Japana ŝako

Estas multaj formoj de ŝako en la mondo. La eŭropa ŝako, ofte simple nomita “ŝako,” estas bone konata. Mi jam menciis alian ŝakon, ĉinan ŝakon, en alia afiŝo. Hodiaŭ, mi skribas pri alia formo, japana ŝako, ankaŭ nomita “ŝogio” (japane 将棋 aŭ しょうぎ).

Mi ne ludas japanan ŝakon tiel bone kiel mi ludas goon aŭ eŭropan ŝakon sed mi ludas ĝin pli bone ol ĉinan ŝakon. Sed kiel ĉinan ŝakon, malmultaj homoj en Usono konas la ludon. Ankaŭ kiel kun ĉina ŝako, la ĉina skribo sur la pecoj timigas homojn al kiuj mi montras la ludon. Estas domaĝe, ĉar japana ŝako estas tre interesa kaj unika formo de ŝako.

Kiel ĉiu formo de ŝako, malsamaj pecoj moviĝas malsame kaj oni celas matigi la kontraŭan reĝon. Tamen, la aliaj reguloj de japana ŝako estas tre malsimilaj ol la reguloj de ĉina ŝako kaj ankaŭ ol la reguloj de eŭropa ŝako.

La ĉefa diferenco pri la ludo estas, ke oni reuzas la kaptitajn pecojn.

Post kiam oni kaptis kontraŭan pecon, oni povas remeti ĝin sur la tabulon en neokupitan lokon. Oni faras tion kiel kutiman movon anstataŭ movi pecon. Oni rajtas uzi kaptitan pecon eĉ por kaŭzi maton (escepte per kaptita peono) aŭ por kontraŭi maton. Tio ŝanĝas ĉion pri la ludo. La bataloj ŝajnas pli kreemaj kaj oni devas pripensi multajn eblojn pri la kaptitaj pecoj. Tiu eblo ankaŭ sentigas la ludon kiel goo ĉar pecoj subite aperas sur la tablo malkiel en aliaj formoj de ŝako.

Bedaŭrinde, la ludo ne estas multe konata ekster Japanio. La populareco de animeo iom konigas ĝin ĉar la ludo estas videbla kaj menciita en kelkaj popularaj animeoj sed mi malofte povas ludi la ludon vid-al-vide. Espereble, iom da homoj ekkonos ĝin per ĉi tiu afiŝo.

La usonan piedpilkon ŝatas mi

Mi ĵus spektis ludon de usona piedpilko. La ludo estis inter la Universitato de Miĉigano kaj la Universitato de Ilinojso. Mi loĝas en Miĉigano do, kompreneble, mi volis vidi ke Miĉigano gajnu, kaj ili ja gajnis, eĉ se la teamo ne faris tiom bone kiel mi esperis.

Tiu fakto, ke mi ŝatas la usonan piedpilkon, ofte surprizas aliulojn. Ili ŝajne kredas, ke mi ne ŝatus tian sporton ĉar mi ŝatas tabulludojn kiel goon kaj mi havas ŝatokupojn kiel programadon kaj lingvolernadon.

Tamen, mi ja estas tia homo, kia ofte spektas la usonan piedpilkon kaj laŭ mi, tio havas sencon. Kiel goo, la usona piedpilko havas multe da strategio. Kaj mi estas usonano. Kvankam ekster Usono, ĝi ne estas tiom populara, en Usono, ĝi estas sendube populara sporto.

Mi preferas la universitatan piedpilkon ol la profesian sed mi spektas ambaŭ. Se ludo estus sur la ekrano de la televidilo, mi verŝajne spektus iom.

Kiam mi estis juna, mi ludis la sporton kun miaj amikoj kaj kun miaj kuzoj. Hodiaŭ, mi nur spektas ĝin per televidilo aŭ en stadiono sed ĝi restas kiel mia plej ŝatata fizika sporto.

Baza strategio de goo

Mi priskribis la regulojn de goo en unu el miaj blogafiŝoj ĉi-jare. Tamen, mi ne priskribis ion ajn pri la stategio de goo. Hodiaŭ, mi volas priskribi la bazan strategion de la ludo uzante profesian ludon kiel ekzemplon.

