Ĉu lingva uzado sufiĉas?

Mi diras ke mi ne plu studas Esperanton, mi simple uzas ĝin. Ĉiutage mi legas kaj skribas en ĝi. Ofte mi ankaŭ aŭskultas aŭ parolas ĝin. Kiel mi skribis lastatempe, mi komforte uzas la lingvon. Pro tio, mi ne vidas bonan kialon por rekte studi ĝin.

Venontan jaron, mi celas iri al la Universala Kongreso en Montrealo. Por tio, mi studas la fracan ĉar mi esperas uzi tiun lingvon en Montrealo kaj mi ankoraŭ ne parolas ĝin tiom bone.

Tial, mi studas la francan. Mi certe uzos ankaŭ Esperanton sed mi ne nun studas ĝin.

Kontrolante la KER memtaksilon pri mia nivelo de Esperanto, mi nomus ĝin entute B2-C1. Mi povus nur revi havi tiun nivelon en la franca. Se mi havus tiun nivelon en la franca, mi verŝajne ne plu studus ankaŭ ĝin. Tio ŝajnas sufiĉe alta por ĝui la Kongreson sed mi tute ne volas peni kompreni paroladojn kaj konversaciojn tie. Mi volas ke la sperto estu tute senĝena.

Do, ĉu mi devus studi denove? Se mi, ekzemple, kreus kartojn en Anki, mi ne certas ĉu mia nivelo pliboniĝus tiom kompare de nura uzado.

Uzinte la lingvon la lastajn tri jarojn, mi lernis multe, sed mi ne rimarkas multe da progreso kiel kiam mi aktive studis je la komenco. Sed mi ne plu havas tiom por lerni. Bazajn gramatikajn regulojn jam komprenas mi. Eble, je tiu ĉi nivelo, oni devas nur uzi la lingvon por pliboniĝi.

Mi devos pripensi la aferon pli.

kern.punkto.info

Saluton legantoj! Pri kio mi skribas hodiaŭ? Pri bona podkasto en Esperanto.

Do ek al la kern-punkto!

Pri Io Ajn, la 187a afiŝo de la jaro kaj hodiaŭ mi volas kunhavi kun vi bonan podkaston en Esperanto nomiĝas kern.punkto, kiu temas pri diversaj aferoj. Eble vi jam konas ĝin sed se ne, jen mallonga enkonduko pri ĝi.

La gastigantoj de la podkasto nomiĝas Eva kaj Johannes kaj la plejmulto de la elsendoj enhavas gaston aŭ gastojn. La longo de la elsendoj estas inter 30 minutojn kaj 2 horojn longe, kutime ĉirkaŭ 1 horon kaj duono. Ĉiu elsendo staras sole, do oni ne devas aŭskulti ilin en ordo. Se temo de elsendo interesas vin, aŭskultu ĝin.

Kaj verŝajne estas ia temo por ĉiuj. La elsendoj temas pri aferoj de planeda scienco kaj satelita navigado al lingvolernado kaj internacia studado.

Por rekomendi specifan elsendon por la legantoj de tiu ĉi blogo, mi rekomendas tiun pri ekstertera vivo.

Se unu el tiuj temoj ne interesas vin, jen ligilo al la tuta arkivo.

La podkasto estas ne nur interesa sed ankaŭ helpema. Kompreneble, ĝi helpas ekzerci min al Esperanto. Ĝi helpas al mi lerni novajn vortojn kaj resti je mia nuna nivelo. Mi uzas ĝin ankaŭ por ekzerci min rekte antaŭ ol mi ĉeestas mian lokan Esperantan grupon por antaŭe kutimiĝi la menso al Esperanto.

Se vi volas aŭskulti ion interesan, ekzerci vin al Esperanto, kaj lerni pri ia temo, mi forte rekomendas la podkaston kern.punkto.

Nubo.re

Antaŭ ses monatoj, nova Esperanta retejo estis kreita. Ĝi nomiĝas nubo.re. Per ĝi, oni povas amikiĝi kun aliaj Esperantistoj, afiŝi fotojn kaj skribaĵojn, aliĝi al grupoj, ktp.

