Meditado estas eble grava

Antaŭ semajno, mi decidis ne mediti kelkajn tagojn por provi malkovri la kialon kial mi meditas. Estis interesa semajno.

La unuaj du tagoj ne ŝajnis tiom malsama. Mi volis mediti sed la tento ne estis tiom forta. Tamen, tio ŝanĝiĝis.

Lundon ĉe la laborejo, mi rimarkis fortan deziron mediti. Mi ofte meditas dum la laborpaŭzo kaj mia cerbo ŝajne memoris tiun eblon kaj petis min mediti. Por eviti eĉ la eblon de pensado pri mi mem, mi faris aferojn sur mia poŝtelefono kiel lecionojn en Duolingo je ĉiu laborpaŭzo. Farinte tion, miaj laborpaŭzoj ŝajne malpli ripozigis min. La muskoloj ja ripozis sed ne la cerbo.

Fakte, mi sentis min pli laca en ĉiu parto de la vivo kaj mia atento estis entute malpli bona. En konversacioj kun amikoj, mi pli luktis koncentri la atenton sur la konversacio.

Plej grave, mi ne povis verki la mallongan rakonton en la angla por la venonta konkurso! Mi penis tion kelkfoje sed aldonis nur cent vortojn je la lasta provo. Sen ĉiutaga pensado pri mia vivo, miaj pensoj, kaj mia korpo, estis kiel mia menso devis preni tempon de mia verkado por fari tiun taskon. Anstataŭ pri la rakonto, mia menso pensis pri aliaj aferoj.

Ĉi-vespere, mi meditis denove. Mi faris korposkanon kaj la sperto estis ripoziga. La sperto ne estis perfekta sed, verdire, serĉi perfekton en meditado estas kontraŭ la punkto. Mia menso ŝajnas iom pli klare kaj verki ĉi tiun afiŝon estis iom facile. La aldona medita pensado pri meditado prenis multe pli da tempo ol la verkado mem.

Ĉu mi nun bone komprenas la valoron pri meditado? Ne vere, sed mi kredas ke mi pli bone komprenas ĝin. Meditado ne ĉiam estis parto de mia vivo sed mia vivo iel aldonis ĝin al si mem. Ĉu mi bezonas ĝin por esti sana? Verŝajne ne. Per pli da tempo, mi kredas ke mi povus forigi ĝin sen tiaj problemoj. Sed ĝi helpas min kaj mi koncedas tion ke en la vivo, oni devus preni ĉian helpon kian oni povas trovi.

Mi ne meditos kelkajn tagojn

Post 228 tagoj, mi perdis mian sinsekvon en la apo kiun mi uzas por mediti. Mi ne tiom malĝojis ĉar verdire, mi ne plu uzis ĝin por meditado. Fakte, la apo fariĝis ne plu apo por meditado sed apo por helpi min pri la franca. Mi ĉefe meditis aŭskultante gvidojn en la franca. Kvankam tio helpis mian francan lernadon, ĝi ne tiom helpis min senstresiĝi.

Mi ĝuas lingvolernadon sed ĝi ne estas ripoziga.

Post la perdo de la sinsekvo, mi ne meditos kelkajn tagojn. Mi volas remalkovri la kialon de meditado. Kial mi faris ĝin? Mi kredas ke la manko iel sciigos min. Iam, la manko de io instruas pli pri ĝi ol la havo.

Nu, mi verŝajne tro pripensas la aferon sed mi estas tia homo, kia tro pripensas ion.

Kial mi ne povas esti trankvila?

Mia menso vagas tro. Mi penas mediti por helpi ĝin sed tiu procezo helpas ŝajne malpli kaj malpli tagon post tago. Mi ne povas sufiĉe koncentri mian atenton. Mi ĵus meditis 15 minutojn sed mi celis mediti 20. Mi frue ĉesigis la meditadon.

La manko de ago kaj la manko de pensado tro ĝenis min.

Sed tio estas la punkto, ĉu ne? Tiuj mankoj estas celataj. Mia meditado devus esti tiel. La senĉesa pensado de mia menso estas la kutimo. Kial mi ne povas ĝui tiun mankon kelkajn minutojn? Ĉu mi ne volas trankviliĝi?

Mi havas strangan problemon. Kiam mi agas, mi volas halti kaj ripozi. Sed kiam mi haltas, mi volas agi. Ŝajnas ke mi ne povas esti feliĉa pri la nuno.

Meditado multe helpis min en la pasinteco. Ĝi iom helpas min nun. Mi provos denove morgaŭ. Tamen, mi laciĝas atendante morgaŭon por senti min trankvila.

