Teknologio estas ĉie

Kiel filozofio, teknologio estas tre vasta koncepto. Ĉiu kono kaj ĉiu ilo estas ekzemploj. Tre malnovaj ekzemploj estas la tranĉilo kaj la kapablo uzi fajron. Nunaj estas la komputilo kaj la kapablo eniri la kosmon. De skribado en argilo al paperaj libroj ĝis interrete elŝuteblaj bitlibroj, homaro laboras senĉese por plibonigi teknologiojn.

Kaj nun ili estas ĉie.

Ĉirkaŭ mi estas multaj ekzemploj kiel globkrajonoj, glaso, kabloj, libroj kaj paperoj, memoriloj, kaj surtabla komputilo kaj ties partoj. Mi ne eĉ menciis la ofte ne-pensatajn ekzemplojn, kiel la tapiŝon kaj seĝon sub mi, la vestaĵojn sur mi, la fenestrojn en la muro, la muron mem, kaj la konstruaĵon en kiu sidas mi.

Hodiaŭ, teknologio ŝajnas neeskapebla. Eĉ parkojn, kiuj estas insuloj de naturo ĉirkaŭigitaj de konstruaĵoj, oni povas nomi “teknologio.” Parkoj estas kreitaj de inĝenieroj kaj urboplanistoj. La grundaj vojoj tra iliaj arbaroj ne estas naturaj sed zorge planitaj.

La manoj de homoj tuŝis ĉiun parton de la mondo. Mi ne povas imagi vivon sen teknologio kaj kial mi volus vivi sen ĝi? Teknologio plibonigas mian vivon. Mi estas pli sekura, pli sana, pli sciigita, pli kapabla ol pasintaj homoj.

Per aŭto mi ĉiutage vojaĝas pli rapide ol la vento. Per lumiloj mi povas facile venki la mallumon. En mia poŝo restas aparato de mirindaĵoj, per kiu mi povas kontakti homojn de la alia flanko de la planedo, aŭskulti ĉiun kanton en la mondo, tuj scii mian precizan lokon sur Tero kaj kiel iri ien ajn.

Modernaj homoj estas kiel dioj kompare de la prauloj!

Ĉu estas malbone ke iam mi sopiras la mortemon?

4 thoughts on “Teknologio estas ĉie”

Leave a comment