La nombro de Dunbar

Homaj rilatoj estas interesaj. Ni havas vastajn specojn de rilatoj inter ni. Iel, ĉiu rilato inter ĉiu paro da homoj estas tute unika. Pro tio, kompreni tiajn rilatojn postulas multe da cerbopovo. Bonŝance, la homa cerbo estas tre bona laŭ tiaj postuloj. Sed certe estas ia limo, kie homo konas la maksimumon da aliuloj kaj ne plu povos subteni pli da rilatoj.

La nombro de Dunbar estas tio.

Laŭ la koncepto, estas limo pri la nombro da homoj, kun kiuj oni povas havi nuntempajn rilatojn. Ĝi estas la nombro da homoj, pri kiuj oni povas koni ĉiujn el ili kaj kompreni la rilatojn inter ili.

Jes ja, la nombro de Dunbar inkluzivas ne nur la rilatojn inter la homoj kaj aliuloj sed ankaŭ la rilatojn inter tiuj aliuloj kaj aliaj aliuloj. Tamen, la limo ne temas pri antaŭaj rilatoj. Ekzemple, la nombro ne inkluzivas la rilatojn kiujn oni havis en la lernejo sed ne plu subtenas.

La nombro estas taksata inter 100 kaj 250. Oni ofte uzas la nombron 150.

Dunbar kalkulis tiun nombron observante la grupojn de aliaj primatoj kaj komparante la grandecojn de iliaj cerboj al la homa. Li poste esploris la historion pri homaj socioj kaj rimarkis, ke, ekzemple, homaj vilaĝoj ofte enhavis proksimume 150 homojn.

Tio signifas, ke kutima homo ne povas kompreni la rilatojn inter pli ol 150 homoj. Tiu povas rekoni pli ol 150 homoj. Tiu povas ĝuste memori la nomojn de pli ol 150 homoj. Sed tiu ne povas klarigi la rilatojn inter du hazardaj homoj ekster la 150 en sia komunumo. Kaj tiu ne povas havi fortajn rilatojn kun pli ol 150 homoj.

Nu, mi rimarkas, ke per teknologio, eble homoj povos pligrandigi tiun nombron. Per poŝtelefonoj kaj la interreto, eble homoj povos havi pli da fortaj rilatoj. Tamen, tio ne estas certa. Kaj mi petas, ne malfeliĉiĝu se vi ne havas milojn da amikoj en Facebook. Verdire, neniu havas pli ol 150 amikoj.

Ĉu la novjara rezolucio estas malbona?

Lastan jaron, mi havis la celon pri verki blogafiŝon ĉiutage kiel novjaran rezolucion. Mi sukcesis fari tion sed tio estis tre malfacila. Mi preskaŭ malsukcesis kelkfoje, verkante afiŝon dum la fina horo de la tago.

Kvankam mi iam faras novjaran rezolucion, mi ne tiom ŝatas la koncepton. Mi diris tiel en la unua afiŝo de 2019. Tiam, mi rimarkis, ke la novjara rezolucio estas tro komercema. Tio ja estas problemo sed estas aliaj problemoj.

Lastatempe, la Jutubisto CGP Grey alŝutis novan filmeton pri la koncepto de la novjara rezolucio. Li klarigis kelkajn aliajn problemojn pri la koncepto kaj donis alternativon. Bedaŭrinde, la filmeto estas havebla nur en la angla, sed mi resumos la gravajn punktojn.

Unue, multaj novjaraj rezolucioj malsukcesas. Ĉiu, kiu faras novjarajn rezoluciojn, komprenas tion. Kvankam mi sukcesis pri la mia lastajare, tio estis escepto. Rimarku, ke la alia sukcesa ekzemplo, kiun mi donis en la unua afiŝo de 2019, devenis de 2005. Rimarku, ke mi jam malsukcesis ĉi-jare verki po unu afiŝo por ĉiu semajno. Malsukcesaj novjaraj rezolucioj estas kutimaj.

Due, la celo de novjara rezolucio estas plibonigi la vivon sed ĝi ne vere faras tion. Novjara rezolucio aldonas celon al la vivo. La provo sukcese atingi tiun celon povas helpi la vivon sed ĝi tiel aldonas ankaŭ la eblon pri malsukceso. Plibonigi la vivon estas sufiĉe malfacile sen eblo pri aldona malsukceso.

