Jino kaj jango

Ĉiu finoto havis komencon. Sen komenco ne estas fino.

La koncepto de jino kaj jango estas tre malnova. La komenco de tiu ideo estis forgesita de la homaro sed ĝi restas grava ideo en kelkaj kulturoj, filozofioj kaj religioj. Ekzemple, en taoismo, la ideo kaj ĝia simbolo estas tre gravaj.

La baza ideo estas kaj simpla kaj malsimpla, kaj profunda kaj malprofunda. Tio mem estas iom poezia. Mi povas klarigi ĝin rapide sed eĉ per miliono da vortoj mi forgesus ion gravan.

La partoj nigra kaj blanka de la simbolo, nomita la tajĝituo aŭ tajĝi-figuro, havas siajn proprajn signifojn. Jino signifas ion en la ombro. Jango signifas ion en la suno. Jino estas la luno, la tero, la ina, la pasiva. Jango estas la suno, la ĉielo, la vira, la aktiva.

Same kiel la ideo pri la prefikso “mal-” en Esperanto, neniu el tiuj ideoj estas pli bona aŭ pli natura. Ili estas nur maloj kaj ambaŭ estas bezonataj.

Ĉiu malo bezonas sian propran malon. Sen lumo, ne estas mallumo. Sen mallumo ne estas lumo. Sen varmo, ne estas malvarmo. Sen malvarmo, ne estas varmo. Sen ĥaoso, ne estas ordo. Sen ordo, ne estas ĥaoso. Kaj tiel plu.

Kaj la mondo, la naturo ĉiam ŝanĝiĝas. Nenio estas eterna. Io luma fariĝas malluma. Io ferma fariĝas malferma. Jino fariĝas jango. Jango fariĝas jino.

Ĉiu komencito havos finon. Sen fino ne estas komenco.

Kial mi fariĝis kristano

Bonan Kristnaskon! Hodiaŭ homoj festas miraklon. Antaŭ proksimume 2.000 jaroj, io ŝajne neebla okazis. Dio fariĝis homo.

Tiu ideo estas tre forta ĉar Dio estas la plej bona sed homoj estas malbonaj. Io pura fariĝis io malpura kaj io forta fariĝis io malforta kaj io bona fariĝis io malbona sed la malpureco kaj malforteco kaj malboneco ne koruptis Lin. Anstataŭ tio, Li purigis kaj fortigis kaj bonigis ĉion.

“Kaj la Vorto fariĝis karno kaj loĝis inter ni, kaj ni vidis lian gloron, gloron kvazaŭ de la solenaskita de la Patro, plena de graco kaj vero”
-Johano 1:14 ESP

En mia pasinteco, mi estis tre malpura, malforta kaj malbona. Mi kredis je teruraj ideoj, kiuj facile gvidis min al teruraj pensoj kaj ja pli teruraj ideoj. Eble la plej malbona ideo estis la eŭgeniko. Mi kredis, ke malbonaj, sentaŭgaj homoj ne rajtus naski gefilojn ĉar ili malhelpus la homaron. Fakte, mi kredis, ke la homaro bezonus uzi la scion pri la evoluismo por plibonigi sin kaj alie, la homaro estus malvirta ĉar estontaj naskotaj homoj suferus ne-necese pro la difektoj kiujn ili havus sen la eŭgeniko.

Mi ne vidis la problemojn en tiuj ideoj ĉar mi ne kredis je Dio. Se homoj estas nur bestoj kaj nenio alia pli grava, kial ne bredi ilin kiel bestojn? Mi ne komprenis tion, ke homo havas ne-eviteblan dignon ĉar homo estas laŭ la bildo de Dio.

Kaj Dio kreis la homon laŭ Sia bildo, laŭ la bildo de Dio Li kreis lin; en formo de viro kaj virino Li kreis ilin. – Genezo 1:27 ESP

Kiel mi eskapis tian vivon?

Per Tiu, Kiu donis al mi la vivon. Per Tiu, Kiu vivis vivon senpeke por montri al mi kaj la tuta mondo pli bonan vojon.

En mia vivo, mi estas malbonulo. Mi pekas kaj eraras multe. Mi vundas aliulojn per vortoj kaj agoj. Fakte, mi vundas per manko da vortoj kaj da agoj. Mi forgesas la gravajn aferojn sed memoras la malgravajn pekojn kontraŭ mi.

