Videoludo en Esperanto

Lastatempe unu el miaj amikoj donacis al mi ludon. Li elektis tiun ludon por mi pro kelkaj kialoj sed unu el tiuj kialoj estis, ke la ludo havas tradukon en Esperanto. Tio estis tre pensema donaco kaj mi certe dankis lin pri ĝi. Tamen, verdire, mi iom maltrankviliĝis pri tio.

Kiel bone konas ĉiu Esperantisto, multaj tradukoj en Esperanto estas malbonaj. Mi maltrankviliĝis ĉar mi atendis ludon plene je dubindaj vortelektoj kaj duone kompreneblaj frazoj. Verŝajne multaj frazoj restus ne-tradukitaj. Entute, mi suspektis, ke mi ne ĝuus la tradukon kaj rapide reŝanĝus la lingvon en la anglan post dek minutoj.

Sed kiam mi ekludis ĝin, anstataŭ tio, mi miris pro la bona traduko kaj feliĉe ĝuis la ludon dum pli ol horo!

La ludo nomiĝas Slay the Spire en la angla. Verŝajne la plej bona traduko estus “Venki la turon.” (La laŭvorta traduko de “Mortigi la spajron” ne havas sencon en Esperanto.)

En la ludo, oni ludas kiel heroo kiu devas mortigi monstrojn kaj malbonulojn por trapasi la ĉambrojn en granda turo kaj finfine venki la grandan malamikon ĉe la supro.

La ludanto batalas tiujn estaĵojn ĉefe per kartoj, kiuj atakas aŭ malhelpas la malamikojn kaj defendas aŭ helpas la heroon. Post venkoj, oni gajnas novajn kartojn kaj aliajn bonaĵojn. Oni povas gajni ankaŭ relikvojn kun bonaj efikoj kaj oni povas trinki pociojn por sin helpi dum batalo.

Ekzemple, la montrata karto en la unua bildo, Flama baro+, havas du efikojn. Ĝi ŝirmas la heroon kontraŭ 16 poentoj da damaĝo kaj, se malamiko atakas, tiu malamiko ricevas 6 da damaĝo.

En batalo, oni devas pripensi ĝustajn kombinaĵojn de kartoj. Mi ŝatas tian strategion. Sed ĉar oni prenas kartojn hazarde, venko postulas kaj strategion kaj bonŝancon. Se oni ne prenas la bonan karton je la ĝusta tempo, oni povas malsukcesi.

Okazas ankaŭ hazardaj eventoj, kiel en la tria bildo, kaj estas vendistoj en la turo, kiuj vendas kartojn, pociojn, ktp kontraŭ la gajnita oro.

Kompreneble, ĉi tia ludo ne estas por ĉiuj. Ekzemple, oni ne bezonas kreemon kiel en Minecraft. Tamen, mi ĝuas ludi strategian ludon kun bona traduko en Esperanto.

Se vi ŝatus provi la ludon, jen ligiloj al ĝiaj paĝoj en la retbutiko Humble Bundle kaj en la retbutiko Steam.

Tie ĉiudirekten estas suden

Hieraŭ mi ĉeestis renkontiĝon kaj mi menciis al iu fakton, kiun li ne sciis. La fakto estas, ke ĉe la norda poluso, ĉiudirekten estas suden.

Ĉe la norda poluso, nenie estas pli norden. Tie, oni rigardas suden. Se oni turnas sin 180 gradojn, oni ankoraŭ rigardas suden. Dekstren estas suden. Maldekstren estas suden. Iu ajn paŝo estas paŝo suden kaj oriento kaj okcidento ne plu ekzistas. Neniu direkto estas orienta aŭ okcidenta kiam oni staras ĉe la norda poluso.

Oni ofte nomas la kompasdirektojn absolutaj. Tio estas kutime la kazo, ĉar neniuj homoj loĝas ĉe la norda poluso, sed la norda kaj suda polusoj estas esceptoj pri tio. Tie, oni ne povas absolute direkti iun per kompasdirektoj. Nur la relativaj direktoj, kiel dekstren kaj antaŭen, havas sencon.

Tio estas io amuza kaj mi ĝuis klarigi tion al iu, kiu ne jam sciis ĝin. Sed mi poste rimarkis ion pri tio rilate al Esperanto.

