Kandeloj

En ĉi tiu sezono, kandeloj estas oftaj. Kvankam ili ne donas multe da varmo, ili aspektas varmaj kaj tiel oni sentas sin pli varma kiam oni bruligas kandelon. Eĉ en nur foto, la varmo de ĝia lumo estas sentebla. Tial, oni ĉefe bruligas kandelojn dum vintro.

Mi ŝatas rigardi la flamon de kandelo. Ĝia danco estas samtempe hazarda kaj regita. La flamo ŝajne fluas supren kaj malsupren super la meĉo. La vakso fandiĝas kaj brilas pro la reflekto kiel en kolora spegulo.

Estas io tre homa pri la rigardo de flamo. La homaro venkis fajron antaŭ multaj jaroj kaj hodiaŭ ni uzas tiun povon movi aŭtojn, fari elektron kaj levi raketojn. Sed iam, la simpleco pri flamo super meĉo, kiel en preskaŭ forgesitaj pasintaj jaroj, estas tre bela.

Ŝanĝado inter la franca kaj Esperanto fariĝas pli malfacila

Hodiaŭ mi rimarkis ion kio estas kaj bona kaj malbona. La bona afero estas, ke mi pensas pli ofte en la franca. Tiaj pensoj fariĝas pli kaj pli naturaj tagon post tago. Sed la malbona afero estas, ke ŝanĝi la pensojn en Esperanton fariĝas pli malfacile.

Dum la lastaj du jaroj, mi pli-malpli facile pensas en Esperanto. Mi ofte pensas en Esperanto senprove. Pro mia blogo, pensi en Esperanto estas ĉiutaga afero por mi.

Mi volis tion pri la franca. Mi volis ĉiutage pensi en la franca. Tiel, mia franca pliboniĝus pli rapide. Do, je la laboro, mi provas pensi kiel eble plej ofte en la franca. Tiu plano funkciis kaj iom post iom mia franca pliboniĝis.

Je hodiaŭ mi volis pripensi ĉi tiun blogon kiam mi laboris. Tial, mi volis pensi en Esperanto. Ne tiom gravas la lingvo sed estas mia menso kaj miaj pensoj, do la lingvo estas mia elekto. Mi havas la rajton pensi en la lingvo, en kiu mi volas, ĉu ne?

La problemo estis tio. Miaj pensoj enhavis multajn francajn vortojn. Kvankam la memo elektis Esperanton, la cerbo uzis la francan.

Espereble tio estas kutima okazaĵo kiam oni bone lernas trian lingvon. Mi havis similan problemon pri Esperanto kiam mi eklernis ĝin kaj mi pli bone sciis paroli la francan.

Aŭ eble mi ne sufiĉe uzas Esperanton kaj mi devus trovi alian vojon uzi ĝin.

Nous verrons. Ho ve! Mi celis “ni vidos.”

Tiel oni uzu la filozofion

Epikteto estis stoikisto. Mi citis lin kelkfoje en miaj afiŝoj pri tiu skolo de filozofio.

Mi jam skribis pri kial mi ŝatas stoikismon sed alia bona demando estas tio, kiel tiu filozofio helpas min? Kiel la filozofio helpas en la vivo?

Tio dependas de kiel oni uzas ĝin.

Jen citaĵo de Epikteto, kiun mi tradukis en Esperanton:

La unua kaj plej grava kampo de la filozofio estas la apliko de principoj kiel “Ne mensongu.” Sekve venas la pruvoj, kiel kial oni devus ne mensogi. La tria kampo subtenas kaj klarigas la pruvojn per demandoj, ekzemple, “Kiel ĉi tio pruvas ĝin? Precize kio estas pruvo? Kio estas logika inferenco? Kio estas kontraŭdiro? Kio estas la vero? Kio estas la malvero?” Do, la tria kampo necesas pro la dua kaj la dua pro la unua. Sed la plej grava, kio devus okupi la plejmulton de la tempo, estas la unua. Sed oni faras precize la malon. Oni estas okupata de la tria kampo kaj donas al tio ĉiom el la atento, tute preterpasante la unuan. La rezulto estas, ke oni mensogas sed havas nenian malfacilaĵon pruvante kial oni devus ne mensogi.

Se oni neniam aplikas tion, kion oni lernas de la filozofio, kial oni lernas tion? Kvankam mi ja ĝuas lerni la teorion, la praktiko estas eĉ pli grava. Mi studas la filozofion ĉar mi volas kompreni kion fari kaj kiel agi en diversaj cirkonstancoj.

Ekzemple, stoikismo instruas min pri kial oni ne bezonas tiom pro la virto de modereco. Tial, mi pensas alie pri mia vivo. Mi demandas al mi mem ĉu mi bezonas kion mi volas havi. Tiel, espereble, miaj decidoj estos pli saĝaj ĉar mi pensos pli bone kaj pli profunde.