Simple klarigite, la retejo estas kiel Facebook sed pli simpla kaj tute en Esperanto.

Kion mi plej ŝatas estas tio ke la retejo estas tute en Esperanto. Ĉiu agordo, ĉiu afiŝo, ĉiu amikiĝ-peto estas en nur Esperanto. En aliaj retlokoj kiel Reddit, Discord, Telegram, Facebook, ktp., oni ne povas tute sperti Esperanton. Ne ĉio estas en Esperanto kaj ofte aliuloj ne afiŝas sole en Esperanto.

Nubo.re estas loko kie ĉio estas en Esperanto. Tio estas tre malofta.

Mi aniĝis al ĝi antaŭ du monatoj kaj ĝuas legi vivokazojn kaj ŝercojn en Esperanto per ĝi. Bedaŭrinde, ĝi ne jam estas tiom aktiva sed mi kredas ke tio ŝanĝiĝos. Kvankam aliaj lokoj en reta Esperantujo havas pli da anoj, ili estas ankaŭ pli malnovaj. Je la aĝo de ses monatoj, Nubo.re ankoraŭ estas nova retejo.

Se vi volas fariĝi ano de malgranda nova komunumo uzanta Esperanton kiel ĉiutagan lingvon, iru al nubo.re kaj faru konton. Mi vidos vin tie!

Esperanto restos sola inter helplingvoj

Maŝintradukado fariĝas pli bona tagon post tago. Maŝintradukado kiu estas tiel bona kiel tradukado fare de homoj estas la celo de multaj projektoj. La koncepto ŝajnas ebla kaj tian maŝintradukadon mi priparolas. Eble maŝintradukado neniam ekzistos pro la malsimplo de homaj lingvoj. Aŭ eble unu el tiuj tradukadaj projektoj sukcesos je la ne tro malproksima estonteco.

Se tio okazus, kio estus la estonteco de lingvolernado, Esperanto kaj aliaj internaciaj helplingvoj?

En tia mondo, neniu devus lerni fremdan lingvon kiel plenkreskulo aŭ en gimnazio.

Per maŝintradukado, internaciaj helplingvoj ŝajnus senutilaj. Se homoj parolantaj malsamajn lingvojn povus komuniki inter si per malmultekosta poŝtelefona apo aŭ io simila, kial oni uzus la tempon por lerni alian lingvon? Lerni alian lingvon estas malfacile. La plejmulto da homoj verŝajne ne farus tion. Ili simple uzus la apon kaj neniam lernus alian lingvon.

Naciaj lingvoj travivus tian mondon senprobleme. Gepatroj kaj ŝtatoj instruus naciajn lingvojn kiel nun. Verŝajne iom edukus infanojn kiel du- aŭ plurlingvulojn. Tamen homoj verŝajne nur kiel infanoj lernus lingvojn. En tia mondo, neniu devus lerni fremdan lingvon kiel plenkreskulo aŭ en gimnazio.

Homoj instruas naciajn lingvojn al infanoj pro multaj kialoj, sed internacia komunikado malofte estas la kialo. La celo de internaciaj helplingvoj estas tio, faciligi komunikadon inter homoj kiuj ne parolas la saman lingvon. Se maŝintradukado solvus tiun problemon, la ĉefa celo de tiaj lingvoj ne plu ekzistus.

Nu, iom da Esperantistoj, ĉefe Raŭmistoj, ne kredas ke la ĉefa celo de Esperanto restas tiel. Ili kredas ke Esperanto estas komunumo. Tio estas prava. Tamen, inter la kvar celoj de la originala “Manifesto de Raŭmo,” nur la lasta, pri “novtipa internacia kulturo,” restus valora post la alveno de malmultekosta maŝintradukado. Eble la valoro de Esperanta kulturo savus Esperanton, eble ne. Tio certe donas al Esperanto pli bonan ŝancon pri travivo kompare de aliaj helplingvoj.

