Baza strategio de goo

Mi priskribis la regulojn de goo en unu el miaj blogafiŝoj ĉi-jare. Tamen, mi ne priskribis ion ajn pri la stategio de goo. Hodiaŭ, mi volas priskribi la bazan strategion de la ludo uzante profesian ludon kiel ekzemplon.

La profesia ludo, kiun mi uzis hodiaŭ, troviĝas en la retejo go4go.net, kiu estas bona fonto por trovi rekordojn de tiaj ludoj. Ĉi tiu ekzempla ludo okazis la 30an de aŭgusto inter Kim Jiseok 9p kaj Zhang Tao 6p. Jen rekordo de ĉi tiu ludo.

Ĉiu ludo de goo komenciĝas kiel la universo mem. Je la komenco estas nenio.

goa-ludo-0

La unua ludanto rajtas meti nigran ŝtonon ĉe iu ajn kruciĝo. Tamen, estas malnova goa proverbo, kiu diras, “la anguloj estas oraj, la flankoj estas arĝentaj, la centro estas herba.” En preskaŭ ĉiu profesia ludo de goo, la unua ludanto komencas la ludon proksime de angulo.

goa-ludo-1

Poste, ludanto metas ŝtonon en alia angulo ĝis kiam ludanto prenis ĉiun angulon. En tiu ĉi ludo, ĉiu ludantoj prenis du angulojn. Iam, ludanto metas ŝtonon proksime de jam metita ŝtono anstataŭ preni alian angulon, sed eĉ tiukaze, la batalo je la komenco estas por la anguloj.

goa-ludo-2

La anguloj ne estas tute sekuraj post nur unu ŝtono. Tial, ludantoj metas ŝtonojn proksime de la unuaj por aŭ sekurigi angulon (tiukaze en la supra dekstra) aŭ kontraŭi la ŝtonon tie (kiel en la malsupra).

goa-ludo-3

Okazas bataloj inter la kontraŭaj ŝtonoj en anguloj. Se la rezulto de la batalo estas sufiĉe bona por ambaŭ ludantoj, tiaj bataloj nomiĝas joseki aŭ batalmodeloj. Estas retejo havebla en Esperanto pri batalmodeloj se vi volas studi pli pri ili.

Se la bataloj en la anguloj finiĝas, aŭ almenaŭ sufiĉe finiĝas, ludanto poste metas ŝtonon por celi sekurigi parton de flanko.

goa-ludo-4

Denove, okazas bataloj inter kontraŭaj ŝtonoj. Ĉi tiu meza parto de la ludo estas verŝajne la plej malsimpla. La bataloj inter ŝtonoj kaj ŝtongrupoj ĉe la flankoj povas interagi kun la okazintaj bataloj en la anguloj. Ludanto devas pripensi la rilatojn inter multaj ŝtonoj por ludi bone en tiu parto. Se granda ŝtongrupo estus kaptita en ludo, tio verŝajne okazus tiam.

Kaj finfine, post kiam la anguloj kaj flankoj ŝajnas prenitaj, la ludantoj movas la ludon al la centro.

goa-ludo-5

La fino de la ludo okazas post kiam la ŝtonoj de la du ludantoj formas kompletajn murojn ĉirkaŭ partoj de la tabulo.

goa-ludo-6

Anguloj. Flankoj. Centro. Tio estas la baza strategio de goo. La entuta strategio de goo estas tro malsimpla por klarigi en unu afiŝo aŭ eĉ en cent afiŝoj. Mi havas tutajn librojn pri nur partoj de la stategio de goo, ekzemple libron pri kiel formi bonajn formojn en ŝtongrupoj.

Kiel Esperanto, la reguloj estas simplaj kaj la bazaj partoj estas simplaj. Tamen, la interagoj inter tiuj partoj formas ion ege malsimplan sed ankaŭ tre belan.

4 thoughts on “Baza strategio de goo”

  1. Dankon! Mi ŝatas vidi kontenton pri Goo en Esperanto. Mi ludas sur la interreto, kaj mi kutime salutas mian kontaŭulon en Esperanto.

    Mi pensas ke Esperanto estas bona lingvo por internaciaj ludoj.

    Liked by 1 person

    1. Ankaux mi ludas sur la interreto en la retejo ¨online-go.com¨ se iu tago vi deziras ludi kun mi, ĉi tiu estas mia uzantnomo: danielitochavez
      -ĝis

      Like

Leave a comment