Malsukceso kun teleskopo

Tre frue en mateno lastan semajnon mi iris el la domo kun mia teleskopo por observi la ĉielon. Mi volis vidi kometon kiu estas videbla per teleskopo aŭ binoklo ĵus antaŭ la alveno de la suno en la mateno. Mi alvenis iom frue antaŭ ĝi estis videbla por relerni uzi la teleskopon. Tio estis la unua fojo kiam mi uzis la teleskopon antaŭ multaj monatoj. Nuboj preskaŭ ĉiam kovris la ĉielon en la antaŭaj monatoj kiam mi havis sufiĉe da libra tempo. Tiun matenon la ĉielo estis tute klara.

Je la komenco, mi observis kelkajn planedojn. Mi faris tion pro du kialoj. Unue, ĉar tio helpis min relerni. Due, ĉar mi tre ŝatas rigardi planedojn. Mi rigardis Marson, kiu estis bedaŭrinde tro for el Tero por ke mi povis bone vidi ĝin. Post tio, mi trovis Jupiteron. Ĝi estis tre brila kaj mi vidis ankaŭ unu el ĝiaj lunoj. Sed mi rigardis Saturnon kiel la lastan.

Antaŭ ĉiuj, mi plej ŝatas observi Saturnon. Tiu planedo estas sendube la plej bela. La ringoj estas tiom mirindaj. Rigardante ilin, mia spirado haltis. Mi neniam laciĝos de troa rigardo de Saturno.

Estis bone, ke mi rigardis la planedojn. Alie, mia tempo sub la steloj estis tuta malsukceso. Mi ja trovis la lokon en la ĉielo kie ŝajne troviĝis la kometo. Tamen, mi ne vidis ĝin. Eble mi ne observis la ĝustan lokon aŭ eble mia teleskopo ne estas sufiĉe forta. Kio ajn estis la kaŭzo, mi serĉis tiun parton de la ĉielo dum preskaŭ horo sen sukceso.

La ĉielo estis plene je nuboj la lastan semajnon kaj la prognozo de la vetero restas tiel pri la baldaŭa estonteco. Post kelkaj tagoj, la kometo moviĝos al la alia flanko de Suno kaj ĝi fariĝos videbla en la vespera ĉielo anstataŭ la matena. Eble la vetero fariĝos pli bona kaj mi provos denove. Se mi denove malsukcesos pri la kometo, mi povos almenaŭ rigardi Saturnon je la 20a de julio kiam ĝi estas je opozicio. Espereble la nubo foriĝos antaŭ tiam…

Marŝante en la pluvo

Hodiaŭ pluvis la tutan tagon. Kiam mi vekiĝis, mi aŭdis la tondron kaj la pluvon kontraŭ la tero. Kutime, tiajn tagojn, mi restas en la domo. La domo defendas min kontraŭ tia vetero. Tio estas la kialo, kial la domo ekzistas. Antaŭ jarmiloj, homoj decidis, ke domo meritas la tempon kaj koston.

Do kompreneble, kiel stultulo, mi vestis min kaj eliris el la domo kaj marŝis en la pluvo sen ombrelo. Mia ĉemizo rapide malheliĝis pro la akvo. La pluvo sur miaj manoj malvarmigis ilin. Miaj okulvitroj pleniĝis per pluveroj.

Antaŭ longa tempo, kiel infano, mi faris tiel. Mi marŝis en la pluvo. La pluvo ĝojigis min, ne ĝenis min. Mi kaptis pluverojn per la lango. Mi saltis en flakojn.

Hodiaŭ, mi ankaŭ saltis en flakon. Kiel protesto, la akvo saltis en miajn ŝuojn. Justa interŝanĝo. Miaj ŝtrumpetoj tuj malsekiĝis.

Malgraŭ tio, mi ĝuis tion.

Tiu mondo kun pluvo estas malsama mondo. La aero odoris strange. Rivero da akvo fluis ĉe la flanko de la strato. La folioj susuris sen vento. Surprizante min, la birdoj ankoraŭ kantis.

Mi komprenas kial la prauloj inventis la domon. Tia pluva mondo rapide tro malvarmigis min. Tamen, ĝi ekzistas, kaj mi ĝojas, ke mi spertis ĝin hodiaŭ.

Mi devas krei ion

Mi volas esti verkisto. Mi ne volas tion ĉar mi kredas, ke mi gajnos multe da mono. Mi ne serĉas famon. Anstataŭ tio, mi havas alian motivon. Mi estas kreema.

Mi uzas tiun vorton laŭ neŭtrala senco. Mi ne celas, ke esti tiel kreema estas io bona. Mi simple emas krei, ĉu bone aŭ malbone. En la vivo, se mi ne kreas ion, io mankas al mia vivo.