En Esperanto, oni kutime uzas la prefikson “mal-” por eviti ne-necesajn vortojn. Oni diras “malbela” anstataŭ “hida” kaj “mallonga” anstataŭ “kurta.” Eĉ la relativaj direktoj uzas tion. Oni diras “dekstren” kaj “maldekstren,” “antaŭen” kaj “malantaŭen.” Tamen, la kompasdirektoj ne uzas tiun prefikson. Oni ne nomas sudon “malnordo” aŭ male, nordon “malsudo.” La prefikso “mal-” estas tiom ofta, ke tiu fakto kaŭzis malordon en la menso kiam mi lernis Esperanton.

Sed estas diferenco inter la relativaj kaj kompasaj direktoj, ĉar ne estas relativaj polusoj.

Paŝo antaŭen estas ĉiam male al paŝo malantaŭen. Paŝo antaŭen neniam fariĝas paŝo malantaŭen. Tio havas sencon. Sed tio ne estas la kazo pri paŝo norden pro la poluso.

Paŝo norden estas nur preskaŭ ĉiam male al paŝo malnorden. Sed paŝo norden fariĝas paŝo suden kiam oni atingas la poluson. Iu, marŝante sufiĉe norden en rekta linio, subite marŝas suden ĉe la poluso sen ŝanĝo pri la direkto.

Tiel, norden kaj suden ne vere estas maloj.

Programa projekto pri poezio

En afiŝo pri Ludum Dare, mi menciis alian progaman projekton mian. Hodiaŭ, mi volas prezenti ĝin. Mi hezitas nomi gin eĉ alfa-versio ĉar ĝi estas tute ne preta. Alia problemo estas, ke mi ne havos la tempon por programi plu ĝis tiam mi finas verki la mallongan rakonton kiun mi verkas por konkurso de verkado. Tamen, mi volas kunhavi kun vi legantoj la ideon.

La projekto nomiĝas “Poeziilo.” Poeziilo estas ilo por helpi poezion en Esperanto. La tekstejo donas informojn al la verkisto per la koloroj de la literoj. En la nuna stato, la akcenta vokalo estas nigra. Ĉiu linio finiĝas per kolorigitaj literoj por montri ĉu du linioj rimas. Se du lastaj vortoj havas la samajn literojn post la akcenta vokalo, tio havas ankaŭ la saman koloron. Estas ankaŭ nombroj por montri la nombron da silaboj en ĉiu linio.

Jen la nuna stato:

poeziilo-close-up

Per la reguleco de Esperanto, tiuj funkcioj en la programaro ne postulis tiom da tempo por programi. Mi faris la plejmulton en unu mateno. La aliaj ideoj, kiujn mi havas, estas pli malsimplaj.

Aliaj ideoj por la projekto inkluzivas modelojn de reguloj por stiloj de poezio kaj sugestojn por rimoj per interna rim-vortaro.

Kaj Poeziilo havas alian uzon, kiun mi malkovris en la takso de ĝi. Per ĝi, oni povas ankaŭ analizi jam skribitajn poemojn por pli bone kompreni ilin.

Kiel mi menciis supre, mi ne programos en la venontaj semajnoj. Tamen, mi volas reveni al la projekto post tiam. Eble ne estos multe da intereso pri ilo por poezio en Esperantujo sed la ideo interesas almenaŭ min.

Esperanto en filmo

Hodiaŭ, mi spektis filmon kiu enhavas Esperanton. Ĝi ne enhavas tiom, nur iomete, sed la filmo estas moderna, kun multaj famaj aktoroj, kaj el Hollywood, ne ia nekonata filmo. La filmo estas Blade: Trinity, la tria filmo en la serio de Blade.

La aktoro Wesley Snipes rolas kiel Blade, superheroo de Marvel. Li batalas kontraŭ vampiroj kaj Blade mem estas duona vampiro. Li havas la fortaĵojn de la vampiro sed ne la malfortaĵojn, krom se ke li havas fortan deziron por trinki la sangon. La filmo estas tre violenta kaj certe ne taŭgas por infanoj.

Esperanto aperas kelkfoje en la filmo. Unu el la ĉefaj roluloj Whistler, rolita de Kris Kristofferson, parolas ĝin kun vendisto. La frazoj ne estas perfektaj sed mi pli-malpli komprenis ilin sen la helpo de la subtekstoj. Estas pli da Esperanto sur ŝildoj kaj pordoj en la policejo, kiun la ŝildo nomas “Policejo.” Estas ankaŭ kelkaj Esperantaj flagoj en la policejo. Poste en la filmo, la rolulo de Ryan Reynolds spektas la filmon Incubus.

