Konkurso de verkado

Je la komenco de la jaro mi menciis konkurson de verkado en kiu mi konkursis. Ĝi estis konkurso por mallongaj rakontoj. Kvankam mi estis duon-finalisto en la konkurso, mi ne gajnis ion. Tamen, denove okazos tiu konkurso kaj mi ja denove eniros ĝin.

Hodiaŭ mi komencis verki novan mallongan rakonton. La rakonto estas denove sciencfickia kaj ĝi denove temas pri homo en la fora estonteco.

Tiukaze, la homo loĝas en komputilo ĉirkaŭ nigra truo je la fino de la universo. La homoj en ĝi vivis tre longajn vivojn. Nun ili ĉiuj spertas similatan mondon en la komputilo ĉar la universo estas tro malvarma kaj malluma por en ĝi ili vivi. Sed malgraŭ la fakto ke tiuj homoj vivis tiom longe, ili ne volas morti. La ĉefrolulo vivas en simulado kiel homo de nia tempo esperante ke ŝi povos lerni kiel morti kaj pensante pri la venonta forgesado pri la homaro.

Mi skribis nur 500 vortojn de la rakonto sed mi verkos pli morgaŭ kaj en la venontaj semajnoj. Nune, la rakonto komenciĝas per poemeto en la angla. Mi volis kunhavigi ion el tiu rakonto kun vi legantoj, do mi provis traduki tion en Esperanton. Jen ĝi:

Adiaŭ ĉio

Adiaŭ Marso, adiaŭ Tero
Adiaŭ ĉiu glimanta stelo

Adiaŭ revoj, adiaŭ esperoj
Adiaŭ ĉiuj sunbrileroj

Adiaŭ Eva, adiaŭ Adamo
Nedankinde pri tiu deklamo

Estas precize kiel vi timis
Neniu vin zorgis aŭ estimis

Ĉu rapida verkado estas tiom malpli bona?

Hodiaŭ mi volis verki ion. Malgraŭ la fakto ke mi devus dormi anstataŭ fari tion, mi skribis mallongan rakonton de 1.900 vortoj en la angla. Mi skribis tion dum ĉirkaŭ tri horoj.

Mi volis simple verki ion. La rezulto ne estis tiom grava kompare de la ago mem. Io en mi havis tian deziron, do mi verkis. Je la fino, mi rimarkis ion.

En verkado, ju pli da tempo des pli bona. Tio havas sencon. Tamen, mi rimarkis, ke mia verko post tri horoj ne estis tiom malpli bona ol kutime. Ĝi kompreneble havis erarojn pri literumado kaj gramatiko. Kaj mia vortelekto povus ja pliboniĝi. Sed entute, mi ne nomus la rezulton malbona.

Tio surprizis min. Mi estas tia homo, kia sidas antaŭ la ekrano serĉante la ĝustan vorton. La tajpmontrilo ŝajnas esti mia plej bona amiko ĉar ĝi sidas tute sola sur la ekrano, pulsante kiel senĉesa metronomo.

Sed kiam la rezulto ne interesis min, anstataŭ esti malbona, la rezulto estas boneta. Eble la ago de skribado estas pli grava ol mi pensis. Eble la ago de pensado ne helpas tiom kiel mi kredis.

Ĉu por verki ion oni devas simple verki?

Mia videoludo por Ludum Dare

Mia teamo finis nian videoludon por Ludum Dare!

Ni ne faris ĉion kion ni volis fari sed oni povas ludi la ludon. Denove, ni planis fari tro sed mi ne malŝatas la rezulton. La videoludo estas amuza eĉ se per pli da tempo, ni povus fari pli bonan.

La nomo de la videoludo estas All is Well kio estas vortludo. En la angla, la vortoj “bone” kaj “puto” estas la samaj. Do, ĝi nomiĝas kaj “Ĉio estas bona” kaj “Ĉio estas puto.” Mi nomus ĝin “Ĉio estas puto” en Esperanto ĉar la puto en la ludo estas tre grava laŭ la rakonto.

Se vi ŝatus ludi la ludon, jen ligilo al ĝia paĝo en la retejo de Ludum Dare. Ĝi estas havebla aŭ per retpaĝo sur komputilo aŭ por Windows.

Bedaŭrinde, ni ne havas versiojn por poŝtelefono aŭ aliaj operaciumoj. Bedaŭrinda estas ankaŭ tio ke la videoludo estas tute en la angla kaj enhavas multe por legi.

