Duolingo Esperanto-kurso por francaparolantoj

Lastatempe, Duolingo aldonis novan Esperanto-kurson. Tiu kurso estos la kvara Esperanto-kurso post la kursoj por angla-, portugala-, kaj hispanaparolantoj. Mi certe ĝojis pro la aliaj kursoj, ĉar mi antaŭvidas kunparoli kun pli diversaj homoj, sed ĉi-foje mi estas precipe ĝoja. Kial mi tiom ĝojas? Ĉar la nova kurso estas por francaparolantoj.

Se vi sekvas ĉi tiun blogon, vi scias, ke mi studas la francan. Do, malkiel la lastaj kursoj, mi mem uzas la novan kurson por ekzerci min al la franca kaj Esperanto samtempe.

Farante la kurson, mi vidas kaj Esperanton kaj la francan laŭ nova vidpunkto. Mi plej bone komprenas tiujn lingvojn laŭ la vidpunkto de anglaparolanto. Tio havas sencon, ĉar mi lernis ambaŭ per la angla. Tiel, vortoj kaj konceptoj en la du lingvoj havas ligilojn en la menso al la similaj vortoj kaj konceptoj en la angla lingvo.

Ekzemple, la frazon “mi nomiĝas” mi komprenas per la frazo “my name is” kiu egalas la Esperantan kaj simile la frazon “je m’appelle” en la franca. Tio estas problemo en tradukado, ĉar tiuj tri frazoj estas ĉiuj tre malsimilaj laŭ strukturo.

Ideale, mi komprenus ĉiun lingvon laŭ ĝia propra strukturo. Mi preskaŭ havas tiun kapablon en Esperanto. Verkante ĉi tiun afiŝon, mi ne pensas angle kaj mi ne hezitas aldoni vortojn al frazoj. Kaj mia vortprovizo kaj mia kompreno pri la gramatiko estas sufiĉe bonaj. Certe, ili ne estas perfektaj, sed malkiel la franca, mi ne dubas ĉiun frazon antaŭ ol mi parolas aŭ skribas ĝin.

Mi esperas, ke per Esperanto, mi havos novan komprenon pri la franca. Pli bone estus kurso por lerni la francan por Esperanto-parolantoj. Eble tio ekzistas ie en la mondo, sed mi ankoraŭ ne trovas ĝin. Dankinde, mia kompreno pri la franca estas sufiĉe bona, ke mi povas uzi la kurson pri Esperanto por francaparolantoj. Kaj ĉar kaj Duolingo kaj Esperanto estas bone konataj de mi, farante la kurson, mi plej koncentriĝas sur la franca.

Kaj kompreneble la kurso helpas al mi ankaŭ pri Esperanto. Same kiel mi pli komprenos la francan laŭ Esperanto per ĝi, mi pli komprenos Esperanton laŭ la franca. Simpla ekzemplo estas la frazo “manki al mi” kiu devenas de la franca “me manquer” kaj ne havas senson laŭ la angla frazo “I miss.” Per tiu kurso, mi pli bone komprenas la Esperantan frazon per la franca traduko, ĉar la franca traduko estas pli proksima ol la angla.

Entute, la nova kurso tre plaĉas al mi. Mi antaŭvidas uzi ĝin por pli bone kompreni la francan kaj Esperanton. Kaj certe, mi antaŭvidas ankaŭ kunparoli kun francaparolantoj, kiuj malkovros nian lingvon per la kurso en la vetontaj jaroj.

Kardaŝeva skalo

Kiel priskribi alian civilizacion eksterteran? Tio estis demando por Nikolaj Kardaŝov en 1964. Li proponis skalon, kiu priskribas civilizacion laŭ ĝia uzo de energio. La skalo nomiĝas “la Kardaŝeva skalo” kaj ĝi havas tri nivelojn.

Kardaŝeva 1 civilizacio uzas la tutan energion de sia propra planedo. Kardaŝeva 2, la energion de stelo. Kardaŝeva 3, la energion de galaksio.