Kaj mi restus tiel en la mondo ĉar homoj instruas min agi tiel. Ili estas same vundemaj kaj forgesemaj kiel mi. Kaj ĝis hodiaŭ, mi aŭdas terurajn konsilojn de homoj en mia vivo. Konsilojn, kiuj same ne vidas la diecon en aliaj homoj. Konsilojn, kiuj estas tiom for de la ideoj de Dio kaj de la bono.

Ĉion ajn do, kion vi deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaŭ faru al ili; ĉar ĉi tio estas la leĝo kaj la profetoj.
– Mateo 7:12 ESP

Tamen, per Kristo, mi havas alian vojon.

Kristanismo ĉiutage donas la eblon fariĝi nova. La pekoj ne plu premas min. Mi tiel rajtas vivi kaj per tiu vivo, mi rajtas helpi aliulojn. Mi rajtas celi unue amon kaj virton.

Mi amas rigardi diversajn ideojn kaj konceptojn. Mi amas aŭdi ion el diversaj vidpunktoj. Sed mi estas nur homo kaj tial mi eraras multe. Sen io pura kaj forta kaj bona por mi rigardi ĉiutage, kio gvidas min bonen, mi sendube falus denove en ĉiajn pekojn kaj terurajn ideojn.

“Kaj ne konformiĝu al ĉi tiu mondo; sed aliformiĝu per renovigado de via menso, por ke vi provu, kio estas la bona kaj aprobinda kaj perfekta volo de Dio.”
– Romanoj 12:2 ESP

Ĉu oni devus kredigi Patron Kristnaskon al infanoj?

Hodiaŭ estas la tago antaŭ Kristnasko. Infanoj dormos ĉi-nokte pensante pri siaj morgaŭaj donacoj kaj multaj kredas, ke unu viro disigas donacojn al ili ĉiujare.

La mito de Patro Kristnasko estas tre ofta kaj komuna. La gepatroj diras tiun miton al siaj infanoj. La mito estas grava parto de la festotago. Sed ĉu ĝi estas bona mito? Mi kredas, ke la mito donas pli da avantaĝoj ol malavantaĝoj.

Ĝi instruas kritikan pensadon. Mi memoras, kiel mi rezonis kiel malkovri la veron pri Patro Kristnasko. Mi petis ion de li, ion pli malgrandan ol kutimajn petojn, sed mi ne diris tion al la gepatroj. Mi rezonis, ke se la donaco ne alvenus Kristnaskon, la plej verŝajna kialo estus, ke li ne ekzistas.

Ĝi instruas la valoron de donacemo. Donacemo ne estas okulfrapa virto. Kial fordoni kion oni povas havi? Kompreneble, ĉiuj ŝatas ricevi donacojn sed kiajn avantaĝojn trovas la donacanto? Per Patro Kristnasko, oni havas ekzemplon de tre donema homo kaj tio instruas nin pri la avantaĝo de donacemo. Kiu estas pli amata de infanoj ol Patro Kristnasko? Donacemo faras onin en bonan homon kiun aliuloj ŝatas.

Ĝi instruas la ĝojon de infanceo. Tiu avantaĝo bezonas jaron sed mi sentas ĝin pli forte jaron post jaro. Estas malfacile memori la infanecon. La mondo estis nova kaj interesa kaj mistera. Kiam oni lernas pli, oni facile forgesas tian mondon de infaneco. Oni forgesas la tempon, kiam oni sciis malpli, kredis sensencaĵojn, estis spertinta malpli. Oni memoras la kredon je Patro Kristnasko kaj tiel havas memoraĵon pri la infaneco troveblan en io simpla. Malmultaj aferoj memorigas min pri la infaneco kiel la mito de Patro Kristnasko. Mi kredas, ke mi iam fariĝos patro kaj mi volos simpation pri la infano. La mito de Patro Kristnasko helpos min tiel.

Kaj kiu povas diri, ke ne estas Patro Kristnasko?

La redaktoro Francis Chruch verkis artikolon en 1897 pri la demando ĉu estas Patro Kristnasko. Ĝi estas respondo al infano nomita Virginia O’Hanlon. La artikolo estas unu el la plej famaj anglaj artikoloj. En ĝi, li skribis:

“Jes, Virginia, estas Patro Kristnasko. Li ekzistas tiel certe kiel la amo kaj donacemo kaj sindono ekzistas, kaj vi scias ke ili abundas kaj donas al la vivo la plej altan belon kaj ĝojon. Ve! kiom malbona estus la mondo se ne estus Patro Kristnasko. Estus same malbone kiel se estus neniuj Virginiaj. Tiukaze estus nek infana kredo nek poezio nek amo fari la ekziston tolerebla. Oni havus nenian ĝojon krom per la sensoj kaj vido. La eterna lumo, per kiu la infaneco plenigas la mondon, estingiĝus.”

