La forgesito, parto naŭa

Tarmira ankoraŭ serĉis kaj kolektis paperojn en la domaĉo. Tuj post kiam Deriano malaperis, ŝi notis la problemon, ke li foriris sen sia verko kaj li ne povis teleporti reen en la arbaron. Pro la entuziasmo de sia amiko, ŝi ne demandis ĉu li bezonus ion por la Turo. Anstataŭ ĝeni, la fakto ridetigis ŝin. Ŝi ĝojis vidi Deranon tiom amuzita pro ideo kaj serĉi liajn verkojn estis interese.

Estis subita sono kiel forta vento kaj verda brilo de la centro de la ĉambro. Tarmira turnis sin kaj vidis Derianon. Li tenis talismanon en unu mano kaj sian sorĉbastonon en la alia. Plej strange, li ŝajne teleportis tien.

“Deriano? Ĉu vi ĵus teleportis en la arbaron?”

La viro rigardis la objektojn en siaj manoj, poste la ĉambron, kaj finfine Tarmiran. “Ŝajnas ke jes,” li diris malrapide.

Tarmira marŝis al sia amiko. “Derĉjo, vi aspektas malsana. Kion vi faris?”

Montrante la talismanon al Tarmira, li diris, “Tion mi kreis sed forgesis. Ĝi enhavas sorĉon por teleporti iun al ĉi tiu domo.”

“Kial vi faris tion? Se iu ajn homo konas la malbenon de la arbaro, tiu estas vi.”

“Mi ne sc…” li ĉesis paroli. Poste, “Mia teorio.” Deriano metis la talismanon kaj sorĉbastonon en la manojn de Tarmira kaj rapidis al sia skribotablo. Li serĉis la paperojn kaj baldaŭ trovis kion li serĉis. “Jen ĝi,” li diris, preninte la paĝon, li revenis al Tarmira. “Mi havis supozon pri kiel funkcias la malbeno.”

Tarmira rekonis la paĝon kaj diris, “Vi montris tion al mi je mia lasta vizito. Vi kredas ke la malbeno efikas sur nur celitaj sorĉoj. Tial, nur kiam homo intencas teleporti arbaren, tiam la malbeno malpermesas la teleportadon.”

“Precize tiel,” diris Deriano. Li tiam indikis la talismanon en ŝia mano per fingro. “Kaj tion mi uzis sencele. Mi ne memoris kion ĝi faris kaj tiel povis uzi ĝin sen la efiko de la malbeno.”

“La runoj estas strangaj,” Tarmira diris. “Eĉ por unu el viaj sorĉoj. Kial vi ĉizis ilin tiel?”

“Mi tute ne memoras,” li respondis. “Eble mi volis kaŝi la celon de la sorĉo por ke mi ne rememoru ĝin.”

“Sed se vi kreis la talismanon kaj ĉizis la runojn, kial vi ne memoras ilin?”

“Mi forgesigis min, preskaŭ certe per sorĉo. Kaj kvankam mi ne plu memoris la talismanon, mi ja memoris la kombinitan sorĉon. Tiel, kiam mi uzus ĝin, ĝi teleportus min al la talismano, kiu tiam sendus min denove al la domo. Tiel, ĝi kaj pruvus la teorion kaj montrus metodon por teleporti en la arbaron.”

Rigardante la talismanon, Tarmira miris. “Vi sukcesis, Deriano. Vi havas ion por kontraŭi la malbenon de la arbaro!”

“La metodo certe postulas pliboniĝojn,” diris Deriano. “Nune, granda ruzo estas bezonata por kontraŭi la malbenon. Sed vi duone pravas.”

“Kial nur duone?”

“Ĉar sukcesis ne nur mi. Ni sukcesis, Tarmira.” Deriano metis manon sur ŝia ŝultro. “Estas malmulte da magiistoj kiujn mi sufiĉe fidus por helpi min pri tiu sorĉo. Kaj vi fidis min pri la tasko, subteninte min al la estraro de la Turo dum monatoj. La sukceso estas nia. Dankon!”

Ridetante, Tarmira diris, “Nedankinde, Derĉjo.” Poste, Tarmira denove rigardis la talismanon kaj levis la brovon. “Deriano, mi havas alian demandon. Kie estis la talismano? Kien nia sorĉo teleportis vin?”

