Hodiaŭ, mi uzis kaj studis la francan kelkajn horojn. Je la komenco de la tago, preparante min por la laboro, mi aŭskultis la unuan podkaston de Inner French. Mi kredis, ke mi komprenus nur iom. Iel, mi komprenis preskaŭ la tutan. Tio surprizis min.
Lastatempe, mi ne trovis tiom da sukcesoj pri la franca. Miaj konversacioj en la lingva interŝanĝo estis bonaj sed mi rimarkis nur etajn plibonigojn en la studoj mem. Tio ĉi-matene montris al mi senduban progreson kaj tre motivis min.
Tial, kiam mi revenis al mia hejmo, mi studis la francan. Aŭskultante francajn kantojn, mi faris ekzercojn en mia franca gramatika lernolibro. La muziko estis tre bona kaj mi ŝajne komprenis pli ol kutime. Kaj mi faris malmultajn erarojn en la ekzercoj. Mi ŝajne pliboniĝas.
Tio feliĉigis min kaj mi volis fari pli. Do, mi aŭskultis alian podkaston de Inner French kaj denove komprenis multe. Post tio, mi volas legi ion el mia alia lernolibro.
Tamen, mi devas verki ĉi tiun afiŝon antaŭ ol mi legos tion. Mi ne volas forgesi la blogon inter tiuj sukcesoj.
[…] Mi ĉiutage aŭskultas ion en la franca, inkluzive tri podkastojn de Inner French. Kiel mi menciis en afiŝo antaŭ kvar tagoj, mi komprenas preskaŭ la tutan enhavon de tiu podkasto, kaj tio restas la kazo post tri. Aliaj […]
LikeLike
[…] Lastatempe, miaj studoj pri la franca estas bonaj. Mi faras pli por ekzerci min al la franca kaj rimarkas pliboniĝojn. Tamen, tiu tempo, kiun mi uzas por studi la francan, ne venas el nenio kaj mia cerbo laboras por lerni tion. […]
LikeLike
[…] progreso en mia lernado de la franca. Mi verkis du afiŝojn pri tio en la tria semajno de novembro. La unua temas pri la sukcesoj mem kaj la dua temas pri ebla kialo de la […]
LikeLike
[…] ĉi-monate. La tria plej populara afiŝo temas pri ĉu mi devas nun paroli la francan. Mi havis sukcesojn en mia lingvolernado ĉi-monate, kvankam mi ne taksis mian nivelon pli […]
LikeLike