Pri la filmo mem, mi ne trovis ĝin bona. Kiam mi estis pli juna, mi spektis la filmon Blade II kaj ŝatis ĝin. Mi spektis la tutan trion kaj kvankam la mondo de la filmoj estas interesa, la rakontoj en ili ne tiom interesas min. Tamen, la aktoroj estas bonaj. Kiel agadfilmo, ĝi funkcias sufiĉe bone. La bataloj inter Blade kaj la vampiroj estas tre ekscitaj. Sed laŭ mi, la rakonto estas tre grava parto de filmo. Do, mi ne tiom ŝatas la filmon. Tamen, se vi tre ŝatas filmon kun multe da bataloj kun glavoj kaj pafiloj, eble vi ŝatus la trion.

Eĉ se la filmo ne estas tiom bona, vidi kaj aŭdi Esperanton en iom fama filmo kun famaj aktoroj estas interese.

Ĉu Esperanto havas sufiĉe da verkoj?

Mi foje legas plendon pri Esperanto. Nu, verdire, mi legas multajn plendojn pri Esperanto, sed mi priskribu nur tiun solan hodiaŭ. Alie, la afiŝo neniam finiĝus.

La plendo estas, ke ne estas sufiĉe da verkoj en Esperanto. Kompare de la plej grandaj lingvoj kiel la angla, la ĉina kaj la hispana, Esperanto ne havas tiom da libroj, kantoj, filmoj, ktp. Kial lerni Esperanton se oni ne gajnas tiom da verkoj por ĝui?

Tio estas iel ĝusta. Esperanto havas malpli da verkoj ol multaj aliaj lingvoj. Se mi volas sperti ion specifan, mi verŝajne povus trovi tradukon en la angla aŭ la franca antaŭ ol mi trovus tradukon en Esperanto. Kaj multe pli da libroj estas verkitaj en la angla ol en Espernato. Mi serĉis prozon originalan en la katalogo de UEA kaj trovis 478 titolojn. Tiu katalogo verŝajne estas la plej granda pri Esperantaj libroj. Mi serĉis romanojn en la angla per Amazon kaj trovis pli ol 100.000 titolojn. Ne vere estas komparo.

Tamen, ĉu tio estas vera problemo?

Mi legas ĉirkaŭ po unu romano ĉiumonate. Se mi ne plu legus romanojn en la angla, kaj mi legus nur originalajn romanojn en Esperanto je tiu rapideco, mi bezonus preskaŭ 40 jarojn por legi ĉiun libron el la katalogo de UEA. Verŝajne dum tiu tempo, oni verkus multajn novajn librojn.

Se mi inkluzivus ankaŭ la 857 tradukajn librojn, mi bezonus 71 jarojn por ilin legi aldone al la 40 jaroj por la originalaj. La progreso de teknologio en nia tempo estas mirinda sed mi verŝajne ne vivos 111 jarojn plu.

Kaj tio temas pri nur la libroj. Ŝajne ĉiusemajne mi malkovras muzikgrupon aŭ blogiston kiun mi ne konis. Kaj mi ne jam spertis multe el tiuj, kiujn mi konas. Estas albumo de Persone kiun mi ne jam aŭskultis. Por mi restas ĉirkaŭ duono el la podkastoj de kern.punkto.info. Se mi ne faras la tempon por sperti ĉion, pri kio mi jam scias, kial mi plendus pri ia manko?

Eĉ se oni provus sperti la tutan verkaron de Esperantujo en la vivo, farante tion po 40 horoj ĉiusemajne, oni preskaŭ certe malsukcesus. Esperanto estas pli malgranda lingvo ol aliaj sed verkoj certe ne mankas al ĝi.

Ĉu subtekstoj helpas la komprenon en lingvolernado?

Lastatempe mi provas plibonigi mian francan per pli da aŭskultado. Mi certe ne komprenas ĉion kaj ofte mi komprenas malmulte spektante filmon aŭ televidaĵon en la franca. Tamen, se mi uzas subtekstojn en la franca, mi ne plu komprenas malmulte. Anstataŭ tio, mi komprenas la plejmulton, iam la tutan!

Mia legado de la franca estas pli bona ol mia aŭskultado. Per subtekstoj, mia legado povas kompensi la mankon de lerteco pri aŭskultado. Sed mi volas plibonigi mian aŭskultadon per tiuj rimedoj. Ĉu tio okazos se mi simple legas la subtekstojn?