Suspirante, Deriano diris, “Ho ve, Tarnjo! Mi havas ege strangan rakonton por vi.” Tiam, li ridetis. “Sed mi jam konas pri kio temos mia sekva projekto.”


Tiu ĉi afiŝo estas la fina parto de originala verko de fantasto. Se vi havas iujn ajn pensojn pri la rakonto, la Esperanto, la ideo, ktp, bonvolu doni al mi viajn pensojn por helpi al mi pliboniĝi kiel verkisto. Dankon!

La forgesito, parto oka

Tion Deriano ne akceptis. Prenante lian sorĉbastonon en manon, li diris, “Prenizzu mihi del loques isityues ad Turod del Maguiistes!

Anstataŭ la fluon de magio, Deriano sentis vomigan senton en la stomako. Liaj okuloj malfermiĝis larĝe ĉar li rekonis la senton. Ĝi estis precize la sento de la malbeno, kiun li studis la lastajn tri jarojn. Ĝi malpermesis la teleportadon.

“Ĉi tiu loko estas malbenita,” li diris.

La stranga viro staris ankoraŭ proksime de li kaj respondis, “Sendube. Ĉu vi kredis ke mi parolis vane pri via stato?”

Ĉar li bone komprenis tian malbenon, Deriano ne provis denove teleporti. Anstataŭ tio, li pripensis la situacion. Certe estis io, kion li forgesis. Kaj tiam li memoris ion, sian kialon por iri ĉi tien. “Mi perdis ion gravan.”

La viro nun ridis, dirante, “Se serĉas vi perditon gravan, ĉirkaŭrigardu!”

Deriano faris precize tion kaj falis sur la genuojn por serĉi la monton de rubaĵoj sube. Inter la antikvaj kaj arĥaikaj rubaĵoj, li rimarkis ion ŝajne novan, lignan talismanon kun du smeraldoj sur unu flanko.

Ĝin vi tute ne rekonis sed ĝi ŝajnis iel hejmeca. Preninte la talismanon, li zorge esploris ĝin. Li turnis ĝin en la mano ĉiudirekten kaj rimarkis runojn sur ĝi. Li provis legi la runojn sed ili ne havis sencon. Se ili celis fari sorĉon, li ne povis kompreni kian. Tamen, ju pli legis li, des pli certa fariĝis li pri io. La runoj ĉiziĝis de liaj manoj.

La talismano estis la lia.

Kvankam li ne sciis kion ĝi farus, Deriano perdus nenion pro la provo. Li metis la talismanon en la centron de lia maldekstra mano. Poste, li direktis la sorĉbastonon al ĝi kaj diris, “Pharu ityon, cuyon tzelims cuyahem tuin qureims.

La smeraldoj ekbrilis kaj ilia lumo plenigis la runojn per verda lumo. Tiu lumo tiam marŝis laŭ la brako kaj disvastiĝis trans la tuta korpo. Deriano ridetis ĉar li rekonis la lumon. Ĝi estis la lumo de teleporta sorĉo. Kaj ĝi volis irigi lin ien.

“Kiel vi faras tion?” demandis la alia viro, tute ŝokita.

Deriano ne sciis kiel aŭ kien la magio prenus lin. Ambaŭ ne interesis vin. Iel ajn li forirus aŭ ien ajn li alvenus, tio estus pli bona ol resti ĉi tie.

Mihin prenu ityœd!” diris li al la magio. Kaj Deriano malaperis de la forgesa regno.


Tiu ĉi afiŝo estas parto de originala verko de fantasto. Mi donos la aliajn partojn en la venontaj tagoj. Se vi havas iujn ajn pensojn pri la rakonto, la Esperanto, la ideo, ktp, bonvolu doni al mi viajn pensojn por helpi al mi pliboniĝi kiel verkisto. Dankon!

La forgesito, parto sepa

Je la alveno, Deriano ne komprenis kion li vidis.

Grizaj nuboj estis fono de griza pejzaĝo. Aĵoj en ĉiu maniero de kadukeco plenigis la vidon. Sub la piedoj, Deriano sentis amason kiel gruzon de mezgrandaj ŝtonoj.

