Antikvaj eksterteruloj

En miaj afiŝoj pri la Fermi-paradokso, mi priskribas multajn eblajn solvojn de la paradokso. Mallonge priskribite, la Fermi-paradokso temas pri manko de evidenteco pri inteligenta ekstertera vivo malgraŭ la fakto, ke la universo estas tre vasta kaj malnova. La solvo de la hodiaŭa afiŝo estas eble la plej polemika solvo el ĉiuj. La ideo estas, ke eksterteruloj vizitis la homaron en la fora pasinteco, kaj antikvaj homoj kaj civilizacioj miskomprenis ilin, pensante ke la eksterteruloj estis dioj aŭ simile.

Erich von Däniken popularigis la koncepton en 1968 per sia libro “Ĉaroj de la dioj? Ne-solvitaj misteroj de la pasinteco.” (angle Chariots of the Gods? Unsolved Mysteries of the Past, germane Erinnerungen an die Zukunft: Ungelöste Rätsel der Vergangenheit) La libro enhavas bildojn de tiel nomata eviden

Unu el la plej famaj pecoj de evidenteco en tiu libro estas la nazka-linioj. Ili estas tre malnovaj kaj grandaj desegnoj en Peruo kaj la celo, kial homoj kreis ilin, restas ne-konata. Oni rimarkas, ke homoj sur la tero ne povas vidi la rezulton de tiu laboro. Do, laŭ la hipotezo, homoj ne kreis ilin por homoj sur la tero, sed por tiuj en la ĉielo, kiuj povis vidi ilin, la eksterteruloj.

Nazka-linioj

Tamen, estas multaj eblaj kialoj krei tiajn desegnojn. Se tiuj homoj kredis je iaj dioj aŭ ke homoj post morto troviĝas en la ĉielo aŭ kun la steloj, ili eble kreis ilin por tiuj. Fakte, ili eble kreis ilin sen tia kialo, kaj simple faris tiel ĉar ili ŝatis la ideon krei grandegajn bildojn, tiom grandajn ke neniu povas vidi la tutan. La homa imago ne limigas al tio kion oni povas vidi.

Kelkaj homoj, kiuj kredas la hipotezon pri antikvaj eksterteruloj, asertas, ke grandaj konstruaĵoj kiel la Piramidoj de Gizo kaj Stonehenge estas tro malfacile konstruitaj de antikvaj homoj, do devas esti, ke eksterteruloj helpis ilin.

Tio ignoras evidentecon de historio pri kiel homoj ja konstruis tiajn konstruaĵojn kaj ankaŭ bazajn principojn de filozofio kaj scienco, kiel la razilon de Ockham. Kaj, ankaŭ grave, tio iel insultas la praulojn kaj iliajn faraĵojn. Tial, la hipotezo estas tre polemika.

La sola alia ideo, kiu estas kompare polemika, estas ke eksterteruloj estas kaŝataj inter ni nuntempe. Kiel mi skribis en la afiŝo pri tiu ideo, la problemo ne estas, ke eksterteruloj ne vizitus nin. Se ili kapablus vojaĝi inter la steloj, iom el ili vizitus certe la Teron por esplori ĝin, ĉar ni ja interesus ilin. La problemo troviĝas ĉar ne estas bona evidenteco malgraŭ la fakto, ke la evidenteco ŝajnas facile trovebla.

Kaj ĉi tiu hipotezo ne forigas tiun problemon. Kial okulfrapa evidenteco pri forta teknologio ne troviĝas de arkeologio? Kaj post ĉio, oni devas demandi, kie nun estas la eksterteruloj? Se ili vizitis kaj helpis la homaron en la fora pasinteco, kial ili ne plu vizitas kaj helpas la homaron?

Mi ne akceptas la hipotezon pri antikvaj eksterteruloj. Bona evidenteco mankas al ĝi kaj ĝi ŝajne donas pli da demandoj ol respondojn. Sed kiel pri la hipotezo pri nuntempaj eksterteruloj, mi tre ŝatas la sciencfikciajn rakontojn pri la koncepto. Ekzemple, ĉu ankaŭ vi ŝatas Stargate-on?

La Fermi-paradokso estas paradokso

Hieraŭ, mi menciis punkton pri la bazo de la Fermi-paradokso. La homaro nur mallonge esploras la universon, do nomi ion pri la universo “paradokso” estas malinteligenta. Tio estas bona punkto sed mi ne pensas tiel.

