭ la gajnita oro.

Kompreneble, ĉi tia ludo ne estas por ĉiuj. Ekzemple, oni ne bezonas kreemon kiel en Minecraft. Tamen, mi ĝuas ludi strategian ludon kun bona traduko en Esperanto.

Se vi ŝatus provi la ludon, jen ligiloj al ĝiaj paĝoj en la retbutiko Humble Bundle kaj en la retbutiko Steam.

Ĉu ĉiam io perdiĝas en traduko?

Mi lastatempe spektis filmon en la franca. La filmo nomiĝas “Les parapluies de Cherbourg” (E-e La ombreloj de Cherbourg). Ĝi estas malnova filmo sed mi ĝuis ĝin. Mi spektis ĝin kun subtekstoj en la angla ĉar mia franca ne jam estas sufiĉe bona. Tamen, mi rimarkis kelkajn diferencojn inter la tradukaĵoj kaj la originalaj frazoj. Ŝajnas, ke tio ĉiam okazas en traduko.

Kiam mi tradukis rakonton de la angla en Esperanton, mi provis traduki kiel eble plej fidele sed la fina rakonto en Esperanto ne estas tute sama. En traduko, oni devas decidi ĉu oni tradukos laŭvorte aŭ laŭsence.

Bona ekzemplo el la filmo okazas en du scenoj. Unue, kiam la ĉefrola viro diris al la ĉefrola virino, ke li amas ŝin. Due, kiam alia viro diras tion al ŝi. En la franca, estas du vortoj kiuj signifas “vin.” La unua estas “te,” kiu estas neformala. La dua estas “vous,” kiu estas formala.

La ĉefrola viro diras “Je t’aime.” Tio estas neformala. La alia viro diras “Je vous aime.” Tio estas formala. Tamen, en la angla, ne estas du vortoj signifantaj “vin.” Do, ambaŭ frazoj havas la samajn subtekstojn en la angla traduko.

Io grava perdiĝas pro la traduko. La du frazoj havas la saman laŭvortan tradukon sed ne la saman laŭsencan. Eble, oni tradukus la duan kiel “I love you, madame.” (E-e “Mi amas vin, sinjorino.) por montri la formalan sencon sed tio ne tute kaptas la sencon.

Ĉiu lingvo havas tiajn vortojn kaj frazojn, kiuj estas malfacile tradukotaj en alian lingvon, kaj la precizaj malfacilaĵoj ŝanĝiĝas pri alia lingvo.

Bona traduko certe eblas, kaj la ĝenerala senco povas resti, sed io perdiĝas en la ŝanĝo.

Tie ĉiudirekten estas suden

Hieraŭ mi ĉeestis renkontiĝon kaj mi menciis al iu fakton, kiun li ne sciis. La fakto estas, ke ĉe la norda poluso, ĉiudirekten estas suden.

Ĉe la norda poluso, nenie estas pli norden. Tie, oni rigardas suden. Se oni turnas sin 180 gradojn, oni ankoraŭ rigardas suden. Dekstren estas suden. Maldekstren estas suden. Iu ajn paŝo estas paŝo suden kaj oriento kaj okcidento ne plu ekzistas. Neniu direkto estas orienta aŭ okcidenta kiam oni staras ĉe la norda poluso.

Oni ofte nomas la kompasdirektojn absolutaj. Tio estas kutime la kazo, ĉar neniuj homoj loĝas ĉe la norda poluso, sed la norda kaj suda polusoj estas esceptoj pri tio. Tie, oni ne povas absolute direkti iun per kompasdirektoj. Nur la relativaj direktoj, kiel dekstren kaj antaŭen, havas sencon.

Tio estas io amuza kaj mi ĝuis klarigi tion al iu, kiu ne jam sciis ĝin. Sed mi poste rimarkis ion pri tio rilate al Esperanto.

En Esperanto, oni kutime uzas la prefikson “mal-” por eviti ne-necesajn vortojn. Oni diras “malbela” anstataŭ “hida” kaj “mallonga” anstataŭ “kurta.” Eĉ la relativaj direktoj uzas tion. Oni diras “dekstren” kaj “maldekstren,” “antaŭen” kaj “malantaŭen.” Tamen, la kompasdirektoj ne uzas tiun prefikson. Oni ne nomas sudon “malnordo” aŭ male, nordon “malsudo.” La prefikso “mal-” estas tiom ofta, ke tiu fakto kaŭzis malordon en la menso kiam mi lernis Esperanton.