Rigardante suben, li trovis mozaikon. Aro da rustaj manĝiloj en skatolo kun rompita vitra kovrilo, infanaj ludiloj kiel dismembrigita pupo, ĉiaj eluzitaj vestaĵoj, disĵetitaj paĝoj el libroj, kaj trua kuseno kovrita de ŝimo.

Supren, li rigardis neeblan pluvon. Pli da ruboj falis el la ĉielo. Sur lian propran stakon falis boto, kiu aliĝis al la stranga regolito kiel ĝusta ano.

Subite, Deriano aŭdis ion malantaŭ si. Li turnis sin kaj vidis viron. La viro portis longan grizan malnovan palton kaj marŝis kun promena bastono en la mano. Per raŭka voĉo, la viro diris, “Saluton, sinjoro!”

Deriano palpebrumis trifoje sed la strangulo ankoraŭ staris antaŭ li. Li tiam demandis, “Kio estas tie ĉi?”

“Tio ĉi estas la regno de forgeseco. Ĝi estas la hejmo de ĉio kio ne plu estas. Vi estas la unua vivanta okupanto.” La viro ridetis, montrinta la dentojn, kiuj estis miksaĵo de oraj, lignaj, kaj bestaj… aŭ eble aliaj homaj. “Certe estos interese.”

“Pri kio parolas vi?”

“Ĉu viaj okuloj ne funkcias?” La viro gestis ĉirkaŭ si per la promena bastono. “Vi vidas ĉion ĉirkaŭ vi, ĉu ne? Jen kien ĉio forgesita venas. Kiam la lasta homo ne plu pensas pri io, kiam ĝi ne plu enmemoriĝas, ĝi portiĝas tie ĉi.”

Kapneante, Deriano diris, “Ne. Tio estas neebla.”

“Tion mi kredis pri via apero sed jen vi.” La rideto de la viro pligrandiĝis. “Vi estas nova landano de mia lando. Mi, la reĝo de ĉi tiu regno, bonvenas vin. Bonvenon sinjoro al via hejmo nova, via hejmo eterna!”

Rigardante la frenezulon, la vizaĝo de Deriano paliĝis. “Mi… Mi faris eraron. Mi devas ne esti ĉi tie. Mi iros reen.”

La rideto fariĝis rido kaj la laŭteco faris hidajn eĥojn tra la rubaĵaj montoj. “Reen? Ne ekzistas reen. Nur en. Eniro estas la sola iro. Anja alia iro ne eblas.”

Deriano tiris siajn okulojn el la timiga homaĉo. “Bonvolu doni al mi tempon. Mi devas pensi.”

La viro levetis la ŝultrojn. “Mi povas doni al vi nenion krom tempon. Pensu dum la eterno se vi volas. Sed nenia penso irigos vin reen. Aŭ malantaŭen. Aŭ iel ajn foren. Ĉi tie estas la fino de finoj.”


Tiu ĉi afiŝo estas parto de originala verko de fantasto. Mi donos la aliajn partojn en la venontaj tagoj. Se vi havas iujn ajn pensojn pri la rakonto, la Esperanto, la ideo, ktp, bonvolu doni al mi viajn pensojn por helpi al mi pliboniĝi kiel verkisto. Dankon!

La forgesito, parto sesa

“Interesa ideo,” diris Tarmira. “Sed kial vi volas fari tion?”

“Mi havas proprajn kialojn miajn. Ĉu vi pensas ke mi jam ĉizus la runojn sen bona kialo?”

Tarmira ridetis. “Mi divenu. Mi suspektas ke vi ne havas iun ajn kialon aparte de vidi ĉu oni povas fari tion. Ĉu mi pravas?”

“Ĉefe? Vi pravas,” Deriano konfesis. “Se tiu kialo ne sufiĉas, mi ja perdis ion. Mi ne memoras kion mi perdis sed mi certas ke io estis perdita.” Li levis la paperojn priskribantajn la sorĉon en sian manon de la tablo. “La sorĉajn vortojn mi havas por fari la teleportan sorĉon. Bezonata estas nur dua magiisto. Ĉu vi ne volas esti unu el la du magiistoj kiuj faris tute novan tipon de sorĉo?”

