Malsukceso kun teleskopo

Tre frue en mateno lastan semajnon mi iris el la domo kun mia teleskopo por observi la ĉielon. Mi volis vidi kometon kiu estas videbla per teleskopo aŭ binoklo ĵus antaŭ la alveno de la suno en la mateno. Mi alvenis iom frue antaŭ ĝi estis videbla por relerni uzi la teleskopon. Tio estis la unua fojo kiam mi uzis la teleskopon antaŭ multaj monatoj. Nuboj preskaŭ ĉiam kovris la ĉielon en la antaŭaj monatoj kiam mi havis sufiĉe da libra tempo. Tiun matenon la ĉielo estis tute klara.

Je la komenco, mi observis kelkajn planedojn. Mi faris tion pro du kialoj. Unue, ĉar tio helpis min relerni. Due, ĉar mi tre ŝatas rigardi planedojn. Mi rigardis Marson, kiu estis bedaŭrinde tro for el Tero por ke mi povis bone vidi ĝin. Post tio, mi trovis Jupiteron. Ĝi estis tre brila kaj mi vidis ankaŭ unu el ĝiaj lunoj. Sed mi rigardis Saturnon kiel la lastan.

Antaŭ ĉiuj, mi plej ŝatas observi Saturnon. Tiu planedo estas sendube la plej bela. La ringoj estas tiom mirindaj. Rigardante ilin, mia spirado haltis. Mi neniam laciĝos de troa rigardo de Saturno.

Estis bone, ke mi rigardis la planedojn. Alie, mia tempo sub la steloj estis tuta malsukceso. Mi ja trovis la lokon en la ĉielo kie ŝajne troviĝis la kometo. Tamen, mi ne vidis ĝin. Eble mi ne observis la ĝustan lokon aŭ eble mia teleskopo ne estas sufiĉe forta. Kio ajn estis la kaŭzo, mi serĉis tiun parton de la ĉielo dum preskaŭ horo sen sukceso.

La ĉielo estis plene je nuboj la lastan semajnon kaj la prognozo de la vetero restas tiel pri la baldaŭa estonteco. Post kelkaj tagoj, la kometo moviĝos al la alia flanko de Suno kaj ĝi fariĝos videbla en la vespera ĉielo anstataŭ la matena. Eble la vetero fariĝos pli bona kaj mi provos denove. Se mi denove malsukcesos pri la kometo, mi povos almenaŭ rigardi Saturnon je la 20a de julio kiam ĝi estas je opozicio. Espereble la nubo foriĝos antaŭ tiam…

La lastaj homoj

Mi lastatempe verkis sciencfikcian rakonton en la angla. La rakonto okazas en la tre fora estonteco, dekmil seksdecilionoj da jaroj (10100) en la estonteco, alinome guglo da jaroj. Je tiu tempo, ĉiu stelo estas antaŭlonge morta kaj la homaro troviĝas nur en komputilo ĉirkaŭ la lasta nigra truo.

Se la homaro troviĝos inter la steloj, la homaro vivos almenaŭ bilionojn da jaroj. La lastaj steloj mortos post proksimume cent bilionoj da jaroj (1014). Post tio, la solaj fontoj de energio en la tuta universo estos nigraj truoj.

Nigraj truoj ne estas eternaj. Ili elvaporiĝas pro Hawking-radiado. Almenaŭ, ili elvorporiĝos.

Je nia epoko, la kosma fona radiado kaj la lumo el steloj estas pli forta ol la Hawking-radiado el ĉiu nigra truo, do ili gajnas pli da energio ol ili perdas. Sed en la fora estonteco, la kosma fona radiado fariĝos multe malpli forta. Tiam, nigraj truoj donos pli da energio ol ili prenos. Tamen, tiu energio ne estos sufiĉa por subteni homojn.

La sola tipo de vivo, kiu estos ebla, estos elektra, sur komputilo. Komputado fariĝas pli efika je malgrandaj temperaturoj kaj komputiloj ne bezonas senhaltan energion kiel vivuloj. Tiel, komputilo povos uzi la maloftan malgrandan energion de nigraj truoj por komputi.

Se la homaro trovus metodon meti menson en komputilon, tiaj personoj povus vivi en komputilo je tiu estonta epoko.

Tia vivo estus tre malrapida laŭ nia tempo ĉar la kvanto da energio estos tre malgranda. En la simulado, eble pasus subjekta tempo po sekundo je ĉiu miliono da jaroj laŭ la objekta universo.