Tiu skalo ne estas tre preciza. La diferenco inter tiuj niveloj estas granda kaj eĉ la unua nivelo estas tre forta. Se oni priskribus tion per libroj: Kardaŝeva 1 estas granda lernolibro kun mil paĝoj. Kardaŝeva 2 estas tuta biblioteko. Kaj Kardaŝeva 3 estas ĉiuj libroj en la tuta mondo. Laŭ libroj, tio ne estas utila. Eble oni volus priskribi malgrandan libron kun 80 paĝoj aŭ aron da enciklopedio kun 30 libroj. Nek la unua, nek la dua troviĝas en la skalo, sed ambaŭ ekzistas kaj havas sencon.

Tamen, en la kunteksto de eksterteraj civilizacioj, ĝi estas utila, ĉar ni ne havas ekzemplon de ekstertera civilizacio, sed oni tuj komprenas la signifon de la rangoj. Aldone, la uzo de pli da energio estas unu el la solaj rimedoj priskribi ne-konatajn civilizaciojn. Tio ne necese estas bona priskribo de ĝia povo. Ekzemple, nuna saĝtelefono uzas multe malpli da energio ol komputilo en 1964, sed estas multe pli pova. Tamen, la homaro ja uzas pli kaj pli da energio jaron post jaro.

La homaro ne estas eĉ Kardaŝeva 1 civilizacio. Ni ankoraŭ ne uzas la energion de la tuta Tero, sed eble en ĉi tiu jarcento aŭ la sekva, la homaro atingos tiun unuan rangon. Tiom da energio estas tre granda, sed kompare de Kardaŝeva 2 civilizacio, ĝi estas nenio.

Mi priskribis la koncepton de Dajsonstrukturo en alia blogafiŝo. Mallonge priskribite, Dajsonstrukturo estas svarmo da satelitoj aŭ aliaj strukturoj ĉirkaŭ stelo por kapti ĉiom el ĝia povo. Tio estas Kardaŝeva 2 civilizacio kaj ĝi havas miliardoble da energio ol Kardaŝeva 1.

Kaj Kardaŝeva 3 ne estas kiel la galaksiaj imperioj en sciencfikcio. Tiaj imperioj apenaŭ havas la povon de unu stelo. En Kardaŝeva 3 civilizacio, ĉiuj steloj havas Dajsonstrukturojn aŭ simile. Kvankam la plejparto da steloj en nia galaksio estas malpli brila ol Suno, tia civilizacio havas denove miliardoble da energio ol Kardaŝeva 2.

Ĉu tiaj civilizacioj ekzistas? Kardaŝeva 3 civilizacio estus tre facile videbla. Dajsonstrukturo ja kaptas la energion de stelo, sed poste ĝi radiadas tiun energion kiel infraruĝan lumon. SETI ja serĉis Kardaŝevan 3 civilizacion en proksimaj galaksioj kaj trovis nenian evidentecon pri tia civilizacio. Do verŝajne, ne estas Kardaŝeva 3 civilizacio proksime de nia galaksio. Tamen, Kardaŝeva 1 kaj 2 civilizacioj estus malpli facile videbla. La homaro eble trovos tian civilizacion en la estonteco.

Aŭ eble, la homaro fariĝos tia civilizacio.

Ĉu eksterteruloj kaŝas sin?

Ni ne scias multe pri eksterteruloj, sed ni scias pri homoj. Se oni rigardas la historion, la kontakto inter homoj kaj malpli inteligentaj estaĵoj estas ofte terura laŭ ilia vidpunkto, kaj renkontoj inter civilizacioj kun pli alta kontraŭ kun pli praa teknologio estis malbonaj laŭ la malpli alta. Civilizacio leganta unu el niaj mesaĝoj povus esti miliardoj da jaroj pli antaŭa ol ni. Se tiel, ili estos vaste pli fortaj, kaj eble ne vidos nin kiel pli valoraj ol nia vidpunkto pri bakterioj.

– Steven Hawking

Pro tiaj pensoj, iuj homoj kredas, ke la homaro devas ĉesi elsendi radioondojn en la kosmon. Tiuj elsendoj montras al la universo, ke estas inteligentaj estaĵoj sur nia planedo. Eksterteruloj, kiuj vidas tion, eble alvenos al Tero pro la elsendoj. Eĉ se iliaj celoj estos bonaj, la rezulto eble estos kiel homoj irantaj en arbaron laŭ ties bestoj.