“Tion vi diris je mia lasta vizito,” diris Tarmira. “Ĉu vi jam forgesis pri via provo fari akvon en fajron?”

“Certe ne! Mi neniam forgesos mian ĉefverkon. La ebloj de ĝi estas tre vastaj. Sed ĉi tiu sorĉo estas multe pli simpla.” Deriano marŝis sur la platformon kaj indikis ĝin denove per fingro. “Rigardu la runojn, se vi ne kredas min! Ĉio estas en ordo.”

“Mi ne postulos tion.” Tarmira ekprenis sian sorĉbastonon el la zono. “Mi jam legis ilin. Ili estas interesaj. Ŝajnas ke viaj provoj krei novan magion finfine finiĝos.”

Deriano ridetis kaj donis al sia amiko la paperojn pri la sorĉo. “Ni ambaŭ scias ke sukceso estos nur la komenco de miaj eksperimentoj.”

“Preskaŭ certe.” Tarmira tenis kaj legis la paperojn dum minuto. La sorĉo estis normala krom la fino, kiam la magiisto donis la magion al la alia magiisto anstataŭ sorĉi ĝin sur la aliulon.

“La fino estas malsimpla,” diris Tarmira, levante sian rigardon de la papero al Deriano. “Tamen, mi kredas ke mi povos fari ĝin.”

“Bone. Ĉu vi do pretas?”

Kapjesante, Tarmira remetis la paperojn sur tablon kaj zorge tenis sian sorĉbastonon.

Deriano komencis la sorĉon, direktante sorĉbastonon al la runoj de la platformo kaj dirante, “Prid ityom cyuon forgesims, mihin memorigu, char ityon serchams. Trowu mihi ityon, cyuel heyon memoritan.” La runoj ekbrilis kaj ia ruĝa flamo kovris la sorĉbastonon de Deriano.

Samtempe, Tarmira diris, “Ad azhod perdad sendu lùin. Lùies memores isityun sorchon gvidoit. Irigu lùin eghi ed cum retrowitom estu lùi.” La sorĉbastono de Tarmira brilis verde. Poste, Tarmira direktis ĝin al la sorĉbastono de Deriano.

Fadeno de verda fajro flugis de la sorĉbastono de la virino al tiu de la viro. La flamo ĉirkaŭ la sorĉbastono de Deriano ŝanĝis koloron, iĝante flava. Kun rideto, Deriano metis la pinton de la bastono sur sia dekstra tempio.

Tuj kiam la sorĉbastono tuŝis lian kapon, Deriano malaperis kaj Tarmira estis sola.


Tiu ĉi afiŝo estas parto de originala verko de fantasto. Mi donos la aliajn partojn en la venontaj tagoj. Se vi havas iujn ajn pensojn pri la rakonto, la Esperanto, la ideo, ktp, bonvolu doni al mi viajn pensojn por helpi al mi pliboniĝi kiel verkisto. Dankon!

La forgesito, parto kvina

Levante brovon, Tarmira demandis, “Kio estas speciala aŭ nova pri teleporta sorĉo?”

“Eble mi misparolis. Ĝi ne vere estas unu sorĉo, sed du. Unu sorĉo estas kutima teleporta sorĉo. La alia estas nova kombinaĵo de memora sorĉo kaj trovada sorĉo.” Deriano moviĝis de tio kion li malkovris kaj montris ĝin al Tarmria. Ĝi estis ligna platformo, cirkla kaj runo-kovrita. “Eble vi konas tiajn runojn.”

“Mi konas ilin.” Tarmira marŝis al la platformo kaj ĝin rigardis. “Tamen, la aranĝo ŝajnas nekutima. Tiu kombinita sorĉo de trovado kaj memoro estas stranga afero. Kiel ĝi funkcias?”

“Vi uzis sorĉon de trovado, ĉu ne?”

“Certe,” ŝi diris.

“Tia sorĉo havas problemon,” Deriano diris. “Io serĉata per sorĉo de trovado devas esti pripensita de la serĉanto. Do, la serĉato devas esti jam konata.”

“Mi ne nomus tion problemo. La celo de tia sorĉo estas trovi ion. Oni ne povas trovi ion nekonatan.”

“Ĉu vi iam serĉis ion forgesitan?”