Tamen, eĉ tiel, tiuj je tiu epoko spertus pli da tempo ol en la tuta epoko de la steloj ĉar la tuta kvanto da tempo estos tiom. Se ĉiu sekundo postulus milionon da jaroj, la simulado daŭrus proksimume cent kvatuordecilionojn da jaroj (1086) laŭ tiuj en la simulado.

Sed tiom da tempo ne estas eterna. Post longa tempo, ankaŭ la nigra truo mortos pro la elvaporiĝo. Tiam, eĉ simulaj homoj ne plu estos eblaj.

Tial mi verkis la rakonton. Ĉar mi scivolas pri tiuj eblaj lastaj homoj je la fino de tempo. Kion ili pensos pri la universo kaj la vivo? Ĉu ili feliĉos pro siaj longaj vivoj? Ĉu ili timos pro la baldaŭa morto? Ĉu ili sopiros la ne pluan universon?

Nenio en la universo estas eterna, inkluzive la universo mem.

La estonteco estos mirinda

Hodiaŭ mi renkontis amikon por kunparoli pri mia rakonto kiun mi verkas por konkurso. La okazoj en la rakonto okazas en la ege fora estonteco post kiam ĉiuj steloj ne plu brilos. La ĉefrolulo forte sopiras la pasintecon ĉar la universo baldaŭ finiĝos.

Mi pripensis tion kio estos sopirita pri la homaro kaj tio pensigis min pri la estonteco de la homaro. Mi ne povas bone prognozi la estontecon sed mi provas diveni ion.

Farante tion, mi vidas estontecon kun homaro tra la steloj. Mi vidas homojn, kiuj loĝos en rotaciantaj habitatoj kiel partoj de Dajsonstrukturo, kosmoŝipojn, kiuj vojaĝos al foraj planedoj en foraj stelsistemoj, kaj laser-vojojn, kiuj puŝos tiujn ŝipojn per lumveloj.

Eble mi imagas tion vane. Ofte, divenadoj pri teknologio en la estonteco estas ege malĝustaj. La ideoj estas interesaj sed mi havas nenian pruvon pri ilia estonta ekzisto. Sed ili estas amuzaj kaj ili verŝajne pentros bonan bildon por la sciencfikcia rakonto.

Ĉu kolonii Venuson aŭ Marson estus pli bone?

Ĉi-semajne, NASA anoncis ke ĝi kreis novajn kosmovestojn por venontaj misioj al la Luno. La misioj al la Luno celas prepari la administracion por misio al Marso.

Misio al Marso estas ofta en sciencfikcio kaj multaj homoj atendas la tagon kiam homoj marŝos sur la surfaco de la ruĝa planedo. Aliaj homoj esperas ke la homaro iam kolonios Marson. Sed ĉu Marso estas la plej bona planedo por kolonii?

Kompare de la Tero, Marso iel ŝajnas esti la plej simila planedo. Ĝia tago daŭras 24,6 horoj, preskaŭ perfekte, kaj ĝia surfaco havas temperaturojn de -46°C. Tio estas tre malvarma sed tia temperaturo iam okazas sur la Tero. Sed ĝi ne estas perfekta.

Ĝia orbito estas la plej malbona por sendi rakedojn al ĝi. Estas ŝanco por tion fari nur po unufoje por 2,1 jaroj. Kaj la planedo estas tre malgranda. La gravito ĉe la surfaco estas nur 38% de sur la Tero. Tio povus esti grava problemo ĉar homoj bezonas graviton por esti sanaj. Ni ne jam scias ĉu la gravito de Marso estas sufiĉa por kontraŭi la malbonajn sanajn efikojn de malgranda gravito. Finfine, la aero estas tre maldensa. Homoj sur la surfaco de Marso bezonos tutan kosmoveston kiel en la kosmo mem.

Ĉu estas alternativo? Jes. La plej proksima planedo de la Tero estas Venuso. Ĝi estas ankaŭ la plej simila laŭ grandeco kaj gravito. Ĝia gravito estas 91% de la Tero. Kaj oni povas sendi rakedon po unufoje por 1,6 jaroj. Tamen, la problemoj pri Venuso ŝajnas multe pli malbonaj ol la avantaĝoj.

La temperaturo ĉe la surfaco estas 462°C. Tio estas eĉ pli varma ol forno. Kaj la aero estas ege densa, 91 atmosferoj. Nenio povas travivi la surfacon de Venuso. Do, la ideo pri kolonii ĝin ŝajnas stulta, ĉu ne?

Certe ne.