Do, kion fari?

La rekomendo estas, ke anstataŭ havi rezolucion, oni havas temon, kiel “la jaro de sano” aŭ “la jaro de noveco.” Ekzemple, anstataŭ havi la rezolucion “mi legos po unu libro por ĉiu semajno,” oni havas la temon “la jaro de legado.”

Via vivo estas aro de elektoj. Ĉiun momenton, vi decidas kion fari. Vi elektis legi ĉi tiun afiŝon. Eble vi volas ekzerci vin al Esperanto aŭ vi pripensas vian propran novjaran rezolucion. Ial ajn, tiu elekto nun estas parto de via vivo.

Per temo, oni povas pli zorge pripensi siajn elektojn kaj tiel plibonigi la vivon. Se la jaro estas “la jaro de legado,” eble oni elektas legi libron ol spekti filmeton. Oni atendas amikon en kafejo kaj elektas legi romanon per la poŝtelfono ol rulumi sencele tra Facebook.

La alia rekomendo estas, ke oni havu malprecizan temon. Tiel, oni povas uzi la temon en diversaj situacioj. Ekzemple, en “la jaro de legado,” eble oni lernas, ke oni preferas legi eseojnfanfikciojn ol romanojn. Tio ne estas problemo. Oni ankoraŭ legas ion, do “la jaro de legado” vivas.

Tia temo ne temas pri sukceso aŭ malsukceso de ia arbitra celo sed pri la longatempa pliboniĝo de la memo. Se oni kredas, ke legado havas valoron, oni legu pli. Ne gravas ĉu tiom pli aŭ iomete pli. Pliboniĝo estas pliboniĝo. Tiel ne estas malsukceso se io okazas kaj oni ne povas legi libron iun semajnon.

Mi ŝatas la ideon, do mi donis al mi mem temon de la jaro. Mia temo estas “la romana jaro.” La vorto “romana” havas kelkajn signifojn kaj mi samtempe uzas ilin. Mi volas, ke la jaro estu plena je kaj verkado, kiel verki romanon, kaj interesaj spertoj, kiel esti en romano. Mi esperas, ke mi verkos pli kaj vivos pli per tiu temo. Kaj se mi faros tion, eĉ iomete pli ol kutime, la temo sukcesos.

Ĉu ĉiam io perdiĝas en traduko?

Mi lastatempe spektis filmon en la franca. La filmo nomiĝas “Les parapluies de Cherbourg” (E-e La ombreloj de Cherbourg). Ĝi estas malnova filmo sed mi ĝuis ĝin. Mi spektis ĝin kun subtekstoj en la angla ĉar mia franca ne jam estas sufiĉe bona. Tamen, mi rimarkis kelkajn diferencojn inter la tradukaĵoj kaj la originalaj frazoj. Ŝajnas, ke tio ĉiam okazas en traduko.

Kiam mi tradukis rakonton de la angla en Esperanton, mi provis traduki kiel eble plej fidele sed la fina rakonto en Esperanto ne estas tute sama. En traduko, oni devas decidi ĉu oni tradukos laŭvorte aŭ laŭsence.

Bona ekzemplo el la filmo okazas en du scenoj. Unue, kiam la ĉefrola viro diris al la ĉefrola virino, ke li amas ŝin. Due, kiam alia viro diras tion al ŝi. En la franca, estas du vortoj kiuj signifas “vin.” La unua estas “te,” kiu estas neformala. La dua estas “vous,” kiu estas formala.

La ĉefrola viro diras “Je t’aime.” Tio estas neformala. La alia viro diras “Je vous aime.” Tio estas formala. Tamen, en la angla, ne estas du vortoj signifantaj “vin.” Do, ambaŭ frazoj havas la samajn subtekstojn en la angla traduko.

Io grava perdiĝas pro la traduko. La du frazoj havas la saman laŭvortan tradukon sed ne la saman laŭsencan. Eble, oni tradukus la duan kiel “I love you, madame.” (E-e “Mi amas vin, sinjorino.) por montri la formalan sencon sed tio ne tute kaptas la sencon.

