Programa projekto pri poezio

En afiŝo pri Ludum Dare, mi menciis alian progaman projekton mian. Hodiaŭ, mi volas prezenti ĝin. Mi hezitas nomi gin eĉ alfa-versio ĉar ĝi estas tute ne preta. Alia problemo estas, ke mi ne havos la tempon por programi plu ĝis tiam mi finas verki la mallongan rakonton kiun mi verkas por konkurso de verkado. Tamen, mi volas kunhavi kun vi legantoj la ideon.

La projekto nomiĝas “Poeziilo.” Poeziilo estas ilo por helpi poezion en Esperanto. La tekstejo donas informojn al la verkisto per la koloroj de la literoj. En la nuna stato, la akcenta vokalo estas nigra. Ĉiu linio finiĝas per kolorigitaj literoj por montri ĉu du linioj rimas. Se du lastaj vortoj havas la samajn literojn post la akcenta vokalo, tio havas ankaŭ la saman koloron. Estas ankaŭ nombroj por montri la nombron da silaboj en ĉiu linio.

Jen la nuna stato:

poeziilo-close-up

Per la reguleco de Esperanto, tiuj funkcioj en la programaro ne postulis tiom da tempo por programi. Mi faris la plejmulton en unu mateno. La aliaj ideoj, kiujn mi havas, estas pli malsimplaj.

Aliaj ideoj por la projekto inkluzivas modelojn de reguloj por stiloj de poezio kaj sugestojn por rimoj per interna rim-vortaro.

Kaj Poeziilo havas alian uzon, kiun mi malkovris en la takso de ĝi. Per ĝi, oni povas ankaŭ analizi jam skribitajn poemojn por pli bone kompreni ilin.

Kiel mi menciis supre, mi ne programos en la venontaj semajnoj. Tamen, mi volas reveni al la projekto post tiam. Eble ne estos multe da intereso pri ilo por poezio en Esperantujo sed la ideo interesas almenaŭ min.

Konkurso de verkado

Je la komenco de la jaro mi menciis konkurson de verkado en kiu mi konkursis. Ĝi estis konkurso por mallongaj rakontoj. Kvankam mi estis duon-finalisto en la konkurso, mi ne gajnis ion. Tamen, denove okazos tiu konkurso kaj mi ja denove eniros ĝin.

Hodiaŭ mi komencis verki novan mallongan rakonton. La rakonto estas denove sciencfickia kaj ĝi denove temas pri homo en la fora estonteco.

Tiukaze, la homo loĝas en komputilo ĉirkaŭ nigra truo je la fino de la universo. La homoj en ĝi vivis tre longajn vivojn. Nun ili ĉiuj spertas similatan mondon en la komputilo ĉar la universo estas tro malvarma kaj malluma por en ĝi ili vivi. Sed malgraŭ la fakto ke tiuj homoj vivis tiom longe, ili ne volas morti. La ĉefrolulo vivas en simulado kiel homo de nia tempo esperante ke ŝi povos lerni kiel morti kaj pensante pri la venonta forgesado pri la homaro.

Mi skribis nur 500 vortojn de la rakonto sed mi verkos pli morgaŭ kaj en la venontaj semajnoj. Nune, la rakonto komenciĝas per poemeto en la angla. Mi volis kunhavigi ion el tiu rakonto kun vi legantoj, do mi provis traduki tion en Esperanton. Jen ĝi:

Adiaŭ ĉio

Adiaŭ Marso, adiaŭ Tero
Adiaŭ ĉiu glimanta stelo

Adiaŭ revoj, adiaŭ esperoj
Adiaŭ ĉiuj sunbrileroj

Adiaŭ Eva, adiaŭ Adamo
Nedankinde pri tiu deklamo

Estas precize kiel vi timis
Neniu vin zorgis aŭ estimis

La malliberejo de la klavaro

La malliberejo de la klavaro

Jen la klavaro antaŭ mi
Komputile ligita per kablo
Ĝi sidas silente sur la tablo
Per silento min mokas ĝi

Klavoj el senmova plasto
Faros nenion krom per la manoj
Mi premus ilin laŭ miaj planoj
Sen terura vorta fasto

Nenio restas ekrane
Ĉi estas la rezultita kvanto
De la tute senhelpa uzanto
Mi serĉas inspiron vane

Mi la mastro, ĝi la sklavo
Miaj voloj regas ĝiajn agojn
Ĝia posedanto ĉiujn tagojn
Sed ne majstro pro la havo

Ja estas malliberulo
Ĉi tie trovebla inter ni du
Sed eĉ fojfoje mi scivolas ĉu
Ial necesos spegulo

Pasintaj, estontaj

Ĉu mi devus forgesi
kion mi perdis?
Ĉu mi devus karesi
kion mi havas?

Ĉu mi povis diveni
tion por eviti?
Ĉu mi povos obteni
ion kun valoro?

Kie nun mi vivas?
Ĉiam ŝajnas reala
Kiel mi aktivas?
La tuto estas tro

Ĉu mi devus memori
ĉiun malsukceson?
Ĉu mi devus esplori
tiun oportunon?