“Eble. Malgraŭ tio, sorĉo de trovado ne povas serĉi ion sen la memoraĵo klare en la menso. La memora sorĉo plibonigus la memoraĵon sed neniu memoraĵo ekzistas se oni forgesis la serĉoton.”

La okuloj de Deriano komencis glimi. “Vi tute pravas pri tiu sorĉo sed vi forgesas la duan sorĉon. Teleportado ne bezonas klaran memoraĵon por funkcii. Magiisto povas teleporti ien ne jam vizitan per mapo aŭ eĉ simple priskribo se la magiisto estas sufiĉe forta.”

Tarmira malrapide kapjesis. “Mi pensas ke mi komprenas. Unu sorĉo donas neklaran lokon de io perdita kaj la alia celas irigi la magiiston tien.”

“Precize tiel!” Deriano grande ridetis. “La rezulto estos teleporto al la loko de la perdita aĵo. Imagu! Eĉ kiam oni kaj perdas kaj forgesas ion, ĝi estos tuj trovebla.”


Tiu ĉi afiŝo estas parto de originala verko de fantasto. Mi donos la aliajn partojn en la venontaj tagoj. Se vi havas iujn ajn pensojn pri la rakonto, la Esperanto, la ideo, ktp, bonvolu doni al mi viajn pensojn por helpi al mi pliboniĝi kiel verkisto. Dankon!

La forgesito, parto kvara

La du magiistoj ĝuis teon kaj konversacion tri horojn. Post la unuaj minutoj, Deriano feliĉe malstreĉis sin. La temoj iris ĉien de la vivo ĝis la politiko. La du ne ĉiam konsentis pri tiaj temoj sed ili ŝatis la diskuton. La kunparolo fariĝis eĉ pli varma ol la oranĝa kandela lumo de la domaĉo.

Kiam la dua tekruĉo malpleniĝis, Tarmiria diris, “Nu, Derĉjo, niaj konversacioj mankis al mi.”

“Kaj al mi, Tarnjo,” li konsentis. “Mi preskaŭ forgesis la ĝojon pri teo kun iu alia. Triki teon sole ne estas same bone.”

Tarmira ridetis. “Kial ne iru kun mi al la Turo por kelkaj semajnoj? Vi povos pli vaste disdoni viajn malkovraĵojn kaj ferio certe helpos vian verkon.”

Unue, la vizaĝo de Deriano sulkiĝis. Li tenis sian mentonon kaj rigardis la plankon. “Estas eble, ke mi laboris tro multe la lastajn ok monatojn.”

“Estis dek.”

Deriano levis siajn okulojn al Tarmira. “Ĉu vere?”

“Vere,” ŝi diris. “Ankaŭ, Sivaro kaj Zotla volas vidi vin. Ili baldaŭ finos siajn kursojn kaj fariĝos mastroj. Sivaro havas problemon pri aera sorĉo kiun vi tuj certe solvos.”

“Tio ne estas justa, uzi miajn eksajn lernantojn tiel.”

“Vi do revenos?” Tarmira demandis kun rideto.

“Vi preskaŭ havas min,” Deriano diris. “Sed se mi jam iros ien alian, mi volas vian helpon pri nova sorĉo.”

“Ĉu denove? Alian novan sorĉon.” Tarmira metis sian kapon en manon kaj suspiris. “Nu, bone. Se ĝi irigos vin de ĉi tiu arbaro, mi helpos vin.”

“Fakte, tio estas la problemo pri ĝi. Ĝi estas teleporta sorĉo,” Deriano marŝis al io en la ĉambro kaj movis kelkajn paperojn de ĝi sur tablon. Li daŭre diris, “Mi ne volis uzi ĝin ĉar mi ne scias kien ĝi irigus min. Kompreneble, post tio, mi ne povus teleporti ĉi tien. Se mi iros al la Turo, tio ne plu estos problemo.”


Tiu ĉi afiŝo estas parto de originala verko de fantasto. Mi donos la aliajn partojn en la venontaj tagoj. Se vi havas iujn ajn pensojn pri la rakonto, la Esperanto, la ideo, ktp, bonvolu doni al mi viajn pensojn por helpi al mi pliboniĝi kiel verkisto. Dankon!