Ĉiu lingvo havas tiajn vortojn kaj frazojn, kiuj estas malfacile tradukotaj en alian lingvon, kaj la precizaj malfacilaĵoj ŝanĝiĝas pri alia lingvo.

Bona traduko certe eblas, kaj la ĝenerala senco povas resti, sed io perdiĝas en la ŝanĝo.

Ĉu serĉilo montras nur kion oni volas?

Kiam mi estis juna, serĉiloj ne estis tiom bonaj. Tial mi uzis retforumojn por demandi pri io speciala. Mi uzis la retforumon de Ubuntu por demandi pri Linux. Mi uzis retforumon de goo por demandi pri goo. Mi ne plu faras tion.

Hodiaŭ se mi volas trovi ion en la interreto, mi trovas ĝin sufiĉe facile per serĉilo, kio estas pli rapida kaj montras ankaŭ kelkajn rezultojn. Tiel mi povas kontroli, ĉu rezulto estas fidela kontraŭ aliaj rezultoj. Teknologio estas mirinda, ĉu ne?

Tamen, mi rimarkas eblan problemon pri la rezultoj de serĉilo.

Serĉiloj lernas de la uzantoj mem la bonajn rezultojn. Kiam oni alklakas rezulton, tio instruas la serĉilon, ke tio estas bona rezulto. La uzantoj trejnas la serĉilon pri tio kion montri.

Ankaŭ la malo okazas, ke serĉiloj trejnas nin. Ekzemple, miaj gepatroj penas uzi serĉilojn. Ili ofte provas malklarajn aŭ malprecizajn frazojn. Tial la serĉilo montras ne-rilatajn rezultojn. Se ili petas helpon, mi serĉas per aliaj frazoj. Iam ŝajnas, ke mi tradukas de homa lingvo en serĉilan lingvon. Iel tio estas precize kio okazas. Post jaroj, serĉiloj trejnis min pri kiel serĉi. Pro tio, mi povas pli facile trovi kion mi serĉas.

Sed tio estas cirklo. Mi trejnas la serĉilon pri kiel trovi bonajn rezultojn. La serĉilo trejnas min pri kiel trovi bonajn rezultojn. Tiel, bona rezulto fariĝas tio, kion mi trovas. Se oni serĉas kion oni volas trovi, la serĉilo estas bona ilo.

La serĉilo metas popularajn retpaĝojn sur la plej altajn lokojn en la rezultoj ĉar la uzantoj kredas, ke tiuj retpaĝoj estas bonaj. Kaj tiuj retpaĝoj fariĝas la plej popularaj ĉar oni facile trovas ilin per la serĉilo. Se oni serĉas popularan retpaĝon, la serĉilo estas bona ilo.

Tamen, io volata aŭ populara ne necese estas bona. Malbonaĵoj povas esti popularaj. Malveraĵoj povas esti volataj.

Sed se oni serĉas la veron, kio ajn estas ĝi, oni ne necese trovas tion per la serĉilo. Oni trovas la veron tiel nur se la vero estas la plej populara kaj volata. Mi ne certas, ĉu tio okazas plej ofte.

Tio estas ofta problemo pri teknologio. Ĝi donas al ni precize kion ni volas.

Tie ĉiudirekten estas suden

Hieraŭ mi ĉeestis renkontiĝon kaj mi menciis al iu fakton, kiun li ne sciis. La fakto estas, ke ĉe la norda poluso, ĉiudirekten estas suden.

Ĉe la norda poluso, nenie estas pli norden. Tie, oni rigardas suden. Se oni turnas sin 180 gradojn, oni ankoraŭ rigardas suden. Dekstren estas suden. Maldekstren estas suden. Iu ajn paŝo estas paŝo suden kaj oriento kaj okcidento ne plu ekzistas. Neniu direkto estas orienta aŭ okcidenta kiam oni staras ĉe la norda poluso.

Oni ofte nomas la kompasdirektojn absolutaj. Tio estas kutime la kazo, ĉar neniuj homoj loĝas ĉe la norda poluso, sed la norda kaj suda polusoj estas esceptoj pri tio. Tie, oni ne povas absolute direkti iun per kompasdirektoj. Nur la relativaj direktoj, kiel dekstren kaj antaŭen, havas sencon.

