Malsukceso kun teleskopo

Tre frue en mateno lastan semajnon mi iris el la domo kun mia teleskopo por observi la ĉielon. Mi volis vidi kometon kiu estas videbla per teleskopo aŭ binoklo ĵus antaŭ la alveno de la suno en la mateno. Mi alvenis iom frue antaŭ ĝi estis videbla por relerni uzi la teleskopon. Tio estis la unua fojo kiam mi uzis la teleskopon antaŭ multaj monatoj. Nuboj preskaŭ ĉiam kovris la ĉielon en la antaŭaj monatoj kiam mi havis sufiĉe da libra tempo. Tiun matenon la ĉielo estis tute klara.

Je la komenco, mi observis kelkajn planedojn. Mi faris tion pro du kialoj. Unue, ĉar tio helpis min relerni. Due, ĉar mi tre ŝatas rigardi planedojn. Mi rigardis Marson, kiu estis bedaŭrinde tro for el Tero por ke mi povis bone vidi ĝin. Post tio, mi trovis Jupiteron. Ĝi estis tre brila kaj mi vidis ankaŭ unu el ĝiaj lunoj. Sed mi rigardis Saturnon kiel la lastan.

Antaŭ ĉiuj, mi plej ŝatas observi Saturnon. Tiu planedo estas sendube la plej bela. La ringoj estas tiom mirindaj. Rigardante ilin, mia spirado haltis. Mi neniam laciĝos de troa rigardo de Saturno.

Estis bone, ke mi rigardis la planedojn. Alie, mia tempo sub la steloj estis tuta malsukceso. Mi ja trovis la lokon en la ĉielo kie ŝajne troviĝis la kometo. Tamen, mi ne vidis ĝin. Eble mi ne observis la ĝustan lokon aŭ eble mia teleskopo ne estas sufiĉe forta. Kio ajn estis la kaŭzo, mi serĉis tiun parton de la ĉielo dum preskaŭ horo sen sukceso.

La ĉielo estis plene je nuboj la lastan semajnon kaj la prognozo de la vetero restas tiel pri la baldaŭa estonteco. Post kelkaj tagoj, la kometo moviĝos al la alia flanko de Suno kaj ĝi fariĝos videbla en la vespera ĉielo anstataŭ la matena. Eble la vetero fariĝos pli bona kaj mi provos denove. Se mi denove malsukcesos pri la kometo, mi povos almenaŭ rigardi Saturnon je la 20a de julio kiam ĝi estas je opozicio. Espereble la nubo foriĝos antaŭ tiam…

Videoludo en Esperanto

Lastatempe unu el miaj amikoj donacis al mi ludon. Li elektis tiun ludon por mi pro kelkaj kialoj sed unu el tiuj kialoj estis, ke la ludo havas tradukon en Esperanto. Tio estis tre pensema donaco kaj mi certe dankis lin pri ĝi. Tamen, verdire, mi iom maltrankviliĝis pri tio.

Kiel bone konas ĉiu Esperantisto, multaj tradukoj en Esperanto estas malbonaj. Mi maltrankviliĝis ĉar mi atendis ludon plene je dubindaj vortelektoj kaj duone kompreneblaj frazoj. Verŝajne multaj frazoj restus ne-tradukitaj. Entute, mi suspektis, ke mi ne ĝuus la tradukon kaj rapide reŝanĝus la lingvon en la anglan post dek minutoj.

Sed kiam mi ekludis ĝin, anstataŭ tio, mi miris pro la bona traduko kaj feliĉe ĝuis la ludon dum pli ol horo!

La ludo nomiĝas Slay the Spire en la angla. Verŝajne la plej bona traduko estus “Venki la turon.” (La laŭvorta traduko de “Mortigi la spajron” ne havas sencon en Esperanto.)

En la ludo, oni ludas kiel heroo kiu devas mortigi monstrojn kaj malbonulojn por trapasi la ĉambrojn en granda turo kaj finfine venki la grandan malamikon ĉe la supro.

La ludanto batalas tiujn estaĵojn ĉefe per kartoj, kiuj atakas aŭ malhelpas la malamikojn kaj defendas aŭ helpas la heroon. Post venkoj, oni gajnas novajn kartojn kaj aliajn bonaĵojn. Oni povas gajni ankaŭ relikvojn kun bonaj efikoj kaj oni povas trinki pociojn por sin helpi dum batalo.

Ekzemple, la montrata karto en la unua bildo, Flama baro+, havas du efikojn. Ĝi ŝirmas la heroon kontraŭ 16 poentoj da damaĝo kaj, se malamiko atakas, tiu malamiko ricevas 6 da damaĝo.