Kaj lastatempe, kreado mankas al mi. Mi ne verkas. Mi ne programas. Mi ne kreas ion ajn. Mi ne faras tion ĉar mi ne volas fari tion. La kutima memo, kiu regas la emociojn kaj tujajn reagojn, volas ripozon kaj amuzaĵojn sen pensado. Sed tio donas al mi nur distraĵon, ne veran feliĉon.

Verki ĉi tiun afiŝon estas malfacile. La cerbo luktas. La korpo kontraŭbatalas min. Sed post ĉiu frazo, io en la animo ĝojas.

Pano kaj cirkoj ne sufiĉas por mi. Sen kreado, mi neniam feliĉos.

Vivu kiam eble

Lastatempe, mi sentis min bona. Kelkaj aferoj en la vivo fartis bone kaj mi plejparte feliĉis. Leviĝi el la lito estis facile. Mi volis esti aktiva. Mi antaŭvidis kion mi faris. La vivo bonis.

Tamen, kompreneble, tio ne ĉiam estas la kazo. Mi antaŭe havis malbonajn tempojn en mia vivo. Mi havis tagojn kiam mi volis nur dormi senĉese. Mi spertis ŝajne senfinan malfeliĉon. Kaj denove, la vivo fariĝas pli malfacila.

Tial mi ŝatas la filozofion de stoikismo. Mi ne povas regi ĉion en la vivo kaj mi devas trovi mian propran feliĉon en malbonaj tempoj. Kiel diris Seneko, “Vera feliĉo estas ĝui la nunon, sen anksia dependeco pri la estonteco, ne amuzi nin per aŭ esperoj aŭ timoj sed resti kontenta ke tio kion ni havas, estas sufiĉe, ĉar oni, kiu estas tiel, volas nenion.”

La lastajn tri semajnojn, mi estis tre okupata, sed ne de malbonaĵoj. Fakte, la malo okazis. Bonaĵoj okupis min, do mi ĝuis la nunon. Mi ne volas, ke la bonaj tempoj manku al mi, ĉar tio estas la vivo.

Jes, mi iom bedaŭras la finon de la bonaj tempoj, sed espereble, mi ĝuis tion kiam tio okazis. Mi vivis. Tial mi estas tre dankema. Kaj espereble, en la estontaj malbonaj tempoj, mi memoros tion. Tiel la malbonaĵoj ne ŝajnos ĉiopovaj ĉar mi konos ke ankaŭ ili forpasos.

Kiam vi trovos vin en bonaj tempoj, forte ĝuu tion. Kaptu ĉiun bonaĵon en la memoron. Vivu kiam eble.

Ĉu la novjara rezolucio estas malbona?

Lastan jaron, mi havis la celon pri verki blogafiŝon ĉiutage kiel novjaran rezolucion. Mi sukcesis fari tion sed tio estis tre malfacila. Mi preskaŭ malsukcesis kelkfoje, verkante afiŝon dum la fina horo de la tago.

Kvankam mi iam faras novjaran rezolucion, mi ne tiom ŝatas la koncepton. Mi diris tiel en la unua afiŝo de 2019. Tiam, mi rimarkis, ke la novjara rezolucio estas tro komercema. Tio ja estas problemo sed estas aliaj problemoj.

Lastatempe, la Jutubisto CGP Grey alŝutis novan filmeton pri la koncepto de la novjara rezolucio. Li klarigis kelkajn aliajn problemojn pri la koncepto kaj donis alternativon. Bedaŭrinde, la filmeto estas havebla nur en la angla, sed mi resumos la gravajn punktojn.

Unue, multaj novjaraj rezolucioj malsukcesas. Ĉiu, kiu faras novjarajn rezoluciojn, komprenas tion. Kvankam mi sukcesis pri la mia lastajare, tio estis escepto. Rimarku, ke la alia sukcesa ekzemplo, kiun mi donis en la unua afiŝo de 2019, devenis de 2005. Rimarku, ke mi jam malsukcesis ĉi-jare verki po unu afiŝo por ĉiu semajno. Malsukcesaj novjaraj rezolucioj estas kutimaj.

Due, la celo de novjara rezolucio estas plibonigi la vivon sed ĝi ne vere faras tion. Novjara rezolucio aldonas celon al la vivo. La provo sukcese atingi tiun celon povas helpi la vivon sed ĝi tiel aldonas ankaŭ la eblon pri malsukceso. Plibonigi la vivon estas sufiĉe malfacile sen eblo pri aldona malsukceso.

Do, kion fari?

La rekomendo estas, ke anstataŭ havi rezolucion, oni havas temon, kiel “la jaro de sano” aŭ “la jaro de noveco.” Ekzemple, anstataŭ havi la rezolucion “mi legos po unu libro por ĉiu semajno,” oni havas la temon “la jaro de legado.”