Rigardante la ĉielon, la homaro vidas nenian evidentecon pri eksterteraj civilizacioj. Tio estas la fonto de la Fermi-paradokso. Se la universo estas tiom malnova kaj vasta, kial la homaro ne vidas ajnan alian civilizacion? Ĉu ni estas solaj? Nu, eble ne. Eble eksterteruloj pensas kiel Steven Hawking kaj ili ne plu elsendas fortajn radioondojn por kaŝi sin kontaŭ civilizacioj kiel la nia.

Tamen, estas problemo pri tio. Mesaĝo per radioondoj ja estas evidenteco pri civilizacio sed estas aliaj ebloj trovi civilizacion.

Ekzemple, la homaro havas la kapablon kontroli la atmosferon de planedoj ekster nia sunsistemo. Tio eblas, kiam la planedo pasas inter sia stelo kaj Tero. La lumo de la stelo pasas tra la atmosfero de la planedo kaj sciencistoj povas uzi la spektroskopion kontroli tiujn elementojn kiuj troviĝas en ties atmosfero. La tekniko estas nova kaj nune malforta sed ĝi pliboniĝas jaron post jaro.

Tio povas montri, ke la planedo havas la vivon. Ekzemple, se sciencisto trovus atmosferon kun multe da oksigeno kaj ankaŭ metano, tio verŝajne signifus, ke la planedo havas la vivon, ĉar tiu kombinaĵo ŝajnus tre stranga sen la vivo krei la molekulojn. Eble, tiu tekniko montrus ankaŭ ĉu la planedo havas civilizacion kun teknologio. Ekzemple, per evidenteco de kelkaj kloro-fluoro-karbonoj aŭ aliaj ne-naturaj substancoj.

Eĉ se la eksterteruloj ĉesus elsendi la radioondojn, la homaro trovus ilian planedon. Se ekzistas eksterteruloj en nia galaksio, la homaro baldaŭ trovos ilin per la atmosfero. Kaj ankaŭ male, se ili ekzistas, ili povas trovi nin. Do kaŝado estas senespera, ĉu ne?

Fakte ne. La teknologio kaŝi Teron kontraŭ tiu metodo eble ekzistas. Profesoro David Kipping de la Universitato Kolumbio havis ideon pri tio. Li proponis, ke oni povas uzi laserojn por ŝanĝi la aspekton de atmosfero laŭ spektroskopio. Tiukaze, kiam Tero pasas inter Suno kaj la planedo de eksterteruloj, nia atmosfero aspektus ne-interesa. Alie, oni povas kaŝi la tutan planedon per sufiĉe da laseroj, sendante identan lumon kiel de nia Suno kiam Tero pasas inter ĝi kaj la alia planedo. Tiel, la aspekto de la stelo ne ŝanĝiĝus kiam la planedo pasas antaŭ ĝi.

Tio estas interesa ideo kaj mi rimarkas, ke iu proponis tiun metodon preskaŭ tuj post la malkovro de la tekniko de serĉado. Eble ĉiu serĉilo havas kaŝilon kontraŭ si kiel ia interstela armila konkurso. Ĉu tio signifas, ke tio estas la solvo pri la paradokso? Ĉu ĉiu civilizacio estas mallonge videbla pro novaj teknikoj de kaŝado?

Mi kredas, ke estas problemo pri tiu solvo.

Kvankam tiaj teknikoj povas iel kaŝi planedojn, tio ne funkcias se la eksterteruloj sendas kosmosondilon aŭ kosmoŝipon en la sistemon por kolonii ĝin. Ne gravas se besto bone kaŝas sin se homo konstruas domon sur ĝian kaŝlokon. Kaj tio estas la problemo pri la Fermi-paradokso. La paradokso ne vere temas pri kial la homaro ne vidas evidentecon de radioondoj aŭ atmosferoj kun kloro-fluoro-karbonoj. Ĝi temas pri kial nia sunsistemo ne jam estas parto de interstela civilizacio post miliardoj da jaroj de steloj en la universo antaŭ la ekesto de Tero.