Tio estas io amuza kaj mi ĝuis klarigi tion al iu, kiu ne jam sciis ĝin. Sed mi poste rimarkis ion pri tio rilate al Esperanto.

En Esperanto, oni kutime uzas la prefikson “mal-” por eviti ne-necesajn vortojn. Oni diras “malbela” anstataŭ “hida” kaj “mallonga” anstataŭ “kurta.” Eĉ la relativaj direktoj uzas tion. Oni diras “dekstren” kaj “maldekstren,” “antaŭen” kaj “malantaŭen.” Tamen, la kompasdirektoj ne uzas tiun prefikson. Oni ne nomas sudon “malnordo” aŭ male, nordon “malsudo.” La prefikso “mal-” estas tiom ofta, ke tiu fakto kaŭzis malordon en la menso kiam mi lernis Esperanton.

Sed estas diferenco inter la relativaj kaj kompasaj direktoj, ĉar ne estas relativaj polusoj.

Paŝo antaŭen estas ĉiam male al paŝo malantaŭen. Paŝo antaŭen neniam fariĝas paŝo malantaŭen. Tio havas sencon. Sed tio ne estas la kazo pri paŝo norden pro la poluso.

Paŝo norden estas nur preskaŭ ĉiam male al paŝo malnorden. Sed paŝo norden fariĝas paŝo suden kiam oni atingas la poluson. Iu, marŝante sufiĉe norden en rekta linio, subite marŝas suden ĉe la poluso sen ŝanĝo pri la direkto.

Tiel, norden kaj suden ne vere estas maloj.

Jino kaj jango

Ĉiu finoto havis komencon. Sen komenco ne estas fino.

La koncepto de jino kaj jango estas tre malnova. La komenco de tiu ideo estis forgesita de la homaro sed ĝi restas grava ideo en kelkaj kulturoj, filozofioj kaj religioj. Ekzemple, en taoismo, la ideo kaj ĝia simbolo estas tre gravaj.

La baza ideo estas kaj simpla kaj malsimpla, kaj profunda kaj malprofunda. Tio mem estas iom poezia. Mi povas klarigi ĝin rapide sed eĉ per miliono da vortoj mi forgesus ion gravan.

La partoj nigra kaj blanka de la simbolo, nomita la tajĝituo aŭ tajĝi-figuro, havas siajn proprajn signifojn. Jino signifas ion en la ombro. Jango signifas ion en la suno. Jino estas la luno, la tero, la ina, la pasiva. Jango estas la suno, la ĉielo, la vira, la aktiva.

Same kiel la ideo pri la prefikso “mal-” en Esperanto, neniu el tiuj ideoj estas pli bona aŭ pli natura. Ili estas nur maloj kaj ambaŭ estas bezonataj.

Ĉiu malo bezonas sian propran malon. Sen lumo, ne estas mallumo. Sen mallumo ne estas lumo. Sen varmo, ne estas malvarmo. Sen malvarmo, ne estas varmo. Sen ĥaoso, ne estas ordo. Sen ordo, ne estas ĥaoso. Kaj tiel plu.

Kaj la mondo, la naturo ĉiam ŝanĝiĝas. Nenio estas eterna. Io luma fariĝas malluma. Io ferma fariĝas malferma. Jino fariĝas jango. Jango fariĝas jino.

Ĉiu komencito havos finon. Sen fino ne estas komenco.

Mia progreso pri la franca en 2019

Baldaŭ alvenos la fino de la jaro. Je la komenco de la jaro, mi decidis plibonigi mian francan per kelkaj rimedoj. Ĉiumonate, mi taksis mian nivelon de la franca per la KER memtaksilo. Dum la jaro, iom post iom, mia nivelo pliboniĝis. Hodiaŭ, mi volas esplori mian progreson dum 2019.

Ĉi-monate, mi pli-malpli faris kion mi faris en novembro. Mi uzis Duolingo-n, inkluzive de la rakontoj, kaj mia kunulo de lingva interŝanĝo renkontiĝis kun mi per Skype kelkfoje. Mi faris tiel ekde februaro, kiam mi trovis mian amikon de Francio per iTalki.

