La nombro de Dunbar

Homaj rilatoj estas interesaj. Ni havas vastajn specojn de rilatoj inter ni. Iel, ĉiu rilato inter ĉiu paro da homoj estas tute unika. Pro tio, kompreni tiajn rilatojn postulas multe da cerbopovo. Bonŝance, la homa cerbo estas tre bona laŭ tiaj postuloj. Sed certe estas ia limo, kie homo konas la maksimumon da aliuloj kaj ne plu povos subteni pli da rilatoj.

La nombro de Dunbar estas tio.

Laŭ la koncepto, estas limo pri la nombro da homoj, kun kiuj oni povas havi nuntempajn rilatojn. Ĝi estas la nombro da homoj, pri kiuj oni povas koni ĉiujn el ili kaj kompreni la rilatojn inter ili.

Jes ja, la nombro de Dunbar inkluzivas ne nur la rilatojn inter la homoj kaj aliuloj sed ankaŭ la rilatojn inter tiuj aliuloj kaj aliaj aliuloj. Tamen, la limo ne temas pri antaŭaj rilatoj. Ekzemple, la nombro ne inkluzivas la rilatojn kiujn oni havis en la lernejo sed ne plu subtenas.

La nombro estas taksata inter 100 kaj 250. Oni ofte uzas la nombron 150.

Dunbar kalkulis tiun nombron observante la grupojn de aliaj primatoj kaj komparante la grandecojn de iliaj cerboj al la homa. Li poste esploris la historion pri homaj socioj kaj rimarkis, ke, ekzemple, homaj vilaĝoj ofte enhavis proksimume 150 homojn.

Tio signifas, ke kutima homo ne povas kompreni la rilatojn inter pli ol 150 homoj. Tiu povas rekoni pli ol 150 homoj. Tiu povas ĝuste memori la nomojn de pli ol 150 homoj. Sed tiu ne povas klarigi la rilatojn inter du hazardaj homoj ekster la 150 en sia komunumo. Kaj tiu ne povas havi fortajn rilatojn kun pli ol 150 homoj.

Nu, mi rimarkas, ke per teknologio, eble homoj povos pligrandigi tiun nombron. Per poŝtelefonoj kaj la interreto, eble homoj povos havi pli da fortaj rilatoj. Tamen, tio ne estas certa. Kaj mi petas, ne malfeliĉiĝu se vi ne havas milojn da amikoj en Facebook. Verdire, neniu havas pli ol 150 amikoj.

Tie ĉiudirekten estas suden

Hieraŭ mi ĉeestis renkontiĝon kaj mi menciis al iu fakton, kiun li ne sciis. La fakto estas, ke ĉe la norda poluso, ĉiudirekten estas suden.

Ĉe la norda poluso, nenie estas pli norden. Tie, oni rigardas suden. Se oni turnas sin 180 gradojn, oni ankoraŭ rigardas suden. Dekstren estas suden. Maldekstren estas suden. Iu ajn paŝo estas paŝo suden kaj oriento kaj okcidento ne plu ekzistas. Neniu direkto estas orienta aŭ okcidenta kiam oni staras ĉe la norda poluso.

Oni ofte nomas la kompasdirektojn absolutaj. Tio estas kutime la kazo, ĉar neniuj homoj loĝas ĉe la norda poluso, sed la norda kaj suda polusoj estas esceptoj pri tio. Tie, oni ne povas absolute direkti iun per kompasdirektoj. Nur la relativaj direktoj, kiel dekstren kaj antaŭen, havas sencon.

Tio estas io amuza kaj mi ĝuis klarigi tion al iu, kiu ne jam sciis ĝin. Sed mi poste rimarkis ion pri tio rilate al Esperanto.

En Esperanto, oni kutime uzas la prefikson “mal-” por eviti ne-necesajn vortojn. Oni diras “malbela” anstataŭ “hida” kaj “mallonga” anstataŭ “kurta.” Eĉ la relativaj direktoj uzas tion. Oni diras “dekstren” kaj “maldekstren,” “antaŭen” kaj “malantaŭen.” Tamen, la kompasdirektoj ne uzas tiun prefikson. Oni ne nomas sudon “malnordo” aŭ male, nordon “malsudo.” La prefikso “mal-” estas tiom ofta, ke tiu fakto kaŭzis malordon en la menso kiam mi lernis Esperanton.