Jen la grava punkto: Eble iuj eksterteruloj kaŝas sin kontraŭ la homaro sed tiu strategio ne funkcios por ĉiam. Kiam la homaro sendos kosmoŝipojn en la galaksion por preni novajn stelojn kaj planedojn, tiam civilizacio en tiu sistemo ne plu estos kaŝebla. Kaj se la homaro deziras eviti tiun problemon, la sola solvo estas fariĝi tiel forta kiel la alia civilizacio.

Videoludo en Esperanto

Lastatempe unu el miaj amikoj donacis al mi ludon. Li elektis tiun ludon por mi pro kelkaj kialoj sed unu el tiuj kialoj estis, ke la ludo havas tradukon en Esperanto. Tio estis tre pensema donaco kaj mi certe dankis lin pri ĝi. Tamen, verdire, mi iom maltrankviliĝis pri tio.

Kiel bone konas ĉiu Esperantisto, multaj tradukoj en Esperanto estas malbonaj. Mi maltrankviliĝis ĉar mi atendis ludon plene je dubindaj vortelektoj kaj duone kompreneblaj frazoj. Verŝajne multaj frazoj restus ne-tradukitaj. Entute, mi suspektis, ke mi ne ĝuus la tradukon kaj rapide reŝanĝus la lingvon en la anglan post dek minutoj.

Sed kiam mi ekludis ĝin, anstataŭ tio, mi miris pro la bona traduko kaj feliĉe ĝuis la ludon dum pli ol horo!

La ludo nomiĝas Slay the Spire en la angla. Verŝajne la plej bona traduko estus “Venki la turon.” (La laŭvorta traduko de “Mortigi la spajron” ne havas sencon en Esperanto.)

En la ludo, oni ludas kiel heroo kiu devas mortigi monstrojn kaj malbonulojn por trapasi la ĉambrojn en granda turo kaj finfine venki la grandan malamikon ĉe la supro.

La ludanto batalas tiujn estaĵojn ĉefe per kartoj, kiuj atakas aŭ malhelpas la malamikojn kaj defendas aŭ helpas la heroon. Post venkoj, oni gajnas novajn kartojn kaj aliajn bonaĵojn. Oni povas gajni ankaŭ relikvojn kun bonaj efikoj kaj oni povas trinki pociojn por sin helpi dum batalo.

Ekzemple, la montrata karto en la unua bildo, Flama baro+, havas du efikojn. Ĝi ŝirmas la heroon kontraŭ 16 poentoj da damaĝo kaj, se malamiko atakas, tiu malamiko ricevas 6 da damaĝo.

En batalo, oni devas pripensi ĝustajn kombinaĵojn de kartoj. Mi ŝatas tian strategion. Sed ĉar oni prenas kartojn hazarde, venko postulas kaj strategion kaj bonŝancon. Se oni ne prenas la bonan karton je la ĝusta tempo, oni povas malsukcesi.

Okazas ankaŭ hazardaj eventoj, kiel en la tria bildo, kaj estas vendistoj en la turo, kiuj vendas kartojn, pociojn, ktp kontraŭ la gajnita oro.

Kompreneble, ĉi tia ludo ne estas por ĉiuj. Ekzemple, oni ne bezonas kreemon kiel en Minecraft. Tamen, mi ĝuas ludi strategian ludon kun bona traduko en Esperanto.

Se vi ŝatus provi la ludon, jen ligiloj al ĝiaj paĝoj en la retbutiko Humble Bundle kaj en la retbutiko Steam.

Ĉu serĉilo montras nur kion oni volas?

Kiam mi estis juna, serĉiloj ne estis tiom bonaj. Tial mi uzis retforumojn por demandi pri io speciala. Mi uzis la retforumon de Ubuntu por demandi pri Linux. Mi uzis retforumon de goo por demandi pri goo. Mi ne plu faras tion.

Hodiaŭ se mi volas trovi ion en la interreto, mi trovas ĝin sufiĉe facile per serĉilo, kio estas pli rapida kaj montras ankaŭ kelkajn rezultojn. Tiel mi povas kontroli, ĉu rezulto estas fidela kontraŭ aliaj rezultoj. Teknologio estas mirinda, ĉu ne?

Tamen, mi rimarkas eblan problemon pri la rezultoj de serĉilo.