Mi kredas ke jes.

Kiam mi lernis Esperanton, mi havis la saman problemon pri aŭskultado. Kiam mi legis ion en Esperanto, mi komprenis la plejmulton. Tamen, kiam mi spektis filmeton, mi komprenis preskaŭ nenion. Sed mi malkovris ion. Multaj filmetoj de Evildea havas subtekstojn en Esperanto. Uzante la subtekstoj, mi finfine povis kompreni la filmetojn tute en Esperanto.

La subtekstoj ne helpis min nur pli ĝui la filmetojn, ili helpis min ligi la skribatan lingvon, kiun mi jam komprenis, al la parolata lingvo. Kiam mi provis paroli kion mi legis, mi pli bone komprenis kiel oni prononcas tion. Kaj ili helpis min aŭdi la apartajn vortojn. Antaŭe, aŭskultante la filmetojn, mi penis apartigi vortojn ĉar ĉio sonis kiel bruo. Ne helpas tio ke Evildea parolas tre rapide!

Iom post iom, mia Esperanto pliboniĝis. Mi komprenis pli da vortoj kaj mi povis rekoni tiujn vortojn kiujn mi antaŭe nur legis. Post kelkaj monatoj, mi ne plu bezonis la subtekstojn por kompreni la filmetojn.

Do, mi uzos subtekstojn por kompreni aferojn en la franca. Mi povus kredi ke nur mia legado estus helpota de tio sed dank’ al Esperanto, mi ne timas tion. Mi komprenas tion ĉar mi jam faris ĝin.

Tubaro

Kiam mi forigis YouTube-on de mia vivo, mi rimarkis ke mi uzis ĝin por spekti filmetojn en Esperanto kaj tio mankus al mi. Tiam, homo sciigis min pri alia retejo por spekti filmetojn en Esperanto kiun mi povus uzi anstataŭ YouTube-on. La retejo nomiĝas Tubaro.

Tubaro uzas programon por serĉi Esperantajn filmetojn en YouTube. Pli da detaloj pri la metodo troviĝas en la retpaĝo pri oftaj demandoj en la retejo. Tiu retpaĝo enhavas ankaŭ informojn pri planitaj funkcioj kaj privateco.

Uzante Tubaron, mi trovis kelkajn novajn kantojn kaj kanalojn. Laŭ mi, tio estas unu el la plej bonaj kialoj por uzi la retejon. Ekzemple, mi trovis bonegan kanton de Martin & la talpoj kio nomiĝas “Ĉiuj en la mondo” kaj la “ni ludu”-ajn filmetojn de Matthew Late.

Alia bona kialo por uzi la retejon estas por mergi sin en Esperanto. La tuta tekstaro de la retejo estas en Esperanto kaj ĉiuj el la filmetoj aŭ estas en Esperanto aŭ temas pri Esperanto. Do kiam oni uzas la retejon, oni ne bezonas uzi alian lingvon. Por homoj kiuj volas lerni Esperanton, mi kredas ke tio estas tre bona. Se mi havus tiun eblon kiam mi unue lernis Esperanton, mi uzus ĝin.

Kvankam la retejo estas beta-versio, ĝi funkcias tre bone. Mi havas neniajn problemojn uzante ĝin en la retumilo sur mia komputilo aŭ mia poŝtelefono. Esti beta-versio ja signifas, ke Tubaro ne finiĝis. Kiel mi menciis supre, novaj funkcioj planiĝas. Tamen, la retejo jam enhavas pli ol 2.500 diversajn filmetojn.

Se vi ŝatus trovi novajn filmetojn en Esperanto por spekti, tubaro.aperu.net estas bona fonto.

La vojo de lingvolernado

Uzante Esperanton, mi iam sentas min malĝoja. La kialo estas stranga sed mi sopiras la sperton de lingvolernado. Mi memoras lerni Esperanton kiel strangan fremdan lingvon. Mi ĝojis kiam mi komprenis novan koncepton aŭ lernis ion interesan pri la gramatiko. Mi ridetis forte kiam mi unufoje spektis filmeton sen subtekstoj kaj komprenis la tuton. Mi memoras kiam mi parkerigis mian plej ŝatatan poemon kaj rimarkis la ritmon de ĝi en fremda lingvo.