Ĉu mi povis rigardi
antaŭ tio okazis?
Ĉu mi povos sin gardi
kontraŭ ĉiaj ebloj?

Kie nun mi vivas?
Ĉiam ŝajnas reala
Kiel mi aktivas?
La tuto estas tro

Ĉu mi devus sopiri
pri io tre kara?
Ĉu mi devus aspiri
al io tre granda?

Ĉu mi povis ne fari
miajn multajn pekojn?
Ĉu mi povos ripari
tiujn grandajn erarojn?

Kie nun mi vivas?
Ĉiam ŝajnas reala
Kiel mi aktivas?
La tuto estas tro

Malĝojo

Eble la malplej ofte laŭdita emocio el ĉiuj estas malĝojo. Fakte, tiu ideo pri laŭdi malĝojon ŝajnas strange al mi.

Kompreneble, poetoj ofte skribas pri ia malĝojo. La du Esperantaj poemoj, pri kiuj mi skribis afiŝojn, temas pri malĝojo, precipe sopiro. Sed la poemoj certe ne laŭdas la malĝojon. La malĝojo mem estas evitinda, kiel obstaklo kontraŭ ia celo.

Ofte celo en vivo estas ĝojo aŭ feliĉo. Mi ne estas escepto. Mi skribas tiel en afiŝoj pri stoikistoj kaj pri meditado. Mi volas sperti feliĉon.

Tamen, malĝojo estas utila.

Malĝojo montras al oni ke oni perdas ion. Eble oni jam scias tion aŭ eble ne. Oni povas trompi sin tiel, provante forgesi aŭ ignori ion malbonan. Emocioj tiel iam montras al oni ion ne konscie konatan.

Eble tial poetoj ofte skribas pri io malĝoja ĉar ili volas esprimi ion malbonan kaj ne tute komprenas tiun senton. Rigardi grandan perdon estas malfacile sed ju pli granda la perdo des pli forta la malĝojo.

Sed eĉ pli grave ol al oni, malĝojo montras tiun perdon al aliuloj. Per malĝojo, oniaj amikoj kaj familianoj povas vidi onian bezonon kaj tial povas helpi onin. Tiukaze, malĝojo certe havas valoron. La larmoj povas esti pli fortaj ol vortoj por esprimi kiom da malĝojo oni spertas.

Do, jen poemeto laŭdanta malĝojon:

Malĝojo, sendube ne logika
Tamen memoru ke tiu ploro
Ĝi ne estas tute sen valoro
Se oni estas kun kunulo amika

Somersonoj

La solstico okazas hodiaŭ. En la norda hemisfero, estas la unua tago de somero. Pro tio, mi volis skribi poemon pri somero kaj kiel ĝi sentigas min. Jen ĝi:

Somersonoj

Sonon de l’ folioj en vent’
susurantaj ege pace
aŭdas mi sidante lace.
Ridetas mi pro tiu sent’.

Sonon de l’ birdoj super mi
kantantaj en arbo granda
aŭdas mi kiel hom’ fanda
pro la varmo dirante “fi!”

Sonon de l’ ventolil’ en dom’
blovanta la plej rapide
aŭdas mi sur sofo side.
Mi ree sentas kiel hom’.

Sonon de l’ klimatizilo
fridiganta kiel hero’
aŭdas mi. Ĝi estas la tro
bona invent’ de l’ jarmilo.

Se mi povus fari tion…

Liaj fingropintoj brilas… Se mi povus meti ŝtonojn tiel…
– penso de Shindo Hikaru, Hikaru no Go Epizodo 3

En unu el miaj plej ŝatataj animeoj estas momento, kiam la ĉefrolulo, Hikaru, ludas goon kontraŭ la tiam plej bona profesia ludisto en Japanio. Ĝis tiam, Hikaru ne tiom ŝatis la ludon de goo. Je la komenco de la animeo, spirito de praa goa ludisto eniris la korpon de Hikaru kaj volis denove ludi goon. Do, kiam Hikaru ŝajne ludas goon, la spirito donas al li movojn por ludi. Hikaru mem ne ludas.

Sed kiam Hikaru vidas veran majstron de goo metantan ŝtonojn tiom lerte, li subite deziras fari tiel. La mirindo de tiu nivelo de lerteco donis al li tiun deziron.

Mi iam sentas tiel pri alia afero. Mi volas esti verkisto.

Kiam mi legas belegajn verkojn, mia koro doloras min. Mia koro doloras pro la beleco de tiaj vortoj. Kiel iu tiel perfekte metis tiujn vortojn? Kial mi ne povas meti vortojn tiel?

Ĉefe, mi volas esti verkisto en la angla, sed mi iam verkas poezion en Esperanto. Mi volas verki ankaŭ prozon, sed mi ne jam finis tiun verkon.