Hodiaŭ, mi volas prezenti mian argumenton pri la vereco de la paradokso mallonge kaj simple. Mi donos tri ideojn. Ĉiu ŝajnas vera aŭ almenaŭ logika sed fakte, ili kontraŭdiras sin.

  • Unue, la vivo estas ofta en la universo.
  • Due, la universo estas tre malnova, multe pli malnova ol la Tero, kaj povis subteni la vivon antaŭ miliardoj da jaroj.
  • Trie, vojaĝado inter la steloj estas ebla.

Se oni malakceptas unu el tiuj ideoj, ne estas paradokso. Sed kun tiuj tri ideoj, la paradokso ekzistas.

Kiel regulo, la vivo plenigas la medion per si mem. Se la vivo estas ofta kaj la universo subtenis ĝin en la fora pasinteco kaj la rezultintaj civilizacioj povis vojaĝi inter la steloj, la tuta universo devus esti plena je civilizacioj en nia epoko. Ĉiu stelo estus ĉirkaŭigita per Dajsonstrukturo aŭ simile. Nia sunsistemo antaŭ longa tempo fariĝus kolonio de ia granda interstela imperio. La homaro ne ekzistus.

Do, almenaŭ unu el tiuj tri ideoj devas esti malvera aŭ alia fakto devas ekzisti, kiu donas pli da informo kaj klarigas la rilaton inter la tri en ne-paradoksa maniero. Kaj kiam mi priparolas eblan solvon de la Fermi-paradokso, ĝi prezentas tian ideon. La hipotezo de la tero rara argumentas, ke la vivo ne estas ofta. La granda filtrilo argumentas, ke la vivo neniam atingas nivelon por vojaĝi inter la steloj. La hipotezo de la bestoĝardeno, ke la homaro ne eĉ vidas la realan universon.

Eble ĉiu jam proponita solvo de la paradokso estas malĝusta. Eble unu aŭ ĉiuj el miaj supozoj pri la universo estas malĝusta. Eble ia nova malkovro pri la universo baldaŭ detruos la nunajn komprenojn. Sed ĝis tiam, la Fermi-paradokso estas paradokso laŭ mi kaj mi pripensos ĝin de tempo al tempo.

Ĉu la Fermi-paradokso estas paradokso?

Mi iom ofte skribas pri la Fermi-paradokso, kiu estas la demando pri kie estas eksterteruloj se la universo estas tiom malnova kaj vasta. La Fermi-paradokso temas pri problemo en ofta kompreno pri la universo. Mi rimarkas ke homoj iam dubas la ideon, dirante ke ĝi ne vere estas paradokso.

Ĉefe estas du kialoj, kiujn aliuloj donas al mi pri tio. La unua ŝajnas miskompreno pri la koncepto de paradokso. La dua prezentas bonan punkton.

La unua estas, ke paradokso devas esti io neebla aŭ tute nelogika. Ekzemple, la ŝtuparo de Penrose, kiu estas du-dimensia iluzio pri senfina ŝtuparo, aŭ la paradokso de la avo, en kiu oni tempe vojaĝas kaj mortigas sian avon antaŭ ol li renkontis la avinon. Tial, la Fermi-paradokso ne estas paradokso. Sed tio ne troviĝas en la difino de paradokso, nur en ofta miskompreno pri paradoksoj. La Fermi-paradokso estas kiel la paradokso de Akilo, kiu ja havas solvon, sed ŝajnis paradoksa en antikveco. Preskaŭ ĉiuj, kiuj priparolas la Fermi-paradokson, kredas ke estas logika solvo.

La dua estas, ke la homaro mallonge serĉas eksterteran vivon en la universo. Multaj steloj kaj galaksioj ne estas esploritaj. Do, ni komprenas malmulte pri la universo kaj la vivo. Do, nomi ion pri la universo “paradokso” estas malinteligenta ĝis kiam ni komprenos pli. Tiu argumento estas bona kaj ĝi prave portas humilecon en la diskuton.

Tamen, mi ne konsentas pri la argumento entute. Ĝi ŝajnas iom agnostika kaj ĝi simple puŝas la problemon en la estontecon. Kiam estos bona tempo por nomi la Fermi-paradokson “paradokso?” Ĉu post 100 jaroj pli? Ĉu post 1000 jaroj?

Sed kial mi nomus la Fermi-paradokson “paradokso” malgraŭ tio?