Via vivo estas aro de elektoj. Ĉiun momenton, vi decidas kion fari. Vi elektis legi ĉi tiun afiŝon. Eble vi volas ekzerci vin al Esperanto aŭ vi pripensas vian propran novjaran rezolucion. Ial ajn, tiu elekto nun estas parto de via vivo.

Per temo, oni povas pli zorge pripensi siajn elektojn kaj tiel plibonigi la vivon. Se la jaro estas “la jaro de legado,” eble oni elektas legi libron ol spekti filmeton. Oni atendas amikon en kafejo kaj elektas legi romanon per la poŝtelfono ol rulumi sencele tra Facebook.

La alia rekomendo estas, ke oni havu malprecizan temon. Tiel, oni povas uzi la temon en diversaj situacioj. Ekzemple, en “la jaro de legado,” eble oni lernas, ke oni preferas legi eseojnfanfikciojn ol romanojn. Tio ne estas problemo. Oni ankoraŭ legas ion, do “la jaro de legado” vivas.

Tia temo ne temas pri sukceso aŭ malsukceso de ia arbitra celo sed pri la longatempa pliboniĝo de la memo. Se oni kredas, ke legado havas valoron, oni legu pli. Ne gravas ĉu tiom pli aŭ iomete pli. Pliboniĝo estas pliboniĝo. Tiel ne estas malsukceso se io okazas kaj oni ne povas legi libron iun semajnon.

Mi ŝatas la ideon, do mi donis al mi mem temon de la jaro. Mia temo estas “la romana jaro.” La vorto “romana” havas kelkajn signifojn kaj mi samtempe uzas ilin. Mi volas, ke la jaro estu plena je kaj verkado, kiel verki romanon, kaj interesaj spertoj, kiel esti en romano. Mi esperas, ke mi verkos pli kaj vivos pli per tiu temo. Kaj se mi faros tion, eĉ iomete pli ol kutime, la temo sukcesos.

Dokumentajn filmojn ŝatas mi

Mi ŝatas lerni preskaŭ ion ajn. Pro tio, kiam mi estis juna, mi spektis multe da dokumentaj filmoj kaj serioj pri la historio, la scienco, la teknologio, ktp. Tamen, en la lastaj jaroj, mi ne plu spektas tiajn filmojn tiom multe. Tion mi volas ŝanĝi.

Nu, dokumenta filmo ne estas tiom fidinda kompare de scienca gazeto aŭ simile. Tamen, kiel Vikipedio, ĝi povas esti bona enkonduko al temo kaj komenco de serĉado. Per tia filmo, oni povas rapide lerni la bazajn ideojn pri temo. Poste, se oni trovas la temon interesa, oni povas serĉi plu pri ĝi.

Ĉi-jare, mi ĉefe studis pri la franca kaj lingvolernado mem. Tio estis bona ĉar mi volas scii paroli la francan sed estas multaj aliaj temoj kiuj interesas min. Do, en la venonta jaro, mi volas spekti pli da dokumentaj filmoj. Por faciligi tion, mi abonis elsendfluan servon de tiaj filmoj. Tiel, mi havas facilan fonton de dokumentaj filmoj kaj serioj de diversaj temoj.

Tio ne estos ĉio, kion mi ŝanĝos en la venonta jaro por lerni pli. Mi ankaŭ legos pli da libroj kaj iros pli ofte al la biblioteko. Tamen, mi certe ĝuos la dokumentajn filmojn, kiujn mi spektos, kaj espereble ili plibonigos mian komprenon pri la mondo ĉirkaŭ mi.

Mi volas viziti Parizon

En la venonta jaro de 2020, mi iros al Montrealo por la Universala Kongreso. Mi uzos mian francan kaj Esperanton la tutan semajnon. Mi renkontos multajn Esperantistojn. Mi vidos la urbon la unuan fojon. Mi multe antaŭvidas tiun ferion.

Tamen, estas urbo, kiun mi plej volas viziti. Tiu urbo estas Parizo.

Ĉio pri la urbo interesas min. La historio, la manĝaĵoj, la arĥitekturo, ktp. Kiam mi vidas bildojn de Parizo, ĝi allogas mian koron.

La supra bildo ne estas la plej bela kiun mi vidis ĉar oni fotis ĝin en vintro kaj la lumo ne estas perfekta sed la belo de la urbo estas facile videbla. En Usono, urbo ŝajne kunpremas iun en si. Sed la malaltaj konstruaĵoj de Parizo estas malkiel la nubskrapuloj en urboj en Usono. La stratoj estas pli larĝaj. Mi revas stari sur tiuj stratoj.

Verŝajne, 2020 ne estos la jaro, kiam mi vizitos Parizon, sed mi volas iam fari tion. Iam.