Sed estas diferenco inter la relativaj kaj kompasaj direktoj, ĉar ne estas relativaj polusoj.

Paŝo antaŭen estas ĉiam male al paŝo malantaŭen. Paŝo antaŭen neniam fariĝas paŝo malantaŭen. Tio havas sencon. Sed tio ne estas la kazo pri paŝo norden pro la poluso.

Paŝo norden estas nur preskaŭ ĉiam male al paŝo malnorden. Sed paŝo norden fariĝas paŝo suden kiam oni atingas la poluson. Iu, marŝante sufiĉe norden en rekta linio, subite marŝas suden ĉe la poluso sen ŝanĝo pri la direkto.

Tiel, norden kaj suden ne vere estas maloj.

Estontaj homoj ne loĝos sur planedoj

Ĉiuj homoj naskiĝis, vivis, kaj mortis sur Tero. Ĉi tiu planedo estas ĉies hejmo kaj la sola hejmo de la homaro. Tamen, tio ne ĉiam estos la kazo. Mi kredas, ke la homaro troviĝos inter la steloj, ke ili loĝos ĉirkaŭ fremdaj sunoj. Tamen mi ne kredas, ke ili troviĝos sur planedoj ĉirkaŭ tiuj steloj.

En alia afiŝo mi menciis la ideon, ke homoj kolonius Venuson aŭ Marson. Tamen, mi ne kredas, ke la plejmulto da homoj loĝos sur planedoj en la fora estonteco. La homaro verŝajne ja kolonios planedojn sed ili plejparte loĝos en rotaciantaj habitatoj.

Kial mi kredas tiel?

Planedo estas kiel kaverno. Homoj ja loĝis tie en la pasinteco sed tio estas malbona loko por homoj enloĝiĝi. Homoj loĝis tie ĉar ili nek sciis nek povis konstrui domojn. Pli bone estas konstrui domojn el la ŝtono de la kaverno ol loĝi en la kaverno mem. Domoj estas pli bonaj kaj pli efikaj. En simila maniero, pli bone estus fari habitatojn el planedo ol loĝi sur ĝi.

La problemoj estas multaj sed ĉefa problemo estas, ke la interno de planedoj estas plejparte senutila. Ĝi donas graviton kaj iom da povo sed je kia prezo? La homaro uzas nur la surfacon de Tero sed ĉiu kvadratmetro sur Tero havas preskaŭ 2.000 kubmetrojn sub ĝi. Kia malŝparo!

Se oni farus tion en habitatojn, la homaro havus enloĝeblan surfacon ene de rotaciantaj habitatoj kio egalus la surfacon sur ĉiuj planedoj en la galaksio. Tero havas preskaŭ la kvanton da rimedoj por la homaro fari tutan Dajsonstrukturon.

Nu, mi dubas, ke la homaro minus la tutan Teron en habitatojn. Fari tion estus kiel detrui la Piramidojn por pavi vojojn aŭ konstrui domojn. Estas aliaj rimedoj kaj Tero estis la hejmo de la tuta homaro dum milionoj da jaroj. Tio havas valoron.

Sed aliaj planedoj ne estas tiom specialaj.

Marso, Venuso kaj Merkuro estas kiel netuŝitaj montoj. Ili estas belaj kaj sciencistoj lernos multe studante ilin sed oni hezitos dum nur minuto antaŭ ol oni minos ilin en domojn.

Homoj volas belajn naturajn montojn por spekti. Homoj bezonas domojn por loĝi. Se nia historio estas kiel gvidisto, la homaro prenos kion ni bezonos. Ni ne plu loĝas en kavernoj en montoj kaj ni ne loĝos sur planedoj.

La lastaj homoj

Mi lastatempe verkis sciencfikcian rakonton en la angla. La rakonto okazas en la tre fora estonteco, dekmil seksdecilionoj da jaroj (10100) en la estonteco, alinome guglo da jaroj. Je tiu tempo, ĉiu stelo estas antaŭlonge morta kaj la homaro troviĝas nur en komputilo ĉirkaŭ la lasta nigra truo.