Mi uzis aliajn rimedojn dum la jaro. Ekzemple, mi studis per Pimsleur French kaj Lingvist. Tamen, mi ne plu uzas tiujn rimedojn. Dum 2019, mi ne tiom uzis la lernolibrojn, kiujn mi aĉetis, kiom mi volis, sed mi ankoraŭ havas ilin. Eble mi uzos ilin pli ofte en 2020. Mi esperas, ke mi legos pli en 2020. Mia fratino donacis al mi francan libron por Kristnasko, do mi havas alian francan libron por legi.

Plej bedaŭrinde, mia loka franca renkontiĝo ne plu renkontiĝas. Tio mankas al mi ĉar per ĝi, mi povis uzi la francan kun aliaj lernantoj kaj malkovri novajn rimedojn. Eble mi serĉos alian lokan grupon en 2020.

Dankinde, mi malkovris la podkaston innerFrench, kiun mi uzas por ekzerci min pri aŭskultado. Tio estos tre utila ankaŭ en la nova jaro.

Ĉu la rimedoj ĉi-jare efikis? Ni komparu la nivelojn de la komenco kaj la fino de 2019.

En januaro, mi taksis mian nivelon tiel:

    Aŭda ricevado (Aŭskultado) – A2
    Vida ricevado (Legado) – B1
    Parola interagado – A2
    Parola produktado – A2
    Skriba produktado – A2

Mi nun taksas mian nivelon tiel:

    Aŭda ricevado (Aŭskultado) – B1
    Vida ricevado (Legado) – B1-B2
    Parola interagado – A2-B1
    Parola produktado – B1
    Skriba produktado – A2-B1

Entute, mi kredas, ke jes!

En la lasta monato, mi kredas, ke mia produktado pliboniĝis. La kialo, kial mi kredas tion, rilatas al miaj pensoj pri la manko de pliboniĝo en novembro. Tamen, la malo okazis. Ĉi-monate, mi skribis kaj parolis pli. Specife, mi klarigis miajn pensojn pri franca televid-serio tute en la franca. Unue, mi skribe sendis pensojn per mesaĝo. Due, mi plu klarigis la pensojn per Skype. Mi tiel pruvis al mi mem tion, ke mi povas uzi la francan kiel postulas la memtaksilo.

Ekde januaro, ĉiu parto de mia franca pliboniĝis almenaŭ iomete. Mi uzas ĝin pli ofte. Mi komprenas ĝin pli bone. Mi parolas ĝin pli bone.

Dankon pro via subteno dum mia lingvolernado ĉi-jare. Per viaj ŝatoj kaj komentoj, vi helpis min resti kuraĝiĝinta antaŭ la obstakloj kiujn mi trovis lernante la francan en 2019. Mia vojaĝo ne jam finiĝas sed mi estas pli proksima de mia celo de B2 nivelo.

Dokumentajn filmojn ŝatas mi

Mi ŝatas lerni preskaŭ ion ajn. Pro tio, kiam mi estis juna, mi spektis multe da dokumentaj filmoj kaj serioj pri la historio, la scienco, la teknologio, ktp. Tamen, en la lastaj jaroj, mi ne plu spektas tiajn filmojn tiom multe. Tion mi volas ŝanĝi.

Nu, dokumenta filmo ne estas tiom fidinda kompare de scienca gazeto aŭ simile. Tamen, kiel Vikipedio, ĝi povas esti bona enkonduko al temo kaj komenco de serĉado. Per tia filmo, oni povas rapide lerni la bazajn ideojn pri temo. Poste, se oni trovas la temon interesa, oni povas serĉi plu pri ĝi.

Ĉi-jare, mi ĉefe studis pri la franca kaj lingvolernado mem. Tio estis bona ĉar mi volas scii paroli la francan sed estas multaj aliaj temoj kiuj interesas min. Do, en la venonta jaro, mi volas spekti pli da dokumentaj filmoj. Por faciligi tion, mi abonis elsendfluan servon de tiaj filmoj. Tiel, mi havas facilan fonton de dokumentaj filmoj kaj serioj de diversaj temoj.

Tio ne estos ĉio, kion mi ŝanĝos en la venonta jaro por lerni pli. Mi ankaŭ legos pli da libroj kaj iros pli ofte al la biblioteko. Tamen, mi certe ĝuos la dokumentajn filmojn, kiujn mi spektos, kaj espereble ili plibonigos mian komprenon pri la mondo ĉirkaŭ mi.