La profesia ludo, kiun mi uzis hodiaŭ, troviĝas en la retejo go4go.net, kiu estas bona fonto por trovi rekordojn de tiaj ludoj. Ĉi tiu ekzempla ludo okazis la 30an de aŭgusto inter Kim Jiseok 9p kaj Zhang Tao 6p. Jen rekordo de ĉi tiu ludo.

Ĉiu ludo de goo komenciĝas kiel la universo mem. Je la komenco estas nenio.

goa-ludo-0

La unua ludanto rajtas meti nigran ŝtonon ĉe iu ajn kruciĝo. Tamen, estas malnova goa proverbo, kiu diras, “la anguloj estas oraj, la flankoj estas arĝentaj, la centro estas herba.” En preskaŭ ĉiu profesia ludo de goo, la unua ludanto komencas la ludon proksime de angulo.

goa-ludo-1

Poste, ludanto metas ŝtonon en alia angulo ĝis kiam ludanto prenis ĉiun angulon. En tiu ĉi ludo, ĉiu ludantoj prenis du angulojn. Iam, ludanto metas ŝtonon proksime de jam metita ŝtono anstataŭ preni alian angulon, sed eĉ tiukaze, la batalo je la komenco estas por la anguloj.

goa-ludo-2

La anguloj ne estas tute sekuraj post nur unu ŝtono. Tial, ludantoj metas ŝtonojn proksime de la unuaj por aŭ sekurigi angulon (tiukaze en la supra dekstra) aŭ kontraŭi la ŝtonon tie (kiel en la malsupra).

goa-ludo-3

Okazas bataloj inter la kontraŭaj ŝtonoj en anguloj. Se la rezulto de la batalo estas sufiĉe bona por ambaŭ ludantoj, tiaj bataloj nomiĝas joseki aŭ batalmodeloj. Estas retejo havebla en Esperanto pri batalmodeloj se vi volas studi pli pri ili.

Se la bataloj en la anguloj finiĝas, aŭ almenaŭ sufiĉe finiĝas, ludanto poste metas ŝtonon por celi sekurigi parton de flanko.

goa-ludo-4

Denove, okazas bataloj inter kontraŭaj ŝtonoj. Ĉi tiu meza parto de la ludo estas verŝajne la plej malsimpla. La bataloj inter ŝtonoj kaj ŝtongrupoj ĉe la flankoj povas interagi kun la okazintaj bataloj en la anguloj. Ludanto devas pripensi la rilatojn inter multaj ŝtonoj por ludi bone en tiu parto. Se granda ŝtongrupo estus kaptita en ludo, tio verŝajne okazus tiam.

Kaj finfine, post kiam la anguloj kaj flankoj ŝajnas prenitaj, la ludantoj movas la ludon al la centro.

goa-ludo-5

La fino de la ludo okazas post kiam la ŝtonoj de la du ludantoj formas kompletajn murojn ĉirkaŭ partoj de la tabulo.

goa-ludo-6

Anguloj. Flankoj. Centro. Tio estas la baza strategio de goo. La entuta strategio de goo estas tro malsimpla por klarigi en unu afiŝo aŭ eĉ en cent afiŝoj. Mi havas tutajn librojn pri nur partoj de la stategio de goo, ekzemple libron pri kiel formi bonajn formojn en ŝtongrupoj.

Kiel Esperanto, la reguloj estas simplaj kaj la bazaj partoj estas simplaj. Tamen, la interagoj inter tiuj partoj formas ion ege malsimplan sed ankaŭ tre belan.

La reguloj de ĉina ŝako

En afiŝo lastamonate, mi skribis ĝenerale pri ĉina ŝako. La reguloj estas malpli simplaj ol la reguloj de goo, kiujn mi priskribis en frua blogafiŝo pri goo. Malgraŭ tio, hodiaŭ mi volas priskribi la regulojn de ĉina ŝako.

La ĉina ŝako similas al la eŭropa ŝako kaj la ĉefa celo restas la sama: Oni devas matigi la kontraŭan reĝon, tamen en tiu ĉi ludo, ĝi ofte nomiĝas la generalo.

Kompreneble la ludo estas unika kun siaj propraj reguloj kaj pecoj. Tabulo kun pecoj sur iliaj komencaj lokoj estas bildigita supre.

La tabulo mem havas malsimilaĵojn.

Unue, la pecoj moviĝas laŭ la linioj, ne la spacoj.

Due, la tabulo estas pli granda, 9 liniojn larĝe kaj 10 liniojn longe anstataŭ 8 spacojn kvadrate.