Serĉiloj lernas de la uzantoj mem la bonajn rezultojn. Kiam oni alklakas rezulton, tio instruas la serĉilon, ke tio estas bona rezulto. La uzantoj trejnas la serĉilon pri tio kion montri.

Ankaŭ la malo okazas, ke serĉiloj trejnas nin. Ekzemple, miaj gepatroj penas uzi serĉilojn. Ili ofte provas malklarajn aŭ malprecizajn frazojn. Tial la serĉilo montras ne-rilatajn rezultojn. Se ili petas helpon, mi serĉas per aliaj frazoj. Iam ŝajnas, ke mi tradukas de homa lingvo en serĉilan lingvon. Iel tio estas precize kio okazas. Post jaroj, serĉiloj trejnis min pri kiel serĉi. Pro tio, mi povas pli facile trovi kion mi serĉas.

Sed tio estas cirklo. Mi trejnas la serĉilon pri kiel trovi bonajn rezultojn. La serĉilo trejnas min pri kiel trovi bonajn rezultojn. Tiel, bona rezulto fariĝas tio, kion mi trovas. Se oni serĉas kion oni volas trovi, la serĉilo estas bona ilo.

La serĉilo metas popularajn retpaĝojn sur la plej altajn lokojn en la rezultoj ĉar la uzantoj kredas, ke tiuj retpaĝoj estas bonaj. Kaj tiuj retpaĝoj fariĝas la plej popularaj ĉar oni facile trovas ilin per la serĉilo. Se oni serĉas popularan retpaĝon, la serĉilo estas bona ilo.

Tamen, io volata aŭ populara ne necese estas bona. Malbonaĵoj povas esti popularaj. Malveraĵoj povas esti volataj.

Sed se oni serĉas la veron, kio ajn estas ĝi, oni ne necese trovas tion per la serĉilo. Oni trovas la veron tiel nur se la vero estas la plej populara kaj volata. Mi ne certas, ĉu tio okazas plej ofte.

Tio estas ofta problemo pri teknologio. Ĝi donas al ni precize kion ni volas.

Presilo

Iam mi miras pro la nune kutima teknologio ĉirkaŭ mi. Unu ekzemplo estas la presilo. Mi estas tro juna por memori tempon kiam la presilo ne ekzistis sed mi komprenas la mirindaĵon pri tiu inventaĵo.

Per la presilo, oni facile presas ciferajn aĵojn de alta kvalito aŭ obligas ion sur paperon. Ne nur tekstoj sed ankaŭ bildoj estas facile preseblaj. Antaŭ ol tiu inventaĵo, estis malfacile presi ion, eĉ sen koloroj. Nur profesiuloj kiel eldonistoj kaj ĵurnalistoj povis presi ion ĉar la teknikoj estis tro multekostaj. Simpla nuntempa presilo kostas nur kelkajn dekojn da dolaroj.

Kiam mi verkis mallongan rakonton lastamonate, mi uzis presilon ĉar mia patro ne ŝatas legi ion sur ekrano. Do mi presis malnetojn de mia rakonto. Tio estis neniel problemo. Fakte, ĝi estis facila. Mi simple premis kelkajn butonojn sur la komputilo kaj la presilo presis la malneton. Tiel, li povis legi kaj kontroli ĝin kontraŭ eraroj surpapere.

La presilo ne estas io, kio mirigas la plejmulton da homoj. Ĝi estas ĉiutaga aĵo en nia epoko. Tamen, ili faciligas la vivon kaj tial, mi estas dankema.

Ĉu malnovaj komputiloj estas utilaj?

Mi uzas malnovajn komputilojn. En afiŝo pri revivigo de malnovaj komputiloj, mi menciis, ke mia plej malnova komputilo havas 18 jarojn. Mi ŝatas uzi tiajn komputilojn ĉar mi ne volas malŝpari. Se mi havas sufiĉe bonan komputilon, kial mi ne uzus ĝin?

Por tiaj komputiloj, mi instalas Linukson kiel la operaciumon. La nunaj versioj de Windows bezonas tro da rimedoj sed estas operaciumoj kiel Lubuntu kiuj ne bezonas tiom. La plej malnova komputilo havas nur unu gigabajton da ĉefmemoro kaj malnovan Pentium 4 procesoron je 1,7GHz.