Sed multaj Esperantistoj, inkluzive mi, lernis Esperanton ne pro la kulturo, sed kiel ilon de internacia komunikado. Ĉu ni neniam lernus Esperanton post maŝintradukado?

La ĉefa kialo por la disvastigo de helplingvo en mondo de maŝintradukado ne povas esti la faciligo de komunikado inter homoj.

Eble ja, ni lernus ĝin pro alia kialo. Esperanto havas alian avantaĝon super aliaj internaciaj helplingvoj. Pro ĝi, mi pensas ke Esperanto restos sola inter tiaj lingvoj se maŝintradukado ekzistus. Kio estas la avantaĝo?

Esperanto enhavas fortan filozofian fundamenton, la internan ideon.

Laŭ mi, tiu ideo restigus Esperanton kiel internacian lingvon kiam aliaj helplingvoj pereus. La ĉefa kialo por la disvastigo de helplingvo en mondo de maŝintradukado ne povas esti la faciligo de komunikado inter homoj. Ĉiu helplingvo kiu havas tion kiel la ĉefan celon certe ne travivus maŝintradukadon.

En nia mondo, Esperanto estas facila, ne ĉar ĝi estas vere facila, sed ĉar naciaj lingvoj estas tiom malfacilaj kompare de ĝi. En mondo de maŝintradukado, la lernado de iu ajn fremda lingvo, inkluzive Esperanto, ŝajnus malfacila. Per lernado de Esperanto, homo jam diras “mi kredas ke aliuloj ne estas fremduloj, sed homoj kaj fratoj de mi.”

Kompare de komunikado per maŝino, komunikado per la sama lingvo ŝajnas pli varma, pli reala, pli homa. Kompare de naciaj lingvoj, Esperanto estas multe pli facila. Kaj la ideo de komunikado sen helpo de maŝino povus fari la senton de amikeco inter Esperantistoj eĉ pli forta. Fakte, tiu amikeco povus fariĝi la sola kialo por ĝin lerni.

Eble, se maŝintradukado ekzistus, Esperanto fariĝus ne plu ilo interkomunikiga, sed nur ilo interhoma.

Kiel sonas E-o al ne-parolantoj?

Saluton en multaj lingvoj

En afiŝo hodiaŭ, Nelli de la blogo Denaskuloj skribis pri aliuloj aŭdantaj Esperanton kaj kiel respondi al demandoj pri tio. Hazarde, hodiaŭ unu el miaj kunlaborantoj aŭdis min kiam mi parolis Esperanton. Li demandis ĉu mi parolis la rusan.

Tiuj du okazaĵoj pensigis min pri la aliaj fojoj kiam aliulo provas diveni kiun lingvon mi parolas. La divenaĵoj kiujn mi jam aŭdis estas la hispana, la germana, la itala, kaj la rusa. Verŝajne mi aŭdos pli tra la jaroj parolante Esperanton.

Mi volas doni miajn pensojn pri tiuj divenaĵoj kaj provi diveni la kialon de ĉiu.

La plej ofta divenaĵo estas la hispana. Tio havas sencon al mi. La vokaloj de Esperanto kaj la hispana estas tre similaj. Ambaŭ uzas simalan sonon de r. Hispanaj vortoj ofte finas per vokalo kaj kelkaj oftaj vortoj finas per -os, -is, kaj -as. Ankaŭ grava estas la fakto ke mi loĝas en Usono kaj la dua plej ofta lingvo estas la hispana.

Alia ofta divenaĵo estas la germana. Plej ofte homo divenus tion kiam mi diras ion enhavantan germanan vorton. Ekzemple, “dankon” aŭ “bonan tagon.” Tio havas sencon, ĉar tiuj vortoj ja sonas kiel germanaj vortoj, ĉar ili devenas de la germana.

La itala iam surprizas min, sed mi pensas ke la sono de c kaj la vokalaj finaĵoj estas la kialoj. Ankaŭ, la vorto “mia” sonas kiel itala vorto. Unu el miaj amikoj, kiu parolas Esperanton, priskribas Esperanton kiel “la itala parolanta de slavo.”

