Ĉu homaro detruos sin?

Hieraŭ mi skribis afiŝon pri ĉu homaro detruiĝos de ia natura katastrofo. Ebla solvo de la Fermi-paradokso estas tio, ke ĉiu civilizacio detruiĝas de io antaŭ ol ĝi povas kolonii la galaksion. Kvankam naturaj katastrofoj estas eblaj minacoj por homaro nuntempe, ili fariĝas malpli minacaj iom post iom ĉar homaro havas pli da defendiloj kontraŭ ili.

La malo okazas pri homaj minacoj. Teknologio portas pli kaj pli da danĝeroj jaron post jaro. Ŝajnas ke ĉiu nova tekniko ja solvas problemon sed ofte portas ankaŭ siajn proprajn problemojn.

Ofta ekzemplo estas nuklea energio. Ĝi estas forta rimedo por fari elektron sed la sama tekniko estas ankaŭ forta mortigilo. Nukleaj bomboj estas ebla granda filtrilo. Eble ĉiu civilizacio malkovras tiun teknikon antaŭ ol ĝi sendas kosmoŝipojn al aliaj steloj kaj ĉiufoje la civilizacio detruas sin per tiaj armiloj.

En la estonteco, homaro kreos teknikojn egale danĝerajn.

Biotekniko malkovras metodojn por modifi genetikajn informojn. Tio povus sanigi homojn per bakterioj faritaj por helpi la imunan sistemon. Aŭ malbonaj homoj povus fari bakteriojn aŭ virusojn fortaj armiloj. Tiaj mikroboj povus esti multe pli fortaj ol naturaj mikroboj kaj tiel tute neniigi homaron. Samkiel nukleaj bomboj, se ĉiu civilizacio malkovras tiun teknikon, eble ĝi detruas ĉiujn.

Alia granda minaco de malgranda tekniko temas pri nanoteknologio. Tiaj ege malgrandaj robotoj povus movi kaj modifi tre etajn partojn de objektoj aŭ eĉ solajn molekulojn. Se tiaj robotoj povus fari kopiojn de si, ili povus uzi preskaŭ ĉiuj objektoj por tio. Se homoj malzorgeme, aŭ malboncele, farus nanorobotojn, ili povus duobliĝi denove kaj denove, manĝante ĉion en la mondo ĝis la tuta mondo estas amaso de la robotoj. Eble ĉiu mondo de inteligentaj eksterteruloj estas el nanorobotoj kaj ili ĉiuj pereis per siaj propraj inventaĵoj.

Tio ne estas la sola ebla maŝina minaco kontraŭ homaro. Artefarita inteligenteco estas ofta proponita filtrilo. Tamen, kvankam kaj ĝi ja povus detrui homaron, ĝi ne vere solvus la Fermi-paradokson. Ĝi estas sendube minaco kontraŭ homaro, sed poste, la maŝinoj fariĝas nova civilizacio. Se ĉiu viva civilizacio detruiĝas de artefarita inteligenteco, ni devus vidi la maŝinajn civilizaciojn kiuj kolonias la galaksion anstataŭ siaj kreintoj.

Tiuj ideoj estas nur kelkaj eblaj teknikoj per kiuj homaro povus detrui sin. Kaj homaro certe inventos novajn, kiujn mi ne povas imagi. Teknologio ĉiam marŝas antaŭen. Scienco ĉiam malkovras aferojn. Homaro fariĝas pli kaj pli forta. Sed tiu forto ne havas celon.

Oni povas uzi forton por bono aŭ malbono. Espereble, ni estos sufiĉe saĝaj kaj evitos tiajn problemojn en nia estonteco.

Ĉu io detruos homaron?

Ofta proponita solvo de la Fermi-paradokso estas la granda filtrilo. La granda filtrilo estas ia baro kiu malpermesas la evoluon de estaĵoj kiuj povas vojaĝi inter la steloj. Se ia okazaĵo estas granda filtrilo, preskaŭ neniu trapasus ĝin.