Tamen, mi esperas ke mi havos la tempon por traduki ĝin en Esperanton. Se mi faros tion, mi subtenos verŝajne nur Windows kaj eble ankaŭ Linux. La vortludoj ne plu funkcios sed espereble ĝi restos sufiĉe amuza.

Mi havas ankaŭ alian ideon por programaro tute en Esperanto por Esperanto, sed mi skribos pli pri tio en la estonteco. Nun, mi volas ripozi. Kvankam mi tre ĝuas Ludum Dare, programi videoludon dum nur 72 horoj estas iom lacige.

Ludum Dare fina tago

Hodiaŭ estas la fina tago de la konkurso Ludum Dare. Mia teamo havas ĉirkaŭ ok horojn por fini nian videoludon. Bedaŭrinde, kiel la unua tago, parto de la teamo havas devon kaj ne povos labori la ludon kelkajn horojn.

Hieraŭ mi aldonis kolorojn kaj sonojn al la videoludo. Pro la koloroj, la aĵoj en la ludo aspektas multe pli bone. Por la sonoj, mi uzis mian voĉojn kaj kelkajn hazardajn aĵojn ĉirkaŭ mi, ekzemple monerojn. Tio helpis la ludon multe. Lastafoje kiam mi partoprenis en Ludum Dare, mi ne aldonis sonojn kaj tio estis unu el la ĉefaj plendoj pri tiu konkursaĵo.

La videoludo preskaŭ ŝajnas kiel ludo. Hodiaŭ ni devos aldoni pli bonan sistemon pri la kontraŭuloj. Nun, pli el ili simple aperas tuj post kiam la lasta mortas. La ludo bezonas enkondukon por klarigi la scenon. Kaj, plej grave, la ludanto devas scii morti. Nun, oni rajtas ludi eĉ se la ĉefrolulo havas negativan sanon.

Mi kredas ke ni havos ion je la fino de la konkurso. Tamen, mi ne havas tempon por klarigi pli pri la ludo. Mi devas programi ĝin!

Se vi ŝatus spekti min kaj miajn amikojn en la konkurso, ni elsendas videon de ĝi per Twitch ofte dum la tri tagoj. Miaj amikoj parolas nur la anglan sed se vi metas Esperanton en la babilejon de la elsendo, mi mem ja povus respondi. Jen ligilo al la Twitch-a konto: https://www.twitch.tv/cyberlightgames

Ludum Dare dua tago

Jam komenciĝas la dua tago de Ludum Dare. Fakte, mi komencas la tagon iom malfrue. Estas nur 29 horoj ĝis la fino de la konkurso.

Hieraŭ, mi ja programis multe. Mi apenaŭ uzis Blender-on krom por rapide krei sorĉaĵon, kiu estas bildigita supre.

Mi ĉefe laboris pri la sistemo de batalo. En la ludo, la ĉefrolulo estas neniulo kiu trovas tronon en malbona kastelo. Kiam li sidas sur la trono por sin amuzi, aventuristo eniras la ĉambron kaj deklaris ke li estas la malbona reĝo de la lando, kiun la aventuristo devas ĉesigi. Do, li devas batali lin por sin savi.

Se vi ŝatus spekti min kaj miajn amikojn en la konkurso, ni elsendas videon de ĝi per Twitch ofte dum la tri tagoj. Miaj amikoj parolas nur la anglan sed se vi metas Esperanton en la babilejon de la elsendo, mi mem ja povus respondi. Jen ligilo al la Twitch-a konto: https://www.twitch.tv/cyberlightgames

Ludum Dare unua tago

Ĉar Ludum Dare komenciĝas en vespero, mi ofte nomas ĉi tiun tagon la unua tago. Ĝi estas la unua tuta tago de la konkurso kaj hieraŭ nur enhavis ses horojn.

Mi ne lastanokte programis tiom. Anstataŭ tio, mi kreis aĵojn en Blender, kiu estas programaro por krei tri-dimensiajn aĵojn kaj animaciojn. Jen ekzemplo supre. Mi kreis puton.

En la videoludo, la puto estas rolo. Ĝi estas tiu, kiu donas plibonigojn kaj konsilojn al la ludanto.

Kvankam mi preferus programi ion, en la konkurso oni kreas ĉion en la videoludo. Do, iu devas krei la aĵojn kaj mi ne malŝatas la taskon. Kaj sendube, en la du venontaj tagoj, mi programos sufiĉe ofte.