La divenaĵo de la rusa estis tiu kiun mi aŭdis hodiaŭ. La frazo kiun mi diris estis “ĉiu skatolo en la tuta vico.” Mi ne certas kial tiu sonus specife ruslingva sed verŝajne la similoj de la fonologioj inter slavaj lingvoj kaj Esperanto enhavas la kialon.

Nun, mi havas demandon por vi, leganto.

Kiujn divenaĵojn vi jam aŭdis parolante Esperanton publike?

Kion mi plej amas pri E-o

Nia lingvo havas multajn bonaĵojn. Mi ŝatas kunmetaĵojn. Mi ŝatas la historion. Mi ŝatas eĉ la akuzativon. Tamen, mi plej amas ion alian.

Mi plej amas tion ke mi estas parto de komunumo.

Stranguloj, kiuj komunikas al mi, nomas Esperanton “nia lingvo.” Tio surprizis min kiam mi unue vidis ĝin, ĉar la “ni” en “nia lingvo” inkluzivas min. Mi spertas tion post nur tri jaroj de studado. Sed post 14 jaroj de studado de la franca – kvankam ne konstanta – mi ne spertas tion kun la franca. Mi dubas ĉu mi iam ajn havos tian sperton kun la franca.

Antaŭ du monatoj mi iris en kafejon en la urbo kaj hazarde trovis grupon de francaparolantoj. Ĝi estis renkontiĝo kiel mia loka franca renkontiĝo sed kiam mi provis aliĝi ilin, ili ne akceptis min. Mia nivelo de la franca ne estis sufiĉe alta laŭ ili. Kaj mia sperto ne estis unika. Alia ano de mia renkoniĝo havis la saman sperton kun tiu alia grupo, malgraŭ la fakto ke lia franca estas ĉirkaŭ B2 laŭ KER.

Tamen, mi scias ke tio neniam okazus kun Esperantistoj.

En aliaj lingvoj, ne gravas kiom bone mi parolos. La lingvo neniam estos mia. La franca estos fremda lingvo kaj mi estos fremdulo parolanta ĝin. Sed kiam mi parolas Esperanton, mi ne parolas fremdan lingvon. Ĝi ne estas fremda. Mi ne estas fremdulo. Mi estas samideano. Esperanto estas mia lingvo.

Kaj mi ĉiam estos bonvenigita ĉe la tablo.

Kiel mi trovas E-an vorton?

Kiam mi skribas ion en Esperanto pri malsimpla temo, kiel la lastan blogafiŝon, mi ofte devas serĉi vortojn. Kompreneble, mi konas la denaskan multe pli bone ol aliaj lingvoj, do mi ofte havas vorton en la angla kiun mi ne konas en Esperanto. Mi ankaŭ ofte ligas al mia fonto por nekutima vorto.

1. Plena Ilustrita Vortaro

Antaŭ aliaj fontoj, mi fidas la retan version de la Plena Ilustrita Vortaro (PIV) kiu estas tute en Esperanto. Dankinde mi povas legi Esperanton preskaŭ senĝene, do mi ofte povas uzi PIV-on sole. Se mi pensas ke mi memoras vorton, mi povas kontroli ĝin kaj vidi ĉu ĝi estas taŭga sen aliaj rimedoj.

La angla havas multegajn vortojn de diversaj fontoj. Fakte, plimulto de la vortoj en la angla devenas de la franca. Pro tio, la angla enhavas miksaĵon de ĝermanaj kaj latinidaj vortoj kiel Esperanto. Ekzemple, la vorto “miksi” estas kutima vorto en la angla. Tial, mi foje provas diveni vorton. Mi kontrolas PIV-on serĉante vortojn. Ankaŭ la vorto “diveni” ekzistas en la angla, sed ĝi estas tre malofta vorto. La kutima vorto estas “guess” kaj tiu vorto ne troviĝas en Esperanto. Ofte mi ne povas diveni tiom maloftan vorton, sed iam mi ja povas.

2. Vikipedio

Se mi ne havas eĉ divenaĵon, mi tiam iras al Vikipedio.