En mia afiŝo pri la koncepto, mi menciis ke kelkaj proponitaj filtriloj restas malantaŭ homaro. Ekzemple, la abiogenezo de vivo povus esti granda filtrilo. Eble vivo okazas tiom malofte ke Tero estas la sola planedo kiu havas vivon. Mi priskribis la ideon ke Tero estas tre rara planedo en alia afiŝo.

Kio se la granda filtrilo ne restas en la pasinteco?

Kelkaj proponitaj filtriloj restas antaŭ homaro kaj eble estos defio en nia estonteco. Tio povus esti io natura, kiel tro proksima gamo-radia ekbrilo aŭ forta erupcio de supervulkano. Tiaj katastrofoj povus detrui civilizaciojn kaj eble neniigus la tutan homaron.

Sed iom post iom homaro havas pli kaj pli da defendiloj kontraŭ naturaj katastrofoj. Asteroido estis nesolvebla problemo en la pasinteco. Hodiaŭ, kvankam la ago estus ege malfacila, homaro povus ĉesigi tian problemon. En la estonteco ne tro malproksima, asteroido flugonta al Tero povus esti ĝoja okazaĵo, ĉar mini ĝin estus facile post kiam homaro kaptus ĝin en orbito ĉirkaŭ Tero. Asteroido ne portus morton sed senpagajn rimedojn!

Kaj se multaj homoj iam vivos ekster Tero, naturaj katastrofoj ne povos detrui homaron. Je tiu momento, kiam granda parto de homaro ne plu vivas sur Tero sed sur Marso aŭ en rotaciantaj habitatoj, problemoj sur Tero ne plu estas problemoj por la tuta homaro.

Kvankam naturaj katastrofoj ja restas kiel problemo por homaro, mi pensas ke tio ne estos la kazo post kelkaj jarcentoj. Homaro estas inteligenta. Kosmaj ŝtonoj estas stultaj.

Tamen, naturaj okazaĵoj ne estas ĉio. Verŝajne, la plej grava minaco por homaro ne plu estos naturo, sed homaro mem. Ni eble havos multajn danĝerajn metodojn por sin detrui estontece. Kaj pri tiaj minacoj mi skribos morgaŭ.

Akvo kaj vivo

Kiam kosmobiologoj serĉas pruvon pri ekstertera vivo, ili ofte serĉas likvan akvon. La ebla trovo de akvo sur Marso estis grava novaĵo. La lunojn de Jupitero kaj Saturno, kiuj montras ian evidentecon pri subsurfaca akvo, sciencistoj nomas bonaj lokoj por serĉi eksterteran vivon. La koncepto de enloĝebla zono sidas sur la supozo ke vivo bezonas likvan akvon. Kvankam ne ĉiuj kosmobiologoj kredas ke ĉia vivo bezonas akvon, akvo ŝajnas tre grava.

Akvo estas interesa molekulo. Ĝi estas kombinaĵo de la plej ofta kaj la tria plej ofta elementoj en la universo. Pro tio, akvo estas tre ofta molekulo. Ĝi estas polusa molekulo kaj sen tio, DNA kaj RNA ne formiĝus. Vivo sen akvo devus uzi aliajn molekulojn por informoj. Ĝi glaciiĝas de la supro al la malsupro kaj pro tio defendas la akvon sub ĝi kontraŭ malvarma aero. Sen tio, lagoj povus pli facile tute glaciiĝi en vintro kaj tiel la vivo en ĝi mortus.

Tiuj estas nur kelkaj ekzemploj pri la ebla graveco de akvo por vivo. Nu, sen ekzemplo pri ekstertera vivo, oni ne povas esti certa ke ne ekzistas vivo sen akvo. Ekzemple, Titano, la luno de Saturno, havas likvan metanon sur sia surfaco. Eble ia stranga malvarmo-amanta vivo loĝas en tiuj lagoj kaj homaro malkovros ĝin estontece.

Tamen, homaro jam havas unu ekzemplon de vivo. Ni certas ke vivo povas ekzisti kun akvo, do havas sencon serĉi tian vivon kian ni jam konas. Sed estas bone ke kosmobiologoj esploras aliajn eblojn. La kosmo estas tre granda kaj plene je surprizoj.