Se la homaro troviĝos inter la steloj, la homaro vivos almenaŭ bilionojn da jaroj. La lastaj steloj mortos post proksimume cent bilionoj da jaroj (1014). Post tio, la solaj fontoj de energio en la tuta universo estos nigraj truoj.

Nigraj truoj ne estas eternaj. Ili elvaporiĝas pro Hawking-radiado. Almenaŭ, ili elvorporiĝos.

Je nia epoko, la kosma fona radiado kaj la lumo el steloj estas pli forta ol la Hawking-radiado el ĉiu nigra truo, do ili gajnas pli da energio ol ili perdas. Sed en la fora estonteco, la kosma fona radiado fariĝos multe malpli forta. Tiam, nigraj truoj donos pli da energio ol ili prenos. Tamen, tiu energio ne estos sufiĉa por subteni homojn.

La sola tipo de vivo, kiu estos ebla, estos elektra, sur komputilo. Komputado fariĝas pli efika je malgrandaj temperaturoj kaj komputiloj ne bezonas senhaltan energion kiel vivuloj. Tiel, komputilo povos uzi la maloftan malgrandan energion de nigraj truoj por komputi.

Se la homaro trovus metodon meti menson en komputilon, tiaj personoj povus vivi en komputilo je tiu estonta epoko.

Tia vivo estus tre malrapida laŭ nia tempo ĉar la kvanto da energio estos tre malgranda. En la simulado, eble pasus subjekta tempo po sekundo je ĉiu miliono da jaroj laŭ la objekta universo.

Tamen, eĉ tiel, tiuj je tiu epoko spertus pli da tempo ol en la tuta epoko de la steloj ĉar la tuta kvanto da tempo estos tiom. Se ĉiu sekundo postulus milionon da jaroj, la simulado daŭrus proksimume cent kvatuordecilionojn da jaroj (1086) laŭ tiuj en la simulado.

Sed tiom da tempo ne estas eterna. Post longa tempo, ankaŭ la nigra truo mortos pro la elvaporiĝo. Tiam, eĉ simulaj homoj ne plu estos eblaj.

Tial mi verkis la rakonton. Ĉar mi scivolas pri tiuj eblaj lastaj homoj je la fino de tempo. Kion ili pensos pri la universo kaj la vivo? Ĉu ili feliĉos pro siaj longaj vivoj? Ĉu ili timos pro la baldaŭa morto? Ĉu ili sopiros la ne pluan universon?

Nenio en la universo estas eterna, inkluzive la universo mem.

Antikvaj eksterteruloj

En miaj afiŝoj pri la Fermi-paradokso, mi priskribas multajn eblajn solvojn de la paradokso. Mallonge priskribite, la Fermi-paradokso temas pri manko de evidenteco pri inteligenta ekstertera vivo malgraŭ la fakto, ke la universo estas tre vasta kaj malnova. La solvo de la hodiaŭa afiŝo estas eble la plej polemika solvo el ĉiuj. La ideo estas, ke eksterteruloj vizitis la homaron en la fora pasinteco, kaj antikvaj homoj kaj civilizacioj miskomprenis ilin, pensante ke la eksterteruloj estis dioj aŭ simile.

Erich von Däniken popularigis la koncepton en 1968 per sia libro “Ĉaroj de la dioj? Ne-solvitaj misteroj de la pasinteco.” (angle Chariots of the Gods? Unsolved Mysteries of the Past, germane Erinnerungen an die Zukunft: Ungelöste Rätsel der Vergangenheit) La libro enhavas bildojn de tiel nomata eviden

Unu el la plej famaj pecoj de evidenteco en tiu libro estas la nazka-linioj. Ili estas tre malnovaj kaj grandaj desegnoj en Peruo kaj la celo, kial homoj kreis ilin, restas ne-konata. Oni rimarkas, ke homoj sur la tero ne povas vidi la rezulton de tiu laboro. Do, laŭ la hipotezo, homoj ne kreis ilin por homoj sur la tero, sed por tiuj en la ĉielo, kiuj povis vidi ilin, la eksterteruloj.

Nazka-linioj

Tamen, estas multaj eblaj kialoj krei tiajn desegnojn. Se tiuj homoj kredis je iaj dioj aŭ ke homoj post morto troviĝas en la ĉielo aŭ kun la steloj, ili eble kreis ilin por tiuj. Fakte, ili eble kreis ilin sen tia kialo, kaj simple faris tiel ĉar ili ŝatis la ideon krei grandegajn bildojn, tiom grandajn ke neniu povas vidi la tutan. La homa imago ne limigas al tio kion oni povas vidi.