Sed estas diferenco inter la relativaj kaj kompasaj direktoj, ĉar ne estas relativaj polusoj.

Paŝo antaŭen estas ĉiam male al paŝo malantaŭen. Paŝo antaŭen neniam fariĝas paŝo malantaŭen. Tio havas sencon. Sed tio ne estas la kazo pri paŝo norden pro la poluso.

Paŝo norden estas nur preskaŭ ĉiam male al paŝo malnorden. Sed paŝo norden fariĝas paŝo suden kiam oni atingas la poluson. Iu, marŝante sufiĉe norden en rekta linio, subite marŝas suden ĉe la poluso sen ŝanĝo pri la direkto.

Tiel, norden kaj suden ne vere estas maloj.

Mia progreso pri la franca en 2019

Baldaŭ alvenos la fino de la jaro. Je la komenco de la jaro, mi decidis plibonigi mian francan per kelkaj rimedoj. Ĉiumonate, mi taksis mian nivelon de la franca per la KER memtaksilo. Dum la jaro, iom post iom, mia nivelo pliboniĝis. Hodiaŭ, mi volas esplori mian progreson dum 2019.

Ĉi-monate, mi pli-malpli faris kion mi faris en novembro. Mi uzis Duolingo-n, inkluzive de la rakontoj, kaj mia kunulo de lingva interŝanĝo renkontiĝis kun mi per Skype kelkfoje. Mi faris tiel ekde februaro, kiam mi trovis mian amikon de Francio per iTalki.

Mi uzis aliajn rimedojn dum la jaro. Ekzemple, mi studis per Pimsleur French kaj Lingvist. Tamen, mi ne plu uzas tiujn rimedojn. Dum 2019, mi ne tiom uzis la lernolibrojn, kiujn mi aĉetis, kiom mi volis, sed mi ankoraŭ havas ilin. Eble mi uzos ilin pli ofte en 2020. Mi esperas, ke mi legos pli en 2020. Mia fratino donacis al mi francan libron por Kristnasko, do mi havas alian francan libron por legi.

Plej bedaŭrinde, mia loka franca renkontiĝo ne plu renkontiĝas. Tio mankas al mi ĉar per ĝi, mi povis uzi la francan kun aliaj lernantoj kaj malkovri novajn rimedojn. Eble mi serĉos alian lokan grupon en 2020.

Dankinde, mi malkovris la podkaston innerFrench, kiun mi uzas por ekzerci min pri aŭskultado. Tio estos tre utila ankaŭ en la nova jaro.

Ĉu la rimedoj ĉi-jare efikis? Ni komparu la nivelojn de la komenco kaj la fino de 2019.

En januaro, mi taksis mian nivelon tiel:

    Aŭda ricevado (Aŭskultado) – A2
    Vida ricevado (Legado) – B1
    Parola interagado – A2
    Parola produktado – A2
    Skriba produktado – A2

Mi nun taksas mian nivelon tiel:

    Aŭda ricevado (Aŭskultado) – B1
    Vida ricevado (Legado) – B1-B2
    Parola interagado – A2-B1
    Parola produktado – B1
    Skriba produktado – A2-B1

Entute, mi kredas, ke jes!

En la lasta monato, mi kredas, ke mia produktado pliboniĝis. La kialo, kial mi kredas tion, rilatas al miaj pensoj pri la manko de pliboniĝo en novembro. Tamen, la malo okazis. Ĉi-monate, mi skribis kaj parolis pli. Specife, mi klarigis miajn pensojn pri franca televid-serio tute en la franca. Unue, mi skribe sendis pensojn per mesaĝo. Due, mi plu klarigis la pensojn per Skype. Mi tiel pruvis al mi mem tion, ke mi povas uzi la francan kiel postulas la memtaksilo.

Ekde januaro, ĉiu parto de mia franca pliboniĝis almenaŭ iomete. Mi uzas ĝin pli ofte. Mi komprenas ĝin pli bone. Mi parolas ĝin pli bone.