Eble, dum mi skribas tion ĉi, eksterteruloj, kiuj vivas sur mondo sen akvo, nun rigardas bluan planedon tra siaj teleskopoj kaj scivolas ĉu tiu stranga likvaĵo sur Tero povus enhavi ian vivon.

Luna surteriĝo

Antaŭ 50 jaroj, io mirinda okazis. Tiu afero estis, kaj ankoraŭ restas, unu el la plej gravaj faroj de homaro. La afero bezonis la laboron de miloj da homoj dum jaroj. Ĝi bezonis la plej altajn teknologiojn, la plej fortajn komputilojn de la erao por atingi la rezulton.

Du homoj surteriĝis sur la Luno.

Kiel diris la unua, metante siajn piedojn sur tiu plej fremda surfaco, la ago estis “unu malgranda paŝo por homo, unu grandega paŝo por homaro.”

Post tiuj du homoj, dek aliaj faris same. Tiuj 12 astronaŭtoj restas la solaj homoj kiuj iam ajn marŝis sur la tero de io, kio ne estas la Tero mem.

La graveco de tiuj misioj al la Luno ne estas dubindaj. Pro ili, homaro lernis multe pri la Luno kaj kosmovojaĝado. Eble pli grave, la misioj inspiras homojn ĝis nun kaj inspiros por multaj jaroj venontaj. Ili estas pruvo de la spirito, la kuraĝo, kaj la forto de homaro.

Imagu esti homo antaŭ centoj da jaroj. Ĉu unu el ili imagus vere tuŝi tiun cirklon de lumo en la nokta ĉielo? Sed iel, homoj ja faris tion. Fakte, hodiaŭ estas la 50a datreveno de tiu momento.

Mi esperas ke iam, homoj vojaĝos inter planedoj, ke homoj loĝos ĉirkaŭ aliaj steloj. Kaj atingante tiujn revojn, tiuj homoj, niaj posteuloj, certe memoros tiujn unuajn homojn, kiuj realigis revon de homaro, surteriĝante fremdan mondon la unuan fojon.

Ĉu eksterteruloj estas inter ni?

La Fermi-paradokso demandas kial homaro ne vidas evidentecon de inteligenta ekstertera vivo se nia universo estas tiom malnova kaj vasta. Ĝis nun, ĉiu provo trovi tian vivon malsukcesis. Almenaŭ ĉiu oficiala provo malsukcesis.

Ofteta sed mallaŭda proponita solvo de la Fermi-paradokso estas, ke estas neniu paradokso ĉar eksterteruloj kaj ekzistas kaj ofte vizitas Teron.

La asertoj estas diversaj kaj ne ĉiu proponanto de tiu solvo interkonsentas. Ĝenerale, ili asertas ke iom da neidentigitaj flugantaj objektoj estas kosmoŝipoj de inteligentaj eksterteruloj kaj registaroj kaŝas evidentecon pri tio.

La koncepto, ke eksterteruloj vizitus Teron, ne estas problemo. Fakte, tio havas sencon. Kiel mi skribis en alia afiŝo, se eksterteruloj estas oftaj, ili verŝajne interesiĝus pri homaro.

Alia punkto favora al la solvo estas, ke ĝi havas iom da pruvoj. La aliaj solvoj de la Fermi-paradokso havas neniun evidentecon aŭ apenaŭ. Sed tio okazas ĉar la evidenteco estas malfacile atingebla. Ekzemple, por pruvi la hipotezon de la Tero rara, oni devas esplori multegajn aliajn planedojn, almenaŭ per tre fortaj, ankoraŭ ne ekzistantaj, teleskopoj. Havi tian evidentecon estas neeble pro nuna teknologio. La manko estas sufiĉe komprenebla.

Tamen, estas forta problemo de tiu evidenteco ĉar ĝi estas dubinda. Eĉ se registaroj provus detrui ĉian evidentecon, ni vivas en epoko kiu enhavas poŝtelefonojn kun bonaj fotiloj kaj la interreton. Bona, forta, pruvita evidenteco pri eksterteraj kosmoŝipoj sur Tero ŝajnas atingebla kaj ŝajne fariĝas pli atingebla jaron post jaro. Se la kosmoŝipoj estas oftaj, verŝajne kelkaj bonaj, ne malpruveblaj fotoj aŭ filmetoj estus disvastigitaj. Malgraŭ tio, mankas tia evidenteco.