Mi serĉas vorton en la angla Vikipedio kaj kontrolas ĉu ĝi ekzistas ankaŭ en la Esperanta Vikipedio. Se ĝi ekzistas, mi serĉas la grasajn vortojn je la komenco ankaŭ en PIV. Se la vorto troviĝas en ambaŭ lokoj kaj signifas la saman en ambaŭ, mi uzas ĝin. Se ĝi ne troviĝas en PIV, mi kontrolas alian fonton.

3. Reta Vortaro

Se Vikipedio ne havas artikolon pri la vorto en Esperanto, aŭ PIV ne enhavas difinon, mi tiam iras al la Reta Vortaro.

Per la Reta Vortaro, oni povas serĉi kaj anglajn vortojn kaj Esperantajn vortojn. Se mi serĉas anglan vorton, kaj ĝi troviĝas, denove mi kontrolas PIV-on. Se la vorto ne troviĝas en PIV, mi sufiĉe fidas la Retan Vortaron por uzi ĝin, kaj mi iam ligas al ĝi.

Sed kio se mi ne eĉ trovis vorton por tie kontroli?

4. Google Translate

Jes, Google Translate estas malbona fonto. Ĝi havas multajn problemojn. Tial, mi uzas ĝin nur kiam la aliaj rimedoj ne funkciis. Iam ĝi havas rekomendon ne troviĝantan en la aliaj fontoj. Tamen, mi certe ne uzas rekomendon de Google Translate antaŭ ol mi kontrolas ĝin per aliaj fontoj. Se mi ne povas trovi la rekomendon en PIV, Vikipedio, aŭ Reta Vortaro, mi ne eĉ uzas ĝin.

5. Krei vorton aŭ frazon

Se tiuj fontoj ne enhavas vorton, mi tiam kreas vorton aŭ frazon. Mi preferas ne fari tion sed mi skribas pri koncepto tiom malofta ke mi devas nomi ĝin. Tamen, mi preferas krei kunmetaĵon aŭ frazon ol preni vorton rekte de la angla. Bona ekzemplo estas mia afiŝo pri la hipotezo de la tero rara. Mi ne povis trovi nomon de tiu hipotezo, do mi nomis ĝin. Mi ne prenis ĝin vorte de la angla, sed de la franca, kiun mi iomete konas, ĉar la frazo “rara tera hipotezo” ne estus sufiĉe klara laŭ mi. La tero estas io rara, ne la hipotezo mem.

Bonalingvo.net

Kiam mi serĉas tiom maloftajn vortojn, mi iam kontrolas ankaŭ bonalingvo.net kiu estas retejo kiu enhavas liston de samsignifaj vortoj, ĉefe kunmetaĵoj, por uzi anstataŭ maloftajn vortojn. Antaŭ ol mi uzas maloftan vorton, mi iam kontrolas ĝin por vidi ĉu pli simpla kunmetaĵo ekzistas.

Tiel mi trovas vorton en Esperanto kiam mi ne konas ĝin. La metodo estas eble pli longa ol necesa, sed mi havas tro multe da respekto pri Esperanto por uzi vortojn senzorge. Mi preferus esti tro zorgema pri nia lingvo ol ne sufiĉe.

Kantoj en E-o kiujn mi ŝatas

Mi pensas ke aŭskulti muzikon en lingvo helpas al oni por ĝin lerni. Mi scias ke iom el miaj legantoj estas komencantoj, do mi pensis ke mi povus kunhavi kun vi etan liston de kantoj en Esperanto kiujn mi ŝatas.

Alie, iam homo demandas al mi ĉu ekzistas Esperanta muziko. Do, mi volas helpi forigi tiun miskomprenon.

Antaŭ ol mi donas al vi la liston, mi devas averti vin ke miaj muzikaj gustoj ne estas kutimaj. Kiam mi aŭskultas muzikon, mi aŭskultas muzikon de multaj ĝenroj. Ekzemple, mi aŭskultas rokon, klasikan, elektronikan, alternativan, dancmuzikon kaj aliajn, inkluzive eĉ kontreon. Tamen, ofte la muziko kiun mi aŭskultas ne facile konvenas al kutimaj ĝenroj. Tiuj kantoj ne estas escepto.