Feliĉan Kristnaskon al vi ĉiuj kaj al ĉiuj bonan nokton!

Tiel oni uzu la filozofion

Epikteto estis stoikisto. Mi citis lin kelkfoje en miaj afiŝoj pri tiu skolo de filozofio.

Mi jam skribis pri kial mi ŝatas stoikismon sed alia bona demando estas tio, kiel tiu filozofio helpas min? Kiel la filozofio helpas en la vivo?

Tio dependas de kiel oni uzas ĝin.

Jen citaĵo de Epikteto, kiun mi tradukis en Esperanton:

La unua kaj plej grava kampo de la filozofio estas la apliko de principoj kiel “Ne mensongu.” Sekve venas la pruvoj, kiel kial oni devus ne mensogi. La tria kampo subtenas kaj klarigas la pruvojn per demandoj, ekzemple, “Kiel ĉi tio pruvas ĝin? Precize kio estas pruvo? Kio estas logika inferenco? Kio estas kontraŭdiro? Kio estas la vero? Kio estas la malvero?” Do, la tria kampo necesas pro la dua kaj la dua pro la unua. Sed la plej grava, kio devus okupi la plejmulton de la tempo, estas la unua. Sed oni faras precize la malon. Oni estas okupata de la tria kampo kaj donas al tio ĉiom el la atento, tute preterpasante la unuan. La rezulto estas, ke oni mensogas sed havas nenian malfacilaĵon pruvante kial oni devus ne mensogi.

Se oni neniam aplikas tion, kion oni lernas de la filozofio, kial oni lernas tion? Kvankam mi ja ĝuas lerni la teorion, la praktiko estas eĉ pli grava. Mi studas la filozofion ĉar mi volas kompreni kion fari kaj kiel agi en diversaj cirkonstancoj.

Ekzemple, stoikismo instruas min pri kial oni ne bezonas tiom pro la virto de modereco. Tial, mi pensas alie pri mia vivo. Mi demandas al mi mem ĉu mi bezonas kion mi volas havi. Tiel, espereble, miaj decidoj estos pli saĝaj ĉar mi pensos pli bone kaj pli profunde.

Kaj tio estas nur unu ekzemplo. La pensoj kiujn mi havas pro filozofio estas kaj diversaj kaj ampleksaj sed ilia valoro troviĝas ĉefe en la apliko.

Sen apliko, la filozofio donas malmulte al la vivo. Per apliko, la filozofio ŝanĝas ĉion.

Ĉu motivo estas tiom grava?

Ĉi-semajne, mi uzas Duolingo-n por studi la francan pli ofte ol kutime. Tamen, mi ne faras tion ĉar mi havas pli da motivo pri la franca mem. Mi faras tion ĉar ial mi interesiĝis pri la rangosistemo kaj mi volas venki la ametistan rangon. Tio ne tiom interesiĝis min lastamonate; mia deziro ŝanĝiĝis.

Tio iom maltrankviligis min. Ĉu mi ne sufiĉe koncentrus la atenton al la lingvolernado pro spertopoentoj? Se mi ne studas la francan pro la franca mem sed pro la rangosistemo, ĉu tio malhelpus la studadon?

Mi kredas, ke ne. Pro la deziro, mi legas kaj aŭskultas pli da rakontoj en la franca kaj mi faras pli da lecionoj. Eble mi ne koncentras la atenton tiom, kiom antaŭe, sed mi komprenas kion mi legas, do tio ja estas komprenebla enigaĵo.

Pri multaj decidoj, la motivo estas tre grava. Tamen, mi devas uzi la francan pli ofte por atingi pli altan nivelon. Tiukaze, kvankam la motivo ne celas tiun rezulton, ĝi akordas la alian celon.

Antikvaj eksterteruloj

En miaj afiŝoj pri la Fermi-paradokso, mi priskribas multajn eblajn solvojn de la paradokso. Mallonge priskribite, la Fermi-paradokso temas pri manko de evidenteco pri inteligenta ekstertera vivo malgraŭ la fakto, ke la universo estas tre vasta kaj malnova. La solvo de la hodiaŭa afiŝo estas eble la plej polemika solvo el ĉiuj. La ideo estas, ke eksterteruloj vizitis la homaron en la fora pasinteco, kaj antikvaj homoj kaj civilizacioj miskomprenis ilin, pensante ke la eksterteruloj estis dioj aŭ simile.