La forgesito, parto tria

Deriano kapjesis. “Vere. Sed la malbeno de la arbaro ne estas malbeno al mi.”

Fininte la brakumon, Tarmira demandis, “Ĉu vi ne plu taksas la arbaron malbenita?”

“Ho, ĝi estas sendube malbenita! Neniu alia tipo de sorĉo povas kaŭzi tiajn problemojn. Tamen, manko de teleportado egalas solecon, kaj la soleco estas kiel beno. Mi faras tiom ĉiutage!”

Tarmira denove rigardis la maron da paperoj en la ĉambro. “Mi vidas la efikon ĉie.” Ŝi tiam rigardis sian amikon. “Sed verko ne estas ĉio. Ĉu aliaj homoj ne mankas al vi?”

“Mi konfesas,” diris Deriano, “ke tiaj tagoj okazas, kiam mi sopiras la civilizacion. Kontraŭe, mi deziras solvon pri la mistero de la arbaro. Ho! Antaŭ ol mi forgesos, vi devos paroli al mi pri via sperto irante al la arbaro.”

Metante manon sur la ŝultron de Deriano, Tarmira haltigis lin antaŭ ol li revenis al la skribotablo. “Derĉjo,” ŝi diris trankvilige, “ĉesigu la laboron. Se vi devas scii, la sperto estis tute same kiel antaŭe. Mi ne povis teleporti arbaren eĉ unu paŝo post kiam mi decidis viziti vin.”

“Kompreneble. Mi ne atendis ion malsimilan. Mi notu tion momente.”

“Vi ne notu tion ĉar mi jam vidas precize tiun skribaĵon sur tiu papero.” Tarmira gestis al stako da papero sur kiu kuŝis la priskribon de ŝia lasta vizito.

Iom ridis Deriano. “Eĉ identaj rezultoj estas rezultoj.”

“Mi sciigos la estrojn pri via diligenteco kaj rekomendos pli da financado sed via laboro atendos vin kelkajn horojn. Mi, ne tiom.”

Post tio, Tarmira tenis seĝon apud si kaj ĵetis la paperojn sur ĝi sur la plankon. Ŝi tiam prenis sian sorĉbastonon kaj direktis ĝin al la alia seĝo, dirante “Isityœd venu seghom.

La seĝo flugis trans la ĉambro kaj venis al la du. Tarmira poste sidis en la unua seĝo kaj gestis al la alia. “Sidu, kaj kunparolu kun via amiko. Se vi volas paroli pri via verko, tio bonas, mi aŭskultos vin kiel ĉiam, sed vi ne verku nun.”

Suspriante kaj ridetante, Deriano moviĝis al la seĝo. Tamen, antaŭ ol li sidis, li petis, “Ĉu mi rajtas fari teon por ni antaŭ ol vi konversaciigas min?”

Per fingro, Tarmira frapetis la mentonon. “Mi supozas ke tian laboron mi permesos.”


Tiu ĉi afiŝo estas parto de originala verko de fantasto. Mi donos la aliajn partojn en la venontaj tagoj. Se vi havas iujn ajn pensojn pri la rakonto, la Esperanto, la ideo, ktp, bonvolu doni al mi viajn pensojn por helpi al mi pliboniĝi kiel verkisto. Dankon!

La forgesito, parto dua

La domaĉo de Deriano situis malantaŭ multaj arbustoj kaj sub amaso da grimpplantoj. Estis apenaŭ vojeto ĝis la pordo. Tarmira ne memoris ĉu estis fenestroj en la muroj. Eĉ se ili ekzistis, ili fariĝis senutilaj antaŭ jaroj.

Kiam ŝi alvenis al la pordo, Tarmira frapis ĝin kelkfoje. Post minuto, ŝi frapis denove kaj diris “Deriano! Malfermu la pordon antaŭ ol mi rompos ĝin malferma!”

Subite, la pordo malfermiĝis sed neniu staris en la sojlo. “Eniru, amiko mia,” diris Deriano de la alia flanko de sia hejmo. Tarmira eniris kaj Deriano plue diris “Mi pardonpetas. Mi ne aŭdis la unuajn frapojn. Mi tro atentis mian verkon.”