Kaj tio estas nur unu ekzemplo. La pensoj kiujn mi havas pro filozofio estas kaj diversaj kaj ampleksaj sed ilia valoro troviĝas ĉefe en la apliko.

Sen apliko, la filozofio donas malmulte al la vivo. Per apliko, la filozofio ŝanĝas ĉion.

Esti okupata

Kristnasko baldaŭ okazos. Pro tio, mi ŝajne fariĝas pli kaj pli okupata tagon post tago. Post 19 tagoj plu, mi sukcese verkos blogafiŝon ĉiutage ĉi tie dum la tuta jaro, sed tiuj 19 tagoj eble estos pli malfacilaj ol la antaŭaj 346. Estas tiom multe por mi fari antaŭ ol Kristnasko kaj post Kristnasko ĉar mi preparos min por la nova jaro.

Mi jam aĉetis duonon el la donacoj kiujn mi donos por Kristnasko sed la alia duono restas. Mi ĉeestos kelkajn festojn de Kristnasko kun malsamaj parencoj.

La laboro fariĝas pli malfacila ĉar mi laboras en butiko kaj ni vendas multe pli ol kutime en decembro. Je la fino de la labortago, mi pli kaj pli havas fortan deziron dormeti.

Kaj miaj devoj pri lingvolernado kaj verkado, kiujn mi donis al mi mem, restas, inkluzive de ĉi tiu blogo.

Sed mi amas Kristnaskon kaj mi antaŭvidas vidi la parencojn kaj mi estas dankema havi laboron kaj mi ĝuas lerni lingvojn. Mi simple deziras pli da tempo por fari ilin dum la plej bona, sed ankaŭ plej okupanta, tempo de la jaro.

Malgraŭ la vetero

Neĝos ĉi-nokte kaj morgaŭ estos tre malvarme. Glacio estos ĉie. Tio estos perfekta okazaĵo por oni resti hejme kun varma tuko kaj taso da varma ĉokolado. Tamen, morgaŭ okazos la loka goa klubo en mia urbo kaj mi volos ĉeesti ĝin por ludi mian plej ŝatatan tabulludon kun amikoj.

Ĉiu, kiu loĝas en malvarma loko, komprenas tiun problemon. Tia vetero petas onin resti en la hejmo sed la ekstera mondo ne ĉesas.

Do, mi devos decidi kion fari. Ĉu mi veturos al la goa klubo tra la neĝo kaj glacio aŭ ĉu mi restos sekura kaj varma en la domo?

Mi kredas, ke mi iros malgraŭ la vetero. Ne nur ĉar mi estas Miĉiganano kaj tial ne timas tian veteron sed ankaŭ ĉar estos tre longa vintro se mi ĉiam restos hejme. Oni devas eliri la domon de tempo al tempo.

Sekvaĵoj

Kion mi faros sekve? Mi demandas tion al mi mem.

Mi ĵus verkis mallongan rakonton por konkurso de verkado. Mi volas verki pli da rakontoj kaj eble ankaŭ romanon. Tamen, mi ne jam decidas kion mi verkos por ekzerci min pri verkado en la venontaj semajnoj.

Ĉi-monate, mi finas mian rezolucion pri ĉi tiu blogo. Mi ja volas fari ion Esperante en 2020. Tamen, mi ne jam decidas tion kion mi faros post la fino de la jaro.

En aŭgusto de 2020, mi ĉeestos la Universalan Kongreson en Montrealo. Mi studas la francan por uzi ĝin en Kanado. Ĝis tiam, mi studos nur la francan. Tamen, mi volas studi alian lingvon post tio sed mi ne jam decidas kiun lingvon mi studos.

La projektoj en mia vivo finiĝas unu post la alia kaj mi pripensas kion mi volas fari sekve. Sed ĉu mi bezonas ion alian? Je la komenco de la jaro, mi diris, ke mi ĉiam faras tro en la vivo. Tio estas eble parto de la kialo. Mi ĉiam serĉas ion fari.

Eble, anstataŭ tio, mi povus iom ripozi inter projektoj miaj.

Ĉu motivo estas tiom grava?

Ĉi-semajne, mi uzas Duolingo-n por studi la francan pli ofte ol kutime. Tamen, mi ne faras tion ĉar mi havas pli da motivo pri la franca mem. Mi faras tion ĉar ial mi interesiĝis pri la rangosistemo kaj mi volas venki la ametistan rangon. Tio ne tiom interesiĝis min lastamonate; mia deziro ŝanĝiĝis.

Tio iom maltrankviligis min. Ĉu mi ne sufiĉe koncentrus la atenton al la lingvolernado pro spertopoentoj? Se mi ne studas la francan pro la franca mem sed pro la rangosistemo, ĉu tio malhelpus la studadon?

Mi kredas, ke ne. Pro la deziro, mi legas kaj aŭskultas pli da rakontoj en la franca kaj mi faras pli da lecionoj. Eble mi ne koncentras la atenton tiom, kiom antaŭe, sed mi komprenas kion mi legas, do tio ja estas komprenebla enigaĵo.