En batalo, oni devas pripensi ĝustajn kombinaĵojn de kartoj. Mi ŝatas tian strategion. Sed ĉar oni prenas kartojn hazarde, venko postulas kaj strategion kaj bonŝancon. Se oni ne prenas la bonan karton je la ĝusta tempo, oni povas malsukcesi.

Okazas ankaŭ hazardaj eventoj, kiel en la tria bildo, kaj estas vendistoj en la turo, kiuj vendas kartojn, pociojn, ktp kontraŭ la gajnita oro.

Kompreneble, ĉi tia ludo ne estas por ĉiuj. Ekzemple, oni ne bezonas kreemon kiel en Minecraft. Tamen, mi ĝuas ludi strategian ludon kun bona traduko en Esperanto.

Se vi ŝatus provi la ludon, jen ligiloj al ĝiaj paĝoj en la retbutiko Humble Bundle kaj en la retbutiko Steam.

Ĉu malnovaj komputiloj estas utilaj?

Mi uzas malnovajn komputilojn. En afiŝo pri revivigo de malnovaj komputiloj, mi menciis, ke mia plej malnova komputilo havas 18 jarojn. Mi ŝatas uzi tiajn komputilojn ĉar mi ne volas malŝpari. Se mi havas sufiĉe bonan komputilon, kial mi ne uzus ĝin?

Por tiaj komputiloj, mi instalas Linukson kiel la operaciumon. La nunaj versioj de Windows bezonas tro da rimedoj sed estas operaciumoj kiel Lubuntu kiuj ne bezonas tiom. La plej malnova komputilo havas nur unu gigabajton da ĉefmemoro kaj malnovan Pentium 4 procesoron je 1,7GHz.

Tiu procesoro estas problemo. Kvankam ĝi funkcias, la biteco de la procesoro estas 32-bita. Novaj programaroj kaj operaciumoj estas 64-bitaj. Kvankam 64-bita procesoro povas uzi 32-bitajn programojn, la malo ne estas ebla. Tiu malnova komputilo ne povas uzi kelkajn novajn programarojn kaj estas ne-certa ĉu estontaj versioj de Lubuntu kaj aliaj Linuksaj operaciumoj plu subtenos tiajn procesorojn.

Tio estas bedaŭrinda ĉar per Lubuntu, la komputilo funkcias. Mi konfesas, ke la komputilo luktas ludi filmetojn, sed ĝi bone ludas muzikon kaj agas kiel malgranda servilo. Servilo montranta retpaĝojn aŭ enhavanta malgrandan datumbankon ne bezonas tiom da komputaj rimedoj.

Sed se ĉiuj novaj programoj ne plu subtenos 32-bitajn procesorojn, kial subtenigi la operaciumon? Uzantoj volas uzi programarojn, ne nur operaciumon.

Kaj mi supozas, ke ĉesi uzi komputilon post 20 jaroj ne estas malbone.

Lingva ŝtupetaro

Post kiam mi lernos la francan ĝis sufiĉe alta nivelo, mi volos lerni alian lingvon. La plej utila estus la hispana ĉar tiu lingvo estas la dua plej parolata en Usono kaj mi laboras kun homoj kiuj parolas ĝin. Aliaj elektoj estas la korea, ĉar mi ludas goon kaj konas aliajn ludantojn kiuj parolas ĝin, aŭ la germana, ĉar mia avo iomete parolas ĝin.

Sed kiun ajn lingvon mi elektos, mi planas uzi la francan (kaj, se eble, Esperanton) por lerni la novan lingvon. Tiu metodo nomiĝas laddering en la angla. En Esperanto, la vorto estus eble “ŝtupetarumi” ĉar la ago estas kiel grimpi ŝtupetaron sed nur figurasence. Kiam oni grimpas ŝtupetaron, oni uzas pli malaltan ŝtupeton por atingi la pli altan. Analoge, kiam oni ŝtupetarumas, oni uzas la lernitan lingvon por lerni la lernotan.

La avantaĝo estas, ke oni ekzercas sin kaj al la lernita lingvo kaj al la lernota lingvo. Mi volos ekzerci min al la franca lernante la alian lingvon, do kial ne fari la du aferojn samtempe?

Dankinde, la franca estas bona lingvo por oni ŝtupetarumi de ĝi al alia lingvo, ĉar la franca estas unu el la plej grandaj lingvoj en la mondo. Ekzemple, mi scias, ke Duolingo jam havas kursojn en la franca pri la hispana kaj la germana. Per mallonga serĉo, mi tuj trovis aliajn rimedojn kiel Assimil por la tri lingvoj kiujn mi konsideras.

