Miaj verkoj

Ĉi tiu paĝo enhavas liston de ĉiuj verkoj kiujn mi publikigis ĉi tie. La rakontoj havas priskribon pri si. La poemoj troviĝas ĉi tie entute. La titolo ligas al la originala afiŝo enhavanta la verkon.


La forgesito

En septembro de 2019, mi publikigis originalan rakonton en naŭ partoj, nomitan “La forgesito.” Ĝi estas verko de fantasto, temanta pri du magiistoj kiuj serĉas solvon pri malbenita arbaro. La unua parto gajnis pli ol cent rigardojn. Se vi ŝatus legi la tutan rakonton aŭ havi ciferan ekzempleron, jen ligilo al PDF formo de ĝi.

La stelŝipo

Ĉi tiu sciencfikcia rakonto estas tre mallonga, nur 327 vortojn longe, kaj estas traduko de la angla en Esperanton. Ĝi temas pri inteligenta stelŝipo en la tre fora estonteco.


Jen poemoj, kiujn mi verkis en Esperanto:

Neĝon

Neĝon mi ŝatis dum la juneco
En la domo mi grimace sidas
Ĝian belecon mi ne plu vidas
Al mi ne plaĉas eĉ unu peco

Poŝtelefono inter homo kaj mondo

Damninda telefono
Kreaĵo de Diablo
Fonto de malbono
Sidanta sur la tablo

“Estu proksime pli
Al amikoj” ĝi promesis
Mensogulo estas ĝi
Tiel mi ĝin pesis

Tamen mi min sentas
Kiel min ĝi baris
Post kiam mi pentas
Mi vidas ke mi faris

Pri poemoj

Kiam diras oni poemfrazojn
“En la mondon” aŭ “estas mi”
venontajn vortojn konas vi
aŭdinte ilin multajn okazojn.

Zamenhof, Grabowski poezie
skribis eĉ pli ol necese,
verkis poemojn senĉese.
Ŝajnas strange ideologie.

Devas helplingvo esti utila.
Kial gravas la beletro?
Sen ĝi estas nur la petro!
Restus la lingvo morta, senstila.

Belas ĉiam la verko malgraŭ ĉu
originale skribita,
nia-lingven tradukita.
Al mi donata estas ena ĝu’

Se mi povus fari tion…

La verko estas perfekta.
Leginte ĝin, mi ĝin miras.
Sciante min, mi sopiras.
Ja ne l’ celita efekto. . .

Somersonoj

Sonon de l’ folioj en vent’
susurantaj ege pace
aŭdas mi sidante lace.
Ridetas mi pro tiu sent’.

Sonon de l’ birdoj super mi
kantantaj en arbo granda
aŭdas mi kiel hom’ fanda
pro la varmo dirante “fi!”

Sonon de l’ ventolil’ en dom’
blovanta la plej rapide
aŭdas mi sur sofo side.
Mi ree sentas kiel hom’.

Sonon de l’ klimatizilo
fridiganta kiel hero’
aŭdas mi. Ĝi estas la tro
bona invent’ de l’ jarmilo.

Laŭdante malĝojon

Malĝojo, sendube ne logika
Tamen memoru ke tiu ploro
Ĝi ne estas tute sen valoro
Se oni estas kun kunulo amika

Pasintaj, estontaj

Ĉu mi devus forgesi
kion mi perdis?
Ĉu mi devus karesi
kion mi havas?

Ĉu mi povis diveni
tion por eviti?
Ĉu mi povos obteni
ion kun valoro?

Kie nun mi vivas?
Ĉiam ŝajnas reala
Kiel mi aktivas?
La tuto estas tro

Ĉu mi devus memori
ĉiun malsukceson?
Ĉu mi devus esplori
tiun oportunon?

Ĉu mi povis rigardi
antaŭ tio okazis?
Ĉu mi povos sin gardi
kontraŭ ĉiaj ebloj?

Kie nun mi vivas?
Ĉiam ŝajnas reala
Kiel mi aktivas?
La tuto estas tro

Ĉu mi devus sopiri
pri io tre kara?
Ĉu mi devus aspiri
al io tre granda?

Ĉu mi povis ne fari
miajn multajn pekojn?
Ĉu mi povos ripari
tiujn grandajn erarojn?

Kie nun mi vivas?
Ĉiam ŝajnas reala
Kiel mi aktivas?
La tuto estas tro

La malliberejo de la klavaro

Jen la klavaro antaŭ mi
Komputile ligita per kablo
Ĝi sidas silente sur la tablo
Per silento min mokas ĝi

Klavoj el senmova plasto
Faros nenion krom per la manoj
Mi premus ilin laŭ miaj planoj
Sen terura vorta fasto

Nenio restas ekrane
Ĉi estas la rezultita kvanto
De la tute senhelpa uzanto
Mi serĉas inspiron vane

Mi la mastro, ĝi la sklavo
Miaj voloj regas ĝiajn agojn
Ĝia posedanto ĉiujn tagojn
Sed ne majstro pro la havo

Ja estas malliberulo
Ĉi tie trovebla inter ni du
Sed eĉ fojfoje mi scivolas ĉu
Ial necesos spegulo

Adiaŭ ĉio
Tradukite de la angla

Adiaŭ Marso, adiaŭ Tero
Adiaŭ ĉiu glimanta stelo

Adiaŭ revoj, adiaŭ esperoj
Adiaŭ ĉiuj sunbrileroj

Adiaŭ Eva, adiaŭ Adamo
Nedankinde pri tiu deklamo

Estas precize kiel vi timis
Neniu vin zorgis aŭ estimis