Pri multaj decidoj, la motivo estas tre grava. Tamen, mi devas uzi la francan pli ofte por atingi pli altan nivelon. Tiukaze, kvankam la motivo ne celas tiun rezulton, ĝi akordas la alian celon.

Ne-eskapebla sonĝo

Lastamonate, mi menciis, ke mi havis kelkajn strangajn sonĝojn. Tio ne ŝanĝiĝas en la lastaj semajnoj. Lastanokte, mi havis strangan sonĝon kian mi ne havis ekde mia juneco. Mi sonĝis kiel mi ne povis vekiĝi.

En la sonĝo, mi multfoje provis vekiĝi. Mi ŝajne ja vekiĝis, ĉar mi trovis min dorminta en alia loko. Tamen, mi vekiĝis denove en la sonĝo mem. Mia cerbo simple trompis min per kialo kial mi estis tie. Mi false memoris enlitiĝi en tiu loko. La lokoj en la sonĝo estis kaj konataj, kiel mia junula ĉambro je mateno, kaj ne-konataj, kiel granda tri-etaĝa domo je nokto kiun mi ne rekonis. Mi ĉiufoje ellitiĝis sed post kelkaj momentoj, mi rekonis, ke mi ankoraŭ estis en sonĝo, pro io stranga. Ekzemple, estis fajro sur lago kiun mi vidis tra fenestro. Post tio, mi provis vekiĝi kaj la sama afero okazis denove.

Kial mi volis vekiĝi el la sonĝo? Ĉar mi kredis, ke mi tro dormis kaj tial devis vekiĝi. Alie, mi ne irus al la laborejo je la ĝusta tempo. Tamen, mi ne povis tion fari. Ĉiufoje, kiam mi provis vekiĝi, mi ne vere vekiĝis.

Kiam mi finfine vekiĝis en la realan mondon, mi apenaŭ kredis, ke mi vere vekiĝis. Mi estis en mia lito kaj la ĉambro ŝajnis tute normala sed mi jam kredis, ke mi vekiĝis kelkfoje. Mi ne tute fidis la cerbon. Tamen, mi kontrolis la poŝtelefonon apud mi. Mi trovis bedaŭrinde, ke mi vekiĝis unu horon tro frue.

Dankotago

Hodiaŭ en Usono estas Dankotago, kiu estas festo pri dankemo. En 1863, unu el la plej famaj prezidentoj de Usono, Abraham Lincoln, deklaris la finan ĵaŭdon de novembro Dankotago. Poste, aliaj prezidentoj faris same ĝis kiam la Usona Kongreso deklaris tiel en 1941. Ĝi estas unu el la plej konataj festotagoj en Usono kaj, laŭ mi, ĝi estas unu el la plej bonaj kaj plej gravaj.

Mia familio kaj mi kuniĝis hodiaŭ kaj kuiris multe da manĝaĵo. Dolĉajn terpomojn, maizon, vegetaran farĉon, terpomkaĉon kaj aliajn manĝaĵojn preparis ni kaj ni ĉiuj manĝis multe. En mia familio, la plejmulto estas vegetaranoj, do la plejmulto el la manĝaĵo estis vegetara. Sed iu kuiris meleagraĵon por la du, kiuj manĝas viandon. Meleagraĵo estas la ofta viando de tiu festo.

La stomako estas sufiĉe plena je manĝaĵo kaj la koro estas sufiĉe plena pro la tempo, kiun mi pasis kun la familio. Post la manĝo, ni kune ludis ludojn kaj kunparolis. Mi devus enlitiĝi antaŭ unu horo sed mi tro ĝuis la sperton. Mi ja estos iom laca dum mia laboro morgaŭ sed mi ne malfeliĉas pro tio. Anstataŭe, mi estas dankema, ĉar mi festis bone Dankotagon.

Streso

Dankotago okazos ĉi-semajne kaj kvankam mi antaŭvidas festi kun mia familio, mi spertas multe da streso. Mi spertas tion ĉar mi laboras en butiko kaj la butiko estas multe pli okupita ol kutime.

Kaj tio stresigas min. Mi laboras pli intense kaj je la fino de la labortago, mia cerbo doloras min kaj mi sentas min iom anksia. Tiu streso malhelpas min eĉ post la laboro kaj verki aŭ studi ion estas pli malfacile.

Mi penas trankviliĝi kaj senstresiĝi ĉe mi. Iujn tagojn, mi sukcese faras tion. Tamem hodiaŭ, mi ne trankviliĝis.

Sed Dankotago okazos ĉi-semajne, kaj mi devas memori tion, ke mi ja havas laboron por gajni monon kaj hejmon por alreveni. Mi havas tion, kion mi bezonas. Tial, mi sentas min iom dankema, malgraŭ la streso.