Dankon pro via subteno dum mia lingvolernado ĉi-jare. Per viaj ŝatoj kaj komentoj, vi helpis min resti kuraĝiĝinta antaŭ la obstakloj kiujn mi trovis lernante la francan en 2019. Mia vojaĝo ne jam finiĝas sed mi estas pli proksima de mia celo de B2 nivelo.

Lingva ŝtupetaro

Post kiam mi lernos la francan ĝis sufiĉe alta nivelo, mi volos lerni alian lingvon. La plej utila estus la hispana ĉar tiu lingvo estas la dua plej parolata en Usono kaj mi laboras kun homoj kiuj parolas ĝin. Aliaj elektoj estas la korea, ĉar mi ludas goon kaj konas aliajn ludantojn kiuj parolas ĝin, aŭ la germana, ĉar mia avo iomete parolas ĝin.

Sed kiun ajn lingvon mi elektos, mi planas uzi la francan (kaj, se eble, Esperanton) por lerni la novan lingvon. Tiu metodo nomiĝas laddering en la angla. En Esperanto, la vorto estus eble “ŝtupetarumi” ĉar la ago estas kiel grimpi ŝtupetaron sed nur figurasence. Kiam oni grimpas ŝtupetaron, oni uzas pli malaltan ŝtupeton por atingi la pli altan. Analoge, kiam oni ŝtupetarumas, oni uzas la lernitan lingvon por lerni la lernotan.

La avantaĝo estas, ke oni ekzercas sin kaj al la lernita lingvo kaj al la lernota lingvo. Mi volos ekzerci min al la franca lernante la alian lingvon, do kial ne fari la du aferojn samtempe?

Dankinde, la franca estas bona lingvo por oni ŝtupetarumi de ĝi al alia lingvo, ĉar la franca estas unu el la plej grandaj lingvoj en la mondo. Ekzemple, mi scias, ke Duolingo jam havas kursojn en la franca pri la hispana kaj la germana. Per mallonga serĉo, mi tuj trovis aliajn rimedojn kiel Assimil por la tri lingvoj kiujn mi konsideras.

Bedaŭrinde, ne estas multaj rimedoj en Esperanto por oni lerni alian lingvon. Mi povus fari kurson instruantan Esperanton en alia lingvo, ekzemple per Lernu.net, sed mi ne certas ĉu tio bone instruus min pri la alia lingvo ĉar tio ne rekte instruas la gramatikon kaj tute ne instruas la prononcon krom se la sonoj estas la samaj kiel en Esperanto. Sed eble tio estos bona metodo post kiam mi lernos iom la lingvon.

Sed antaŭ ol mi elektos la alian lingvon kaj trovos rimedojn por studi ĝin, mi devos fini la studojn pri la franca. Mi ne povos grimpi al la sekva ŝtupeto ĝis kiam la nuna subtenos min.

Ŝanĝado inter la franca kaj Esperanto fariĝas pli malfacila

Hodiaŭ mi rimarkis ion kio estas kaj bona kaj malbona. La bona afero estas, ke mi pensas pli ofte en la franca. Tiaj pensoj fariĝas pli kaj pli naturaj tagon post tago. Sed la malbona afero estas, ke ŝanĝi la pensojn en Esperanton fariĝas pli malfacile.

Dum la lastaj du jaroj, mi pli-malpli facile pensas en Esperanto. Mi ofte pensas en Esperanto senprove. Pro mia blogo, pensi en Esperanto estas ĉiutaga afero por mi.

Mi volis tion pri la franca. Mi volis ĉiutage pensi en la franca. Tiel, mia franca pliboniĝus pli rapide. Do, je la laboro, mi provas pensi kiel eble plej ofte en la franca. Tiu plano funkciis kaj iom post iom mia franca pliboniĝis.

Je hodiaŭ mi volis pripensi ĉi tiun blogon kiam mi laboris. Tial, mi volis pensi en Esperanto. Ne tiom gravas la lingvo sed estas mia menso kaj miaj pensoj, do la lingvo estas mia elekto. Mi havas la rajton pensi en la lingvo, en kiu mi volas, ĉu ne?

La problemo estis tio. Miaj pensoj enhavis multajn francajn vortojn. Kvankam la memo elektis Esperanton, la cerbo uzis la francan.

Espereble tio estas kutima okazaĵo kiam oni bone lernas trian lingvon. Mi havis similan problemon pri Esperanto kiam mi eklernis ĝin kaj mi pli bone sciis paroli la francan.