Meditado en fremda lingvo

En malpli ol unu jaro, mi planas iri al Montrealo por la 2020 Universala Kongreso. Kiam mi iros tien, mi volos uzi la francan kaj Esperanton kiel eble plej ofte. Kaj ĉar tio ŝajnas pli baldaŭa tagon post tago, mi serĉas rimedojn por pli vastigi mian sperton kun la franca. Ekzemple, hieraŭ mi ŝanĝis la lingvon de mia poŝtelefono al la franca.

Farinte tion, mi rimarkis ankaŭ, ke la poŝtelefona apo, kiun mi uzas por meditado, estas havebla en la franca kaj ĝi havas franclingvajn meditadojn. Do, mi provis mediti en la franca.

Ĉar mi elektis meditadon de la sama tipo, specife plenatenta meditado, mi komprenis la ĝeneralan ideon de tio kion la parolinto diris, kaj tiel mi povis esti gvidita en la meditado.

La meditado komenciĝis per rimarkigi al mi la spiradon kaj poste mi faris korpan skanon, ekzakte kiel se la meditado estus en la angla.

Kaj mi ĝuis la sperton. Kvankam la meditado estis preskaŭ la sama, ĝi ŝajnis interesa kaj nova farante ĝin en la franca. La meditadoj en la angla ŝajne ne tiom helpis al mi lastatempe kaj ankaŭ miaj provoj fari meditadon sen gvido ne helpis. Eble tiu ŝanĝo helpos al mi.

Aŭ, se miaj problemoj dum meditado ne ĉesos, almenaŭ mi iom ekzercos min al la franca.

Oni sentas tiom

Hodiaŭ kiam mi meditis, mi rimarkis ion. Fakte, mi rimarkis ion pri rimarkado. Miaj sensoj estis plenaj je rimarkoj. Antaŭ ol mi meditis, mi ne rimarkis kiom da informo kion mi sentis. Meditante, mi povis vidi kiel vigla estas miaj sensoj.

Farante ion, mi ne rimarkas multe aparte de tio kion mi bezonas rimarki. Tio estas normala kaj bona. Se mi rimarkus ĉion, mi farus nenion alian. Kaj tio estas la rimarko. Eĉ simple sidante en mia domo, estas multaj sonoj kaj vidoj kaj odoroj por rimarki.

La mondo ĉie estas riĉa kaj vigla, se oni atentigas sin al ĝi.

Serĉante radikon de problemo

Hieraŭ mi priskribis metodon por malkovri la radikon de problemo. La simpla klarigo estas tio ke oni demandas sin “kial” pri la problemo kvinfoje. Hodiaŭ, mi uzos la metodon por provi malkovri la radikon de problemo mia.

Mi havas problemon kiun mi menciis kelkfoje en la blogo. Mi luktas mediti. Ial mi ne plu povas mediti bone kiel mi faris antaŭ kelkaj monatoj.

La problemo estas, ke mi luktas mediti.

1. Kial? Ĉar kiam mi meditas, mi estas maltrankvila.
2. Kial? Ĉar mi volas mediti bone sed mi pensas ke mi ne faros tion.
3. Kial? Ĉar mi kredas ke la pasintaj malsukcesoj estas evidenteco pri mia baldaŭa malsukceso.
4. Kial? Ĉar mi ne vidas diferencon inter mia pasinteca mensostato kaj la nuna.
5. Kial? Ĉar la mensostatoj verŝajne estas samaj.

Kio estas samaj inter la du mensostatoj? Unue, mia kialo por mediti estas trankviligi la menson. Due, mi pensas multe pri la meditado mem kiam mi meditas.

Kiel tio estas malsimila ol kiam mi sukcese meditis? La kialo estis la sama sed mi ne multe pensis pri la meditado farante ĝin. Anstataŭe, mi pensis pri miaj pensoj. Mi rimarkis kion mi pensis senjuĝe. Nun, mi juĝas min pro la malsukceso.

Eble mi malsukcesas ĉar mi ne plu vere meditas. Almenaŭ mi ne meditas tiel, kiel mi sukcese meditis antaŭe.

Ĉu la radiko de mia problemo estas manko de la bazo de meditado? Ĉu mi vere forgesis kiel mediti farante meditadon ĉiutage?

Meditante ekstere

La vetero estas ankoraŭ bela. Mi ĝuas du tagon de bona vetero kaj mi ne volas perdi la ŝancon sperti ĝin. Tial denove mi iris eksteren kaj tiam mi meditis.