Alia grava problemo estas la ideo de ne-ekskluziveco. Tio estas duflanka problemo tiukaze, ĉar kaj la motivoj de la eksterteruloj kaj la registaroj estas gravaj.

La socioj de homaro ne povas interkonsenti pri multaj gravaj aferoj. Kial ĉiu socio de eksterteruloj estus malsama ol tio kaj interkonsentus pri la kaŝado? Kaj eĉ se ial eksterteruloj havas perfektan pacon kaj interkonsenton inter ili, kial ĉiuj registaroj en la mondo, kiuj malkonsentas pri ĉio ajn, prefekte konsentus pri tio ĉi specife?

Por diri, ke tiu ĉi solvo estas la vero, oni devas koncedi, ke ial ĉiu grupo de eksterteruloj kaj ĉiu registaro en la tuta mondo agas por kaŝi la veron. Se eĉ unu ŝipanaro de unu raso de eksterteruloj ŝatus montri sin al homaro, aŭ eĉ unu registaro, al kiu la eksterteruloj malkaŝis sin, ŝatus sciigi la mondon, tio estus ĉio. La sekreto tuj finiĝus.

Pro tiuj kialoj, mi ne kredas tion ke eksterteruloj estas inter ni. La koncepto ne estas tiom malbona sed la evidenteco devus esti tre forta. Tamen, kelkaj homoj pensas alie.

Espereble, ni ĉiuj povas konsenti pri unu fakto rilate al tio ĉi: la sciencfikciaj filmoj kaj rakontoj pri la ideo estas tre bonaj!

kern.punkto.info

Saluton legantoj! Pri kio mi skribas hodiaŭ? Pri bona podkasto en Esperanto.

Do ek al la kern-punkto!

Pri Io Ajn, la 187a afiŝo de la jaro kaj hodiaŭ mi volas kunhavi kun vi bonan podkaston en Esperanto nomiĝas kern.punkto, kiu temas pri diversaj aferoj. Eble vi jam konas ĝin sed se ne, jen mallonga enkonduko pri ĝi.

La gastigantoj de la podkasto nomiĝas Eva kaj Johannes kaj la plejmulto de la elsendoj enhavas gaston aŭ gastojn. La longo de la elsendoj estas inter 30 minutojn kaj 2 horojn longe, kutime ĉirkaŭ 1 horon kaj duono. Ĉiu elsendo staras sole, do oni ne devas aŭskulti ilin en ordo. Se temo de elsendo interesas vin, aŭskultu ĝin.

Kaj verŝajne estas ia temo por ĉiuj. La elsendoj temas pri aferoj de planeda scienco kaj satelita navigado al lingvolernado kaj internacia studado.

Por rekomendi specifan elsendon por la legantoj de tiu ĉi blogo, mi rekomendas tiun pri ekstertera vivo.

Se unu el tiuj temoj ne interesas vin, jen ligilo al la tuta arkivo.

La podkasto estas ne nur interesa sed ankaŭ helpema. Kompreneble, ĝi helpas ekzerci min al Esperanto. Ĝi helpas al mi lerni novajn vortojn kaj resti je mia nuna nivelo. Mi uzas ĝin ankaŭ por ekzerci min rekte antaŭ ol mi ĉeestas mian lokan Esperantan grupon por antaŭe kutimiĝi la menso al Esperanto.

Se vi volas aŭskulti ion interesan, ekzerci vin al Esperanto, kaj lerni pri ia temo, mi forte rekomendas la podkaston kern.punkto.

Matrjoŝka cerbo

En januaro, mi menciis la koncepton de la Dajsonstrukturo, kio estas hipoteza strukturo ĉirkaŭanta stelon por uzi la tuton de ĝia lumo. Unu el la tipoj de Dajsonstrukturo, kiun mi menciis, estis transformi la sunsistemon en grandegan komputilon.

Hodiaŭ, mi priparolas tion, la matrjoŝkan cerbon.