Aŭ eble mi ne sufiĉe uzas Esperanton kaj mi devus trovi alian vojon uzi ĝin.

Nous verrons. Ho ve! Mi celis “ni vidos.”

Kiom malfacila estas tro en lingvolernado?

Mi lastatempe menciis, ke mi uzas la rakontojn en Duolingo por studi la francan. Tiam, mi jam faris la unuajn du arojn da rakontoj. Hieraŭ mi finis la 5an aron kaj komencis la 6an.

La 6a aro estas multe pli malfacila.

Ĝis la 5a aro, ĉiu diraĵo en la leciono estis nur unu aŭ du frazoj. En la 6a, oni legas kaj aŭskultas paragrafon foje. Kaj la voĉo legas la frazojn pli rapide ol en la antaŭaj lecionoj. Kaj la vortoj mem estas pli malfacilaj. La ŝanĝo inter la 5a kaj 6a aro ŝajnas granda al mi.

De la antaŭaj lecionoj, mi komprenis multe kaj mi legis ilin iom facile. Nun, mi penas kompreni tion kio okazas en la rakonto. Iel, tio estas bona, ĉar mi devos pliboniĝi por kompreni kion mi legas. Tamen, mi ne certas ĉu mi pliboniĝos pro la malfacilaĵoj. Pliboniĝo verŝajne malrapidiĝos, ĉar mi komprenos malpli.

Devos esti ekvilibro inter la defio kaj la kompreno en lingvolernado. Se io estas tro facila, oni ne lernos ion novan. Se io estas tro malfacila, oni spertos multe da streso kaj ne komprenos la novajn aferojn.

Sed mi jam scias la solvon pri la malfacilaĵoj. Mi uzos la metodon de mia lernolibro de rakontoj. Mi legos ĉiun rakonton dufoje. La unuan fojon, mi legos ĝin sen kontroli la vortojn kaj provos kompreni la rakonton. Poste, mi relegos ĝin, kontrolante tiujn vortojn, kiujn mi ankoraŭ ne komprenos. Per tiu metodo, mi ne tiom stresos pro la manko de kompreno ĉar mi povos atendi la relegon kaj atenti la komprenon pri la rakonto mem anstataŭ la vortojn.

Tiel, espereble mi havos kaj la defion kaj la mankon de streso.

Mia plej ŝatata angla vorto

Mia denaska estas la angla. Iuj kredas, ke la angla havas pli da vortoj ol ĉiuj aliaj lingvoj, ĝi eble havas proksimume 250.000 vortojn. Tio estas malfacile mezurebla sed estas unu vorto kiun mi ŝatas pli ol ĉiujn aliajn en la angla.

Mia plej ŝatata vorto estas la verbo “get”. Kiel la plej oftaj anglaj verboj, ĝi estas ne-regula kaj estas ĝermana vorto, malkiel la plejparto da anglaj vortoj, kio devenas de latinaj vortoj.

La vorto “get” estas preskaŭ ne-tradukebla. Ĝi almenaŭ havas multajn eblajn tradukojn. Jes ja, ĝi signifas “atingi” aŭ “preni” sed tio estas la nur laŭvorta traduko. Per kunteksto, kaj precipe per prepozicioj, “get” fariĝas diversaj aliaj vortoj kaj frazoj. Oni ĉiufoje bezonas pli da vortoj kaj la kuntekston por bone traduki la vorton “get” kaj ofte bezonas multe pli da vortoj en la traduko ol en la originala frazo.

Nu, ne ĉiu frazo kun “get” estas malfacile tradukota. Ekzemple, “get” signifas ankaŭ la vorton “kompreni.” “I get it” signifas “Mi komprenas ĝin” Tio havas sufiĉe da senco. En Esperanto, la vorto “kompreni” enhavas la vorton “preni.” Tio estas komprenebla. Ĝi signifas ankaŭ “fariĝi.” “I get better everyday” signifas “Mi fariĝas pli bona ĉiutage.” Kiam oni fariĝas iel, oni atingas ian staton.

Kaj ankaŭ kelkaj prepozicioj estas tiel simplaj. Per “in” (E-e en) kaj “up” (E-e supren), sensaj frazoj rezultas. La frazo “get in” signifas la ordonon “eniru.” Oni povas logike pripensi ĝin tiel “atingu la enon de io.” Kaj “get up” signifas “staru” aŭ “leviĝu” aŭ “ellitiĝu.” Simile, tio havas sencon.

