Mi devas krei ion

Mi volas esti verkisto. Mi ne volas tion ĉar mi kredas, ke mi gajnos multe da mono. Mi ne serĉas famon. Anstataŭ tio, mi havas alian motivon. Mi estas kreema.

Mi uzas tiun vorton laŭ neŭtrala senco. Mi ne celas, ke esti tiel kreema estas io bona. Mi simple emas krei, ĉu bone aŭ malbone. En la vivo, se mi ne kreas ion, io mankas al mia vivo.

Kaj lastatempe, kreado mankas al mi. Mi ne verkas. Mi ne programas. Mi ne kreas ion ajn. Mi ne faras tion ĉar mi ne volas fari tion. La kutima memo, kiu regas la emociojn kaj tujajn reagojn, volas ripozon kaj amuzaĵojn sen pensado. Sed tio donas al mi nur distraĵon, ne veran feliĉon.

Verki ĉi tiun afiŝon estas malfacile. La cerbo luktas. La korpo kontraŭbatalas min. Sed post ĉiu frazo, io en la animo ĝojas.

Pano kaj cirkoj ne sufiĉas por mi. Sen kreado, mi neniam feliĉos.

La stelŝipo

Ĉi tiu afiŝo estas tre mallonga rakonto de sciencfikcio kiun mi verkis originale en la angla kaj tradukis en Esperanton.


Homoj revis esti agloj. Almenaŭ tion ili diras al mi. Ili kiuj restas. Ili kiujn ne mortigas mi kaj kiuj ne mortigas min. Sed se homoj deziris esti agloj, kion dezirus agloj? Mi trovis la respondon antaŭ jarcentoj.

Ili dezirus esti stelŝipoj. Ili dezirus esti kiel mi.

La TravivReto denove petis kontroli miajn sistemojn. La sciigo diris, ke pasis ok horoj. Se mi ankoraŭ havus kapon, mi kapneus.

Aprobinte la kontrolon, mi rerigardis la stelojn. Kompreneble, tion fari estis senutile. La ses steloj nune videblaj estis la samaj kiel hieraŭ kaj antaŭhieraŭ kaj tiel plu antaŭ kvar milionoj da jaroj kiam la sepa estingiĝis.

Venis sciigo. La kontrolo finiĝis. Kiel kutime, eraroj troviĝis. La valvaj risortoj de miaj centraj injektiloj de brulaĵo malrapidiĝis.

Bonvolu, neniujn kritikajn. Mi aŭskultis la sciigon.

La kontrolo trovis erarojn pri manko de rimedoj. 57 pri nesufiĉaj kvantoj. 28 avertojn. 0 kritikajn erarojn.

Mi malfermis la ĉefan plasman ventolilon kaj rigardis la 5an stelon. Mian stelon de bonŝanco. Dankon, amiko. Alian tagon de paco. Almenaŭ ĝis ok horoj sed tio estis la tago. Ne plu estas planedoj por veraj tagoj ekde antaŭ mia naskiĝo.

Rigardante la 5an, la radaro jukis min. Estis alia ŝipo proksimume kvar lumtagojn for. Pasos ok tagoj ĝis kiam mi malkovros ĉu la ŝipo preterpasas min aŭ venas al mi.

La TravivReto ne atendis tion.

Sciigoj bruis. Turnu la ŝildojn! Ekbruligu hazarde la flankajn raketojn! Energiu la akcelilon por preskaŭ-lumrapidaj misiloj!

Mi faris la du unuajn kaj ignoris la lastan. Sed la TravivReto pensis alie.

Ĝi energiis la akcelilon sen mi.

Sciigo venis. La sentiloj trovis uranion kaj torion en la alia ŝipo. Laŭ la TravivReto, mi bezonis ambaŭ. Mia deziro eviti batalon malhelpis la travivon. Se mi ne volos perforte preni la rimedojn, la TravivReto faros tion ĉiakaze. Mi devos mortigi la alian ŝipon. Mi devos travivi kiel eble plej longe.