En la atmosfero de Venuso estas punkto kie kaj la denso kaj la temperaturo samtempe fariĝas kiel sur la Tero. Se homoj loĝus en aerŝipoj tie, ili povus facile travivi. Ekster la aerŝipo, homoj ne eĉ bezonus tutan kosmoveston sed nur veston kaj aparaton por kontraŭi la toksan aeron. Se homoj kreus tian aerŝipon, Venuso eble ŝajnus pli bona loko ol Marso.

Entute, kaj Marso kaj Venuso estos malfacile koloniitaj lokaj. Ili facile mortigus iun ajn vivaĵon sen multe da teknologio. Sed ĉiu havas siajn proprajn avantaĝojn kaj malavantaĝojn. La plej bona elekto inter la du ne estas senduba. Pro tio, mi proponas ĉi tiun solvon:

Ni koloniu ambaŭ.

La kosmo estas grandega

En la vortoj de Douglas Adams, “La kosmo estas granda. Ege granda. Oni vere ne kredus kiom vaste, gigante, nekompreneble granda estas ĝi.”

Bildigita supre estas la nebulozo de Oriono. Ĝi estas tre bela sed apenaŭ videbla en la nokta ĉielo. Sed vere, ĝi estas 12 lumjarojn larĝa. Tio estas 113.000.000.000.000 kilometrojn.

Kial ĝi aspektas tiom malgranda se ĝi estas vere grandega? Ĉar ĝi estas 1.350 lumjarojn for. Tio estas tre for, sed kompare de la tuta kosmo, la nebulozo de Oriono ŝajnas esti apud nia sunsistemo.

Mi notis la bildon de la Kampo Ultra-Profunda de Hubble en frua blogafiŝo. La galaksioj en tiu bildo estas el la plej foraj objektoj en la universo.

La videbla universo entute estas 93 miliardojn da lumjaroj larĝa. La distanco inter nia stelo kaj la nebulozo de Oriono, 1.350 lumjaroj estas nur 0,000001% el la distanco inter unu flanko de la videbla universo ĝis la alia.

Io apenaŭ videbla estas tiom proksime al ni kompare de la kosmo ĉar verdire, la kosmo estas pli grandega ol kompreneble. Kaj iam, mi apenaŭ kredas kiom granda estas ĝi.

Kial iri kosmen?

Mi volas ke homaro esploru la kosmon. Mi estas scivolema kaj mi vidas la estontecon de la homaro inter la steloj.

Tamen, ofta demando pri kosmo-vojaĝado estas, kial iri kosmen se la homaro jam havas tiom da problemoj?

Tio estas bona demando. La problemoj de la homaro estas certe gravaj kaj kosmoŝipoj estas tre multekostaj. Ofte ŝajnas ke la mono de kosma esplorado ne tiom helpas la homaron. Tamen, oni ofte forgesas la multajn teknikojn kiujn kreis la kosmaj administrejoj de la mondo.

La plej okulfrapa ekzemplo estas la tutmonda loktrova sistemo. Tiuj satelitoj helpas milionojn da homoj ĉiutage kaj estas preskaŭ necesaj por la moderna mondo. Sen kosmoŝipoj, tiu sistemo ne ekzistus.

Aliaj ekzemploj de teknikoj kreitaj por kosmo-vojaĝado inkluzivas la specon de poliuretano uzata en kusenoj kaj litoj, komputajn teknikojn por simuli materialojn kaj la lignokarban filtrilon por akvo.

Tamen, eĉ sen la multaj inventaĵoj, la homaro devos iri kosmen. La aferoj de la kosmo minacas nin. Asteroido povus frapi Teron kaj mortigi nin se ni ne havus kosmoŝipojn. Eĉ se tio ne okazus, la Suno bruligos Teron post ĉirkaŭ 100 milionoj da jaroj kaj la vivo malaperus sur Tero se la homaro farus nenion pri tio.

Se la homaro vivus multege da tempo, ni devus lerni kiel vojaĝi kaj loĝi en la kosmo.

Kaj ni ĉiam havos problemojn. Neniu trovos Teron aŭ la homaron perfekta. Estos ĉiam io plibonigebla. Se ni ne iras kosmen ĉar ni havas aliajn problemojn, ni neniam iros. Jes, niaj nunaj problemoj estas gravaj sed ni neniam solvos ĉion kaj, fakte, kosma esplorado povas helpi nin pri tio.

Tial, mi volas ke ni iru kosmen.

Hipotezo de la bestoĝardeno

Mi skribas ofte pri la Fermi-paradokso, la demando pri kie estas eksterteruloj se la universo estas tiom malnova kaj vasta. Populara solvo de la Fermi-paradokso estas la hipotezo de la bestoĝardeno.