Tamen, per la prepozicio “out” (E-e ekster), ĝia signifo tute ŝanĝiĝas per kunteksto. “Get out!” signifas la ordonon “Foriru!” Tio estas logika laŭ la senco de “get in”, sed “get out” signifas ankaŭ la frazon “Mi ne kredas tion, kion vi diras!” depende de la kunteksto. Se oni ne konas la anglan, oni eble diras pri tio “Mi ne kredas tion!” aŭ, angle “Get out!”

La frazo “get down” estas la sama. La logika signifo, la malo de “get up”, ekzistas. “Get down” logike signifas la ordonon “malleviĝu” aŭ “kuŝu,” sed ĝia alia signifo estas eĉ pli stranga. En la ĝusta kunteksto, “get down” signifas la ordonon “dancu.” En noktoklubo, la frazo “Everybody get down!” signifas “Ĉiuj dancu!” preskaŭ la malo de “Ĉiuj malleviĝu!”

La prepozicioj “through” (E-e tra) kaj “over” (E-e super) estas similaj. Ili povas signifi tion, ke oni iras tra ia obstaklo aŭ super ia obstaklo, sed oni plejparte diras “get through it”“get over it” en alia senco, pri emocioj. “You’ll get through it” signifas “Vi travivos tion.” aŭ “Tio ne tro emocie vundos vin.” La alia frazo, “get over it” estas simila sed ĝi povas ŝajni iom kolerasenkonsidera kiam oni diras ĝin al aliulo. Ĝi signifas “Ĉesu plendi kaj estu pli emocie forta kontraŭ tio, kio suferigas vin!”

Eble la plej stranga, eĉ pli stranga ol “dancu,” estas la frazo “get by”. “By” havas kelkajn signifojn en la angla. Tiukaze, la vorto signifas “preter.” “Get by” povas signifi “iri preter io” aŭ “preterpasi” sed nur en kunteksto. Sen tia kunteksto, ĝi signifas ion metaforan. “Get by” signifas “travivi per la minimuma postulita” aŭ “lukri sufiĉe da mono por vivi sed ne pli.” La frazo “I get by” signifas “Mi ne vivas tiom komforte sed mi ja vivas” kaj “you’ll get by” signifas “Vi travivos malgraŭ la cirkonstancoj.”

La vorto “get” havas pli da signifoj ol kiujn mi prezentas ĉi tie. La baza vorto sen prepozicioj havas 45 difinojn en Merriam-Webster, ofta angla vortaro. Ĝi estas tre utila kaj uzata vorto. Tial, kaj pro aliaj kialoj, ĝi estas mia plej ŝatata.

Se oni ne komprenas la kialon, mi komprenas tion. Oni ne maltrankviliĝu. Mi ne plendos pri tio. (If you don’t get why, I get it. Don’t get upset. I’ll get over it.)

Ĉu motivo estas tiom grava?

Ĉi-semajne, mi uzas Duolingo-n por studi la francan pli ofte ol kutime. Tamen, mi ne faras tion ĉar mi havas pli da motivo pri la franca mem. Mi faras tion ĉar ial mi interesiĝis pri la rangosistemo kaj mi volas venki la ametistan rangon. Tio ne tiom interesiĝis min lastamonate; mia deziro ŝanĝiĝis.

Tio iom maltrankviligis min. Ĉu mi ne sufiĉe koncentrus la atenton al la lingvolernado pro spertopoentoj? Se mi ne studas la francan pro la franca mem sed pro la rangosistemo, ĉu tio malhelpus la studadon?

Mi kredas, ke ne. Pro la deziro, mi legas kaj aŭskultas pli da rakontoj en la franca kaj mi faras pli da lecionoj. Eble mi ne koncentras la atenton tiom, kiom antaŭe, sed mi komprenas kion mi legas, do tio ja estas komprenebla enigaĵo.

Pri multaj decidoj, la motivo estas tre grava. Tamen, mi devas uzi la francan pli ofte por atingi pli altan nivelon. Tiukaze, kvankam la motivo ne celas tiun rezulton, ĝi akordas la alian celon.