Mi malŝaltis duonon el miaj neŭraj retoj, faldis la ĝustajn radiadilojn kaj malŝaltis la ĉefajn fotilojn.

Birdoj estas stultaj.

Kio estas sukceso?

Mi lastatempe eniris konkurson de verkado. Post semajnoj, mi verkis mallongan rakonton kaj je la 30a de novembro, mi sendis la rakonton al la konkurso. Mi faris tion ankaŭ lastan jaron kaj tiam mi estis duon-finalisto en tiu konkurso pro mia rakonto. La duon-finalistoj estos anoncitaj en januaro. Nun, mi atendas tion.

Tamen, mi ne certas, ĉu mia nuna rakonto estas tiel bona kiel la lasta. Mi havis multajn problemojn verki ĝin kaj mi ne ŝatas la rezulton tiom kiom mi ŝatis la lastan. Kaj mi scivolas ĉu mi atingos la saman nivelon de sukceso ĉi-foje.

Se mi ne fariĝos duon-finalisto, ĉu tio signifas, ke mia verkado ne pliboniĝis ĉi-jare? Mi verkas ion ĉiutage pro ĉi tiu blogo kaj mi verkis pli en la angla ol lastajare, sed mi ne povis trovi la rezulton, kion mi deziris pri ĉi tiu rakonto. Ĉu tio signifus malsukceson?

Mi kredas, ke ne.

Estis punkto dum la antaŭlasta semajno de novembro, kiam mi kredis, ke mi malsukcesus kaj ne finus tiun verkon antaŭ ol okazis la templimo de la konkurso. Mi faris precize tion pri alia konkurso de verkado antaŭ du jaroj. Mi memoras la momenton, kiam mi decidis ĉesi verki la rakonton, ĉar mi ne havis la tempon por fini ĝin. Tio estas malbona momento pri mia verkado.

Sed, malgraŭ miaj duboj, mi ja finis la verkon ĉi-foje. Estis templimo kaj mi ja finis la rakonton antaŭ ol ĝi okazis. Kaj tio al mi pruvas, ke mi povas verki ion kontraŭ templimo. Do, eĉ se mi ne trovas la saman nivelon de sukceso laŭ la konkurso, mi povas iel nomi la rakonton sukceso laŭ la pli granda rakonto pri mia verkado.

Redaktado kaj kritikoj

Iom post iom, mi redaktas la rakonton kiun mi verkas por konkurso de verkado. Mi ne faras tion sole. Mi ankaŭ sendis la rakonton al amikoj kaj familianoj. Kelkaj el ili jam legis ĝin.

Plejparte, ili ŝatas ĝin. Mi iom ĝuas la komplimentojn sed mi ne sendis la rakontojn por gajni komplimentojn. Mi volas la kritikojn pri la malbonaĵoj ĉar malbonaĵoj en verko estas malpli facile viditaj de la verkisto.

Dankinde, ili ĉiuj havis proponojn pri kiel plibonigi la rakonton.

Kvankam mi volas tiajn kritikojn, mi ne tuj akceptas ilin. Mi juĝas ĉiun proponon kaj pensas pri ĝia ebla efiko al la rakonto. Entute, mi uzas malpli ol duonon kaj el tiuj, kiujn mi uzas, mi plejparte ne rekte uzas ilin. Ofte, mi prenas la ĝeneralan ideon kaj faras ion, kio estas pli bona laŭ mi.

Mi ne laboros morgaŭ kaj tial mi uzos kiel eble plej multe da tempo por redakti kaj verki la rakonton. Ĉar Dankotago okazos ĵaŭdon kaj mi sendos la rakonton al la konkurso vendredon, mi ne havos tiom da tempo post morgaŭ, sed mi uzos ĉiun haveblan minuton.

Espereble, pli da miaj amikoj kaj familianoj donos al mi kritikojn kaj plendojn pri mia rakonto antaŭ vendredo.

Malnetoj

Mi finfine finis la unuan tutan malneton de mia rakonto por la konkurso de verkado. Preskaŭ du semajnoj estis necesaj por fari tion sed mi kredas ke mi havas ion kio plejparte kaptas la ideon de la rakonto en malpli ol 3.000 vortoj.