En la angla, miaj verkoj estas sufiĉe bonaj laŭ kelkaj homoj. Kiam mi donas verkon al unu el miaj amikoj, tiu taksas ĝin bona, sed en miaj okuloj mi estas amatoro kaj ne specife bona amatoro. Mi eĉ trovas multajn amatorojn pli bonan al mi. Mi vidas la bonon kiam mi legas verkojn de aliuloj kaj vidas la malbonon kiam mi legas miajn proprajn verkojn.

Jen poemo pri miaj streboj:

La verko estas perfekta.
Leginte ĝin, mi ĝin miras.
Sciante min, mi sopiras.
Ja ne l’ celita efekto. . .

Poemo de Zamenhof

Mia penso

Sur la kampo for de l’ mondo,
antaŭ nokto de somero,
amikino en la rondo
kantas kanton pri l’ espero.
Kaj pri vivo detruita
ŝi rakontas kompatante, –
mia vundo refrapita
min doloras resangante.

“Ĉu vi dormas? Ho, sinjoro,
kial tia senmoveco?
Ha, kredeble rememoro
el la kara infaneco?”
Kion diri? Ne ploranta
povis esti parolado
kun fraŭlino ripozanta
post somera promenado!

Mia penso kaj turmento,
kaj doloroj kaj esperoj!
Kiom de mi en silento
al vi iris jam oferoj!
Kion havis mi plej karan –
la junecon – mi ploranta
metis mem sur la altaron
de la devo ordonanta!

Fajron sentas mi interne,
vivi ankaŭ mi deziras, –
io pelas min eterne,
se mi al gajuloj iras…
Se ne plaĉas al la sorto
mia peno kaj laboro –
venu tuj al mi la morto,
en espero – sen doloro!

Tiun ĉi poemon verkis Zamenhof antaŭ ol la eldono de la Unua Libro. Li verkis ĝin en pra-esperanto kaj reverkis aŭ tradukis ĝin en Esperanton en 1882. El la poemoj de Zamenhof, kiujn mi jam legis, mi plej ŝatas ĝin. Kvankam ĝi estas tiom malfeliĉa.

La ritmo de la poemo estas bona, do malgraŭ iometa uzo de sufiksoj por rimado, mi legas ĝin facile. La bildoj kaj vortoj en ĝi estas tre fortaj.

Kion ĝi signifas al mi?

La poemo temas pri viro, kiu klopodis dum la juneco. Virino memorigas lin pri tio, kantante pri la espero, sed la viro ne povas esprimi kial tio malfeliĉigis lin al ŝi. Li sidas silente, turmentita per sia realo. Kial li sentas sin tiel? Li oferis sian junecon kontraŭ celo. Li sopiras vivon aparte de tio, sed li jam donis la plej bonan parton de la vivo. Do, se lia laboro estis vana, anstataŭ bona, laŭ la sorto, li preferus morton ol tion, kio restas el la vivo, ĉar espereble morto ne enhavos tiom da doloro.

La pasio de Zamenhof estas evidenta en tiu ĉi poemo. Sendube li estis pasia homo, sed pasio ne evitas laboron. Fakte, ĝi povas malhelpi ĝin. Zamenhof sentis sin pelita. La laboro vundis lin, tamen li faris ĝin. Li havis nenian elekton laŭ si.

Ĉu lia laboro plaĉis al la sorto? Homoj ĉie nomas ĝin malsukceso. Tamen mi uzas ĝin nun, post 137 jaroj. Kaj per ĝi, malgraŭ ĉio, mi kaj aliaj trovas komunumon, feliĉon, kaj esperon pri homaro.

Kiel tia laboro estus vana?

Poemo pri poemoj

Kiam diras oni poemfrazojn
“En la mondon” aŭ “estas mi”
venontajn vortojn konas vi
aŭdinte ilin multajn okazojn.

Zamenhof, Grabowski poezie
skribis eĉ pli ol necese,
verkis poemojn senĉese.
Ŝajnas strange ideologie.

Devas helplingvo esti utila.
Kial gravas la beletro?
Sen ĝi estas nur la petro!
Restus la lingvo morta, senstila.

Belas ĉiam la verko malgraŭ ĉu
originale skribita,
nia-lingven tradukita.
Al mi donata estas ena ĝu’

La ofteco de poemoj en Esperanto estas kaj stranga kaj mirinda laŭ mi. La celo de Esperanto estas tutmonda komunikado. Tio ŝajne ne bezonas poezion. Kial oni devas skribi poemojn en tia lingvo? Ĉu ne pli gravas eseoj, artikoloj, kaj aliaj nefikciaj verkoj? Sed la fruaj Esperantistoj verkis kaj tradukis multajn poemojn. Eĉ en la Pra-Esperanto Lingwe Uniwersala Zamenhof verkis poemon.

Malgraŭ ke tiaj verkoj ŝajne ne necesas, mi rimarkas ke Esperanto estas ankoraŭ uzata hodiaŭ kaj en ĝi homoj ankoraŭ verkas poemojn. Mi amas la logikon de nia lingvo, sed iam mi scivolas ĉu la ne-logikaj, pasiaj partoj de Esperanto povus esti pli gravaj.

Eble poezio ja necesas por havi lingvon.