Morgaŭ, mi prezentos mian propran argumenton pri tio kaj klarigos kial mi kredas, ke la Fermi-paradokso estas vera paradokso.

Abiogenezo

Unu el la ĉefaj demandoj de scienco estas la ideo de abiogenezo. Laŭ la ideo, la vivo ekestis sur la Tero el aĵoj senvivaj. Du lokoj, kie tio eble okazis, estis ĉirkaŭ varmaj akvofontoj aŭ en tajdujoj.

Tio kontrastas alian hipotezon pri la ekesto de la vivo en la kosmo nomitan “panspermio.” Laŭ tiu hipotezo, la vivo ekestis en la kosmo kaj falis sur la Teron per kometoj aŭ simile.

Hodiaŭ la diskuto pri tiuj ideoj ŝajne ne tiom moviĝas. La datumo mankas ĉar estas nur unu ekzemplo pri la vivo, la vivo sur la Tero mem. Eble ia eksperimento povus montri kiel ekestis la vivo sur Tero sed verŝajne pli da datumo necesos. Kaj estas planoj por atingi tian datumon en la ne tro fora estonteco. Eble en nia vivdaŭro, tiu grava demando havos respondon.

Estas du aliaj lokoj en la sunsistemo kie la vivo eble ankaŭ ekestis.

Unu estas sur Marso. En la fora pasinteco, la planedo estis eble pli bona por la vivo kaj eble iom da vivo ankoraŭ ekzistas sur aŭ sub la surfaco de Marso. Jam estis eksperimentoj kiel per la kosmosondiloj Viking 1 kaj 2 sed la rezulto de tiuj eksperimentoj estis aŭ negativa aŭ ne-konkludiga. Estontaj misioj al Marso, inkluzive de homaj misioj, eble trovos evidentecon de pasinta aŭ nuna vivo, aŭ klare provos la ne-ekziston de la vivo sur Marso.

La alia estas sub la surfaco de lunoj kiel EŭropoEncelado. En tiaj lunoj estas maroj da akvo. Verŝajne, ili havas varmajn akvofontojn kiel en la maroj de la Tero, kaj tio estas unu el la eblaj fontoj de la ekesto de la vivo. Estas ideoj pri misioj por sendi kosmosondilojn por esplori la marojn sub la surfaco de tiaj lunoj.

Se tiaj estontaj misioj trovus evidentecon de la vivo, kiu estas ne-rilata al la vivo de la Tero, tio estus forta evidenteco ke abiogenezo okazas ofte en la universo. Kaj la homaro finfine havus respondon al unu el niaj plej gravaj demandoj.

Se tiaj misioj trovus nenion, tio estus ankaŭ interesa. Tio povus signifi, ke la vivo estas tre malofta en la universo. Mi skribis afiŝon pri la hipotezo de la tero rara kaj laŭ ĝi, la precizaj kondiĉoj sur la Tero estas kaj tre maloftaj kaj necesaj por la vivo ekesti.

La demando pri la ekesto de la vivo estas unu el la plej malnovaj demandoj en scienco kaj filozofio. De la plej antikvaj homoj ĝis nun, la homaro scivolis pri tio. Sed mirinde, homoj vivantaj hodiaŭ eble vivos por finfine vidi la rezultojn.

Ekstertera invado

Estas kutima tago, eble ĵus antaŭ nacia tago. Homoj preparas sin por laboro. Aŭtoj eniras la ŝoseon. La bruoj de civilizacio komenciĝas ĉie. Kiam subite, ili alvenas. Grandaj ŝipoj plenigas la ĉielon super la urbo. Ili iris trans la spaco inter la steloj kaj ili venis por preni nian mondon. Estas invado de eksterteruloj! Unu el la ŝipoj ŝarĝas sian laseran armilon, pafonte la fortan lumon al la konstruaĵoj por ilin detrui.

Hodiaŭ estos la fina tago por la homaro.


Ni ĉiuj vidis ĉi tiun rakonton en multaj filmoj, libroj, televidaĵoj, ktp. La ideo de ekstertera invado estas ofta en fikcio. Tamen, tio verŝajne neniam okazos.

Mi ne diras tion ĉar mi kredas, ke eksterteruloj ne ekzistas. Mi diras tion ĉar eksterteruloj verŝajne havas nenian kialon por tiel invadi Teron. Ĉar interstela kosmoŝipo estas tiom forta kompare de la tuta armilaro de la homaro, se eksterteruloj volas mortigi nin, ili povas fari tion multe pli facile.