Se vi ŝatus spekti min kaj miajn amikojn en la konkurso, ni elsendas videon de ĝi per Twitch ofte dum la tri tagoj. Miaj amikoj parolas nur la anglan sed se vi metas Esperanton en la babilejon de la elsendo, mi mem ja povus respondi. Jen ligilo al la Twitch-a konto: https://www.twitch.tv/cyberlightgames

Ludum Dare komenciĝas

Hodiaŭ, mi kaj du el miaj amikoj ekpartoprenas en Ludum Dare, kiu estas konkurso pri programado en kiu teamo kreas videoludon dum nur 72 horoj. Mi skribis pli pri la konkurso en alia afiŝo kaj tie menciis, ke mi partoprenas en ĉi tiu Ludum Dare.

La konkurso havas temon kaj la videoludo, kiun oni kreas, devas iel rilati al la temo. La temo de la konkurso ĉi-foje estas “Komenco kun nenio.” Nia teamo elektis krei ludon pri kutima homo kiu hazarde trovas malbonan kastelon sed aventuristoj, kiuj trovas lin, kredas ke li estas la malbona reĝo de la kastelo. Komenciĝante kun nenio por sin defendi, li devas defendi sin kontraŭ la aventuristoj.

Se vi ŝatus spekti min kaj miajn amikojn en la konkurso, ni elsendas videon de ĝi per Twitch ofte dum la tri tagoj. Miaj amikoj parolas nur la anglan sed se vi metas Esperanton en la babilejon de la elsendo, mi mem ja povus respondi. Jen ligilo al la Twitch-a konto: https://www.twitch.tv/cyberlightgames

Mi volas studi goon denove

Ĉi-vespere, mi ĉeestis la renkontiĝon de mia loka goa klubo. Ĉi-jare, mi ne tiom ofte ĉeestis ĝin. Inter miaj studoj kaj provoj pri la franca, programado, verkado, kaj Esperanto, mi ne havis la tempon por studi ankaŭ goon.

Tamen, mi volas ŝanĝi tion. Mi ne povas simple trovi la tempon ĉar trovebla tempo ne estas havebla al mi. Anstataŭ tio, mi devos fari la tempon. Ĉar mia franca renkontiĝo ne plu renkontiĝas, mi ja havas iom da tempo. Do, mi komenciĝas per reveni al la loka klubo.

Mi ludis tri matĉojn kaj perdis ĉiun! Sed mi ĝuis la sperton malgraŭ tio.

Goo estas mia plej ŝatata ludo. Ne simple mia plej ŝatata tabulludo sed mia plej ŝatata el ĉiuj ludoj. La strategio kaj malsimpleco de ĝi estas tiom interesaj. La simpleco de ĝi estas belega.

Kaj goo multe mankis al mi.

Baza strategio de goo

Mi priskribis la regulojn de goo en unu el miaj blogafiŝoj ĉi-jare. Tamen, mi ne priskribis ion ajn pri la stategio de goo. Hodiaŭ, mi volas priskribi la bazan strategion de la ludo uzante profesian ludon kiel ekzemplon.

La profesia ludo, kiun mi uzis hodiaŭ, troviĝas en la retejo go4go.net, kiu estas bona fonto por trovi rekordojn de tiaj ludoj. Ĉi tiu ekzempla ludo okazis la 30an de aŭgusto inter Kim Jiseok 9p kaj Zhang Tao 6p. Jen rekordo de ĉi tiu ludo.

Ĉiu ludo de goo komenciĝas kiel la universo mem. Je la komenco estas nenio.

goa-ludo-0

La unua ludanto rajtas meti nigran ŝtonon ĉe iu ajn kruciĝo. Tamen, estas malnova goa proverbo, kiu diras, “la anguloj estas oraj, la flankoj estas arĝentaj, la centro estas herba.” En preskaŭ ĉiu profesia ludo de goo, la unua ludanto komencas la ludon proksime de angulo.

goa-ludo-1

Poste, ludanto metas ŝtonon en alia angulo ĝis kiam ludanto prenis ĉiun angulon. En tiu ĉi ludo, ĉiu ludantoj prenis du angulojn. Iam, ludanto metas ŝtonon proksime de jam metita ŝtono anstataŭ preni alian angulon, sed eĉ tiukaze, la batalo je la komenco estas por la anguloj.

goa-ludo-2

La anguloj ne estas tute sekuraj post nur unu ŝtono. Tial, ludantoj metas ŝtonojn proksime de la unuaj por aŭ sekurigi angulon (tiukaze en la supra dekstra) aŭ kontraŭi la ŝtonon tie (kiel en la malsupra).

goa-ludo-3

Okazas bataloj inter la kontraŭaj ŝtonoj en anguloj. Se la rezulto de la batalo estas sufiĉe bona por ambaŭ ludantoj, tiaj bataloj nomiĝas joseki aŭ batalmodeloj. Estas retejo havebla en Esperanto pri batalmodeloj se vi volas studi pli pri ili.