En la malluma ĉambro, Tarmira flaris la odoron de kandelaj flamoj kaj inko. Paperoj restis sur ĉiu surfaco inkluzive la planko. Deriano sidis en ligna seĝo. Estis kandelingo kun kvin kandeloj apud li, lumiganta la skribotablon. La plumo en lia mano moviĝis rapide trans la paĝo antaŭ li. Liaj okuloj restis fiksitaj sur la papero.

Tarmira ne povis rezisti sian impulson por rideti. “Ŝajnas al mi, amiko mia, ke vi tro atentas la verkon.”

La plumo haltis kaj Deriano levis sian kapon por rigardi Tarmiran. Ankaŭ li ridetis kaj metis la skribilon en unu el la inkujoj. Li prenis sian sorĉbastonon, kiu kuŝis sur iu papero apud la rando de la skribotablo, kaj direktis ĝin al la kandelingo. Li diris “Chambron lumiguy wos.

Kiel li ordonis, la kandelingo flugis supren kaj porden ĝis la centro de la ĉambro. Subite, ĝi renversiĝis kaj ĝi ŝanĝiĝis en lustron. Ĝiaj brakoj kaj kandeloj triobliĝis kaj ĝi plenigis la ĉambron per lumo.

Deriano staris kaj marŝis al sia amiko. “Tarmira,” li diris, brakumante ŝin, “por nur vi mi ĉesigus tiom gravan verkon.”

En la brakumo, Tarmira frapetis lian dorson. “Deriano, vi ne havus la elekton. Mi ne irus tra ĉi tiu malbenita arbaro por esti ignorita.”


Tiu ĉi afiŝo estas parto de originala verko de fantasto. Mi donos la aliajn partojn en la venontaj tagoj. Se vi havas iujn ajn pensojn pri la rakonto, la Esperanto, la ideo, ktp, bonvolu doni al mi viajn pensojn por helpi al mi pliboniĝi kiel verkisto. Dankon!

La forgesito, parto unua

Tarmira vojaĝis al la malgranda domaĉo kvin tagojn. Leteroj kaj memoroj ne plu sufiĉis post dek longaj monatoj. Estis bele kaj ŝi decidis ke estis ĝusta tempo por viziti sian malnovan amikon. Do, ŝi eliris sian domon en la vilaĝo kaj aliris la arbaron kie loĝis li.

Kvankam ŝi marŝis sole en la densa arbaro kaj ŝi sciis, ke ĝi plenis je fortaj bestoj, ŝi timis nenion. Ŝi estis sendube la plej danĝera estaĵo en la arbaro hodiaŭ.

Ŝia nuna problemo estis la ravino antaŭ ŝi. Ŝi vidis la rivereton ĉe la malsupro, kiu malrapide tranĉis la ravinon en la teron. Ŝi vidis ankaŭ la trunkon de la arbo, kiun ŝi uzis la lastan fojon por transiri la abismon.

Post suspiro, el sia zono prenis ŝi maldikan malhelan mallongan bastonon. Ĉirkaŭrigardante, ŝi vidis arbaron ĉe la alia flanko de la ravino. Ŝi tiam marŝis ĝis ŝi staris rekte antaŭ ĝi kun la ravino inter ili.

Direktante la bastonon al ĝi, ŝi ordonis “Ityu arbom falu mihid!

Krakoj sonis el la radikoj de la arbo. Ili tiris sin el la tero, ĵetante grundon ĉiudirekten. Birdoj kaj ronĝuloj kriis kaj foriris pro timego. Kaj la arbo, laŭ la volo de la magiisto, falis tien kie ŝi staris.

Kompreneble, Tarmira ne plu staris tie. Dum la falo, ŝi kuris maldekstren por eviti la arbon. Post alia bruo kiam la branĉoj rompiĝis je la fino de la falo, ĝi restis trans la ravino kiel ŝi celis. Kun malgranda rideto, ŝi revenigis la sorĉbastonon al sia zono kaj transiris la ravinon.


Tiu ĉi afiŝo estas parto de originala verko de fantasto. Mi donos la aliajn partojn en la venontaj tagoj. Se vi havas iujn ajn pensojn pri la rakonto, la Esperanto, la ideo, ktp, bonvolu doni al mi viajn pensojn por helpi al mi pliboniĝi kiel verkisto. Dankon!