La forto de interstela kosmoŝipo estas preskaŭ nekomprenebla. Por vojaĝi rapide tra la kosmo, oni bezonas tiom da energio. Eĉ tre malrapida interstela kosmoŝipo, vojaĝante je 5% de la lumrapido, moviĝas po pli ol 50 milionoj da kilometroj hore. Neniuj eksterteruloj surteriĝus por invadi ĉar anstataŭ tio, la eksterteruloj forĵetus ion el la ŝipo antaŭ ol ili malrapidigas ĝin. La forto de la kolizio kun Tero estus kiel asteroido el nukleaj bomboj.

Fakte, se eksterteruloj eniras la ĉielon, ni estas tre bonŝanca. Tio verŝajne signifus, ke ili ne volus mortigi nin. Almenaŭ, ili ne volus tuj mortigi nin.

Se oni ne volas mortigi la homaron, kial invadi Teron?

Eble, ili deziras rimedojn. Tero estas plene je metaloj kaj aliaj rimedoj. Tamen, Tero estas terura loko por akiri rimedojn kompare de aliaj fontoj en la kosmo. La gravito de Tero estas tre forta. Tiel rimedoj en asteroido estas multe pli facile minitaj por preni. Eksterteruloj prenus rimedojn el tiaj fontoj antaŭ ol ili irus al Tero.

La sola kialo por invadi specife planedon estas por akiri ion unikan de tiu planedo. Ĉiu konata planedo estas el kutimaj kemiaj elementoj. Tero havas nur unu kvaliton unikan, la vivon. En la kazo de Tero, io unika estus ia vivo aŭ io farita de vivo.

Jes, mi diras, ke eksterteruloj invadus Teron por ŝteli konkon ol ŝteli oron.

Tiukaze, eĉ invado ŝajnas nenecesa. La tuto de homa scio estas facile havebla per la interreto. Ni havas ekzemplojn de preskaŭ ĉiu specio en bestoĝardenoj. La gravaj verkoj de homoj troviĝas en la muzeoj. La homaro povus akiri ion ajn por la eksterteruloj kaj la homaro certe donus ion ajn al la eksterteruloj por savi sin.

Denove, interstela kosmoŝipo estas tiom forta, ke la homaro havas nenian ajn ŝancon por ĉesigi la eksterterulojn. Ni certe ne kripligus la ĉefan kosmoŝipon pere de komputviruso.

Tamen, tia verŝajne ne necesos. Ekstertera invado ne okazos. Se eksterteruloj volus mortigi nin, ni estus mortintaj antaŭ ol ni komprenus la okazaĵon.

Ial, tio ne estas pli komforta ideo.

Hipotezo de la bestoĝardeno

Mi skribas ofte pri la Fermi-paradokso, la demando pri kie estas eksterteruloj se la universo estas tiom malnova kaj vasta. Populara solvo de la Fermi-paradokso estas la hipotezo de la bestoĝardeno.

Laŭ tiu hipotezo, ni ne vidas pruvon pri aliaj civilizacioj ĉar ili baras nin de tio. Ili kaŝas la pruvon kaj neniam kontaktas nin ĉar ni estas kiel bestoj en bestoĝardeno. Ili volas ke ni evoluu plej nature sen la influo de aliaj eksterteraj civilizacioj ĝis kiam ni atingas ian nivelon de teknologio aŭ kulturo. Post tio, ni aliĝos al la interstela komunumo kiel egaluloj.

La plej konata formo de tiu solvo troviĝas en Star Trek. En Star Trek, la Unuiĝinta Federacio de Planedoj havas regulon pri civilizacioj kiuj ne povas vojaĝi pli rapide ol lumo. Anoj de la Federacio nepre ne rajtas kontakti aŭ influi tiajn civilizaciojn pro ajna kialo. Tiu regulo estas la Ĉefa Direktivo (angle Prime Directive) kaj ĝi estas pli grava ol ajna alia regulo.

Tiu ideo havas iom da senco. Se inteligenta vivo ne estas tiom ofta en la universo, la homaro estus kiel endanĝerigata specio. Kion homoj faras pri tiaj bestoj? Ni gardas ilin en bestoĝardenoj por ilin savi kontraŭ neniiĝo.