Kelkaj homoj, kiuj kredas la hipotezon pri antikvaj eksterteruloj, asertas, ke grandaj konstruaĵoj kiel la Piramidoj de Gizo kaj Stonehenge estas tro malfacile konstruitaj de antikvaj homoj, do devas esti, ke eksterteruloj helpis ilin.

Tio ignoras evidentecon de historio pri kiel homoj ja konstruis tiajn konstruaĵojn kaj ankaŭ bazajn principojn de filozofio kaj scienco, kiel la razilon de Ockham. Kaj, ankaŭ grave, tio iel insultas la praulojn kaj iliajn faraĵojn. Tial, la hipotezo estas tre polemika.

La sola alia ideo, kiu estas kompare polemika, estas ke eksterteruloj estas kaŝataj inter ni nuntempe. Kiel mi skribis en la afiŝo pri tiu ideo, la problemo ne estas, ke eksterteruloj ne vizitus nin. Se ili kapablus vojaĝi inter la steloj, iom el ili vizitus certe la Teron por esplori ĝin, ĉar ni ja interesus ilin. La problemo troviĝas ĉar ne estas bona evidenteco malgraŭ la fakto, ke la evidenteco ŝajnas facile trovebla.

Kaj ĉi tiu hipotezo ne forigas tiun problemon. Kial okulfrapa evidenteco pri forta teknologio ne troviĝas de arkeologio? Kaj post ĉio, oni devas demandi, kie nun estas la eksterteruloj? Se ili vizitis kaj helpis la homaron en la fora pasinteco, kial ili ne plu vizitas kaj helpas la homaron?

Mi ne akceptas la hipotezon pri antikvaj eksterteruloj. Bona evidenteco mankas al ĝi kaj ĝi ŝajne donas pli da demandoj ol respondojn. Sed kiel pri la hipotezo pri nuntempaj eksterteruloj, mi tre ŝatas la sciencfikciajn rakontojn pri la koncepto. Ekzemple, ĉu ankaŭ vi ŝatas Stargate-on?

Abiogenezo

Unu el la ĉefaj demandoj de scienco estas la ideo de abiogenezo. Laŭ la ideo, la vivo ekestis sur la Tero el aĵoj senvivaj. Du lokoj, kie tio eble okazis, estis ĉirkaŭ varmaj akvofontoj aŭ en tajdujoj.

Tio kontrastas alian hipotezon pri la ekesto de la vivo en la kosmo nomitan “panspermio.” Laŭ tiu hipotezo, la vivo ekestis en la kosmo kaj falis sur la Teron per kometoj aŭ simile.

Hodiaŭ la diskuto pri tiuj ideoj ŝajne ne tiom moviĝas. La datumo mankas ĉar estas nur unu ekzemplo pri la vivo, la vivo sur la Tero mem. Eble ia eksperimento povus montri kiel ekestis la vivo sur Tero sed verŝajne pli da datumo necesos. Kaj estas planoj por atingi tian datumon en la ne tro fora estonteco. Eble en nia vivdaŭro, tiu grava demando havos respondon.

Estas du aliaj lokoj en la sunsistemo kie la vivo eble ankaŭ ekestis.

Unu estas sur Marso. En la fora pasinteco, la planedo estis eble pli bona por la vivo kaj eble iom da vivo ankoraŭ ekzistas sur aŭ sub la surfaco de Marso. Jam estis eksperimentoj kiel per la kosmosondiloj Viking 1 kaj 2 sed la rezulto de tiuj eksperimentoj estis aŭ negativa aŭ ne-konkludiga. Estontaj misioj al Marso, inkluzive de homaj misioj, eble trovos evidentecon de pasinta aŭ nuna vivo, aŭ klare provos la ne-ekziston de la vivo sur Marso.

La alia estas sub la surfaco de lunoj kiel EŭropoEncelado. En tiaj lunoj estas maroj da akvo. Verŝajne, ili havas varmajn akvofontojn kiel en la maroj de la Tero, kaj tio estas unu el la eblaj fontoj de la ekesto de la vivo. Estas ideoj pri misioj por sendi kosmosondilojn por esplori la marojn sub la surfaco de tiaj lunoj.