Bedaŭrinde, ne estas multaj rimedoj en Esperanto por oni lerni alian lingvon. Mi povus fari kurson instruantan Esperanton en alia lingvo, ekzemple per Lernu.net, sed mi ne certas ĉu tio bone instruus min pri la alia lingvo ĉar tio ne rekte instruas la gramatikon kaj tute ne instruas la prononcon krom se la sonoj estas la samaj kiel en Esperanto. Sed eble tio estos bona metodo post kiam mi lernos iom la lingvon.

Sed antaŭ ol mi elektos la alian lingvon kaj trovos rimedojn por studi ĝin, mi devos fini la studojn pri la franca. Mi ne povos grimpi al la sekva ŝtupeto ĝis kiam la nuna subtenos min.

Redaktado kaj kritikoj

Iom post iom, mi redaktas la rakonton kiun mi verkas por konkurso de verkado. Mi ne faras tion sole. Mi ankaŭ sendis la rakonton al amikoj kaj familianoj. Kelkaj el ili jam legis ĝin.

Plejparte, ili ŝatas ĝin. Mi iom ĝuas la komplimentojn sed mi ne sendis la rakontojn por gajni komplimentojn. Mi volas la kritikojn pri la malbonaĵoj ĉar malbonaĵoj en verko estas malpli facile viditaj de la verkisto.

Dankinde, ili ĉiuj havis proponojn pri kiel plibonigi la rakonton.

Kvankam mi volas tiajn kritikojn, mi ne tuj akceptas ilin. Mi juĝas ĉiun proponon kaj pensas pri ĝia ebla efiko al la rakonto. Entute, mi uzas malpli ol duonon kaj el tiuj, kiujn mi uzas, mi plejparte ne rekte uzas ilin. Ofte, mi prenas la ĝeneralan ideon kaj faras ion, kio estas pli bona laŭ mi.

Mi ne laboros morgaŭ kaj tial mi uzos kiel eble plej multe da tempo por redakti kaj verki la rakonton. Ĉar Dankotago okazos ĵaŭdon kaj mi sendos la rakonton al la konkurso vendredon, mi ne havos tiom da tempo post morgaŭ, sed mi uzos ĉiun haveblan minuton.

Espereble, pli da miaj amikoj kaj familianoj donos al mi kritikojn kaj plendojn pri mia rakonto antaŭ vendredo.

Reverkado

La lastajn tri tagojn, mi uzis kelkajn horojn ĉiutage por reverki la mallongan rakonton kiun mi verkas por konkurso de verkado. Kiel mi lastatempe menciis, la verko havas tro da vortoj. La vortlimo de la konkurso estas 3.000 vortoj kaj ĝi jam havas pli ol 3.000 sed pli ol duono el la rakonto restas ne jam skribita. Do, mi verkis novan version.

La rezulto estis tre malbona.

Mi ja mallongis la rakonton sed la priskriboj fariĝis ne-naturaj kaj la koncepto perdis sian fortecon. Mi ne povas verki tian rakonton tiel. La rakonto temas pri homo je la fino de la universo, kiam ĉio ne plu estos. En la rakonto, mi volas montri tri ideojn:

  1. La universo havos ne-eviteblan finon.
  2. Post ĉio, neniu memoros la homaron.
  3. Eĉ per la plej forta teknologio, la morto okazos por ĉiuj.

Tiukaze, 3.000 vortoj ne ŝajnas sufiĉaj. Do, mi denove reverkos ĝin en la venontaj tri tagoj. Se mi ne havas ion sufiĉe bonan kaj mallongan je dimanĉo, mi verŝajne koncedos, ke mi ne povas verki tian rakonton en 3.000 vortoj kaj mi verkos ion alian por la konkurso.

Mi kredas, ke ĉi tiu rakonto estas verkinda. Tamen, estas eble, ke ĝi ne estas verkebla.

Konversacioj

Mi amas konversaciojn. Mi ne povas tro esprimi tion. Unufoje, mi havis konversacion kiu daŭris 13 horojn kun unu el miaj plej bonaj amikoj. Kiam ni komencis konversacii, la suno estis en la ĉielo. Kiam ni finis konversacii, la suno estis en la ĉielo denove.

En miaj amikaj rilatoj, konversacioj estas tre gravaj. Kiam mi renkontas amikon, ni malofte kune faras ion kiel fari sporton aŭ spekti filmon. Ofte, ni simple interparolas. Eble ni sidas, eble ni marŝas kaj kie ne gravas. Fakte, ankaŭ la temo ne vere gravas.

Hodiaŭ mi renkontis amikon interrete. Ni parolis kelkajn horojn pri temoj de superherooj ĝis verkado. Mi tre ĝuis la konversacion ĉar mi ŝatas diversajn aferojn kaj mi kredas, ke ĉiu ajn temo povas interesi min. Se ĉi tiu blogo ne estas evidenteco pri tio, mi ne certas pri tio, kio konvinkus vin.