Kaj kiel niaj bestoĝardenoj, kiuj havas falsan medion por la bestoj, la bestoĝardeno por la homaro verŝajne funkcius same. Eble la steloj estas kovritaj per Dajsonstrukuroj kaj pruvo pri eksterteruloj estas ĉie, sed ni vidas falsan ĉielon montratan al ni de tiuj eksterteruloj.

Tamen, la hipotezo havas la problemon pri ne-ekskluziveco. Fakte, mi menciis la Ĉefan Direktivon de Star Trek en mia afiŝo pri tiu koncepto kiel ekzemplon. Ĉu vere ĉiuj eksterteraj civilizacioj sekvus tian regulon? Ĉu ĉiuj anoj de tiuj civilizacioj neniam rompus la regulon?

Se nur unu komsoŝipo volus montri sin al la homaro, la iluzio de la bestoĝardeno rompiĝus.

Ĉu homaro detruos sin?

Hieraŭ mi skribis afiŝon pri ĉu homaro detruiĝos de ia natura katastrofo. Ebla solvo de la Fermi-paradokso estas tio, ke ĉiu civilizacio detruiĝas de io antaŭ ol ĝi povas kolonii la galaksion. Kvankam naturaj katastrofoj estas eblaj minacoj por homaro nuntempe, ili fariĝas malpli minacaj iom post iom ĉar homaro havas pli da defendiloj kontraŭ ili.

La malo okazas pri homaj minacoj. Teknologio portas pli kaj pli da danĝeroj jaron post jaro. Ŝajnas ke ĉiu nova tekniko ja solvas problemon sed ofte portas ankaŭ siajn proprajn problemojn.

Ofta ekzemplo estas nuklea energio. Ĝi estas forta rimedo por fari elektron sed la sama tekniko estas ankaŭ forta mortigilo. Nukleaj bomboj estas ebla granda filtrilo. Eble ĉiu civilizacio malkovras tiun teknikon antaŭ ol ĝi sendas kosmoŝipojn al aliaj steloj kaj ĉiufoje la civilizacio detruas sin per tiaj armiloj.

En la estonteco, homaro kreos teknikojn egale danĝerajn.

Biotekniko malkovras metodojn por modifi genetikajn informojn. Tio povus sanigi homojn per bakterioj faritaj por helpi la imunan sistemon. Aŭ malbonaj homoj povus fari bakteriojn aŭ virusojn fortaj armiloj. Tiaj mikroboj povus esti multe pli fortaj ol naturaj mikroboj kaj tiel tute neniigi homaron. Samkiel nukleaj bomboj, se ĉiu civilizacio malkovras tiun teknikon, eble ĝi detruas ĉiujn.

Alia granda minaco de malgranda tekniko temas pri nanoteknologio. Tiaj ege malgrandaj robotoj povus movi kaj modifi tre etajn partojn de objektoj aŭ eĉ solajn molekulojn. Se tiaj robotoj povus fari kopiojn de si, ili povus uzi preskaŭ ĉiuj objektoj por tio. Se homoj malzorgeme, aŭ malboncele, farus nanorobotojn, ili povus duobliĝi denove kaj denove, manĝante ĉion en la mondo ĝis la tuta mondo estas amaso de la robotoj. Eble ĉiu mondo de inteligentaj eksterteruloj estas el nanorobotoj kaj ili ĉiuj pereis per siaj propraj inventaĵoj.

Tio ne estas la sola ebla maŝina minaco kontraŭ homaro. Artefarita inteligenteco estas ofta proponita filtrilo. Tamen, kvankam kaj ĝi ja povus detrui homaron, ĝi ne vere solvus la Fermi-paradokson. Ĝi estas sendube minaco kontraŭ homaro, sed poste, la maŝinoj fariĝas nova civilizacio. Se ĉiu viva civilizacio detruiĝas de artefarita inteligenteco, ni devus vidi la maŝinajn civilizaciojn kiuj kolonias la galaksion anstataŭ siaj kreintoj.

Tiuj ideoj estas nur kelkaj eblaj teknikoj per kiuj homaro povus detrui sin. Kaj homaro certe inventos novajn, kiujn mi ne povas imagi. Teknologio ĉiam marŝas antaŭen. Scienco ĉiam malkovras aferojn. Homaro fariĝas pli kaj pli forta. Sed tiu forto ne havas celon.

Oni povas uzi forton por bono aŭ malbono. Espereble, ni estos sufiĉe saĝaj kaj evitos tiajn problemojn en nia estonteco.