Mi skribis kelkfoje pri miaj lastatempaj problemoj de meditado. Mi ankoraŭ havas tiun problemon. Mi ne povas atingi bonan mensostaton kiam mi meditas. Mi provas ĉiutage. Laŭ mia poŝtelefona apo, la meznombro de minutoj estas kvin. Tio ne ŝajnas tiom da meditado sed mi meditis ĉiutage dum la lastaj 101 tagoj. Tio estas preskaŭ naŭ horojn da meditado.

Do, mi marŝis en la freŝan aeron hodiaŭ por ŝanĝi la kutimon. Sidante ekstere, mi esperis ke la naturo ĉirkaŭ mi helpus min. Mi bruligis incenson. Mi meditis ankaŭ pli longan ol kutime, pli ol 25 minutoj.

Kaj mi malsukcesis atingi la deziritan mensostaton.

Mi preferus skribi la malon. Mi preferus afiŝi ion feliĉan. Tamen tio ne estas la vero.

Denove mi kredas ke mia problemo temas pri la deziro mem. Se mi volas plibonigi mian meditadon, mi devas ŝanĝi ion. Eble mi provos aliajn tipojn de meditado aŭ alian apon. Mi ne certas.

Almenaŭ mi ĝuis la eksteron. La vetero estis tre bona.

Meditada problemo

Antaŭ du monatoj, mi menciis malfacilaĵojn kiujn mi havis dum meditado. Kelkajn tagojn poste, mi rimarkis la gravecon de senjuĝemo dum meditado. Tamen mi ankaŭ rimarkis problemon pri mia meditado. Tiu problemo ankoraŭ okazas.

Kiam mi preskaŭ atingas staton de mensa trankvilo, mi rimarkas tion. Por atingi tiun staton, mi devas ŝajne ne plu pensi. Mia menso estas klara kaj mi simple estas dum tiam. Sed kiam mi rimarkas la alvenon de la stato, miaj pensoj rapidas pro ĝi, kaj tio forigas la staton mem.

Paradokse, la alveno de trankvilo faras min maltrankvila.

Tiu problemo ŝajnas preskaŭ nesolvebla. Dum du monatoj, mi malofte sukcese atingas tiun staton. Hieraŭ, mi provis malsaman rimedon kiu apenaŭ funkciis. Mi meditis dum pli longa tempo, pli ol 20 minutoj. Ĉirkaŭ la fino, mi pli-malpli atingis la staton. Kvankam tio funkciis, mi pensas ke mi ne malkovris la fundamenton de la problemo.

Ŝajne, la problemo estas la atendo mem pri la stato. Se mi volas atingi trankvilon, mi devas ne zorgi la atingon. Zorgo kaj trankvilo estas maloj; oni ne povas senti ambaŭ samtempe. Ĉar mi zorgas trankvilon, mi ne trankviliĝas.

Do, mi devas lasi la atendon pri trankvilo. Mi devas fariĝi komforta pri tiu ideo ke mia meditado eble ne funkcios tiom bone kiom mi deziros.

Mi ne uzas meditadon pro la budhismo tamen la tipo de meditado kiun mi uzas devenas de budhismo. Mi ofte pensas ke la ligo inter ili estas malgranda, ŝajne sensignifa.

Sed mia penso pri la problemo de mia meditado similas al unu el la ĉefaj veroj de budhismo. La sufero en vivo okazas pro la deziroj kaj oni forigas la suferon per forigo de la deziroj mem.

Eble la ligo inter la du estas pli forta ol mi pensis.

Signifo ne troviĝas en objektoj

Dum mia hodiaŭa meditado, mi rimarkis ion. Kiam mi aŭdis sonon de mia komputilo, mi pensis ke la sono signifis la funkcion de la diskaparato, ke ĝi skribis ion. Sed ĉu mi pravis?

Sono estas vibrado de aero. Tio estas ĉio. Miaj oreloj kaptas malgrandan kvanton da aero kaj la miringojn tiu aero frapas. Tio kaŭzas malgrandajn ostojn en la meza orelo moviĝi kaj nervoĉelojn sendi signojn al la cerbo. Ĝis tiam, la sono estas simpla vibrado de aero. Nur post kiam okazas procezo en la cerbo ekzistas ia ajn signifo.

Nenio pri tiu sono mem donis al mia cerbo la signifon pri ia funkcio de diskaparato. Mi lernis tion pro spertoj kun komputiloj. Kiam mi estis infano, mi aŭdis tian sonon denove kaj denove uzante la komputilon. Tio trejnis la cerbon al tiu kompreno. Mi alklakis ion, la ekrano montris nenion, sed mi aŭdis la sonon. Post kelkaj sekundoj (aŭ iam minutoj, estis la 1990-aj) io aperis sur la ekrano kaj la sono ĉesis. Iom post iom, mi lernis la signifon de tiu sono. Sed denove, la signifo troviĝas en la cerbo. Sen trejnado, sen la cerbo, la sono havus nenian signifon.

