Videoludo en Esperanto

Lastatempe unu el miaj amikoj donacis al mi ludon. Li elektis tiun ludon por mi pro kelkaj kialoj sed unu el tiuj kialoj estis, ke la ludo havas tradukon en Esperanto. Tio estis tre pensema donaco kaj mi certe dankis lin pri ĝi. Tamen, verdire, mi iom maltrankviliĝis pri tio.

Kiel bone konas ĉiu Esperantisto, multaj tradukoj en Esperanto estas malbonaj. Mi maltrankviliĝis ĉar mi atendis ludon plene je dubindaj vortelektoj kaj duone kompreneblaj frazoj. Verŝajne multaj frazoj restus ne-tradukitaj. Entute, mi suspektis, ke mi ne ĝuus la tradukon kaj rapide reŝanĝus la lingvon en la anglan post dek minutoj.

Sed kiam mi ekludis ĝin, anstataŭ tio, mi miris pro la bona traduko kaj feliĉe ĝuis la ludon dum pli ol horo!

La ludo nomiĝas Slay the Spire en la angla. Verŝajne la plej bona traduko estus “Venki la turon.” (La laŭvorta traduko de “Mortigi la spajron” ne havas sencon en Esperanto.)

En la ludo, oni ludas kiel heroo kiu devas mortigi monstrojn kaj malbonulojn por trapasi la ĉambrojn en granda turo kaj finfine venki la grandan malamikon ĉe la supro.

La ludanto batalas tiujn estaĵojn ĉefe per kartoj, kiuj atakas aŭ malhelpas la malamikojn kaj defendas aŭ helpas la heroon. Post venkoj, oni gajnas novajn kartojn kaj aliajn bonaĵojn. Oni povas gajni ankaŭ relikvojn kun bonaj efikoj kaj oni povas trinki pociojn por sin helpi dum batalo.

Ekzemple, la montrata karto en la unua bildo, Flama baro+, havas du efikojn. Ĝi ŝirmas la heroon kontraŭ 16 poentoj da damaĝo kaj, se malamiko atakas, tiu malamiko ricevas 6 da damaĝo.

En batalo, oni devas pripensi ĝustajn kombinaĵojn de kartoj. Mi ŝatas tian strategion. Sed ĉar oni prenas kartojn hazarde, venko postulas kaj strategion kaj bonŝancon. Se oni ne prenas la bonan karton je la ĝusta tempo, oni povas malsukcesi.

Okazas ankaŭ hazardaj eventoj, kiel en la tria bildo, kaj estas vendistoj en la turo, kiuj vendas kartojn, pociojn, ktp kontraŭ la gajnita oro.

Kompreneble, ĉi tia ludo ne estas por ĉiuj. Ekzemple, oni ne bezonas kreemon kiel en Minecraft. Tamen, mi ĝuas ludi strategian ludon kun bona traduko en Esperanto.

Se vi ŝatus provi la ludon, jen ligiloj al ĝiaj paĝoj en la retbutiko Humble Bundle kaj en la retbutiko Steam.

Ludum Dare

Lastan semajnfinon okazis la Ludum Dare. Ĝi estas programada konkurso en kiu oni programas videoludon dum nur du aŭ tri tagoj. Tri fojojn mi partoprenis en la Ludum Dare tamen mi ne partoprenis ĉi tiun lastan konkurson.

En la konkurso, se oni partoprenas la “Compo” konkurson, oni havas du tagojn por krei videoludon tute sole. Se oni partoprenas la “Jam” konkurson kun teamo, oni havas tri tagojn por krei la videoludon, sed oni povas uzi ankaŭ la helpon de teamanoj kaj aliajn rimedojn. Antaŭ ol la komenco, la partoprenontoj voĉdonas por la temo de la konkurso. Ĉiu videoludo devas esti iel rilata al la temo.

Mi malofte programas sed mi ja ŝatas fari tion. Mi ĉiam partoprenis la “Jam” konkurson kun amikoj. Dum la konkurso, ni programis per C# en Unity, kiu estas disvolva medio kun aliaj helpiloj specife por programi videoludon. Tia ilo helpegas nin dum la konkurso. Per ĝi ni ne devas programi multajn partojn, kiel sistemo por bildigi aĵojn sur la ekrano, ĉar Unity jam enhavas ilin.

Je la komenco de la konkurso, la temo anonciĝas. Mi kaj la amikoj diskutas la temon, pensante pri tia ludo kian ni kreos, kaj poste laboras kune dum tri tagoj. La sperto estas tre interesa, iam nervoziga, sed ja amuza. Eraroj okazas. La mensoj laciĝas. Iam ni malkonsentas reciproke. Iam ni ridas kune. La tutan tempon ni celas krei bonan videoludon.

Kiel mi diris, mi ne partoprenis la lastan konkurson. Tamen, mi ankaŭ ĝuas alian parton de la konkurso. Post kiam mi kreas la ludon, mi povas ludi la ludojn de aliaj partoprenintoj. Do malgraŭ mia ne-partopreno en la lasta konkurso, mi ŝatas la konkurson kaj ludos ludojn de ĝi. Ĉar ili estis programitaj dum mallonga tempo, la ludoj estas tre simplaj. Iam ili enhavas problemojn aŭ estas iel nekompletaj, sed kiel la konkurso mem, ili estas interesaj kaj amuzaj.

Se ankaŭ vi ŝatus ludi unu el la ludoj, vi povas sekvi tiun ĉi ligilon al la retejo. La venonta konkurso okazos en oktobro. Eble tiam mi partoprenos denove. Eble ankaŭ unu el vi partoprenos…

La valoro de videoludoj

Mi menciis ke mi ludas Minecraft-on en afiŝo pri grandega Minecraft-a projekto mia. Mi ne plu ludas videoludojn multe. Plejparte mi faras aliajn aferojn per mia tempo, sed iam mi ja ludas ilin kaj mi ne malestimas tiujn kiuj uzas sian tempon tiel, eĉ kiel plenkreskuloj.

Kiam mi estis junulo mi ludis kaj komputilajn kaj konzolajn videoludojn. Inter tiuj diversaj ludoj estis klasikaĵoj kiel Super Mario 64, Age of Empires II, The Sims, Star Wars Battlefront, kaj multaj aliaj. Mi donis multajn horojn al tiuj ludoj. Verŝajne milojn!

Kaj tiujn horojn mi ne sopiras. Mi ne malŝparis ilin. Mi uzis ilin bone. Laŭ mi, videoludoj havas valoron.

La ludoj, kiujn mi ludas, instruas min pri pli ol la ludo mem. Ili instruas min pri kiel mi povas alfronti la obstaklojn de la vivo. Kiam en ludo mi spertas malfacilaĵojn, mi ne ĉesas ludi, mi provas aliajn rimedojn. Tiel, la ludoj faris min pli malrezignema. La ludoj temantaj pri strategio helpis al mi kompreni kiel oni pensas pli longatempe, ne nur pensante pri la nuno, sed pri kio okazos kaj pri la estontecaj rezultoj de agoj. Tiel, ili faras min pli prudenta.

Sed eĉ sen tiuj pli praktikaj helpoj, la videoludoj havas valoron. Kial? Ĉar ili estas amuzaj. Mi ĝuis la sperton ludi ilin dum juneco kaj mi ĝuas la sperton ludi ilin hodiaŭ.

Kie estas la valoro en tio? La vivo havas siajn malfacilaĵojn. Io iam devas distri onin de la zorgoj de la vivo. La vivo estas tro mallonga por neniam esti amuzata.

Simple skribite, oni devas amuziĝi! Kaj sendube videoludo povas esti ion amuzan.