La koncepto nomiĝas matrjoŝka cerbo ĉar ĝi estas kiel matrjoŝka pupo. Estas multaj niveloj, ĉiu en la pli granda ekstera nivelo. Ĉiu nivelo estas sfera komputilo, aŭ sfera svarmo el komputiloj.

Ĉiu sfero uzas la lumon de la Suno por komputi kaj radias la varmon kiel malpli energian lumon. Ekzemple nivelo kaptas videblan lumon kaj radias infraruĝan lumon. Pro tio, la matrjoŝka cerbo recikligas la lumon kaj tiel uzas la energion tre efike.

La povo de tia komputilo estas preskaŭ nekomprenebla. Tia komputilo povus simuli aliajn universojn aŭ prognozi la estontecajn statojn de malsimplaj sistemoj kiel tutplaneda vetero. Se simulado de homaj mensoj estus ebla, matrjoŝka cerbo povus enhavi la mensojn de ĉiu homo kiu iam vivis, vivas, aŭ vivos.

Tiaj ŝajne neeblaj uzoj estas la solaj kiuj havas sencon je tiu nivelo de komputa povo. Aliaj taskoj por ĝi, kiel solvi ŝakon aŭ fari ian grandan matematikan kalkulon, ŝajnas ŝercoj.

Kompare de ĝi, moderna superkomputilo estas ludilo por bebo.

Ĉu homaro estas unua en la galaksio?

La Fermi-paradokso enhavas bazajn supozojn pri nia universo. Ili ŝajne havas sencon sed ili devas esti iel malĝustaj.

Kelkaj estas: Nia universo estas multe pli malnova ol Tero. Aliaj planedoj, kiuj similas al Tero, ĉirkaŭ aliaj steloj povus havi vivon kiel Teran vivon. Aliaj civilizacioj povus evolui sur tia planedo. Ni vidus evidentecon pri tiuj civilizacioj rigardante la ĉielon.

Unu el la bazaj supozoj estas, ke eblas kolonii aliajn stelojn. Tio ne estas certa kaj mi skribis pri tiu problemo en alia afiŝo, sed ĝi ne ŝajnas neebla.

Tamen, se civilizacio povus kolonii aliajn stelojn, tiu civilizacio povus regi la tutan galaksion en nur kelkaj milionoj da jaroj. Kompare de la aĝo de la universo, tio estas nenio. Kompare de la aĝo de vivo sur Tero, tio estas nenio. Se alia civilizacio komencus kolonii la galaksion kiam la unuaj bestoj evoluis, la tuta galaksio estus koloniita antaŭ ol dinosaŭroj ekzistus.

Pro tio, la problemo ne estas, ke ni ne povas aŭdi radiajn signalojn de aliaj civilizacioj, sed ke ni eĉ ekzistas por aŭdi ion ajn. La unua civilizacio en galaksio povus facile regi ĝin antaŭ ol aliaj eĉ ekzistus. Kial nia planedsistemo ne estas jam koloniita de eksterteruloj?

Eble, ni estas tia civilizacio, kiel la supozitaj eksterteruloj.

Kvankam la universo havas 13,8 miliardojn da jaroj kaj Tero nur 4,5 miliardojn, ni ne komprenas kiel la vivo komenciĝis sur Tero. Eble la universo fariĝis loĝebla nur lastatempe. Ekzemple, novaj steloj kaj iliaj planedsistemoj havas pli da pezaj kemiaj elementoj ol malnovaj. Eble nur lastatempaj planedoj havas sufiĉe da tiaj elementoj, kiel fosforo kaj fero, por subteni malsimplajn estaĵojn kiel homojn.

Se tio estas la okazo, homaro povus esti la unua civilizacio en la tuta galaksio, eble en la tuta universo, kaj ni mem kolonios la galaksion antaŭ ol aliaj civilizacioj. Tiuokaze, la eksterteruloj neniam havos sian propran Enrico Fermi, kiu demandos pri kie estas aliaj civilizacioj. Ilia planedsistemo estos jam prenita de homaro kaj ili neniam ekzistos.

Ni mem povus esti kaj la solvontoj kaj solvo de la Fermi-paradokso.