Do, jen kvin kantoj en Esperanto kiujn mi ŝatas laŭ iliaj eblaj ĝenroj:

Lastatempe mi menciis ke mi ekkonis pli da muziko el Francio danke al unu el miaj amikoj. Mi aŭskultis muzikon de Serge Gainsbourg, Noir Désir, kaj aliaj francaj muzikistoj.

Mi esperas ke tiuj kantoj helpos al lernantoj kiel tiuj francaj kantoj nun helpas al mi.

Ĉu Esperantujo ekzistas?

Ofta demando kion mi ricevas pri Esperanto estas tio, en kiu lando ĝi estas parolata? Mi respondas ke ĝi ne havas landon kaj ĝi celas esti tutmonda komunikilo, sed iam Esperantistoj parolas pri lando de Esperanto, pri Esperantujo.

Esperantujo estas la tutmonda komunumo de Esperantistoj. Mi difinas ĝin tiel: kie ajn Esperanto estas uzata, tie estas Esperantujo. La konstruaĵoj gastigantaj kongresojn estas partoj de Esperantujo. Ankaŭ lokaj renkontiĝoj estas partoj de ĝi. Sed mi ne inkluzivas nur fizikajn lokojn. Renkontiĝoj per Skype kaj Discord okazas en Esperantujo. Telegram-aj kaj IRC-aj kanaloj troviĝas en ĝi. Jutubajn filmetojn en Esperanto oni spektas en ĝi.

Eĉ mia blogo estas eta spaco en ĝi. Do, bonvenon al Esperantujo! Sed ĉu mi povas bonveni vin? Ĉu Esperantujo estas eĉ io reala?

Ĉu Esperantujo vere ekzistas?

Specifan lokon ne signifas Esperantujo. Esperantujo estas nur ideo. Mi havas filozofian serion en tiu ĉi blogo temanta pri ĉu ekzistas ideoj. Tamen, ni ne devas pensi tiom profunde pri la hodiaŭa demando, ĉar la ideo de Esperantujo rilatas al alia ideo, al la ideo de ajna lando.

Kiel Esperantujo, lando mem estas nur ideo. Oni eble pensas ke mi malpravas pri tio kaj ke lando estas sendube reala. Oni povas precize difini la limojn de lando. Oni povas montri ĝin sur mapo. Oni povas simple indiki landon per fingro, dirante jen la lando. Certe lando ekzistas.

Sed ĉu oni ne povas tion fari pri Esperantujo? Mi precize difinis la limojn de la lando. La paĝo en Vikipedio enhavas mapojn, montrantajn landojn kun asocioj kaj lokojn de gastigantoj de Pasporta Servo. Kaj ĉu oni ne povas indiki renkontiĝantan grupon per fingro, dirante jen Esperantujo?

Eble oni dirus ke la limoj de Esperantujo ŝanĝiĝas, sed ankaŭ tio ne estas malsimila ol lando. La limoj inter landoj ankaŭ ŝanĝiĝas ofte. Eble oni dirus ke Esperantujo estas nur en homaj mensoj, sed ankaŭ lando troviĝas nur tie. Sen homoj pensantaj ĝin tiel, lando ne ekzistus.

Mi ne diras ke Esperantujo estas lando kiel Francio aŭ Usono. Mi diras ke Esperantujo estas same reala kiel lando. Esperantujo troviĝas tie kie homoj deklaras ke ĝi troviĝas. Lando estas same. Do, mi nomas ĝin reala kaj diras ke ja, Esperantujo ekzistas.

Mia unua sperto kun Esperanto

Pri tio ĉi, mi iomete hontas sed mi volas skribi al vi la rakonton ĉar mi pensas ke ĝi donas bonan lecionon pri kaj la valoro kaj la ne-valoro de unua impreso.