La vojo al mia nuna nivelo de Esperanto estis vigla vojaĝo plene je malkovroj. Ĝi estis laboro sed mi ĝuis tiun laboron. Tamen, atinginte la celon, mi ne plu spertas tiun ĝuadon. Ja, mi iam lernas novan vorton aŭ rimarkas ion pri la gramatiko ne jam rimarkitan sed tio ne plu estas ĉiutaga okazo kaj tio nun sentas malpli kiel lerni ion pri fremda lingvo kaj pli kiel lerni ion pri mia denaska. La sento de esplorado mankas al mi.

Mi penas studi la francan. Mi vidas nur iomete da progreso kaj mi volas esti je tiu nivelo kie mi povas uzi la lingvon ĉiutage kiel Esperanton. Mi pensas ke tiu sama nivelo sufiĉus por konversacii kaj legi komforte en la franca, do tio estas mia celo. Tion mi volas atingi. Kaj mi kredas ke tio alvenas tro malrapide.

Skribado, parolo kaj aŭskultado, ĉiuj estas malfacilaj. Kiam mi skribas, mi hezitas je ĉiu vorto pro literumado kaj genro. Kiam mi penas paroli, vortoj mankas al mi. Aŭskultante ion, mi ne komprenas duonon el la vortoj. Legado ne estas tiom pli bona. Ekster simplaj libroj, en la mondo de artikoloj, mi trovas tro da nekonataj vortoj kaj mi ankoraŭ ne povas uzi unulingvan vortaron por ilin kontroli.

Malgraŭ tio, kiam mi atingos mian celon pri la franca, ĉu mi sentos min same kiel pri Esperanto?

Ĉu mi forgesos la frustriĝon pri misaŭdi frazojn en Duolingo? Ĉu mi forgesos tiam, kiam la frazoj falis nur malrapide de mia buŝo? Ĉu mi forgesos kontroli vortaron ĝenate kiam mi provis legi?

Mi havis tiujn samajn frustriĝojn pri Esperanto. Mia cerbo elektas forgesi ilin, imagante mian vojaĝon al flueco kiel serenan sonĝon, sed tiuj penoj estis partoj de tiu vojo kiel la ĝojoj.

La vojo de lingvolernado ne pavimiĝas per nur ĝojo kaj esplorado. Tiuj ja estas ŝtonoj laŭ la vojo, kaj sendube memorindaj, sed multaj ŝtonoj estas malfacilaĵoj kaj penoj.

Atinginte celon, mi forgesas kiel malfacile atingita estis ĝi. Kaj en tiu vojo, mi vidas nur la plej proksimajn ŝtonojn. Tiu ĉi parto de mia vojaĝo pri la franca estas malfacila. La ŝtonoj estas malglataj kaj mi scivolas ĉu mi devus iri antaŭen aŭ forlasi la vojaĝon. Sed la vojo estas longa kaj la ŝtonoj ŝanĝiĝas. Mi baldaŭ lernos ion lernindan kaj interesan kaj memoros kial mi studas la francan.

Sed mi ne forgesu la malfacilaĵojn ĉar ĉiu loko en la vojo estas same grava kiel la celo.

Ĉu Esperanto helpas al mi lerni la francan?

La propedeŭtika valoro de Esperanto temas pri la efiko de Esperanto al la lernado de aliaj lingvoj. Post kiam oni lernas Esperanton, oni povas lerni alian lingvon pli facile, ĉar oni pli bone komprenas kiel lerni lingvon.

Mi ofte priskribas ĝin per analogeco. Tiukaze, Esperanto estas kiel vakcino. Oni donas ĝin al iu kiel ion malfortan por prepari tiun kontraŭ la pli forta. Vakcino preparas la korpon por viruso. Esperanto preparas la cerbon por fremda lingvo.

Kelkaj studoj ŝajne montras la efikon sed mi ne scivolas pri tio hodiaŭ. Hodiaŭ, mi interesiĝas pri mi mem. Mi volas lerni alian lingvon, la francan. Mi jam lernis Esperanton. Ĉu la propedeŭtika valoro de Esperanto helpas al mi lerni la francan?

Ĉar mi volas lerni latinidan lingvon, mi certe trovas multajn similajn vortojn, kiel “trovi,” kaj kelkajn similajn gramatikajn regulojn havas la franca, kiel adjektivan akordon. Pro tio, tiuj vortoj kaj reguloj ŝajnas malpli fremdaj al mi. Tamen, tiuj estas kiel aldonaĵoj al la veraj helpoj.