Laŭ tiu hipotezo, ni ne vidas pruvon pri aliaj civilizacioj ĉar ili baras nin de tio. Ili kaŝas la pruvon kaj neniam kontaktas nin ĉar ni estas kiel bestoj en bestoĝardeno. Ili volas ke ni evoluu plej nature sen la influo de aliaj eksterteraj civilizacioj ĝis kiam ni atingas ian nivelon de teknologio aŭ kulturo. Post tio, ni aliĝos al la interstela komunumo kiel egaluloj.

La plej konata formo de tiu solvo troviĝas en Star Trek. En Star Trek, la Unuiĝinta Federacio de Planedoj havas regulon pri civilizacioj kiuj ne povas vojaĝi pli rapide ol lumo. Anoj de la Federacio nepre ne rajtas kontakti aŭ influi tiajn civilizaciojn pro ajna kialo. Tiu regulo estas la Ĉefa Direktivo (angle Prime Directive) kaj ĝi estas pli grava ol ajna alia regulo.

Tiu ideo havas iom da senco. Se inteligenta vivo ne estas tiom ofta en la universo, la homaro estus kiel endanĝerigata specio. Kion homoj faras pri tiaj bestoj? Ni gardas ilin en bestoĝardenoj por ilin savi kontraŭ neniiĝo.

Kaj kiel niaj bestoĝardenoj, kiuj havas falsan medion por la bestoj, la bestoĝardeno por la homaro verŝajne funkcius same. Eble la steloj estas kovritaj per Dajsonstrukuroj kaj pruvo pri eksterteruloj estas ĉie, sed ni vidas falsan ĉielon montratan al ni de tiuj eksterteruloj.

Tamen, la hipotezo havas la problemon pri ne-ekskluziveco. Fakte, mi menciis la Ĉefan Direktivon de Star Trek en mia afiŝo pri tiu koncepto kiel ekzemplon. Ĉu vere ĉiuj eksterteraj civilizacioj sekvus tian regulon? Ĉu ĉiuj anoj de tiuj civilizacioj neniam rompus la regulon?

Se nur unu komsoŝipo volus montri sin al la homaro, la iluzio de la bestoĝardeno rompiĝus.

Ĉu io detruos homaron?

Ofta proponita solvo de la Fermi-paradokso estas la granda filtrilo. La granda filtrilo estas ia baro kiu malpermesas la evoluon de estaĵoj kiuj povas vojaĝi inter la steloj. Se ia okazaĵo estas granda filtrilo, preskaŭ neniu trapasus ĝin.

En mia afiŝo pri la koncepto, mi menciis ke kelkaj proponitaj filtriloj restas malantaŭ homaro. Ekzemple, la abiogenezo de vivo povus esti granda filtrilo. Eble vivo okazas tiom malofte ke Tero estas la sola planedo kiu havas vivon. Mi priskribis la ideon ke Tero estas tre rara planedo en alia afiŝo.

Kio se la granda filtrilo ne restas en la pasinteco?

Kelkaj proponitaj filtriloj restas antaŭ homaro kaj eble estos defio en nia estonteco. Tio povus esti io natura, kiel tro proksima gamo-radia ekbrilo aŭ forta erupcio de supervulkano. Tiaj katastrofoj povus detrui civilizaciojn kaj eble neniigus la tutan homaron.

Sed iom post iom homaro havas pli kaj pli da defendiloj kontraŭ naturaj katastrofoj. Asteroido estis nesolvebla problemo en la pasinteco. Hodiaŭ, kvankam la ago estus ege malfacila, homaro povus ĉesigi tian problemon. En la estonteco ne tro malproksima, asteroido flugonta al Tero povus esti ĝoja okazaĵo, ĉar mini ĝin estus facile post kiam homaro kaptus ĝin en orbito ĉirkaŭ Tero. Asteroido ne portus morton sed senpagajn rimedojn!

Kaj se multaj homoj iam vivos ekster Tero, naturaj katastrofoj ne povos detrui homaron. Je tiu momento, kiam granda parto de homaro ne plu vivas sur Tero sed sur Marso aŭ en rotaciantaj habitatoj, problemoj sur Tero ne plu estas problemoj por la tuta homaro.

Kvankam naturaj katastrofoj ja restas kiel problemo por homaro, mi pensas ke tio ne estos la kazo post kelkaj jarcentoj. Homaro estas inteligenta. Kosmaj ŝtonoj estas stultaj.