Se la bataloj en la anguloj finiĝas, aŭ almenaŭ sufiĉe finiĝas, ludanto poste metas ŝtonon por celi sekurigi parton de flanko.

goa-ludo-4

Denove, okazas bataloj inter kontraŭaj ŝtonoj. Ĉi tiu meza parto de la ludo estas verŝajne la plej malsimpla. La bataloj inter ŝtonoj kaj ŝtongrupoj ĉe la flankoj povas interagi kun la okazintaj bataloj en la anguloj. Ludanto devas pripensi la rilatojn inter multaj ŝtonoj por ludi bone en tiu parto. Se granda ŝtongrupo estus kaptita en ludo, tio verŝajne okazus tiam.

Kaj finfine, post kiam la anguloj kaj flankoj ŝajnas prenitaj, la ludantoj movas la ludon al la centro.

goa-ludo-5

La fino de la ludo okazas post kiam la ŝtonoj de la du ludantoj formas kompletajn murojn ĉirkaŭ partoj de la tabulo.

goa-ludo-6

Anguloj. Flankoj. Centro. Tio estas la baza strategio de goo. La entuta strategio de goo estas tro malsimpla por klarigi en unu afiŝo aŭ eĉ en cent afiŝoj. Mi havas tutajn librojn pri nur partoj de la stategio de goo, ekzemple libron pri kiel formi bonajn formojn en ŝtongrupoj.

Kiel Esperanto, la reguloj estas simplaj kaj la bazaj partoj estas simplaj. Tamen, la interagoj inter tiuj partoj formas ion ege malsimplan sed ankaŭ tre belan.

Ĉu programi ĝuste aŭ rapide devus oni?

Hodiaŭ mi iomete programis por pli bone prepari min por la konkurso Ludum Dare, kiu okazos en oktobro. Mi menciis tiun konkurson en alia afiŝo kaj mi planas partopreni en ĝi.

Por ekzerci min, mi kreas malgrandan videoludon surbaze de videoludo kiun mi kreis en pli frua Ludum Dare. Hodiaŭ mi programis butonon, kiun la ludanto premas. Estos almenaŭ kvin tipoj de tiuj butonoj. Farante tion, mi devis elekti ion. Ĉu mi programos tion ĝuste aŭ rapide?

Por kontroli ĉu la kodo funkciis, mi rapide skribis kelkajn liniojn da kodo. Ĝi funkciis! Tamen, poste, mi havis la elekton. Ĉu mi ŝanĝus la tutan kodon por fari ĝin pli adaptebla aŭ ĉu mi kopius la kodon kelkajn fojojn kaj moviĝus al aliaj problemoj?

Kutime, tio ne estus vera elekto. La ĝusta metodo estas ĉiam pli bona ĉar la estonteco estas nekonebla. La konservo de dek minutoj hodiaŭe povas fariĝi la perdo de horoj morgaŭe. Sed en la konkurso, oni devas programi videoludon en 72 horoj. Multe da tempo oni ne havas. Se oni povas konservi tempon, la rapida metodo por konservi dek minutojn ja povas esti la pli bona.

Mi povus programi ĉiun butonon aparte. Tio estas pli facila kaj pli rapida en la nuno. Tamen, se mi farus tion, mi devus aldoni pli da kodo se mi aldonus novan tipon de butono. Se mi ŝanĝus ion pri la aro de butonoj, mi devus ŝanĝi la kodon de ĉiu butono. Se mi forgesus fari tion post ŝanĝo, multaj eraroj povus okazi.

Imaginte la estontecajn problemojn, mi elektis la ĝustan metodon. Mi reskribis la kodon kaj nun oni povas facile aldoni novajn tipojn de butonoj kaj la kodo estas pli pura kaj pli bela. Kutime, tio estas la bona elekto kaj mi vidos ĉu tio estas la kazo kiam mi plu programos la projekton. Ĉu mi ŝanĝos ion pri la butonoj kaj tiel konservi tempon aŭ ĉu tiu elekto fariĝos perdo de tempo?

Eble, en la oktobra konkurso, mi sentos min kiel mi ne havos la tempon por tion fari. Espereble, mi elektos ĝuste kiam tio okazos. Estas malfacile diri, ĉu rapida metodo konservos tempon ĉar iam, oni ne havas la tempon por konservi tempon.