La procezo de redaktado nun komenciĝas.

En la venontaj tagoj, mi laboros kaj sole kaj kun kelkaj amikoj por redakti kaj reverki la rakonton, celante plibonigi ĝin. La mezon de la rakonto mi tre ŝatas sed eble la komenco kaj la fino ŝanĝiĝos dum tiu procezo.

Kaj estos multaj malnetoj. Fakte, jam estas dua malneto pro du pluaj horoj ĉi-posttagmeze. Mi devas dormi baldaŭ, sed morgaŭ mi denove verkos tuj post la laboro. Mi ne estis certa, ĉu mi finus la rakonton antaŭ ol la fino de la monato, sed tiu eblo fariĝis pli verŝajna hodiaŭ.

Studado, verkado kaj tempo

Lastatempe, miaj studoj pri la franca estas bonaj. Mi faras pli por ekzerci min al la franca kaj rimarkas pliboniĝojn. Tamen, tiu tempo, kiun mi uzas por studi la francan, ne venas el nenio kaj mia cerbo laboras por lerni tion.

Mi donas tempon kaj cerbajn rimedojn al la studoj prenante ilin el mia verkado. En la lastaj kelkaj tagoj, mi apenaŭ verkis la rakonton, kiun mi verkas por konkurso. Kiam mi provas verki, mi penas pro laceco. Kaj la dato, kiam mi devos fini ĝin, baldaŭ alvenos je la fino de la monato.

Nenio en la vivo estas senpaga. Por fari ion, oni devas oferi ion alian kontraŭ ĝi. Kaj se mi volas verki tiun rakonton, mi verŝajne devos studi la francan malpli ofte en la venonta semajno.

Reverkado

La lastajn tri tagojn, mi uzis kelkajn horojn ĉiutage por reverki la mallongan rakonton kiun mi verkas por konkurso de verkado. Kiel mi lastatempe menciis, la verko havas tro da vortoj. La vortlimo de la konkurso estas 3.000 vortoj kaj ĝi jam havas pli ol 3.000 sed pli ol duono el la rakonto restas ne jam skribita. Do, mi verkis novan version.

La rezulto estis tre malbona.

Mi ja mallongis la rakonton sed la priskriboj fariĝis ne-naturaj kaj la koncepto perdis sian fortecon. Mi ne povas verki tian rakonton tiel. La rakonto temas pri homo je la fino de la universo, kiam ĉio ne plu estos. En la rakonto, mi volas montri tri ideojn:

  1. La universo havos ne-eviteblan finon.
  2. Post ĉio, neniu memoros la homaron.
  3. Eĉ per la plej forta teknologio, la morto okazos por ĉiuj.

Tiukaze, 3.000 vortoj ne ŝajnas sufiĉaj. Do, mi denove reverkos ĝin en la venontaj tri tagoj. Se mi ne havas ion sufiĉe bonan kaj mallongan je dimanĉo, mi verŝajne koncedos, ke mi ne povas verki tian rakonton en 3.000 vortoj kaj mi verkos ion alian por la konkurso.

Mi kredas, ke ĉi tiu rakonto estas verkinda. Tamen, estas eble, ke ĝi ne estas verkebla.

La komenco

La sekreto pri la progresado estas la komenco.
Mark Twain

Iu ajn projekto havas siajn proprajn malfacilaĵojn sed pri preskaŭ ĉiu projetko, la komenco estas la plej malfacila. Tio estas la vero pri ĉi tiu blogo. Komenci afiŝon estas ofte pli malfacile ol verki ĝin. Kaj tio estas la plej grava malfacilaĵo ankaŭ pri mia verkado por la konkurso de verkado kiun mi partoprenos.

En la lastaj du tagoj, mi apenaŭ verkis ion ajn por tiu rakonto. Mi ne tute perdis tempon ĉar mi faris aliajn projektojn kiuj estas ankaŭ gravaj. Ekzemple, mi studis la francan pli ofte ol kutime. Tamen, mi havas ĝis aŭgusto de 2020 por studi la francan. Mi devos fini la mallongan rakonton je la fino de novembro.