Trie, ĝi havas riveron en la centro. La elefantoj ne rajtas moviĝi trans la rivero kaj se trans la rivero moviĝas soldato, poste tiu soldato povas moviĝi kaj kapti ankaŭ unu lokon dekstren aŭ maldesktren.

Kvare, estas du palacoj ĉe ĉiu flanko en kiu restas la generalo kaj ĝiaj mandarenoj (aŭ gardistoj). Tiuj pecoj neniam povas eliri la palacon.

Plejparte, la pecoj komencas en malsamaj lokoj kaj moviĝas malsame.

Nur unu tipo de peco restas tute sama kompare de eŭropa ŝako. La militĉaroj komencas en la anguloj de la tabulo kaj moviĝas ekzakte kiel la turoj, ĉiun ajn distancon orte.

La ĉevaloj estas kiel la ĉevaloj de eŭropa ŝako, kaj komencas en la samaj lokoj apud la militĉaroj, sed ili ne saltas super aliaj pecoj. La ĉevalo en ĉina ŝako iel moviĝas unue unu lokon orte kaj poste unu lokon oblikve en la sama vico, sed nur povas kapti ĉe la fina loko. Se iu peco restas unu lokon orte de la ĉevalo, ĝi ne povas moviĝi tiudirekten.

La elefantoj ne vere havas egalan pecon en eŭropa ŝako. Ili komencas apud la ĉevaloj kiel la kurieroj kaj moviĝas oblikve. Tamen, ili moviĝas ekzakte du lokojn oblikve kaj ne saltas. Se alia peco restas unu lokon oblikve, la elefanto ne povas moviĝi tiudirekten. Kaj ili ne rajtas moviĝi trans la rivero. Tiel, la pecoj estas uzeblaj nur por defendo.

La mandarenoj komencas en la palaco ĉe ĉiu flanko de la generalo. Ili moviĝas unu lokon oblikve kaj neniam povas moviĝi el la palaco.

La generalo komencas en la centro de la flanko. Ĝi moviĝas unu lokon orte kaj neniam povas moviĝi el la palaco. Alie, devas ĉiam esti almenaŭ unu peco inter la du generaloj. Ludanto ne rajtas movi pecon se la rezulto estus, ke la du generaloj havas neniun pecon laŭ la linio inter ili. Tiel, la generalo agas kvazaŭ militĉaro kontraŭ la alia generalo.

La soldatoj komencas ĉe la kvara linio, unu lokon el la rivero, ĉe ĉiu dua loko, kvin sume por ĉiu ludanto. Ili estas kiel peonoj sed moviĝas kaj kaptas sammaniere, nur unu lokon rekte antaŭen. Ili neniam promociiĝas krom la eblo moviĝi dekstren aŭ maldekstren post transiro de la rivero.

La lastaj pecoj estas la pafilegoj, kiuj komencas du lokojn antaŭ la ĉevaloj. Ili estas, laŭ mi, la plej unikaj pecoj en ĉina ŝako. Ili moviĝas kiel militĉaroj sed ne povas kapti tiel. Por kapti kontraŭan pecon, devas esti precize unu peco inter ĝi kaj la kaptota peco. Ĝi saltas super la intera peco kaj kaptas la kontraŭan pecon malantaŭ ĝi!

Finfine, la regulo pri pato ne estas la sama kiel en eŭropa ŝako. La rezulto ne estas sendecida. Se ludanto ne povas fari movon laŭregule, tiu ludanto perdas la ludon.

Jen la reguloj de ĉina ŝako!

Ĉina ŝako

Mi menciis en lastatempa afiŝo ke mi ludas la strategiajn ludojn goon kaj eŭropan ŝakon. Mi plej ŝatas tiujn du ludojn inter tradiciaj strategiaj tabulludoj. Tamen, mi ne ludas nur ilin.

Alia ludo, kiun mi ŝatas, estas la ĉina ŝako (ĉine 象棋). En la ĉina, la nomo singifas “la elefanta ludo.” Unu el la pecoj nomiĝas “elefanto.” Ĝi iel similas al eŭropa ŝako sed la pecoj, la reguloj, kaj eĉ la tabulo estas malsamaj.

Mi ne ludas ĉinan ŝakon tiom bone kiel goon aŭ eŭropan ŝakon sed mi havas miajn proprajn tabulon kaj pecojn por ĝin ludi. Bedaŭrinde, malmultaj homoj en Usono konas la ludon.