Miaj okuloj vidas blankan neĝon. La neĝo ne nomas sin tiel. Homoj donis al ĝi la nomon. La blankon mi ne vere vidas ĉar laŭ la okuloj, ĝi estas kunmetaĵo de ruĝo, verdo, kaj bluo. Kaj nur kelkaj ĉeloj en miaj okuloj eĉ respondas al la vido. La plejparto de la okulo ne sendas tian informon al la cerbo.

Mi tajpas per klavaro, sed kio estas tio? Ĉu la kablo ligita al la komputilo estas parto de la klavaro aŭ io aparta? La klavoj estas facile forigeblaj. Ĉu ili estas parto de la klavaro? Jes aŭ ne? Ne estas ĝusta respondo. Ambaŭ respondoj eblas ĉar la signifo de klavaro ne troviĝas en la klavaro. Ĝi troviĝas en la mensoj de homoj.

Mi iam pensas ke la sentoj movas la cerbon al realo. Tamen, la signifoj de la sentoj troviĝas en la cerbo mem. Kaj la cerbo ne necese iras al realo.

La cerbo vojaĝas signifen.

Memorante la bazon de meditado

Mi menciis malfacilaĵojn pri meditado kiujn mi havis en lastatempa blogafiŝo. Antaŭ du tagoj, mi finfine denove spertis trankviligintan sesion de meditado. Dum ĝi, mi memoris ion tre gravan pri plenatenta meditado, la gravecon de senjuĝemo. Juĝoj malhelpas al oni dum tia meditado.

Kiam mi pensas pri miaj lastatempaj meditadoj, la manko de trankviligado ĝenas min. Tiam mi kulpigas min. Mi pensas ke mi ne koncentras la menson sufiĉe kaj tial mi ne trankviliĝas. Sed tio estas grava eraro.

Mia kialo pri meditado estas tro aktiva menso. Mia cerbo ĉiam kuras de unu temo al alia. Unu momenton la pensoj temas pri pasinta eraro. La sekvan momenton anksio pri la estonteco plenigas la menson. Tio estas problemo, jes, sed mia kulpigado pri tio neniam estos solvo. Tio kondukus al anksio kaj tiu anksio kultivus pli da anksio.

Dum meditado, mi devas ne juĝi la movadon de la pensoj. Ili moviĝas. Ili ne koncentras sin sur la nuntempaj spertoj. Tio estas malbona, ĉu ne?

Ne.

Tio estas nek bona nek malbona dum tiu momento. Dum meditado, mi devus simple rimarki tion kaj denove remeti la atenton. La pensoj moviĝas. Kio estas nova?

Ĉu mi forgesis fari ion dum la laboro? Tio eblas. Tio estas penso pri la pasinteco. Revenu la menso al la meditado. Mi ankoraŭ ne sendas tiun retmesaĝon al mia amiko! Jes ja, tio estas ĝusta. Tio temas pri la estonteco. La retmesaĝo sendiĝos. Revenu la atento al la spirado. La meditado ne funkcias. Mi devus haltigi la sesion frue kaj fari ion pli gravan. Tia penso okazas. La meditado estas io grava. La cerbo devas ripozi. Ĉio bonos. Revenu denove.

Mi nun faros sesion de meditado dum kelkaj minutoj, memoronte tion.


Dum la sesio, mi rimarkis ion. Kiam mi preskaŭ lasis miajn pensojn kaj simple estis, mi rimarkis tion. Tiu rimarko enhavis ian anksion. Mi volis atingi tiun staton de trankvilo sed mi timiĝis pri la ebla nehavo.

Tiu stato estas la plej bona parto de meditado laŭ mi. Ĝi estas la momento kiam ondo de trankvilo falas sur la menson. Mia kapo ŝajne tremetas. Mi ne plu pensas sed nur spertas.

Mi apenaŭ atingis tiun staton dum la meditado. La rekono de tiu stato eble estas problemo. La pensoj pri tio plenigas mian menson kiam mi atingas tiun staton, kaj la ŝtormo de pensoj forigas ĝin.

Certe, mi ne estas la unua homo kiu havas tiun problemon. Aliaj meditantoj verŝajne spertas ion similan. Plej grave, mi rimarkas ĝin. Kiam mi meditas, mi rimarkas la pensojn. Tiuj pensoj estas ankaŭ pensoj. Espereble, iom post iom, mi povos rimarki ilin, akcepti ilin, kaj reveni denove.