Tiu procesoro estas problemo. Kvankam ĝi funkcias, la biteco de la procesoro estas 32-bita. Novaj programaroj kaj operaciumoj estas 64-bitaj. Kvankam 64-bita procesoro povas uzi 32-bitajn programojn, la malo ne estas ebla. Tiu malnova komputilo ne povas uzi kelkajn novajn programarojn kaj estas ne-certa ĉu estontaj versioj de Lubuntu kaj aliaj Linuksaj operaciumoj plu subtenos tiajn procesorojn.

Tio estas bedaŭrinda ĉar per Lubuntu, la komputilo funkcias. Mi konfesas, ke la komputilo luktas ludi filmetojn, sed ĝi bone ludas muzikon kaj agas kiel malgranda servilo. Servilo montranta retpaĝojn aŭ enhavanta malgrandan datumbankon ne bezonas tiom da komputaj rimedoj.

Sed se ĉiuj novaj programoj ne plu subtenos 32-bitajn procesorojn, kial subtenigi la operaciumon? Uzantoj volas uzi programarojn, ne nur operaciumon.

Kaj mi supozas, ke ĉesi uzi komputilon post 20 jaroj ne estas malbone.

La stelŝipo

Ĉi tiu afiŝo estas tre mallonga rakonto de sciencfikcio kiun mi verkis originale en la angla kaj tradukis en Esperanton.


Homoj revis esti agloj. Almenaŭ tion ili diras al mi. Ili kiuj restas. Ili kiujn ne mortigas mi kaj kiuj ne mortigas min. Sed se homoj deziris esti agloj, kion dezirus agloj? Mi trovis la respondon antaŭ jarcentoj.

Ili dezirus esti stelŝipoj. Ili dezirus esti kiel mi.

La TravivReto denove petis kontroli miajn sistemojn. La sciigo diris, ke pasis ok horoj. Se mi ankoraŭ havus kapon, mi kapneus.

Aprobinte la kontrolon, mi rerigardis la stelojn. Kompreneble, tion fari estis senutile. La ses steloj nune videblaj estis la samaj kiel hieraŭ kaj antaŭhieraŭ kaj tiel plu antaŭ kvar milionoj da jaroj kiam la sepa estingiĝis.

Venis sciigo. La kontrolo finiĝis. Kiel kutime, eraroj troviĝis. La valvaj risortoj de miaj centraj injektiloj de brulaĵo malrapidiĝis.

Bonvolu, neniujn kritikajn. Mi aŭskultis la sciigon.

La kontrolo trovis erarojn pri manko de rimedoj. 57 pri nesufiĉaj kvantoj. 28 avertojn. 0 kritikajn erarojn.

Mi malfermis la ĉefan plasman ventolilon kaj rigardis la 5an stelon. Mian stelon de bonŝanco. Dankon, amiko. Alian tagon de paco. Almenaŭ ĝis ok horoj sed tio estis la tago. Ne plu estas planedoj por veraj tagoj ekde antaŭ mia naskiĝo.

Rigardante la 5an, la radaro jukis min. Estis alia ŝipo proksimume kvar lumtagojn for. Pasos ok tagoj ĝis kiam mi malkovros ĉu la ŝipo preterpasas min aŭ venas al mi.

La TravivReto ne atendis tion.

Sciigoj bruis. Turnu la ŝildojn! Ekbruligu hazarde la flankajn raketojn! Energiu la akcelilon por preskaŭ-lumrapidaj misiloj!

Mi faris la du unuajn kaj ignoris la lastan. Sed la TravivReto pensis alie.

Ĝi energiis la akcelilon sen mi.

Sciigo venis. La sentiloj trovis uranion kaj torion en la alia ŝipo. Laŭ la TravivReto, mi bezonis ambaŭ. Mia deziro eviti batalon malhelpis la travivon. Se mi ne volos perforte preni la rimedojn, la TravivReto faros tion ĉiakaze. Mi devos mortigi la alian ŝipon. Mi devos travivi kiel eble plej longe.

