En la lastaj monatoj, mi ofte sentis min tre laca. Mi dormis po dek ĝis dek tri horoj la plejparton el la tagoj. Mi ne volis iri ekster la domo. Mi luktis verki ion ajn. Tio estas laceco, ĉu ne? Laceco estas tiu stato de malvigleco.
Kiel aliaj aferoj, mi pripensas la naturon de laceco. Ĉu ĝi estas emocio? Ĉu ĝi estas sento? Ĉu ĝi estas korpa? Ĉu ĝi estas mensa?
Laceco ne estas emocio kiel ĝojo. Nu, ia novaĵo povas lacigi min, ŝajne same kiel ia novaĵo povas ĝojigi min. Ekzemple, se mi kredas, ke mi finis projekton, sed malkovras ke io mankas al ĝi, tio povas subite lacigi min. Tamen, mi ne trovas, ke laceco foriĝas senkiale. Post tempo, mi ne plu estos ĝoja aŭ kolera. La tempo nature pasigos la emocion. Sed la tempo ne forigas lacecon.
Laceco ne estas sento kiel malsato. Jes ja, kiel malsato, mi povas fari ion pri la korpo por eviti ĝin. Se mi estas malsata, mi povas manĝi. Se mi estas laca, mi povas dormi. Sed malkiel malsato kun manĝaĵo, dormo ne ĉiam forigas lacecon. Tiaj tagoj en la lastaj monatoj montras tion. Post granda manĝo, mi estas sata. Eĉ post longa dormado, mi ne sentis min vigla.
Do mi konkludas, ke laceco estas ia kombinaĵo inter la du. Laceco havas kaj korpan kaj mensan partojn. Tiu sento ja estas korpa, ĉar kiel malsato kun manĝaĵo, sen dormo, oni mortas. Sed ĝi estas ankaŭ mensa, ĉar emocioj povas lacigi la korpon. Kiel la larmoj de malĝojo, ankaŭ emocio povas kaŭzi lacecon.
Mi kredas, ke eĉ tiu rimarko estas tro simpla pri la naturo de laceco. Tamen, mi ne plu pripensos ĝin hodiaŭ. La suno jam falis sub la horizonto, do mia korpo diras al mi, ke mi estas tro laca daŭre verki ĉi tiun.