Teknologio estas ĉie

Kiel filozofio, teknologio estas tre vasta koncepto. Ĉiu kono kaj ĉiu ilo estas ekzemploj. Tre malnovaj ekzemploj estas la tranĉilo kaj la kapablo uzi fajron. Nunaj estas la komputilo kaj la kapablo eniri la kosmon. De skribado en argilo al paperaj libroj ĝis interrete elŝuteblaj bitlibroj, homaro laboras senĉese por plibonigi teknologiojn.

Kaj nun ili estas ĉie.

Ĉirkaŭ mi estas multaj ekzemploj kiel globkrajonoj, glaso, kabloj, libroj kaj paperoj, memoriloj, kaj surtabla komputilo kaj ties partoj. Mi ne eĉ menciis la ofte ne-pensatajn ekzemplojn, kiel la tapiŝon kaj seĝon sub mi, la vestaĵojn sur mi, la fenestrojn en la muro, la muron mem, kaj la konstruaĵon en kiu sidas mi.

Hodiaŭ, teknologio ŝajnas neeskapebla. Eĉ parkojn, kiuj estas insuloj de naturo ĉirkaŭigitaj de konstruaĵoj, oni povas nomi “teknologio.” Parkoj estas kreitaj de inĝenieroj kaj urboplanistoj. La grundaj vojoj tra iliaj arbaroj ne estas naturaj sed zorge planitaj.

La manoj de homoj tuŝis ĉiun parton de la mondo. Mi ne povas imagi vivon sen teknologio kaj kial mi volus vivi sen ĝi? Teknologio plibonigas mian vivon. Mi estas pli sekura, pli sana, pli sciigita, pli kapabla ol pasintaj homoj.

Per aŭto mi ĉiutage vojaĝas pli rapide ol la vento. Per lumiloj mi povas facile venki la mallumon. En mia poŝo restas aparato de mirindaĵoj, per kiu mi povas kontakti homojn de la alia flanko de la planedo, aŭskulti ĉiun kanton en la mondo, tuj scii mian precizan lokon sur Tero kaj kiel iri ien ajn.

Modernaj homoj estas kiel dioj kompare de la prauloj!

Ĉu estas malbone ke iam mi sopiras la mortemon?

Ne-ekskluziveco kaj la Fermi-paradokso

Estas multaj solvoj de la Fermi-paradokso. Tamen, multaj solvoj estas kontraŭ simpla pruvo de la paradokso. La ideo estas “ne-ekskluziveco” (angle non-exclusivity).

Ne-ekskluziveco estas simpla. Ĉu oni povas diri ke ia agmaniero troviĝus inter ĉiuj kosmo-vojaĝantaj civilizacioj aŭ ne? Ekzemple, kono de matematiko verŝajne estas ekskluziva inter tiaj civilizacioj, ĉar tiun kapablon bezonas oni por vojaĝi inter la steloj. Sed sistemo de politiko ne estas ekskluziva de kosmo-vojaĝantoj, kaj homaro havas pruvon de tio, ĉar la du civilizacioj kiuj unue atingis la kosmon en la historio de Tero, Usono kaj la Sovet-Unio havis kontraŭajn sistemojn de politiko.

Tre populara ekzemplo de sciencfikcio estas la Ĉefa Direktivo (angle Prime Directive) de Star Trek. Ial ĉiu civilizacio en la tuta galaksio, eĉ se ili ne estas ano de la Unuiĝinta Federacio de Planedoj, konsentas ke oni devas ne kontakti tiujn, kiuj ne jam havas la eblon vojaĝi pli rapide ol lumo. La ideo ke ĉiu civilizacio agus tiel ne havas sencon kaj, fakte, en la serio eĉ anoj de la Federacio ne ĉiam agas tiel.

Se solvo de la Fermi-paradokso postulas ke ĉiu civilizacio en la kosmo devas agi aŭ pensi same, kaj ne povas argumenti ke oni bezonas tiun agmanieron por vojaĝi en la kosmo, tiu solvo estas kontraŭ la ideo de ne-ekskluziveco kaj verŝajne estas malĝusta.