Lernante Esperanton, mi ja lernis kelkajn gravajn aferojn pri kiel lerni lingvon. Ekzemple, oni devas uzi lingvon por ĝin lerni. Mi lernis bazan Esperanton per Duolingo sed mi lernis la lingvon eĉ pli bone poste, uzante ĝin. Por lerni la francan, mi devas uzi la francan. Pro tio, mi aĉetis francajn librojn kaj provas spekti filmojn en la franca. Antaŭ kiam mi lernis Esperanton, mi pensis ke oni devus studi antaŭ ol oni uzus la lingvon.

Tio estas bonega helpo sed eĉ tio ne estas la plej valora helpo. La plej valora okazis post kiam mi lernis Esperanton, post kiam mi komprenis la lingvon.

Ĉiutage, mi uzas Esperanton. Mi legas afiŝojn. Mi uzas ĝin kiel la preferan lingvon de kelkaj komputilaj programaroj. Mi iam aŭskultas podkastojn kaj muzikon. Mi skribas tiun ĉi blogon. Per Esperanto, mi lernis lingvon kaj tiel mi vidas ke lingvolernado ne estas neebla revo.

Antaŭ ĉio, tio helpas al mi lerni la francan. Esperanto donas al mi esperon pri lingvolernado kaj sen tio, mi lernus nenion.

Esperanto-tago

Ni proponas al la mondo festi la 26-an de julio kiel tagon de lingva justeco kaj sekve de justaj interrilatoj de kulturoj, popoloj, etnoj.
– de la paĝo Kial la Esperanto-tago? de UEA

Hodiaŭ estas la datreveno de la apero de la Unua Libro. Ĉiu Esperantisto jam konas la rakonton.

Juda okulkuracisto, vidinte la problemojn en sia urbo inter etnoj kun malsamaj lingvoj, proponis eblan solvon, neŭtralan lingvon per kiu homoj povus kunparoli pli facile, pli egale, kaj pli juste. Tiel tiu lingvo movus la mondon unu paŝon pacen.

Bonŝanca estas tio, ke Zamenhof estis okulkuracisto. Li provis fari ke aliuloj vidu, kaj laŭvorte kaj figure. Li tial donis al la mondo novan lingvon pli facilan. Tio agis kiel ne nur komunikilo sed kiel montrilo pri la problemo de internacia komunikado.

Per miaj penoj pri lerni la francan, mi komprenas kiel malfacile estas paroli fremdan lingvon, precipe kun denaska parolanto. La diferenco inter la niveloj de lerteco ŝajnas netransirebla. Mi vidas klare la problemon de internacia komunikado kaj ĉiutage gajnas pli da respekto por tiuj kiuj devis lerni mian lingvon por kun mi paroli. Oni ne bezonas Esperanton por vidi tiun problemon. Zamenhof certe ne havis ĝin kiam li rimarkis la problemon. Tamen, Esperanto faciligas la vidon de tiu problemo kaj montras ankaŭ alian vojon.

Per Esperanto, mi vidas ke tiu problemo ne devas esti tiom granda kaj maljusta. Pli grave, mi vidas esperon pri ebla solvo. Parolante Esperanton, mi sentas min egala kun la aliulo. Ni staras sur brilanta insuleto de justeco. Estas kiel diris Zamenhof ĉe la unua Universala Kongreso: “ne Francoj kun Angloj, ne Rusoj kun Poloj, sed homoj kun homoj.”

Post 132 jaroj, multaj homoj en diversaj landoj uzas tiun lingvon por faciligi internacian komunikadon. Ĉiutage homoj parolas en ĝi kaj aŭskultas en ĝi kaj kantas en ĝi kaj legas en ĝi kaj skribas en ĝi.

Kaj ĉiufoje, kiam du homoj kun malsamaj denaskaj lingvoj uzas nian lingvon inter si, aŭ vid-al-vide aŭ per interreto, tie estas tia brilanta insuleto de justeco.

Eble tio ŝajnas tro malgranda. Do kio, se nur du homoj povas kompreni sin reciproke? Ankaŭ bonŝanca estas tio, ke la simbolo de Esperanto estas stelo.

La lumo de stelo estas malgranda en la nokta ĉielo. Kompare de la senfina nigro, kio estas ĝi? Sed ĝia malgranda lumo ja tranĉas tra la granda mallumo, kaj ĝi mirigas ĉiujn kiuj rigardas ĝin.