Tamen, naturaj okazaĵoj ne estas ĉio. Verŝajne, la plej grava minaco por homaro ne plu estos naturo, sed homaro mem. Ni eble havos multajn danĝerajn metodojn por sin detrui estontece. Kaj pri tiaj minacoj mi skribos morgaŭ.

Akvo kaj vivo

Kiam kosmobiologoj serĉas pruvon pri ekstertera vivo, ili ofte serĉas likvan akvon. La ebla trovo de akvo sur Marso estis grava novaĵo. La lunojn de Jupitero kaj Saturno, kiuj montras ian evidentecon pri subsurfaca akvo, sciencistoj nomas bonaj lokoj por serĉi eksterteran vivon. La koncepto de enloĝebla zono sidas sur la supozo ke vivo bezonas likvan akvon. Kvankam ne ĉiuj kosmobiologoj kredas ke ĉia vivo bezonas akvon, akvo ŝajnas tre grava.

Akvo estas interesa molekulo. Ĝi estas kombinaĵo de la plej ofta kaj la tria plej ofta elementoj en la universo. Pro tio, akvo estas tre ofta molekulo. Ĝi estas polusa molekulo kaj sen tio, DNA kaj RNA ne formiĝus. Vivo sen akvo devus uzi aliajn molekulojn por informoj. Ĝi glaciiĝas de la supro al la malsupro kaj pro tio defendas la akvon sub ĝi kontraŭ malvarma aero. Sen tio, lagoj povus pli facile tute glaciiĝi en vintro kaj tiel la vivo en ĝi mortus.

Tiuj estas nur kelkaj ekzemploj pri la ebla graveco de akvo por vivo. Nu, sen ekzemplo pri ekstertera vivo, oni ne povas esti certa ke ne ekzistas vivo sen akvo. Ekzemple, Titano, la luno de Saturno, havas likvan metanon sur sia surfaco. Eble ia stranga malvarmo-amanta vivo loĝas en tiuj lagoj kaj homaro malkovros ĝin estontece.

Tamen, homaro jam havas unu ekzemplon de vivo. Ni certas ke vivo povas ekzisti kun akvo, do havas sencon serĉi tian vivon kian ni jam konas. Sed estas bone ke kosmobiologoj esploras aliajn eblojn. La kosmo estas tre granda kaj plene je surprizoj.

Eble, dum mi skribas tion ĉi, eksterteruloj, kiuj vivas sur mondo sen akvo, nun rigardas bluan planedon tra siaj teleskopoj kaj scivolas ĉu tiu stranga likvaĵo sur Tero povus enhavi ian vivon.

Interstela komunumo

Pensante la Fermi-paradokson, oni imagas tion kio okazus se homaro trovus eksterteran civilizacion kaj senduban pruvon pri ekstertera inteligenteco. Tamen, la paradokso ne temas pri nur unu alia civilizacio. Se homaro trovus alian civilizacion, tio signifus, ke verŝajne estus aliaj civilizacioj ne tiom pli malproksime.

Tio signifas ion gravan. Se eksterteruloj estas sufiĉe oftaj, interagoj inter ili ne okazas en vakuo. Estas ia interstela komunumo.

En la internacia komunumo de Tero, la agoj de unu nacio estas videbla al aliaj civilizacioj. Pro tio, nacio ne povas fari ĉion ajn, ĉar aliaj civilizacioj povas agi kontraŭ ĝi se ĝi faras ion precipe malbonan. La sama okazus interstele.

Oni eble pensas ke la galaksio estas tro grandega por observi ĉiun stelon, sed interstelaj civilizacioj estas ankaŭ grandegaj kompare de homaro. Se ekstertera civilizacio loĝus en Dajsonstrukturo, tiu civilizacio povus havi miliardoble da anoj pli ol homaro ĉirkaŭ nur unu stelo. Havi bonega teleskopo por observi ĉiun stelon en la galaksio ne estus granda problemo por tia civilizacio.

Sen pruvo pri almenaŭ unu alia civilizacio, homaro havas nenian kialon por supozi ke tio, kion ni faras, estas videbla al aliaj. Ni ne havas evidentecon de interstela komunumo. Sed se eksterteruloj alvenus morgaŭ, ili ja havas pruvon pri almenaŭ unu alia civilizacio. Tial, ili devus scivoli ĉu aliaj civilizacioj rimarkus tion, kio okazus.

Pro tio, kiam oni pripensas tion, kio okazus inter homaro kaj alia civilizacio, oni devas pripensi ankaŭ kion aliuloj pensus pri tio.