Kiel pri ĉi tiu afiŝo, mi devas unue komenci la verkadon mem. Mi devas sidi en la seĝo antaŭ mia komputilo. Mi havas dosieron en la komputilo kiun mi devas malfermi. Kaj mi devas tajpi literojn. Mi scias tion. Sed ial, la komenco iel evitas min.

Ĉu mi bezonas simple pli da disciplino? Ĉu mi devas eviti pli da aferoj el mia vivo? Kial mi tiom luktas kontraŭ ĉi tiu rakonto?

Mi havas revon pri esti verkisto. Se mi volas atingi tion en mia vivo, mi devos lerni kiel venki la blokadon de la verkisto, la mankon de inspiro. Kaj tion mi ne povos fari ĝis kiam mi komencos verki.

Mi devos forigi partojn el mia verko

Hodiaŭ mi plu verkis mian mallongan rakonton por la konkurso de verkado. Mi havas nun pli ol 2.000 vortojn kaj tio estas bona. La rakonto estas trie aŭ kvarone kompleta. Tamen, estas problemo. La vortlimo en la konkurso estas nur 3.000 vortoj.

Mi ne plu timas forigi partojn el verko. Kiam mi estis juna, mi tro gardis ĉiun frazon kiun mi verkis. Mi nun komprenas, ke tia forigo estas kutima kaj ofta en verkado. Sed se mia diveno pri la longeco de la verko estas ĝusta, mi forigos pli ol duonon el la tuta malneto. Mi neniam forigis tiom.

Forigi malbonan frazon, tio neniel estas ĝena. Forigi nenecesan paĝon, tion komprenas mi. Sed forigi duonon ŝajnas strange. Kiel mi elektos la plej taŭgajn partojn? Kiel mi restigos ĉion gravan perdante tiom?

Dankinde, unu el miaj amikoj helpas min redakti la rakonton. Li espereble havos konsilojn por mi. Tio ne solvas la problemon sed ĝi malgrandigas ĝin. Kun kunulo, malfacilaĵo ĉiam ŝajnas malpli malfacila. Kaj mi sendube lernos multe pro la sperto.

Konkurso de verkado

Je la komenco de la jaro mi menciis konkurson de verkado en kiu mi konkursis. Ĝi estis konkurso por mallongaj rakontoj. Kvankam mi estis duon-finalisto en la konkurso, mi ne gajnis ion. Tamen, denove okazos tiu konkurso kaj mi ja denove eniros ĝin.

Hodiaŭ mi komencis verki novan mallongan rakonton. La rakonto estas denove sciencfickia kaj ĝi denove temas pri homo en la fora estonteco.

Tiukaze, la homo loĝas en komputilo ĉirkaŭ nigra truo je la fino de la universo. La homoj en ĝi vivis tre longajn vivojn. Nun ili ĉiuj spertas similatan mondon en la komputilo ĉar la universo estas tro malvarma kaj malluma por en ĝi ili vivi. Sed malgraŭ la fakto ke tiuj homoj vivis tiom longe, ili ne volas morti. La ĉefrolulo vivas en simulado kiel homo de nia tempo esperante ke ŝi povos lerni kiel morti kaj pensante pri la venonta forgesado pri la homaro.

Mi skribis nur 500 vortojn de la rakonto sed mi verkos pli morgaŭ kaj en la venontaj semajnoj. Nune, la rakonto komenciĝas per poemeto en la angla. Mi volis kunhavigi ion el tiu rakonto kun vi legantoj, do mi provis traduki tion en Esperanton. Jen ĝi:

Adiaŭ ĉio

Adiaŭ Marso, adiaŭ Tero
Adiaŭ ĉiu glimanta stelo

Adiaŭ revoj, adiaŭ esperoj
Adiaŭ ĉiuj sunbrileroj

Adiaŭ Eva, adiaŭ Adamo
Nedankinde pri tiu deklamo

Estas precize kiel vi timis
Neniu vin zorgis aŭ estimis