Mia unua sperto kun Esperanto okazis ĉirkaŭ 2007 – mi ne memoras precize kiam. Mi estis studento ĉe gimnazio kaj studis la francan. Unu el la aliaj studentoj en mia klaso menciis Esperanton al mi kiel tre facilan lingvon. Mi decidis provi lerni Esperanton. Tiam, la ŝajne nura rimedo estis Lernu.net. Do mi uzis ĝin.

Farinte konton, mi faris kurson. La retejo estis tre malsimila ol nun. Mi tuj havis malfacilaĵojn ĉar estis malfacile komenci la unuan kurson. Mi ne memoras precize kial ĝi estis malfacila, eble mi maltrafis ion okulfrapan sed tio jam faris malfeliĉan etoson ĉirkaŭ la lingvo al mi.

La kurso, kiam trovita, komencis per priskribo de la finaj literoj. Substantivoj finiĝas per O, adjektivoj finiĝas per A, ktp. Tiam, tio ŝajnis stranga. Ĝi estis mia tute unua sperto kun Esperanto kiel lingvo kaj mi ne ŝatis ĝin. Ĝi ŝajnis infana rimedo por simpligi lingvon kaj la ekzemploj ne helpis forigi tiun impreson. La specifajn ekzemplojn mi ne memoras, sed ili ne uzis la saman vorton por montri la finaĵojn.

Blua finiĝas per A ĉar ĝi estas priskriba vorto. Kato finiĝas per O ĉar ĝi estas io konkreta. Do kio?

Mi ne rimarkis la utilecon ĉar mi ne komprenis kiel oni uzas tion en Esperanto. La utileco troviĝas en la ŝanĝo de la finaĵo inter rilataj vortoj. Verŝajne tio estis priskribita ie alia en la kurso. Tamen, mi ne atingis tion. Mi ĉesis fari la kurson post nur kelkaj lecionoj.

La lecionojn mem mi ne perfekte memoras, sed mi memoras kiam mi haltis. Ĝi estis vorto kiu ŝajnis al mi tute senutila en lecionoj por komencantoj. Nu, oni povas prave diri ke ankaŭ vortoj kiel kato, blua, viro, ktp. estas senutilaj por komencantoj ĉar ili verŝajne ne uzos ilin en unuaj konversacioj, sed ili estas kutimaj vortoj laŭ aliaj kursoj pri lingvoj. En miaj tiamaj okuloj, lerni vorton kiel “hundon” estis tute normala afero. Mi lernis tiajn je la komenco de mia franca lernado ĉe la gimnazio.

La malbona vorto, kiu haltigis min, estis “Novjorko.” Post la aliaj ĝenintoj, tiu vorto tre ĝenis min. “Kia stulta vorto!” mi pensis. “Instrui tion estas tute senutile!” Do mi fermis la retumilon kaj ne plu lernis Esperanton… ĝis kiam mi ja lernis ĝin per Duolingo komence de marto de 2016.

Kio okazis inter tiuj du spertoj?

Unue, Duolingo estis pli bona kurso. Ja, ankaŭ ĝiaj vortoj povis esti senutilaj sed ili estis la kutima senutilo kiun mi jam konis. Kaj mi jam uzis Duolingon por studi la francan, do mi jam sciis ke mi ŝatis la lernilon.

Due, kaj pli grave, mi kreskis kaj korpe kaj mense. Fariĝi pli matura helpis multe kaj fakte, tiu sperto eble helpis mian lernadon de Esperanto la duan fojon. Mi vidis tion kiom maljuste mi agis tiam. Mi ne ŝatis la kurson de Lernu.net sed mi kulpigis Esperanton mem. Tio estis maljusta. Pro tio, mi celis doni al Esperanto tute justan ŝancon por ĝi konvinki min pri sia boneco.

Do kvankam unua impreso estas grava, memoru ke ĝi ne estas ĉio. Mi ne ŝatis Esperanton kaj ne plu volis uzi ĝin kiam mi unue studis ĝin. Nun mi amas ĝin kaj uzas ĝin ĉiutage. Homaj vivoj estas sufiĉe longaj por opinioj ŝanĝiĝi.

Kaj eĉ por la homo mem ŝanĝiĝi.