Mi malŝaltis duonon el miaj neŭraj retoj, faldis la ĝustajn radiadilojn kaj malŝaltis la ĉefajn fotilojn.

Birdoj estas stultaj.

Estontaj homoj ne loĝos sur planedoj

Ĉiuj homoj naskiĝis, vivis, kaj mortis sur Tero. Ĉi tiu planedo estas ĉies hejmo kaj la sola hejmo de la homaro. Tamen, tio ne ĉiam estos la kazo. Mi kredas, ke la homaro troviĝos inter la steloj, ke ili loĝos ĉirkaŭ fremdaj sunoj. Tamen mi ne kredas, ke ili troviĝos sur planedoj ĉirkaŭ tiuj steloj.

En alia afiŝo mi menciis la ideon, ke homoj kolonius Venuson aŭ Marson. Tamen, mi ne kredas, ke la plejmulto da homoj loĝos sur planedoj en la fora estonteco. La homaro verŝajne ja kolonios planedojn sed ili plejparte loĝos en rotaciantaj habitatoj.

Kial mi kredas tiel?

Planedo estas kiel kaverno. Homoj ja loĝis tie en la pasinteco sed tio estas malbona loko por homoj enloĝiĝi. Homoj loĝis tie ĉar ili nek sciis nek povis konstrui domojn. Pli bone estas konstrui domojn el la ŝtono de la kaverno ol loĝi en la kaverno mem. Domoj estas pli bonaj kaj pli efikaj. En simila maniero, pli bone estus fari habitatojn el planedo ol loĝi sur ĝi.

La problemoj estas multaj sed ĉefa problemo estas, ke la interno de planedoj estas plejparte senutila. Ĝi donas graviton kaj iom da povo sed je kia prezo? La homaro uzas nur la surfacon de Tero sed ĉiu kvadratmetro sur Tero havas preskaŭ 2.000 kubmetrojn sub ĝi. Kia malŝparo!

Se oni farus tion en habitatojn, la homaro havus enloĝeblan surfacon ene de rotaciantaj habitatoj kio egalus la surfacon sur ĉiuj planedoj en la galaksio. Tero havas preskaŭ la kvanton da rimedoj por la homaro fari tutan Dajsonstrukturon.

Nu, mi dubas, ke la homaro minus la tutan Teron en habitatojn. Fari tion estus kiel detrui la Piramidojn por pavi vojojn aŭ konstrui domojn. Estas aliaj rimedoj kaj Tero estis la hejmo de la tuta homaro dum milionoj da jaroj. Tio havas valoron.

Sed aliaj planedoj ne estas tiom specialaj.

Marso, Venuso kaj Merkuro estas kiel netuŝitaj montoj. Ili estas belaj kaj sciencistoj lernos multe studante ilin sed oni hezitos dum nur minuto antaŭ ol oni minos ilin en domojn.

Homoj volas belajn naturajn montojn por spekti. Homoj bezonas domojn por loĝi. Se nia historio estas kiel gvidisto, la homaro prenos kion ni bezonos. Ni ne plu loĝas en kavernoj en montoj kaj ni ne loĝos sur planedoj.

Kion fari post Windows 7?

En januaro, Microsoft ne plu subtenos la operaciumon Windows 7. Kvankam la operaciumo havas dek jarojn, ĝi restas tre populara. Ĉirkaŭ triono el ĉiuj komputiloj ankoraŭ havas ĝin. Tiuj uzantoj devos elekti kion fari post la subteno de Windows 7.

Kion signifas manko de la subteno por Windows 7? Post la 14a de januaro, Microsoft ne plu ĝisdatigos la operaciumon. Tial, la operaciumo ne plu gajnos novajn sekurigojn kontraŭ komputvirusoj kaj aliaj problemoj. Tio restigos ĝin nesekura. Alie, la programistoj de aplikaĵoj ofte ne plu subtenos la operaciumon post tiam. Fakte, mi jam rimarkas aplikaĵojn kiuj ne plu subtenas ĝin.

Do, kio estas la elektoj por uzantoj de Windows 7?

