Feliĉan Zamenhofan Tagon al ĉiuj! Hodiaŭ festas la 160an datrevenon de la nasko de L. L. Zamenhof. Ĝi ankaŭ estas tago pri Esperanto kulturo kaj precipe pri Esperantaj libroj kaj verkoj.
Mi pensis pri kiel mi volas festi la tagon ĉi tie. Mi povus priskribi mian plej ŝatatan poemon en Esperanto, sed mi jam faris tion. Mi povus doni liston de kantoj en Esperanto, sed mi jam faris tion. Mi povus verki afiŝon pri la kvanto de literaturo en Esperanto, sed mi jam faris tion.
Dum sia vivo, Zamenhof verkis multe da verkoj. Mi verkis afiŝon pri mian plej ŝatatan poemon de Zamenhof, Mia penso. Ĉi-jare, mi verkis verkojn en Esperanto. Ekzemple, mi verkis naŭ poemojn. Ili troviĝas en diversaj afiŝoj, do mi devus ligi al naŭ afiŝoj por kunhavi ilin kun vi. Aŭ, mi povus ŝanĝi tion.
Por festi tiun tagon, mi aldonas novan paĝon al ĉi tiu blogo. Ĝi estas paĝo de ĉiuj verkoj kiujn mi verkis en Esperanto kaj publikigis ĉi tie. Mi ĉi-jare verkis rakonton en Esperanto kaj mi verkis naŭ poemojn pri diversaj temoj. Pro multaj kialoj mi volis fari tion sed unu kialo estis, ke mi volis aldoni ion al la literaturo de Esperanto.
Tio estas malgranda kontribuo kompare de la verkoj de tiuj grandaj verkistoj, kiel William Auld, Marjorie Boulton, Antoni Grabowski, ktp, sed ĝis nun, ĝi estas ĉio, kion mi kontribuis. Mi esperas, ke miaj verkoj aldonos ion al la projekto de Zamenhof kaj tiel festos lian vivon kaj la bonan kulturon de Esperantujo.
Bonaj mallongaj legaĵoj. Dankon.
LikeLiked by 1 person
[…] decembro, mi aldonis novan paĝon al la blogo, kio temas pri miaj verkoj ĉi […]
LikeLike