Erich von Däniken popularigis la koncepton en 1968 per sia libro “Ĉaroj de la dioj? Ne-solvitaj misteroj de la pasinteco.” (angle Chariots of the Gods? Unsolved Mysteries of the Past, germane Erinnerungen an die Zukunft: Ungelöste Rätsel der Vergangenheit) La libro enhavas bildojn de tiel nomata eviden

Unu el la plej famaj pecoj de evidenteco en tiu libro estas la nazka-linioj. Ili estas tre malnovaj kaj grandaj desegnoj en Peruo kaj la celo, kial homoj kreis ilin, restas ne-konata. Oni rimarkas, ke homoj sur la tero ne povas vidi la rezulton de tiu laboro. Do, laŭ la hipotezo, homoj ne kreis ilin por homoj sur la tero, sed por tiuj en la ĉielo, kiuj povis vidi ilin, la eksterteruloj.

Nazka-linioj

Tamen, estas multaj eblaj kialoj krei tiajn desegnojn. Se tiuj homoj kredis je iaj dioj aŭ ke homoj post morto troviĝas en la ĉielo aŭ kun la steloj, ili eble kreis ilin por tiuj. Fakte, ili eble kreis ilin sen tia kialo, kaj simple faris tiel ĉar ili ŝatis la ideon krei grandegajn bildojn, tiom grandajn ke neniu povas vidi la tutan. La homa imago ne limigas al tio kion oni povas vidi.

Kelkaj homoj, kiuj kredas la hipotezon pri antikvaj eksterteruloj, asertas, ke grandaj konstruaĵoj kiel la Piramidoj de Gizo kaj Stonehenge estas tro malfacile konstruitaj de antikvaj homoj, do devas esti, ke eksterteruloj helpis ilin.

Tio ignoras evidentecon de historio pri kiel homoj ja konstruis tiajn konstruaĵojn kaj ankaŭ bazajn principojn de filozofio kaj scienco, kiel la razilon de Ockham. Kaj, ankaŭ grave, tio iel insultas la praulojn kaj iliajn faraĵojn. Tial, la hipotezo estas tre polemika.

La sola alia ideo, kiu estas kompare polemika, estas ke eksterteruloj estas kaŝataj inter ni nuntempe. Kiel mi skribis en la afiŝo pri tiu ideo, la problemo ne estas, ke eksterteruloj ne vizitus nin. Se ili kapablus vojaĝi inter la steloj, iom el ili vizitus certe la Teron por esplori ĝin, ĉar ni ja interesus ilin. La problemo troviĝas ĉar ne estas bona evidenteco malgraŭ la fakto, ke la evidenteco ŝajnas facile trovebla.

Kaj ĉi tiu hipotezo ne forigas tiun problemon. Kial okulfrapa evidenteco pri forta teknologio ne troviĝas de arkeologio? Kaj post ĉio, oni devas demandi, kie nun estas la eksterteruloj? Se ili vizitis kaj helpis la homaron en la fora pasinteco, kial ili ne plu vizitas kaj helpas la homaron?

Mi ne akceptas la hipotezon pri antikvaj eksterteruloj. Bona evidenteco mankas al ĝi kaj ĝi ŝajne donas pli da demandoj ol respondojn. Sed kiel pri la hipotezo pri nuntempaj eksterteruloj, mi tre ŝatas la sciencfikciajn rakontojn pri la koncepto. Ekzemple, ĉu ankaŭ vi ŝatas Stargate-on?

Ne malsukcesu vidi la arbaron

Antaŭ du tagoj, mi plendis pri problemoj rilate al mia laboro. Mi finis tiun afiŝon per rimarko pri mia vivo entuta, ke mi havas kion mi bezonas kaj tiel mi estas dankema malgraŭ la problemoj.

Kial mi sentas min tiel se mia vivo enhavas problemojn?

Estas esprimo en la angla, “Ne malsukcesu vidi la arbaron pro la arboj.” (angle, Don’t miss the forest for the trees.) Tio signifas, ke oni devas vidi ĉion en situacio, ne nur partojn. Mia vivo estas pli ol mia laboro. Mi devas ne forgesi la bonajn partojn pro la malbonaj.

Morgaŭ estos Dankotago en Usono. Ofta okazo de tiu festo estas, ke ĉiu homo ĉe la tablo diras unu aferon pri kio tiu estas dankema. En iuj jaroj, estis malfacile por mi trovi ion. Ĉi-jare, mi volas festi Dankotagon kun dankema koro.

La vivo havas problemojn, mi ne estas perfekta, sed la arbaro estas entute bela, eĉ se kelkaj arboj aspektas malbonaj.