Pli bedaŭrinde, kiam mi montras la ludon al aliuloj, ili kutime timiĝas pro la ĉina skribo sur la pecoj! Ili pensas ke oni devas kompreni la ĉinon por la ludon ludi. Tial, mi malofte havas la ŝancon por ĝin ludi vid-al-vide aŭ eĉ instrui la regulojn al iu.

Tio estas domaĝo ĉar ĉina ŝako estas interesa ludo kaj la skribaĵoj sur la pecoj ne estas pli malsimplaj ol la simboloj de eŭropa ŝako uzitaj por montri la pecojn du-dimensie.

Laŭ iuj fontoj, ĉina ŝako estas la plej ofte ludata ludo en la tuta mondo. Tamen, ĝi ne estas tiom konata ekster Azio, ĉefe Ĉinio. Kiel pri goo, mi esperas ke pli da homoj ekster Azio lernos pri tiu interesa ludo.

Espereble, tiu ĉi afiŝo helpas tion ĉar mi ĝuas ludi la ludon kiam mi havas la ŝancon por tion fari.

Glitŝtonludo

Hieraŭ mi iris al Kalamazoo en Miĉigano por spekti la Usonan Nacian Konkurson de Glitŝtonludo (angle “USA Curling Nationals”). Ekde 2010, mi spektas glitŝtonludon sur televidilo aŭ per la reto dum la Vintraj Olimpiaj ludoj. Mi malofte povas spekti la sporton per miaj propraj okuloj sed mi vojaĝis al Kalamazoo ankaŭ du fojojn antaŭe por spekti ludojn en 2010 kaj 2015.

Supre bildigita estas du ludantoj, kiuj portas blankajn ĉemizojn, balaantaj la glacion por helpi la flavan ŝtonon ruligantan en la domon (angle “the house”). La domo estas la areo en la ruĝa cirklo. La ludanto portanta la bluan veston estas la kapitano de la teamo. La ĝusta termino estas “skip” en la angla. La ludanto kun la ĉapelo estas la kapitano de la kontraŭa teamo.

Simile al la antikva ĉina ludo de goo, la strategio estas tre grava, horloĝoj kontrolas la tempon por pensado, la pecoj de la ludo estas ŝtonoj kaj la celo estas regi la spacon de la ludo.

Tie finiĝas la similaĵoj.

Glitŝtonludo estas malnova sporto, ludita antaŭ pli ol 500 jaroj en Skotlando. La ŝtonoj estas el granito kaj ŝtono pezas preskaŭ 20 kilogramojn. La celo de la ludo estas havi ŝtonojn pli proksimajn al la centro de la domo. Supre bildigita, la ruĝa teamo havas du ŝtonojn pli proksimaj. Se la rundo finiĝus tiam, la ruĝa teamo gajnus du poentojn. Estas po 10 rundoj en ĉiu ludo por la nacia konkurso kaj la Olimpiaj. Ĉiun rundon, ĉiu ludanto ruligas du ŝtonojn. Teamo enhavas kvar ludantojn, do 16 ŝtonoj estas ruligitaj. La ŝtonoj aŭ rulas kaj haltas aŭ frapas aliajn ŝtonojn por movi aŭ eviti ilin.

Spekti ŝtonojn frapantajn aliajn ŝtonojn je grandaj rapidoj povas esti amuza sed mi plej ŝatas la strategion de la ludo. Teamo havas 30 minutojn por diskuti la strategion dum la ludo. La specifaj ideoj de la strategio estas malsimplaj.

Jen du ekzemploj:

1. Iam ŝtonoj agas kiel gardantoj, ekzemple la du ŝtonoj ĉe la dekstro supre. Tia ŝtono defendas ŝtonojn en la domo.

2. Bonaj ludantoj povas glaciigi unu ŝtonon al alia (angle “freeze”) per ruligi ĝin apud la alia. Tiel la ŝtono estas malfacile evitota.

Mi ĝuis la sperton spekti la ludojn hieraŭ. Mi jam antaŭvidas la eblon spekti glitŝtonludon denove. En 2022, mi eblos spekti la Olimpiajn ludojn per la reto. En 2023, la Nacia Konkurso revenos al Kalamazoo. Espereble, mi ĉeestos tion por denove spekti ĝin.