Se tiaj estontaj misioj trovus evidentecon de la vivo, kiu estas ne-rilata al la vivo de la Tero, tio estus forta evidenteco ke abiogenezo okazas ofte en la universo. Kaj la homaro finfine havus respondon al unu el niaj plej gravaj demandoj.

Se tiaj misioj trovus nenion, tio estus ankaŭ interesa. Tio povus signifi, ke la vivo estas tre malofta en la universo. Mi skribis afiŝon pri la hipotezo de la tero rara kaj laŭ ĝi, la precizaj kondiĉoj sur la Tero estas kaj tre maloftaj kaj necesaj por la vivo ekesti.

La demando pri la ekesto de la vivo estas unu el la plej malnovaj demandoj en scienco kaj filozofio. De la plej antikvaj homoj ĝis nun, la homaro scivolis pri tio. Sed mirinde, homoj vivantaj hodiaŭ eble vivos por finfine vidi la rezultojn.

Ĉu kolonii Venuson aŭ Marson estus pli bone?

Ĉi-semajne, NASA anoncis ke ĝi kreis novajn kosmovestojn por venontaj misioj al la Luno. La misioj al la Luno celas prepari la administracion por misio al Marso.

Misio al Marso estas ofta en sciencfikcio kaj multaj homoj atendas la tagon kiam homoj marŝos sur la surfaco de la ruĝa planedo. Aliaj homoj esperas ke la homaro iam kolonios Marson. Sed ĉu Marso estas la plej bona planedo por kolonii?

Kompare de la Tero, Marso iel ŝajnas esti la plej simila planedo. Ĝia tago daŭras 24,6 horoj, preskaŭ perfekte, kaj ĝia surfaco havas temperaturojn de -46°C. Tio estas tre malvarma sed tia temperaturo iam okazas sur la Tero. Sed ĝi ne estas perfekta.

Ĝia orbito estas la plej malbona por sendi rakedojn al ĝi. Estas ŝanco por tion fari nur po unufoje por 2,1 jaroj. Kaj la planedo estas tre malgranda. La gravito ĉe la surfaco estas nur 38% de sur la Tero. Tio povus esti grava problemo ĉar homoj bezonas graviton por esti sanaj. Ni ne jam scias ĉu la gravito de Marso estas sufiĉa por kontraŭi la malbonajn sanajn efikojn de malgranda gravito. Finfine, la aero estas tre maldensa. Homoj sur la surfaco de Marso bezonos tutan kosmoveston kiel en la kosmo mem.

Ĉu estas alternativo? Jes. La plej proksima planedo de la Tero estas Venuso. Ĝi estas ankaŭ la plej simila laŭ grandeco kaj gravito. Ĝia gravito estas 91% de la Tero. Kaj oni povas sendi rakedon po unufoje por 1,6 jaroj. Tamen, la problemoj pri Venuso ŝajnas multe pli malbonaj ol la avantaĝoj.

La temperaturo ĉe la surfaco estas 462°C. Tio estas eĉ pli varma ol forno. Kaj la aero estas ege densa, 91 atmosferoj. Nenio povas travivi la surfacon de Venuso. Do, la ideo pri kolonii ĝin ŝajnas stulta, ĉu ne?

Certe ne.

En la atmosfero de Venuso estas punkto kie kaj la denso kaj la temperaturo samtempe fariĝas kiel sur la Tero. Se homoj loĝus en aerŝipoj tie, ili povus facile travivi. Ekster la aerŝipo, homoj ne eĉ bezonus tutan kosmoveston sed nur veston kaj aparaton por kontraŭi la toksan aeron. Se homoj kreus tian aerŝipon, Venuso eble ŝajnus pli bona loko ol Marso.

Entute, kaj Marso kaj Venuso estos malfacile koloniitaj lokaj. Ili facile mortigus iun ajn vivaĵon sen multe da teknologio. Sed ĉiu havas siajn proprajn avantaĝojn kaj malavantaĝojn. La plej bona elekto inter la du ne estas senduba. Pro tio, mi proponas ĉi tiun solvon:

Ni koloniu ambaŭ.