1. Aĉeti novan komputilon

    Windows 7 troviĝas plejparte en malnovaj komputiloj. Mia komputilo kaj la komputilo de mia patro, kiuj havas ĝin, ambaŭ havas almenaŭ ses jarojn. Novaj komputiloj enhavas pliboniĝojn kiel solidstatajn diskojn kaj modernajn USB-ajn interfacojn, kiel USB 3.1 kaj USB-C, kiuj estas multe pli rapidaj ol la malnova USB 2.0.

    Se oni jam kredas, ke la nuna komputilo estas tro malrapida, tiu elekto povas esti bona. La problemo troviĝas tiel, ĉu oni havas sufiĉe da mono por aĉeti novan komputilon? Tamen, la prezo de komputilo estas malalta kompare de antaŭ dek jaroj. Mi lastatempe aĉetis sufiĉe bonan tekokomputilon kun Windows 10 kontraŭ $170.

2. Ĝisdatigi la operaciumon al Windows 10

    Malgraŭ la fakto, ke komputiloj kun Windows 7 estas malnovaj, la sistempostuloj de Windows 10 ne estas tiom pli alta ol de Windows 7. Tial, oni ofte povas ĝisdatigi la operaciumon de Windows 7 al Windows 10 sen nova komputilo.

    Tamen, la prezo de Windows 10 estas alta. La prezo ŝanĝiĝas inter landoj sed la baza versio, Windows 10 Home, estas $140 en Usono. Se oni elspezus tiom, kial oni ne elspezus iom pli kontraŭ ankaŭ komputilo? Sed se oni tre ŝatas sian nunan komputilon, tio estas elekto.

    Ankaŭ ŝajnas, ke la ĝisdatigilo por Windows 10, per kiu Microsoft oferis senpagajn ĝisdatigojn al Windows 10 en 2017, estas ankoraŭ elŝutebla de la oficiala retpaĝo. Tio ankoraŭ funkcias sed ne estas certe, ĉu tio estas oficiale subtenata rimedo senpage ĝisdatigi al Windows 10. Malgraŭ tio, ĝi nuntempe restas kiel elekto senpage ĝisdatigi la operaciumon.

3. Fari nenion

    Elektante ĉi tion, oni havas du opciojn.

    Unue, oni rajtas plue uzi Windows 7-on malgraŭ la manko de la subteno. Mi ne rekomendas tion pro la supre menciitaj kialoj pri sekureco sed tio estas opcio.

    Due, oni povas ne plu uzi la komputilon sur la interreto. En nia mondo, multaj homoj havas ankaŭ poŝtelefonon aŭ tabulkomputilon kaj ofte uzas tiujn aparatojn pli ofte ol la komputilon. Se oni uzas la komputilon ĉefe por presi ion per presilo aŭ malofte verki ion per verkilo, kaj ne ofte por retumi, oni povas malkonekti la komputilon de la interreto. Tiel, la manko de la subteno ne plu estas problemo ĉar malbonulo ne plu povas meti komputviruson sur la komputilon. Sed oni ne plu povos uzi la interreton sur tiu komputilo.

4. Ĝisdatigi la operaciumon al Linux

    Windows ne estas la sola operaciumo en la mondo. Estas aliaj kaj populara libera kaj senpaga operaciumo estas Linux. Oni povas instali Linux-on sur komputilon por anstataŭigi Windows 7-on.

    Se oni ne bezonas specifajn aplikaĵojn, kiujn subtenas nur Windows, instali Linux-on estas bona elekto. Per Linux, la malnova komputilo restos uzebla kaj ofte ŝajnos pli rapida ĉar Linux kutime uzas malpli da rimedoj ol Windows. En la pasinteco, Linux estis malfacile uzita sed multaj nuntempaj distribuaĵoj de Linux estas facilaj.

    Tion mi faros pri mia komputilo. Mi jam instalis Ubuntu-n, kiu estas populara distribuaĵo de Linux. La komputilo nun povas uzi ambaŭ operaciumojn.

Kiel de Windows XP en 2014, la fino de Windows 7 estos la fino de erao en la komputado. Ĝi estas bona operaciumo kaj ĝi mankos al mi. Tamen, nenio estas eterna kaj ĉiu fino komencas ion novan, ĉu tio estos nova komputilo aŭ nova operaciumo. La ŝanĝo estas neevitebla sed oni povas decidi kion fari pri ĝi.