Ĉu homaro vojaĝos inter la steloj?

Homaro troviĝas en la kosmo. Ĉiutage homoj loĝas en la kosmo kaj vojaĝas ĉirkaŭ Tero en la Internacia Kosmostacio. En 1969, homoj alteriĝis sur la surfacon de la Luno la unuan fojon.

Tiuj atingoj estas mirindaj sed ili ŝajne estas nenio kompare de la vasteco de la universo.

La Luno estas mezume 384.000 kilometrojn for. Tio ja estas longa distanco sed la plej proksima stelo, Proksima Centaŭro estas pli ol 40.100.000.000.000 kilometrojn for, pli ol kvar lumjarojn. Kaj tio estas la plej proksima stelo.

La kosmosondilo Voyager 1 estas unu el la plej rapidaj aĵoj kiun homaro iam sendis. Ĝi vojaĝis pli longdistance ol io ajn. Tamen ĝi ne vojaĝos pli ol unu lumjaron ĝis 17.000 jaroj poste nun. Por atingi Proksiman Centaŭron, ĝi devus vojaĝi dum ĉirkaŭ 70.000 jaroj.

Nunaj rimedoj por vojaĝi en la kosmo ne sufiĉas por homoj atingi aliajn stelojn. Ja ekzistas opcioj hipotezaj, kiel la uzado de atom-hidrogenbomboj por puŝi kosmoŝipon aŭ la uzado de lumvelo kun fortaj laseroj por atingi grandajn rapidojn sed tiuj restas nur hipotezaj.

Mi priskribis la Fermi-paradokson en blogafiŝo antaŭ tri monatoj kaj mi iam scivolas ĉu la neebleco de interstela vojaĝado estas bona solvo.

Certe io povus ŝanĝiĝi. La ideo de la homara atingo de la Luno ŝajnis freneza antaŭ nur 200 jaroj. Estonteca teknologio povus fari interstelan vojaĝadon ebla. Tamen, ĝis tiam, oni rajtas demandi ĉu homaro iam ajn vojaĝos inter la steloj.

9 thoughts on “Ĉu homaro vojaĝos inter la steloj?”

  1. Tia problemo memorigas min pri la unuaj klopodoj konkeri la subakvan surfacon en la maro, kiam oni apenaŭ sciis pri la efikoj sur la homa korpo pro la diferenco de premo. Tio postulis multe da eksperimentado pere de volontuloj, kiuj subakviĝis por mezuri la limojn de la korpo en subakvaj kondiĉoj. Rilate la kosmovojaĝadon, kvankam la defio estas tre malsama, la homa historio indikas, ke ni ankaŭ sukcesos superi tian defion. Cetere mi dankas por ĉi interesa blogero kaj por la blogo entute.

    Liked by 1 person

    1. Tio certe eblas. Mi ja pensas ke homaro sukcese solvos la problemojn pri interstela vojaĝado. Tio estas unu el la kialoj kial mi kredas ke la Fermi-paradokso estas diskutinda. Se inteligentaj eksterteruloj estus oftaj, mi pensas ke ili jam plenigus la galaksion per tiaj rimedoj kiajn ni inventos. Sed se oni kredas ke inteligenteco estas ofta, la neeblo pri interstela vojaĝado povas esti solvo de la paradokso.

      Mi ĝojas ke vi ŝatas la enhavon de mia blogo. Dankon pro via legado!

      Liked by 1 person

  2. […] La eblo de vojaĝo al alia stelo estas nur eblo. Eble ĝi ja estas neebla kaj homaro neniam solvos la problemon pri interstela vojaĝo. Se neniu civilizacio povas atingi alian stelon, ĉiu civilizacio restas en sia planedsistemo por ĉiam. Mi skribis pri ankaŭ tiu ideo en alia afiŝo. […]

    Like

  3. […] Mi esperas ke iam, homoj vojaĝos inter planedoj, ke homoj loĝos ĉirkaŭ aliaj steloj. Kaj atingante tiujn revojn, tiuj homoj, niaj posteuloj, certe memoros tiujn unuajn homojn, kiuj realigis revon de homaro, surteriĝante fremdan mondon la unuan fojon. […]

    Like

Leave a reply to Ĉu homaro estas unua en la galaksio? – Pri Io Ajn Cancel reply